La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 21 kaj 22
21 – La nova ordo
Ili eliris el la sitelo. La Vicgrafo volis paroli kun la Doktoro pri kelkaj punktoj, kiuj ĝenis lin. Dum li atendis, li kuŝiĝis sur la trotuaro, kun la vizaĝo en la mano kaj la kubuto sur la cemento.
– Mi ĝuas vian agadon pri adaptiĝo, doktoro. Fari tiom en tre mallonga tempo, ŝajnas al mi miraklo. Ĉu vi pensas, ke la homo povas postvivi, en tiu nova grandeco?
– Perfekte. Ne nur postvivi, sed eĉ krei novan civilizacion multe pli belan ol la malnovan – sen la hororoj de socia malegaleco pri malsato, fulmmilitoj kaj senutilaj komplikaĵoj kreitaj de mekanikaj inventoj.
– Tiele mi pensas, – ekkriis Emilja.
– Miaj konkludoj, – daŭrigis la saĝulo, – mi resumas ilin en malmultajn vortojn. Tiu civilizacio, kiun ni faris, estis simple rezulto de la fajro. Dum la homo ne eltrovis fajron, li vivis tre bone ene de la biologia leĝo, malrapide sin civilizante. La fajro venis kaj ĉio ŝanĝiĝis – la senfina galopo komenciĝis. Kio estis tiuj monstraj ĉieloskrapantoj de ĉi lando, kio estis la fulmmilito de la germanoj, kia estis nia hasto de transporto kaj komunikado per trajnoj, aviadiloj, ŝipoj, telegrafoj, telefono kaj radio, se ne rezulto de la fajro? Estingu la fajron kaj ĉio malaperos.
– Ne tiele, – protestis Emilja. – Radio ne dependis de la fajro.
– Via eraro, mia filino. Radio dependis de elektro, kaj por produkti elektron ni devis uzi turbinojn kaj dinamojn, aĵojn el fero – kaj kiu estas la patro de fero? La fajro.
Emilja estis ŝokata.
– Ĉio en tiu civilizacio estis produkto de fero, – daŭrigis la saĝulo, – kaj fero estis ido de la fajro. Feliĉe ni estas liberaj je la fajro, kiel mi diradis, kiam la mesaĝisto nin interrompis. Ni estas liberaj je fajro kaj je lia ido, la fero kaj la mil agoj, kiujn ili ambaŭ faris en la mondo, kiel la grandaj militoj, kie ĉio estis fero kaj fajro. Ni eĉ estas liberaj je la grandega multiĝo de homoj sur la planedo.
– Kiel?
– Estis la fajro tiu, kiu permesis al la homoj vivi en ĉiuj klimatoj kaj ne nur en tiuj, kiuj nature konvenis al ili. Sen fajro, la homo vivus nur en la moderaj zonoj, la bonaj, kaj neniam en malvarmaj zonoj. Kaj tiel estus malpli da homoj sur la tero – alia grandega avantaĝo por kaj homo kaj bestoj. Kaj estas alia tre grava aspekto de fajro: ĝia efiko al homa manĝaĵo. Dank’ al fajro, la homo povis fari multajn aferojn, kiuj ne estis manĝeblaj, kaj tio eĉ pliigis la homan loĝantaron sur la planedo, ĉar la eblecoj por manĝaĵoj estis grandege pligrandigitaj. Do el la fajro venis la katastrofa kreskado de la homa loĝantaro, ne nur permesante la invadon de malvarmaj regionoj, sed ankaŭ ŝanĝante en manĝeblajn aĵojn tiuj, kiuj nature ne estis manĝeblaj. Ju pli da loĝloko kaj da manĝaĵo, des pli da homoj. Kaj la fero kondukis la homaron al la plej katastrofa fino. Kio estis la lasta milito se ne la falo sur la homo de la tuta civilizo bazita en la fero, en formo de tankoj, kanonoj, fusiloj, mitraloj, aerbomboj ktp? Ĉiam la fero kaj ĝia malbenita fajra patro! Nun unu, nun la alia, preskaŭ ĉiam ambaŭ kune, ili faris nenion krom torturi la homojn. Ene de aerbombo kiun aviadiloj faligis super Londono, la fajro dormadis ene de la fero. Kiam la fero de la bombo atingis la grundon, ĝia patro interne vekiĝis kaj, Bum! ĝi eksplodis kaj eksplodigis ĉion – kaj estis mortoj kaj pli da mortoj, dispecigitaj infanetoj, teruro! En la incendioj, la fajro laboris sola, dancis sian teruran dancon de flamoj super domoj kaj pli da domoj, super tutaj stratoj, foje super tutaj urboj.
– Kaj en bajonetoj, glavoj, ponardoj, tranĉiloj, lancoj, pikstangoj, spronoj, pikiloj, nur fero damaĝis homojn, ĉevalojn kaj kokinojn, – aldonis Emilja.
– Ĝuste, – daŭrigis la saĝulo. – Mi estas konvinkita pri tio, ke la malhonoro de la malnova civilizacio venis de la sociaj rezultoj de la fajro. Mi ĉiam pensis tiele, ĉar mi ĉiam vivis en la lando plej turmentata de la regado de fajro kaj fero: tiu kvanto da maŝinoj, kiuj ĉi tie en Ameriko igas nin stumbli ĉe senfina galopo – por kio, mia Dio, por atingi kion? Do imagu, kiel mi ŝatis, kiam okazis ĉi tiu subita fenomeno de redukto de la grandeco – la mirinda rimedo por la malĝusta vojo, kiun Homo Sapiens prenis ekde la eltrovo de fajro.
Emilja montris grandan kontenton, tre ĝoja, ke estis ŝi tiu, kiu eltrovis la “mirindan rimedon”.
– Jes, – konsentis la Vicgrafo. – Ĉiuj aliaj specioj da bestoj vivas tre bone en ĉi mondo sen neceso de fajro. Homo Sapiens estis la sola kiu eniris laŭ ĉi vojon.
– Malĝusta vojo! – insistis la Doktoro. Liberaj je fajro, ni nun konstruos civilizacion multe pli naturan kaj avantaĝan por ni mem – sen militoj, sen maŝinoj, sen tiu frenezo de inventoj, kiuj preskaŭ kondukis nin en inferon.
– Preskaŭ kondukis, ne, sinjoro, – diris Emilja. – Kondukis! Tiu civilizacio estas tie ekstere en pecoj – rompitaj aŭtoj, rompitaj aviadiloj, rompitaj trajnoj, rompitaj ŝipoj kaj rompitaj ideoj – kiel la malnova ideo pri leono aŭ la ideo pri kokido. Kaj la maŝinoj en ĉiuj fabrikoj baldaŭ estos rustoplenaj. Kaj la urboj fariĝos ruinoj kovrataj de arboj. Sed ni povos daŭri perfekte vivi, manĝante tervermojn anstataŭ bovojn, mielon el floroj anstataŭ kokosan bombonon, kaj rajdante skarabon anstataŭ kuri en aŭtoj.
– Ĝuste, – konsentis la Doktoro. – Ni reiros al la periodo de homa evoluo antaŭ la eltrovo de la fajro, sed kun nia tuta bela scienco en la menso – kaj ni sukcesos esti multe pli feliĉaj ol niaj geavoj. Rigardu, – li diris, kaj montris viretojn, kiuj konstruadis barilon por skarabo ĉe la trotuaro. – Unu tenas la foston, la alia batas per martelo. Kio estas tiu martelo? Malnova ilo de la praŝtona epoko – ŝtono el la ĝardeno, kiun ili ligis al tenilo.
– Sed scienco malsukcesos, ĉar scienco estas en libroj kaj libroj ne plu uzeblas, – rimarkis Emilja. – Peĉjo faris la eksperimenton sur la komodo. Li legis du aŭ tri paĝojn de libro kaj laciĝis.
– Estos manieroj por ĉio. Antaŭ ol la libroj ekzistis, jam ekzistis kulturo. Ni havas niajn kapojn, kaj en ili la memoron. Ni transdos sciencon de unu kapo al alia. Kaj ni povas skribi sur pajleroj aŭ sekaj petaloj.
– Eta papirusoj!
– Jes, – kaj li sendis iun al la sitelo por preni la notkajeron. – Jen, – li diris, kaj montris kajeron kun dek folioj el rozpetaloj. Mi tranĉis la petalojn en rektangulojn kaj lasis ilin en la suno premitaj inter du malgrandaj vitropecoj. Ili sekiĝis sen sulkoj.
– Kaj por skribi?
– Mi uzis specialan dorneton. La inko estis de tre abunda nigra frukteto ĉi tie.
Emilja admiris tiun libron el rozpetaloj, eble la libro numero unu de la nova homaro.
– Kaj kion vi opinias pri la malsovaĝigo de skaraboj? – ŝi volis scii.
– Mi opinias, ke ĝi estas bonega ideo kaj mi jam petis ke oni alportu unu, por studi. La diverseco de la insektoj estas grandega. Mi estas konvinkita, ke ni trovos sennombrajn utilajn kaj tre altvalorajn manierojn kiel uzi ilin, ne nur por la flugo, sed ankaŭ por la transporto de kargo.
– Ne necesas studi por la transporto de kargo, – diris Emilja. – Formikoj naskiĝas por porti. Kaj ili estas tre fortaj. En la bieneto mi vidis formikon, kiu portadis grenon da maizo, multe pli pezan ol ĝi. Kaj Peĉjo alligis skarabojn al alumetskatoloj plenaj je aĵoj – kaj ili tiradis. La forto de la skaraboj estas nekredebla. Kaj por la rapidaj vojaĝoj ni havos libelojn.
– Ni ne plu bezonos rapidecon aŭ haston, – diris doktoro Barnes. -Dank’ al Dio ni jam estas liberaj je ĉi du teruraĵoj. Kial rapidiĝi? Tiu ega rapideco atingita de la grandeguloj, kiel vi diras, nur servis por sendi ilin en la abismon de amasmortigo. Niaj eblecoj por malsovaĝigi insektojn ŝajnas al mi senfinaj.
Emilja ekdeliris:
– Tio ĝustas! Ni malsovaĝigos la insektojn, kiuj segas la trunkon por servi kiel segilo. Kaj la insektojn, kiuj boras la oranĝujojn por servi kiel borilo. Kaj la raŭpojn de la geometredoj por servi kiel mezurilo. Kaj la moskitojn por muziko, kiu sonas kiel “fiun”. Kaj la akridojn por anstataŭigi la pontojn – ni transsaltos la riverojn rajdante sur ili! Kaj la krabojn por malfermi tunelojn. Kaj kelkajn specialajn raŭpojn por teksi fadenojn. Kaj la vespojn por agi kiel dogoj antaŭ niaj dometoj. Kun forta dogo en la korto, mi volas vidi tion, kiu kuraĝos eniri! Kaj la afidojn por havi lakton de bovino.
– Jes, – konsentis la saĝulo. – La formikoj montras al ni ĉi eblon. Ili traktas afidojn same kiel la homoj traktas bovinojn. Afidoj suĉas la dolĉan sukon de certaj plantoj kaj tro pleniĝas. Kaj ili eĉ ŝatas, kiam venas la formikoj kaj prenas tiun mielon de ili, kiel melkistoj melkis bovinojn. Dum la vintro la formikoj kunportas la afidojn al la formikejoj, kiel la homoj kolektas la bovinojn al la staloj. Tie ili estas bone protektataj kontraŭ malvarmo. Se estas bela suna tago, la formikoj kunportas ilin eksteren al la plantetoj de dolĉa suko – kaj ili denove pleniĝas per tiu lakto, kaj tion la formikoj manĝas.
– Ni povas uzi tiujn afidojn kiel botelojn por niaj infanoj, – Emilja aldonis.
Doktoro Barnes konsentis. Tiu saĝulo estis vera versio de Emilja kiel viro. Lia imagkapablo ankaŭ kuregis sen bremsoj sur la dentoj. Poste li parolis pri la termitoj.
– De la termitoj, kiuj estas blankaj formikoj, – li diris, – ni havas multon por lerni. Ĉi insektoj konstruas mirindajn urbojn el argilo – termitejoj – kaj miloj da ili tie vivas. Ili knedas la argilon tiamaniere, ke tiuj urboj eltenas ĉiujn pluvojn dum jaroj kaj jaroj. Interne ili konstruas galeriojn kun nigra substanco, kiu estas la celulozo de la plantoj, maĉita kaj miksita kun ajna glueca likvaĵo, kiun mi ne konas. Tion, kion mi scias estas, ke ĝi estas mirinda konstrumaterialo, forta, elasta, malbona konduktilo de varmo, higiena. Ili ankaŭ montras altan sciencon en la konstruado de galerioj kaj nestoj kaj ĉambroj kaj ĉio ajn. La pureco kaj higieno de la termitoj estas unu el la mirindaĵoj kiuj plej ravas la entomologiistojn.
– Mi scias tion, kio estas entomologiisto! – kriis Emilja. – Estas la saĝulo, kiu studas la insekton.
Doktoro Barnes ridis.
– Kaj ni ankaŭ povas kreskigi tiujn fungojn, kiujn la formikoj manĝas. Ho, Dio! Multon ni povos fari per nia inteligento, pro la senfina abundo de materialoj, kiujn ni disponos ekde nun!
– Ĝuste, – konkludis la Vicgrafo. – Grandeco estis la malbonaĵo. Ĝi produktis malabundon. En la malgrandeco estas la terpomeca abundo.
Ŝajnas ke promeni kun Emilja sur la kapo “emiljiigis” la Vicgrafon. – Terpomeca abundo, ho, ho! (*)
(*) La vorto “terpomeca” aperas en la libro Vojaĝo al Ĉielo, inventata de Emilja, kaj signifas io ege ege speciala.
22 – En la Blanka Domo
La vivo en “Pail City”, la Urbo de la Sitelo, estis ĝojo. Neniu rapidis por io ajn. Ili ĉion konstruadis pro plezuro kaj ne pro neceso, kiel en la tempo de la grandeguloj, kiam homoj, kiuj ne mortis en la laboro, mortis pro malsato kaj mizero. Tiu grandega ĝardeno donis al ili senpage ĉion, kio estis necesa por la vivo – aeron, akvon, manĝaĵon kaj materialojn por konstruado.
Krom la stalo por la skaraboj, ili konstruis ludejon kie ili ĝuis la vivon en la horoj je pri agrablaj temperaturoj. Emilja estis ravita de la parko kun tre belaj plantetoj. Estis pluraj sidlokoj sub la ĉapelfungoj kaj tie la sinjorinoj en tangaoj sidadis por ripari kaj tordi la kotonajn fibrojn, ricevitajn de Emilja. Inter unu ĉapelfungo kaj alia, Emilja vidis hamakon kun filmstelulino kaj sia filino. La Urbo de la Sitelo staris proksime al la urbo Los-Anĝeleso.
Apud la ĝardeno estis fruktoĝardeno de oranĝaj arboj. Ili sukcesis ruli oranĝon, kiu estis sur la grundo. Ili senŝeligis ĝin, apartigis la pecojn kaj kunportis la “boteletojn” da suko al la drinkejo en la parko. Tie ili estis sur vendotablo el ŝtoneto. Se iu soifis, sufiĉis preni unu el tiuj etaj travideblaj “felsakoj”, tranĉi la beketon kaj trinkis laŭ la hispana maniero, verŝante ĝin en la gorĝo.
Emilja kunportis kelkajn boteletojn da oranĝo al sia ĉambro en la cilindra ĉapelo de la Vicgrafo.
Doktoro Barnes petis al la bona giganto, ke li solvos plurajn gravajn kaj urĝajn problemojn, kiel meti pecon el vitro sur la truo en la sitelon. Okazis embaraso en la elekto de la gluo. Per kia gluo glui la vitron? Emilja solvis la problemon.
– Promenu tra la urbaj stratoj kaj serĉu maĉgumon sub la amasoj da vestaĵoj. Mi ĵuras, ke vi trovos multajn. Ne ekzistas pli bona gluo.
La Vicgrafo faris tion. Li forlasis la ĝardenon, iris laŭ la plej proksima strato kaj levadis la amasojn da vestaĵoj sen homoj ene – kaj revenis kun manpleno da maĉgumo.
La loĝantoj de la Urbo de la Sitelo kunvenis sur la trotuaro por rigardi la gloran eventon de la metado de la vitro fare de la providenca giganto – kaj Doktoro Barnes enskribis en sian petalan kajeron la nomon de Vicgrafo de Maizospikulo kiel granda bonfaranto de la urbo.
Ĉar nenio alia ekzistis por tie fari, ili adiaŭis. Doktoro Barnes deklaris ke tiu vizito restos gravurita en ĉiuj koroj.
Emilja sentis kvazaŭ ŝi havus bulon en la gorĝo. Laŭ ŝi, ŝi vivus tie poreterne. Unu el la rezultoj de la vizito al la Urbo de la Sitelo estis la decido kiun ŝi prenis “saboti la grandecon” en la tago de la plebiscito, ĉar, inter aliaj malfeliĉoj, la Grandeco difektus tiun belan komencon de urbo.
Finfine, post multaj brakumoj kaj kisoj kaj interŝanĝoj de donacetoj, la Vicgrafo flaris grajnon da superpulvoro kaj – fiunnn!… Vaŝingtono.
Ili alvenis ĝuste sur la strato de la palaco, kie ĉiam loĝis usonaj prezidantoj. Ĉio dezerta, kiel en ĉiuj lojoj. Amasoj kaj amasoj da vestaĵoj, kun ĉapeloj supre, ombreloj, okulvitroj kaj dentaroj.
Enirinte la ĝardenon de la Blanka Domo, la Vicgrafo memoris la Prezidanton “Lincoln”, de kiu li heredis la modelon de la cilindra ĉapelo. Sinjorino Benta ege admiradis tiun viron. Ŝi ĉiam diris: “Post Jesuo Kristo, tiu, kiun mi plej respektas, estas “Abraham Lincoln”.
Kun la okuloj al la palacaj fenestroj murmuris la Vicgrafo, kvazaŭ parolante al si mem;
– Tie sidis la du grandegaj piedoj de la maljuna “Abe”…
– Pri kio vi parolas? – kriis Emilja el la fenestro.
– Estas historia okazaĵo kiu aperas en la libroj. Pastro venis serĉe de la Prezidanto. Enirinte ĉi tiun ĝardenon, li vidis en unu el tiuj fenestroj du piedojn kun la plandoj ekstere. “Kio estas tio?” li demandis al la ĝardenisto, kiu pritondadis la plantojn. “Okazas kunveno de la Ministerio,” la viro respondis. “La du grandaj piedoj estas de maljuna Abe.” “Abe” estis la populara moknomo de “Abraham”.
Emilja iĝis kortuŝita de la rakonto.
Ili eniris. Ĉiuj pordoj estis malfermitaj. Jen kaj jen, la eternaj amasoj da vestaĵoj, pri kiuj ili tedis vidi. Ili marŝis tra la koridoroj kaj ĉambroj. Ĉe unu, kiu devis esti la registara kunvenĉambro, la Vicgrafo haltis kaj elrigardis, kaŝante sin malantaŭ kurteno. Sur la tapiŝo, inter la amasoj da vestaĵoj, grupeto da senŝeliĝantaj insektoj diskutadis la situacion. Estis la usona registaro. Unu el la ministroj havis la parolon.
– Regado ne plu ekzistas, – li diris, – pro la simpla kialo, ke ne plu ekzistas io por esti regata. La eksterordinara fenomeno, kiu detruis la grandecon de la homoj en ĉi tiu granda nacio, komplete ŝanĝis la antaŭajn vivkondiĉojn – kaj malebligis la ekziston de registaro. La usona registaro, kiu estis la plej potenca en la mondo, estas hodiaŭ nuda, sentas malvarmo, sen eĉ tangao, sen popolo, sen forto, sen la plej eta ideo en la kapo. Kiujn problemojn alfrontas la usona registaro hodiaŭ? Mi demandas, – kaj li rigardis la Prezidanton.
– Li estas bona oratoro, – flustris Emilja. – Tio estas ja parolado.
– Jes, – daŭrigis la ministro. – Mi demandas al la Prezidanto, kiuj estas la problemoj de la usona registaro? Kiu estas la problemo numero unu, kiun ni devas trakti antaŭ ĉiuj aliaj?
La Prezidanto respondis ke ili jam decidis pri tiu punkto. La unua problemo por la usona registaro, la problemo, kiu anstataŭigis la batalon kontraŭ Japanio kaj Germanio, estis fermi la fenestron de la salono kaj konservi brulanta la fajron.
– Por la momento la palaco estas ankoraŭ varma, – li diris, – sed tuj kiam la hejtfornoj en la keloj malvarmiĝos kaj la braĝoj en la kameno estingiĝos, ni neeviteble estos kondamnataj al frosto. Tiuj estas la problemoj.
Alia ministro petis la parolon.
– Sinjoroj, mi kredas, ke ni nenion povas antaŭdiri. La situacio estas tre absurda kaj mallogika. Mi sentas min tute nekapabla rezoni. La rimarkoj de la Prezidanto pri braĝoj, tamen, ŝajnas al mi la plej prudentaj. Nun estas vintro. Se la braĝoj en la kameno estingiĝos, la usona registaro estos perdita. Estas ankaŭ la kazo de la fenestro. Kiel ni povos rezisti kontraŭ la malvarmon, se la ardaĵoj estingiĝas kaj la malbenita fenestro estas ankoraŭ larĝe malfermita?
Ĝuste en tiu momento la Vicgrafo eliris el malantaŭ la kurteno kaj marŝis al la tapiŝo.
La neatendata apero de tiu timinda giganto lasis la ministrojn senvortajn. Ĉiuj okuloj larĝiĝis kaj ĉiuj buŝoj malfermiĝis.
Emilja petis, ke la Vicgrafo mallevu ŝin. Li metis la bieneton – la cilindran ĉapelon – sur la tapiŝo, proksime de la viroj. Emilja eliris tra la malgranda pordo, venis antaŭen, premis la manon de la Prezidanto kaj diris:
– Ne timu, ĉar ni estas pacemaj kaj malnovaj konatoj. Sinjoro Vicgrafo de Maizospikulo kaj mi estis en ĉi tiu palaco antaŭ proksimume kvin jaroj, en la kompanio de sinjorino Benta kaj genepoj. Ĉu vi ne memoras, sinjoro prezidanto? (*) La Prezidanto sulkigis la brovojn. Li komencis rememori.
– Jes, mi memoras la viziton de sinjorino Benta kaj la genepoj. Estis ankaŭ parolanta pupo kaj maizospiko kun cilindra ĉapelo. Sed tiu Vicgrafo estis spiko kun kruroj kaj ne ĉi terura giganto, kiu nun aperas antaŭ ni.
– Nu, sciu, ke li estas la sama. La Vicgrafo, kiu estas legomo, ne malgrandiĝis kiel ni, kiuj estas homoj – pro tio li nun aspektas kiel vera giganto. Kaj mi estas la “genia evoluo” de tiu sinmontrema pupeto.
– Kiel?
– Rezultoj de la misteroj. Mi fariĝis homo kaj homo mi estas; Mi pinĉas min kaj sentas la doloron en la karno. Mi ankaŭ manĝas. Sed la Vicgrafo restis maizo. Li parolas, pensas, rezonas tre bone, scias ĉion, sed nek manĝas nek sentas doloron de pinĉado.
(*) en la libro “Geografio de sinjorino Benta”.
