Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 23 kaj 24

 

23 – Ankoraŭ tie

         La usona registaro ne revenis de sia miro. Tio estis eĉ pli granda miraklo ol la subita malgrandigo. Emilja rakontis tion, kion ŝi vidis en Eŭropo kaj Azio, la renkonton kun la Granda Diktatoro kaj kun la Filo de la Suno en la plumĉapo; kaj parolis pri la detruo pro malvarmo de la batalarmeoj en Rusio kaj ankaŭ la tutan rakonton de doktoro Barnes, fondinto de la Urbo de la Sitelo.

         La ministro de la Poŝto mem ne konis la nomon de tiu urbo.

         Emilja klarigis.

         – Ho, estas tuta ĉarmo la nova urbo, kiu formiĝis ĉirkaŭ malnova sitelo – neniu hasto, nek galopo, nek fero, nek fajro.

         Ĉar la egaj urboj de la civilizacio de la grandeguloj estas kondamnitaj al malapero, invaditaj de la veprejoj, la nova civilizacio jam komencis krei urbojn laŭ nova maniero – kaj inter la multaj kiuj devas jam formiĝi, mi certas, ke ne ekzistas iu pli bona ol la Urbo de la Sitelo. Mi eĉ vidis ombrel-arbojn tie. Tiu, kiu bezonas ombrelon, ne bezonas iri al vendejo por aĉeti. Iras al la arbo, elektas unu je la dezirata grando kaj rikoltas ĝin.

         La ministroj rigardis unu la alian. Se la urbo Vaŝingtono estis destinata al malapero, invadita de la veprejoj, nenio pli racia ol akcepti la hipotezon de la ŝanĝo de la registaro al la Urbo de la Sitelo, la mirinda formiĝanta centro kie ekzistas eĉ arboj de pluvombreloj.

         La Ministro pri Publika Konstruado havis ideon.

         – Sinjoro Prezidanto! La neatendita vizito de ĉi timinda kaj paca giganto permesos al ni la solvon de la du grandaj problemoj de la usona registaro, ĉar mi ne dubas, ke li sukcesos fermi la fenestron kaj ankaŭ akiri brullignon por la kameno. Mi havas la liberon sugesti al la Prezidanto, ke li konsultu la noblan vizitanton pri ĉi tiuj du punktoj.

         – Nenio pli simpla, – respondis Emilja. La Vicgrafo fermos la fenestron kaj alportos lignon por la kameno – kaj li plenumos multajn aliajn valorajn taskojn al la usona registaro. El iu ajn butiko el iu angulo li povas kunporti amason da tre utilaj materialoj, kiel vato por tangaoj. Mi pensas, ke estas tre ĝeniga, ke la usona registaro ankoraŭ ne havas tangaojn – io, kio jam estas modo en la Urbo de la Sitelo kaj sur la komodo de sinjorino Benta. Krom esti uzata kiel tangao, la vato estas bonega defendo kontraŭ la malvarmo – kaj rakontis pri siaj aventuroj, kiam ŝi uzadis la vaton. Kaj kiel manĝaĵo, la registaro povos organizi servon pri sekaj tervermoj.

         – Tervermoj? – ekkriis la Prezidanto, sulkigante la brovojn.

         Emilja ripetis la vortojn de doktoro Barnes pri la valoro de tervermoj kiel anstataŭaĵo de la bova viando.

         – Tamen, tio devos okazi poste, – ŝi klarigis, –  kiam ne plu ekzistos manĝaĵoj troveblaj en butikoj – sukero, fromaĝo, pano, ktp. Ĉi tiuj manĝaĵoj daŭros kelkajn tagojn; post kiam ili ne plu taŭgos, difektitaj de ŝimo aŭ voritaj de hundoj kaj katoj, vi devas pensi pri la tervermoj. Doktoro Barnes pruvas ke tio estos la baza manĝaĵo de la reduktita homaro.

         La konferenco de Emilja kun la usona registaro daŭris unu horon. La malespero de la ministroj ŝanĝiĝis. Ili estis pli kaj pli feliĉaj. La eblecoj de la nova civilizacio estis vere sorĉaj.

         Dum ŝi paroladis, la Vicgrafo eliris por preni la vaton kaj aliajn aferojn. Li aperis minutojn poste kun korbo da aĵetoj – pingloj, butonoj, agrafoj, bobeno da fadeno, klingo, elektra poŝlampo, ĉareto kaj aliaj malgrandaj ludiloj, rulo da bendo ktp. Kaj el nutraĵvendejo li alportis malgrandan pakaĵon da sukero, fromaĝo, malgrandan pecon da pano kaj botelon da frukosuko.

         Tiu enorma provizo permesos al la usona registaro ne pensi pri tervermoj dum unu monato. Poste ŝi sendis la Vicgrafon alporti kelkajn korbojn kun homoj.

         – Jes, ĉar mi ne komprenas regadon de la popolo, fare de la popolo, kaj por la popolo, sen popolo, – ŝi diris. – Mi donos popolon al la usona registaro.

         La Vicgrafo eliris kaj per bastoneto li kolektis homojn trovatajn en ĉiuj fendoj kaj truoj. Tiamaniere li sukcesis doni al la usona registaro 120 kapojn – 60 virojn kaj 60 virinojn.

         Emilja profitis la okazon por montri sian scion pri la usona historio.

         – La ŝipo “Mayflower” – ŝi diris, – kunportis ĉi tien 120 anglajn pilgrimantojn, kiuj fariis la pioniroj de ĉi granda respubliko. La nuna “Mayflower” estas la korbo de la Vicgrafo. Mi esperas, ke la usona registaro povos plenumi kun la 120 pilgrimantoj de la Vicgrafo la samajn miraklojn faritajn kun la pilgrimantoj de la “Mayflower”.

         La ministroj ĝojegis pri la brilaj solvoj de Emilja kaj la giganto. Ili flustradis inter si kaj unu venis antaŭen kaj diris:

         – Mi estas rajtigata de la Prezidanto fari proponon al la Vicgrafo de Maizospikulo: resti ĉi tie en la servo de la usona registaro. Ni ne diskutas pri prezo. Sinjoro Maizospikulo gajnos tiom da dolaroj kiom li volas.

         Tiu ministro ankoraŭ ne alkutimiĝis al la Nova Ordo. Li ankoraŭ havis la malnovajn ideojn en lia kapo. Dolaroj! Kia amuzaĵo. Emilja ridis.

         – Kiom valoras dolaroj, ministro? Ĉio ŝanĝiĝis. Tiu oro, kiu antaŭe estis de granda valoro, nun valoras malpli ol kvanteto da vato. La Vicgrafo restus ĉi tie kun la plej granda plezuro, se ni ne bezonus lin sur la komodo de sinjorino Benta. Sed ni povas fari aranĝon. Ĉiusemajne li venos dum unu aŭ du horoj por fari la servojn de la usona registaro. Kaj se estos laboroj, kiuj postulas grandan fizikan forton, mi ankaŭ povas sendi la Konsilanton kaj Dolĉaĵ’.

         Neniu konis ĉi du roluloj kaj Emilja klarigis.

         – La Konsilanto estas nia Parolanta Azeno, bonega estaĵo, la plej diskreta saĝulo, kiun ni havas en tiu regiono. Kaj Dolĉaĵ’ estas vera karna tanko.

         – Ĉu karna tanko? – demandis la Prezidanto.

         – Jes. Estas rinocero malsovaĝa kaj tre forta, kiu loĝas en la bieneto de la Flava Pego. Por laboro, kiu bezonas forto, ne ekzistas alia. Per kornofrapo li rompas eĉ la pordon de la Trezorejo.

         La mencio pri Dolĉaĵ’ kaj la Parolanta Azeno konfuzis la registaron.

         – Jes, – daŭrigis Emilja, kiam ŝi rimarkis la konfuzon ĉe iliaj vizaĝoj. – Dolĉaĵ’ estas admirinda transportisto. Ĝi kapablas, sen la plej eta peno, transporti dudek mil senŝelajn insektojn sur la dorso. Se la usona registaro posedos tiun veturilon, dumvive ne plu estos problemo. Kiu kuraĝos ne obei registaron kun rinocero?

         La ideo ekscitis la ministron pri Milito. Tanko da karno! Kiel mirinda!

         – Nu, – fine diris Emilja, – mi devas reiri al la komodo por okazigi la Plebisciton. Mi dankas al la usona registaro pro la bonvenigo, per kiu ĝi akceptis nin. Mi prenas la liberon proponi al la Prezidanto pinĉaĵon da superpulvoro. Kiam vi volos ripozi de la lacoj de la registaro, flaru tri grajnojn kaj aperu en la bieneto de la Flava Pego.

         – Ĉu ĝi do estas kiel la magia tapiŝo de la “Mil kaj unu noktoj”? – demandis la Prezidanto.

         – Ho, multe pli bone! La magia tapiŝo estas ĉaro trenata de bovo kompare kun la superpulvoro. Nun ekzemple, por reiri al la bieneto, sufiĉas nur tri grajnoj. Por iri al Domo de la Ŝaltiloj necesas ses grajnoj – sed tio okazas ĉar tie estas en la fino de la mondo.

         – Kion signifas ĉi Domo de la Ŝaltiloj?

         Emilja suspiris.

         – Sekreto, kiun mi ne povas malkaŝi, sinjoro Prezidanto.

         – Kial?

         – Ĉar mi riskus esti linĉata.

         En la momento de la adiaŭoj, la usona registaro eĉ estis senvorta pro tiom da emocio. Kiel danki al Emilja kaj al la Vicgrafo pro iliaj servoj?

         – Nenion parolu, sinjoro prezidanto! – diris Emilja, kaj ŝi eniris en la cilindra ĉapelo kaj aperis ĉe la fenestro. – La granda danko estas silentema. Estu feliĉa kaj ĝuu la malgrandecon, ĉar se la plebiscito decidos, ke la Elefanto venkos, mi bedaŭros, sed mi igos, ke venku la Elefanto.

         La vizaĝoj de ĉiuj estis vera demandosigno. Tiuj ŝtatistoj komprenis malpli kaj malpli.

         – La venko de la Elefanto, sinjoro Prezidanto, signifas ke venkos la Grandeco. Tamen, tiu, kiu decidos tion estos la Plebiscito sur la komodo. Mi estas demokrato. Mi ne povas solvi ion ajn sen kalkuli la nazojn. Ĝis revido! “Good bye”!

         Neniu komprenis ĉi punkto pri la nazoj. La Vicgrafo prenis el sia poŝo la skatoleton da superpulvoro, donis duonan grajon al Emilja kaj rezervis tri por si. Ambaŭ flaris la pulvoron samtempe, dum mense diradis: “Bieneto.”

 

24 – La plebiscito

         Fiunnn… n… n… n… n… Plaft! La Vicgrafo aperis sur la verando de la Flava Pego. La Konsilanto snufis pro ĝojo kaj venis per tre delikata trotado.

         – Ĉu ĉio estas en ordo ĉi tie? – demandis Emilja tra la buŝo de sia laŭtparolilo.

         – La senvosta kokido klopodis por eniri, sed mi pelis ĝin, – respondis la azeno.

         – Kion pri Vostuleto?

         – Li ne aperis.

         La Vicgrafo iris al la ĉambro de la komodo. Kiam la geinfanoj vidis lin,  la salutaj vortoj de “Ale gŭa gŭa” de la infanoj kun tangaoj sonis forte. Ĉiuj kuris por ĉirkaŭi la cilindran ĉapelon, kiun la Vicgrafo metis sur la komodo. Emilja aperis ĉe la pordo, manoj ĉe la talio. Ĉiu havis ion por diri. Joĉjo rakontis la muŝon, kiun li kaj Peĉjo preskaŭ kaptis per la kruroj. “Ĝi estis dismakulita”.

         Emilja iris al la alumetskatolo de sinjorino Benta, sekvata de la geknaboj. Ŝi intencis dividi la heroaĵojn de la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.

         – Ho, se vi vidus la vizaĝon de la Prezidanto, kiam la Vicgrafo eliris el malantaŭ la kurteno kaj aperis! Imagu, ke la vicgrafego, kiu aperis, estis la sama vicgrafeto, kiun ni konis antaŭe.

         La rakonto pri la Urbo de la Sitelo ravis Peĉjon, kaj li insistis pri malsupreniri de la komodo por tuj fondi novan urbon en la ĝardeno – la Urbo de la Akvumilo.

         Onklino Nastasja indignis pro la seka viando da tervermo.

         – Ho, Dio! Vivu tiom da jaroj por fini tiele, manĝante sekajn tervermojn kaj eĉ pli malbone ankoraŭ, sen salo!

         – Kio pri la kolonelo? – demandis Emilja.

         – Li kaŝas sin ie, kun la tangao el vato, kiun mi faris, – respondis la nigrulino. – Tiu kostumo je floro angeliko havis tiel fortan odoron, ke ĝi eĉ provokis kapdoloron al la kompatindulo.

         La kolonelo aperis de malantaŭ la korbo kun kudraĵoj, ankoraŭ ligante sian novan tangaon. Li estis akceptata kun la aplaŭdoj de la geinfanoj.

         – Kaj kiam okazos la plebiscito, Emiljia? – demandis Nazulino.

         – Do. Mi plirapidigis mian revenan vojaĝon ĝuste pro la plebiscito. Mi estas demokrata. Mi volas fari ĉion laŭ la volo de la plimulto. Se la plimulto denove volos la Grandecon, mi bedaŭros, sed mi revenigos la Grandecon. Mi kondukos la Vicgrafon al la Domo de la Ŝaltiloj kaj li metos la Ŝaltilon de la Grandeco en la ĝusta pozicio.

         – Do, komencu.

         Emilja ordonis al la Vicgrafo meti ŝin sur la cilindra ĉapelo kaj de tie, sub la ĉapelfungo, ŝi kriis:

         – Plebiscito! Plebiscito! Ĉiuj alproksimiĝu por voĉdoni.

         Ĉiuj ĉirkaŭis la cilindran ĉapelon.

         – Tiu, kiu denove volas la Grandecon, levu la manon.

         La plenkreskuloj levis la manojn. Ili estis konservativaj, kun ideoj blokitaj en la kapoj kaj preferis ke ĉio revenu al la antaŭa maniero. Emilja kalkulis la voĉojn. Sinjorino Benta, onklino Nastasja, la Kolonelo.

         Tri voĉoj de la grandeguloj.

         – Kaj nun, – daŭrigis Emilja, – tiu, kiu ne volas la Grandecon, levu la piedon!

         Ĉiuj infanoj levis la piedojn. Ili estis radikalaj. Ili havis neniujn ideojn blokitajn en la kapon. Ili ŝatis ŝanĝon. Emilja kalkulis la voĉojn.

         – Nazulino, Peĉjo kaj Joĉjo. Tri voĉoj de la malgrandeguloj.

         – Ni egaligis! Vivu! Vivu!…

         – Mankas la voĉdono de Kanjo, – diris Nazulino; tamen Emilja timis la voĉdonon de Kanjo, ĉar ŝia sopiro pri panjo povus igi ŝin voĉdoni favore al la Grandeco. Kaj ŝi tuj deklaris:

         – Kanjo ankoraŭ ne rajtas voĉdoni pro ŝia aĝo. Egalaj voĉoj! Kaj nun, kun “miaj voĉoj”, la Grandeco perdos.

         – “Miaj voĉoj ” estis la voĉoj de ŝi kaj de la Vicgrafo. Sed sinjorino Benta intervenis:

         – Mankas la voĉdonado de la uloj de la korto.

         Estis vero. Mankis la voĉoj de la Parolanta Azeno, de la rinocero Dolĉaĵ’, de la Senkorna Bovino kaj de Vostuleto. Emilja ordonis al la Vicgrafo surmeti la cilindran ĉapelon kaj ili iris al la korto. Ŝi rakontis al la Azeno la historion de la plebiscito kaj petis lian voĉdonon.

         – Mi balotas por la Grandeco, – firme respondis li, sen eĉ palpebrumi la orelojn.

         Emilja ne ŝatis.

         – Kial?

         La Konsilanto klarigis, ke li ne povas akcepti la ideon pri tio, ke homo tiel eminenta kiel sinjorino Benta restu la tutan vivon en tiu malagrabla situacio de senŝela insekto. Dankemo ordonis al li voĉdoni por la reveno de la Grandeco.

         – Bone. Se estas por dankemo, mi akceptas. Nun ni trovu la dormeman Dolĉaĵon.

         La rinocero, sub la figarbo, nek volis voĉdoni nek prezenti klarigojn. Dolĉaĵ’ montriĝis tre malsimpatia kaj neŭrastena.

         La Senkorna Bovino ankaŭ voĉdonis por Grandeco, kio estas nature, ĉar sen la granda onklino Nastasja ŝi ne plu ricevos la kutimajn spikojn de maizo.

         – Kio pri Vostuleto? – demandis Emilja.

         – Li forestas, – respondis la Azeno.

         – Ne gravas. Mi konas Vostuleton, mi scias ke li estas kontraŭ la Grandeco – kaj Emilja “ekposedis” la voĉon de Vostuleto. Tamen la Grandeco gajnas. Estis 5 voĉoj favoraj al Grandeco kaj nur 4 kontraŭ. Sed kun la lastaj du voĉoj, ŝia kaj tiu de la Vicgrafo, la Grandeco estus venkita per unu.

         Emilja reiris al la komodo tre feliĉa. Sur ŝia vizaĝo briladis la rideto de venko.

         – La voĉoj de la kortuloj, – ŝi diris, – plialtigis la kalkulon favore al la Grandeco, sed ankoraŭ mankas la mia kaj tiu de la Vicgrafo, kaj ni voĉdonas kontraŭ la Grandeco. Do ni havas 6 voĉojn kontraŭ kaj 5 favoraj. Grandeco perdis. Vivu, vivu!

         Sinjorino Benta denove intervenis.

         – Ĉar la Vicgrafo ĉeestas, – ŝi diris, – mi ne konsentas ke iu alia voĉdonu por li. Kio estas via voĉdono, Vicgrafo?

         Emilja estis pli ol certa, ke la voĉo de la Vicgrafo egalos al tiu ŝia, ne nur ĉar la Vicgrafo estas ŝia posedaĵo, vera sklavo, sed ankaŭ ĉar, post la malgrandigo de la homoj, li fariĝis giganta giganto kaj pro tio multe pli grava ol tiam, kiam li estis kompatinda spiko kun kruroj. Sed ŝi eraris.

         La Vicgrafo timadis siajn terurajn novajn respondecojn, kaj laciĝis esti gvidata ĉi tien kaj tien de Emilja. Eĉ eblis ke li estu pruntedonata al registaroj kvazaŭ li estus ombrelo. Ho, multe pli bone estis la trankvila vivo de la antaŭa tempo, kiam li estis malgranda inter la grandaj. Multe pli bone estis la trankvila vivo de modesta spiko kun etaj kruroj ol la laciga vivo de la plej granda giganto en la mondo. Krome, tiu “bieneto” en lia cilindra ĉapelo jam donadis al li kapdolorojn. Tio komenciĝis per simpla fenestro en la ĉapelo. Poste venis la pordo, la balkonoj, la plantado de muskoj kaj ĉapelfungoj, kaj la orfoj, kaj la skaraboj de Joĉjo, kaj tio fariĝis vera ĉambro de forĵetindaĵoj kaj muzeo.

         Emilja prenadis ĉiujn kuriozaĵojn, kiujn ŝi eltrovis survoje: etaj muŝoj, pecetoj de vazo, papiliaj ovoj kaj eĉ sekigitaj koroj kaj renoj de lumbrikoj, el la Urbo de la Siteloj. Estis tro multe. Kaj la Vicgrafo havis neniun dubon pri la “plibonigoj” kiujn ŝi finfine enkondukos en la cilindra ĉapelo – eĉ kamenon kiel tiu ĉe la Blanka Domo, kun granda danĝero de fajro en la kapo. Plej bone doni mortbaton al la Nova Ordo. Kaj pro tio, kiam sinjorino Benta demandis lin, kio estas lia voĉdono, la Vicgrafo respondis sentime:

         – Voĉdono por Grandeco!

         – Perfidulo! – kriis Emilja, kaj en sia furiozeco ŝi falis de la supro de la ĉapelo kaj vundis la nazon. La infanoj ankaŭ protestis:

         – Lia voĉdono ne valoras! Li estas maizo! Maizo ne voĉdonas!

         Tamen sinjorino Benta akceptis la decidan voĉon de la Vicgrafo. Vidinte, ke ne ekzistas rimedo krom konformiĝi al la opinio de la plej granda nombro, Emilja snufis, snufis kaj kun la plej nobla humileco – bonega ekzemplo por ĉiuj diktatoroj en la mondo – diris al la Vicgrafo:

         – Nu, ni iru al la Domo de la Ŝaltiloj, simiulo!

Visitas: 894