La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 5 kaj 6
5 – Aventuroj
La skarabo lasis Emilja en la mezo de unu el la stratoj de la ĝardeno. La suno varmigis la ŝtonojn kaj ŝi rimarkis, ke se ŝi ne trovos lokon kun ombro, ŝi mortos rostita. Ĉar neniu “ĉevalo” estis ĉirkaŭe, ŝi devis piede transiri la spacon, kiu kondukis de tie al la proksima florbedo. Ŝi ege luktis por superi tiun longan distancon, sur la terura grundo plena je ŝtonoj! La suno bruligis ŝian haŭton kaj dufoje la vento faligis ŝin.
– Alia granda malamiko de la nova homaro estos la vento, – pensis Emilja. La malbona vento faligis min dufoje sed certe ĝi estis makforta vento, ĉar ĝi apenaŭ movis la foliojn de la ĝardeno. La sistemo pri staro, taŭga al dupieduloj, funkcias nur por grandaj estaĵoj, kiel la antikvaj homoj. Por eta estaĵo kiel mi, ĝi estas la plej granda katastrofo. Pro tio ne ekzistas bestetoj kun du kruroj kaj kiuj marŝas vertikale. Ili ĉiuj estas horizontalaj kaj plenaj je kruroj. Mi nun komprenas: defendo kontraŭ la vento! Se hazarda vento faligis min dufoje, tio signifas, ke vera vento ĵetos min tien, kie Judaso perdis siajn botojn (*). Tamen ekzistas neniu malgranda formiko, kiu ne povas rezisti al la ventoj. Kial? Ĉar ĝi ne estas dupiedulo kaj ĝi ne marŝas vertikale kiel mi. Lernu ankaŭ tion, sinjorino Emilja.
Do, filozofiumante, ŝi atingis la ombron de la floroj de la florbedo, kie ŝi sidiĝis sur seka bastono, por ripozi kaj pensi pri la vivo.
– Kia mondo ĉi tio, ho, Dio, – ŝi murmuris, tre atenta al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ ŝi. Tio estas la “biologia mondo” pri kiu la Vicgrafo multe parolis, tute malsimila al la “homa mondo”. Li diras, ke ĉi tie la reganto ne estas registaro kun soldatoj, juĝistoj kaj malliberejoj. Tiu, kiu regas estas la nevidebla Natura Leĝo. Kaj kio estas ĉi Natura Leĝo? Simple la Leĝo de Tiu, Kiu Pli Kapablas. Neniu en ĉi eta mondo provas scii ĉu la alia pravas aŭ ne. Ne ekzistas justeco. Naturo volas scii nur tion: kiu estas pli forta? Tiu, kiu estas pli forta havas tion, kion ĝi volas, ĝis la momento, kiam aperas alia, kiu estas pli forta kaj prenas ĉion de ĝi. Kial tiom da malbono? La Vicgrafo diras, ke tio okazas pro ia Natura Selektado, la plej senkora aĵo en la mondo, sed ĝi ĉiam pravas, ĉar devigas ĉiujn estaĵojn al perfektiĝo. “Ho, vi haltis vian adaptiĝon, vi ne pliboniĝas, ĉu vi komprenas?”, diras la Natura Selektado al stulta besteto. “Do malaperu.” Kaj por ne malaperi kaj defendi sin, la besteto provas elpensi ĉiajn manierojn kaj lertaĵojn.
La onisko elpensis tiun defendon pri sin transformi en pilkon kaj ŝajnigi sin morta. La akrideto inventis la verdon, kiu konfuzas ilin kun herbo. La araneo inventis la reton por ĉasi muŝojn kaj pikilojn kaj venenon por defendi sin. Kelkuloj elpensis malmolajn flugilojn. Aliaj inventis dikajn ŝelojn. La pulo inventis la salton.
Mi ĉiam ridis pri la fieron de la homoj pro iliaj inventaĵoj. Kio estas la elpensaĵoj de la homoj kompare kun la milionoj da elpensaĵoj de ĉi tiuj bestetoj? Ekzistas neniu afido, kiu ne havas plurajn inventaĵojn por sin defendi, por akiri manĝon, por vivi – aŭ kiel diras la Vicgrafo, por “postvivi” en mondo, kie la Natura Selektado havas nur du vortojn en la buŝo: “Manĝaĵo! Kaptu!”
Emilja ĉirkaŭrigardis kaj ekkomprenis la novan mondon, en kiu ŝi devis vivi. Maldekstre ŝi vidis araneon suĉantan muŝon kaptitan en ĝia nevidebla reto. Dekstre aro da formikoj alkroĉiĝantaj al kompatinda lumbriko, kiu luktis kiel vivanta litero So. Manteto ŝajnigis sin preĝi, kun kunmetitaj manoj, sed fakte tio ne estis preĝo sed preparo por salti kontraŭ iu predo.
– La vivo estas kontinua ĉasado, – filozofiumis Emilja. – Ŝajnas ke miaj kamaradoj nur haltas la ĉasadon kiam ili dormas.
Sur la arbusto kun floroj ĉe kiu estis Emilja estis sennombraj loĝantoj kaj kelkaj flugilhavaj gastoj, kiuj alvenis, restis tie iom da tempo kaj forflugadis. Emilja kalkulis, ke por ĉiu tera besto sen flugiloj, estis multaj el la aero, kun flugiloj, kaj ili plej ofte estas flugantaj.
– Mi bezonas trovi alian ĉevaleton por daŭrigi mian vojaĝon, – ŝi diris finfine.
En tiu momento tabano sidiĝis apud ŝi. Emilja pensis:
– Rajdi sur tiu tabano ne funkcios ĉar mi certe falos; sed kio okazos, se mi alkroĉiĝos al ĝiaj malantaŭaj kruroj? Tio ne malhelpos la flugadon, kaj eble ĝi alproksimigos min al la domo.
Decidata fari la eksperimenton, ŝi alproksimiĝis al la granda muŝo de malantaŭe, kiel faras kelkaj araneoj, kiuj ne uzas araneaĵojn sed salton, kaj ŝi ĵetis sin kontraŭ la malantaŭajn krurojn de la insekto kaj tenis sin per sia tuta forto.
Timigita de tio, la tabano flugis – malfacila flugado de iu, kiu portas troan ŝarĝon, kaj fine surteriĝis. Emilja lasis ĝin, tre feliĉa pro la ideo, kiun ŝi havis.
– Brave! Mi iras, mi alproksimiĝas. Nun mi estas nur tri metrojn de la trotuaro.
En kiu loko ŝi estis? Simpla bedo kun violoj, ene de kiu Emilja havis la senton de la ĉasisto en la mezo de virga arbaro. La malgrandiĝo permesis al ŝi vidi la “abundon de la etuloj”. Kiom da malgrandaj vivaĵoj en la ombro de tiu arbaro, precipe en la formo de vermoj! Raŭpoj ĉie, kelkaj kovrataj de viloj kaj kelkaj sen, unu el ili kun korno sur la nazo – kiel la rinocero Dolĉaĵ’. Kelkaj estis verdaj kiel smeraldoj, diafanaj, avide vorantaj foliojn aŭ teksantaj kokonojn. Kaj helikoj, kaj oniskoj. Kaj amaso da vivoformoj, kiujn nur la saĝuloj konas.
Tra fendo inter la folioj Emilja vidis plurajn papiliojn supre flirtantaj tra la floroj, malpezaj kaj belaj. Sed vespeto kiu ŝteladis polenon de violo distris ŝin – kaj pro tiu vespo, la kompatinda Emilja preskaŭ mortis. Dum ŝi rigardis la laboro de la bela vespeto, hida formiko karnovoranta alproksimiĝis, kun ĝia preparata pikilo.
Emilja malamis ĉi tiujn nigrajn formikojn ekde la tago, kiam ŝi kaj Peĉjo trovis, en la fruktoĝardeno de la bieneto, kolibran neston kun du idoj jam duone voritaj da tiuj formikoj. La kanibaloj, estis la nomo, kiun la Vicgrafo donis al ili. Ĉu ŝi havus la saman bonŝancon kiel la senplumaj kolibridoj?
Tre afliktita Emilja ĉirkaŭrigardis por ŝirmiĝi. Ŝi vidis malplenan helikan ŝelon, ĵetis sin enen kaj bone kaŝiĝis en la fundo. La kanibalo plantis sin ĉe la pordo kaj atendadis la eliron de tiu “senŝeligita insekto”. Fine ĝi rezignis kaj foriris.
Kiam Emilja havis la kuraĝon spioni, la hida kanibalo jam estis malproksime.
– Kia ektimo! – ŝi ekkriis, elirante el la helika ŝelo kaj viŝante la malvarman ŝviton de sia frunto per iom da musko. – Mi bezonas akiri armilon. En ĉi arbaro ekzistas tre danĝeraj bestoj.
Ŝi opiniis facile kaj agrable marŝi sur la grundo de la “violejo” ĉar ĝi estis kovrita per humidaj malsekaj folioj, dolĉaj por etaj piedoj. Ŝi marŝis ĝis atingo de la rando de la “arbaro”, kie ŝi renkontis gigantan kakton. La grandegaj plataj folioj, dornokovritaj, aspektis kiel kusenoj por pingloj.
– Kio, se mi armus min per dorno?
Sed kiel eltiri la dornon? Eĉ ne kun la forto de cent Emiljaj, des malpli unu. Kaj ŝi levis la nazon al la aero kaj dezireme rigardis tiun grandegan arsenalon da lancoj, ĝis ideo venis al ŝi.
– Tute eblas, ke sur la grundo estas iu dorno el falinta folio, – kaj ŝi ekserĉis. Kia feliĉo. Ŝi trovis putran folion, sed kun la dornoj en tre bona stato.
Emilja elektis la plej etan kaj jen.
– Mi estas Don Kiĥoto, kun ĉi tiu terura lanco, – ŝi diris kaj metis la lancon sub la brakon, same kiel Don Kiĥoto kutimis fari.
Tuj poste estis araneo preskaŭ je ŝia grandeco, sur la reto, atendante neatenteman besteton. Antaŭ tiu nekonata insekto la araneo alproksimiĝis kaj preparis la salton; sed Emilja, kun la lanco preta, ne timis. Kiam la araneo ĵetis sin kontraŭ ŝi, la araneo enigis la ventron en la dornon. Ĝi baraktis, blekis, sed ne havis alian elekton se ne ŝrumpi siajn krurojn kaj morti.
La unua venko de Emilja meze de la “biologia mondo” plenigis ŝin je fiero. Ŝi montris al siaj kamaradoj la valoron de la inteligento. Ŝi jam uzis plurajn kiel ĉevalojn kaj nun venkis araneon en batalo.
Tamen io timigis ŝin pli ol ĉio: la birdoj. Ŝi baldaŭ rimarkis, ke la plej malbonaj malamikoj de la novaj etuloj estas ili. La Vicgrafo diris al ŝi, ke granda nombro da birdoj estas ĉiomanĝuloj, tio estas, ke ili manĝas ĉion – sekve ili manĝus ŝin kaj ankaŭ la homaj bestetoj, kiom da ili trovu. Feliĉe estis tagmezo, kiam la birdoj, kun plenaj stomakoj, ripozas sub la ombro de la arboj. La plej danĝeraj horoj devas esti dum mateno, kiam ili tagmanĝas.
En tiu momento Emilja spektis doloran tragedion. Verda akrido, ankoraŭ infana kaj stulta, faris la eraron malproksimiĝi de la herbo, kun kies verdo ĝi estis tiel bone konfuzita. Ĝi intencis salti sur la blanka sablo. Sed la blanka sablo tre videbligis ĝin. Birdeto vidis ĝin, venis kaj zaz! – en la kropo.
– Kia terura afero estas la birda kropo! – filozofiumis Emilja. – Veraj senfundaj bareloj. Ili pasigas la tutan vivon metante bestetojn tien kaj nenio plenigas ilin.
La rigardo de la tagmanĝo de la birdo igis ŝin memori ŝian stomakon. – Mi ankoraŭ manĝis nenion. Kion mi povus manĝi en tiu ĝardeno?
Se ŝi estus birdo, nenio estus pli simpla, ĉar tie ne mankis insektoj; sed ŝi estis homo kaj homoj ne manĝas insektojn – tio estas, ili manĝas nur akridojn. Sinjorino Benta rakontis, ke Sankta Johano en la dezerto manĝadis akridon kaj mielon.
– Mielo, mielo, mielo! – murmuris Emilja, kaj ŝi memoris la papiliojn kaj abelojn, kiuj vivas nur per mielo. Kaj la floroj tie devis havi mielon, ĉar estis tiom da papilioj! Jes, sed la floroj estas tie supre, bonaj nur por flugilhavaj insektoj. Momenton! Ekzistas ankaŭ malaltaj floroj – la violoj. Kaj Emilja reiris al tiu praarbaro serĉe de la malaltaj violoj. Ŝi trovis tri kun iliaj bukloj pendantaj kaj iliaj petaloj ĉe la grundo.
Tiamaniere Emilja manĝis sian unuan manĝaĵon en sia nova vivo, mielon prenitan de tri pendantaj violoj – sed la parfumo kapturnigis ŝin. Tro forta por ŝi.
– Kaj kio pri akvo?
Mielo kaŭzas soifon; kaj akvon en la ĝardenoj, nur matene, antaŭ ol la suno vaporigas la rosgutojn. Sed ne ekzistas ĝardeno sen irigacia krano.
Emilja provis trovi la kranon en tiu ĝardeno. Se ŝi estus bonŝanca ŝi trovus ĝin gutanta, kaj la akva problemo estus solvata.
Por eltrovi la kranon, ŝi devus surgrimpi “arbon”, de kies supro ŝi kapablus “sondi la horizonton”. Emilja komencis elekti “grimpeblan” arbon, tio estas, kun la branĉetoj tre proksimaj unu de la alia.
La plej bone trovata estis filika arbo, kaj ŝi grimpis ĝis la pinto. Ŝi facile sukcesis vidi la trotuaron, du metrojn for, kaj sur la muro de la domego ega krano kun akvumilo sube.
– Kia kolosa akvumilo, mia Dio! – ekkriis Emilja, kaj ŝi ekkalkulis. – Ĝi devis esti 40oble pli alta ol ŝi, ekvivalente al 72 metrojn alta por kolonelo Teodoriko. En siaj komparoj, ŝi ĉiam memoris tiun viron, faman en la najbaraĵoj de sinjorino Benta pro lia grandeco.
(*) Brazila esprimo por indiki lokon tre tre malproksiman.
6 – La familio de majoro Apolinarjo
La krano estis kvin spanojn super la tero, tio estas cent fojoj la alton de Emilja. Ĝi aspektis kiel la plej granda krano en la mondo.
– Ĝardenaj kranoj ordinare ne bone fermiĝas, – ŝi pensis, – do de tempo al tempo falas guto. Tie mi probable trovos akvon.
Emilja malsuprenvenis de la filika folio kaj marŝis al la trotuaro. Ŝi bonŝancis trovis grandan folion sur la grundo, stucata de la ĝardenisto (eble la “malgrandigo” prenis lin dum la laboro.) Kie estus la kompatinda ĝardenisto? En la kropo de iu birdo, certe. Emilja tre bone marŝis sur la folio kaj atingis la randon de la trotuaro sen vundi la etajn piedojn sur la malmolaj ŝtonoj.
La alteco de la trotuaro estus ĉirkaŭ 20 centimetroj, kio reprezentis 20 altojn de Emilja, do ŝi rigardis tian baron kvazaŭ ĝi estus la murego de Ĉinio. Kia koloso! Kiel surgrimpi tian klifon? Se ŝi estus formiko, kun ses malgrandaj kruroj, nenio estus pli simpla; tiumomente du rufaj formikoj surgrimpis la murego tiel facile kiel ili marŝas sur la grundo. Sed por dupiedulino, unu centimetron alta, tiu obstaklo estis nesuperebla muro.
Emilja sekvis laŭ la malsupra rando de la trotuaro, esperante trovi iun ajn por supreniri kaj renkontis grandegan “ruĝan serpenton”, kiu venis de la trotuaro, transiris la grundon kaj metis la “flavan kapon” en la herbon de la proksima florbedo. Emilja singarde alproksimiĝis. Kaj vidis, ke ĝi estas la kaŭĉuka akvotubo por akvumi la ĝardenon. Ŝi haltis por mezuri ĝin per siaj okuloj.
Diametro egala al trioble ŝian alton. Se ŝi sukcesus grimpi kaj marŝi per tiu tubo, estus facile por transiri la klifon kaj alveni al la cemento.
Bonŝance la “serpenta kapo”, tio estas, la flava metala ŝprucilo, enprofundiĝis en la herbon de la florbedo. Emilja iris tien kaj per helpo de la herbojn kaj post pluraj manovroj sukcesis grimpi sur la tubo. La cetero estis facila. Ŝi supreniris al la krutaĵo, tio estas la punkto, kie la tubo leviĝis de la grundo al la trotuaro.
Bonege. Ŝi estis en horizontala pozicio sur la trotuaro. Kun la manoj sur la koksoj, Emilja kontemplis la pejzaĝon. Kia grandega trotuaro, ho, Dio en la ĉielo! Ĝi aspektis kiel la Sahara dezerto.
Nun ŝi bezonis atingi la kranon. Kiel agrable estis marŝi sur la glata cementa grundo! Ŝi eĉ kuretis.
Sub la krano, ŝi rigardis supren. Ŝi esperis ke iu akva guto formiĝu kaj falu. Neeble ion vidi. Subite, senaverte, guto, plaft! falis sur ŝin kaj faligis ŝin sur la cemento.
Kia bano! Emilja kapturniĝis dum kelkaj sekundoj. Neniam ŝi supozis, ke guto da akvo tiom pezas.
Ŝi stariĝis kaj trinkis, laŭ la maniero de bestoj, en unu el la etaj flakoj formitaj de la ŝprucoj, kaj prenis la okazon por baniĝi.
– Kia kurioza afero! – ŝi ekkriis dum ŝi frotadis sin. – Mi estas nuda kaj mi ne hontas. Ĉu eble la honto dependas de la grandeco de la homoj? Devas esti, ĉar honto ekzistas nur por plenkreskuloj. Infanoj montras neniun honton kaj neniu ofendiĝas pro vidi ilin nudaj. Mi lernis ion pli: honto estas io, kiu dependas de grandeco.
La krano troviĝis proksime al grandega kvinŝtupa ŝtuparo – la rektaj verandaj ŝtupoj. Sur la kvara ŝtupo, Emilja rimarkis vivantajn homojn. Ŝi firmigis la okulojn. Estis du rozkoloraj insektoj kaj unu nigra – nekonataj kaj evidente senŝelaj insektoj. Alproksimiĝante, ŝi ĉion komprenis.
– Ho! Ili estas homoj!…
Fakte estis homoj – homoj kiel ŝi – la posedantoj de la domo, certe, La nigra insekto devus esti speco de ilia onklino Nastasja – la kuiristino. Kaj Emilja tiamaniere havis la unuan pruvon pri tio, ke la malgrandigo ankaŭ atingis aliajn estaĵojn.
– Bone. Mi iros tie por paroli kun tiuj uloj.
Sed estis la ŝtuparo, kun ŝtupoj dudekoble pli alta. Ho, se la tabano aperus ĉi tie!
Emilja vidis grandegan bastonon kuŝantan sur la ŝtuparo kaj komprenis, ke ĝi estas la balailo. Certe la nigrulino balais la verandon kaj kiam ŝi fariĝis eta, la balailo glitis laŭ la ŝtuparo kaj nun estis “grandega bastono”. Feliĉe, la pajlo tuŝis la grundon, tiel ke Emilja povis surgrimpi ĝin ĝis ŝi ekvilibriĝis sur la bastono – kaj tie ŝi rampis. Kiam ŝi atingis la deziratan punkton, ŝi saltis.
Kiam la hometoj vidis ŝin rampi super la balailan tenilon, ili supozis, ke ŝi estas iu raŭpo; sed raŭpo ne saltas, pro tio la salteto de Emilja timigis ilin kaj ili retiriĝis.
– Ne timu! – ŝi kriis, proksimiĝante. – Ankaŭ mi estas homo. Mi estas Emilja, de la bieneto de sinjorino Benta. Mi fariĝis ete eta kaj esploras la mondon.
– Estas ja Emilja, panjo! – kriis knabo, kiun Emilja vidis nun en ĉi momento. – Mi konas la librojn, kiuj parolas pri ŝi. La vizaĝo estas la sama, la aspekto estas la sama. Nur ke ŝi estas sen la robo.
– Kiu vi estas? – demandis Emilja.
– Mi estas Joĉjo. Kaj jen Kanjo, mia fratino – diris la knabo montrante alian infanon.
– Kaj kio okazis ĉi tie?
– Mi ne scias. Estis mateno kaj ni estis ĉe la tablo por la tagmanĝo. Subite, granda kvanto da ŝtofoj kaptis nin kaj estis malfacile eliri el ĝi. Kaj ĉio grandiĝis – grandegiĝis, kiel vi vidas. La domo kreskis senfine. Niaj vestoj vaporiĝis, pro ia mistero.
Emilja rimarkis, ke ili ne komprenas la realan situacion. Ili opiniis, ke ili estas samgrandaj kiel antaŭe kaj la aĵoj kreskis.
– Kiu estas tiu sinjoro, Joĉjo? Ĉu via patro?
– Jes, mia patro. Kaj tie estas panjo. La servistino estas onklino Febronja, nia kuiristino. Paĉjo perdis la parolkapablon, kompatindulo, tiel timema, kaj panjo tre malĝojas pro la malapero de avinjo.
– Kiel via avino malaperis?
– Ŝi malaperis, ĉar ŝi ne aperas – klarigis Joĉjo – Post kiam ni forigis el la ŝtofan inundon, ni ĉiuj kolektiĝis sub la tablo – escepte avinjo. Ĝis nun neniu spuro.
Emilja ĉion komprenis. La kompatinda maljunulino ne sukcesis eliri el siaj propraj vestoj, kaj certe mortis pro sufokado. Se la malgrandigo okazis al la tuta homaro, certe milionoj da estaĵoj pereis kiel la avino de tiu knabo – pro la neeblo eliri el siaj propraj vestoj. Nenio pli klara.
– Kiel nomiĝas via patrino?
– Nonoka.
Emilja iris al sinjorino Nonoka, kiu ploradis. Ŝi rakontis mil rakontojn, la aventurojn en la ĝardeno, la batalon kun la araneo, la danĝeron de la birdoj, la mielan tagmanĝon. La virino ploradis, ploradis.
– Ploro ne utilas, sinjorino Nonoka. Tio, kion ni devas fari estas adapti nin.
Sinjorino Nonoka ne komprenis tiun tre sciencan vorton. Emilja klarigis.
– Adapti sin signifas oportune ĝustigi nin al novaj situacioj. Aŭ ni faras tion, aŭ ni malaperas. Ni estas en biologia mondo, kie gravas forto aŭ lerteco. La sinjorino eĉ tre bonŝancis, ke neniu birdo aŭ kato vin vidis. Kiamaniere vi venis al ĉi ŝtupo?
La kompatinda virino diris, ke post la katastrofo ili marŝis al la balkono, por vidi kio okazis al la mondo.
– Kaj ni rimarkadis nian ĝardenon, transformitan en gigantan kaj senfinan arbaron, kiam terura ventego ĵetis nin ĉi tien.
Emilja amuziĝis pro la “terura ventego”. Certe estis la sama venteto, kiu faligis ŝin dufoje. Ŝi parolis al la kompatinda estaĵo kaj la nigra insekto. Ŝi intencis pruvi, ke nenio kreskis, sed ili perdis la grandecon – sed ŝi ne sukcesis konvinki ilin.
– Kiel vi scias tion? – diris la nigrulino. – Mi vidas, ke ĉio estas grandega.
Emilja donis ĉiun imageblan klarigojn, sen konvinki ilin. Kaj antaŭ la certeco de la nigrulino kaj de sinjorino Nonoka, ŝi ankaŭ dubis.
– Ĉu eble ĉio grandiĝis kaj ni havas la kutiman grandecon aŭ ĉio havas la saman grandecon kiel kutime kaj ni etiĝis?
Ŝi pensis, pensis, pensis. La problemo estis treege grava. Povus esti unu situacio aŭ la alia – kaj en ambaŭ kazoj la bestetoj estis tute la sama.
Tiu viro estis majoro Apolinarjo da Silva, urbestro de la urbo, tre grava civitano. Li nun transformiĝis en senŝelan kaj mutan insekton. Emilja mezuris lian alton. Kaj rimarkis, ke li havas 4 centimetrojn.
Kaj ĉar li estis tre dika, li donis la ideon de staranta rozkolora raŭpo.
Joĉjo, la plej inteligenta membro de la familio, estis feliĉa pri la novaĵoj kaj, kontraŭe al la patro, li parolis la tutan tempon.
Li diris, ke antaŭ la “ventego” li iris al la verando por rigardi la straton tra la feraj balustradoj en la ĝardeno, kaj li tre surpriziĝis pro tio, ke li ne vidis iun movadon.
– Neniu aŭto aŭ ĉaro preterpasis, aŭ io ajn. Ĉio tre senmova. Longa silento. Silento de homoj, ĉar la birdoj estas pli bruaj ol iam ajn. Ŝajnas, ke ili ĉiuj translokiĝis al la urbo.
Emilja ridis. Ŝi memoris ke en oktobro milionoj da flugilhavaj formikoj eliras el la formikejoj. En ĉi tiuj tagoj, kokinoj kaj birdoj estas ege ekscitataj – kaj la kropoj preskaŭ eksplodas. La tuta mondo devas nun esti plena je bruado de birdoj, pro la neatendita apero de tiu nova specio de insektoj.
Emilja klarigis la aferon kiel ŝi povis kaj donis la konsilojn laŭ ŝia sperto.
– Unue necesas, – ŝi diris, – atenti pri la ventoj. Ajna venteto faligas nin. Due: estu eĉ pli singarda kun birdoj kaj kokinoj. Sufiĉas diri, ke mi estas ĉi tie, en ĉi tiu nekonata loko, ĝuste pro simpla senvosta kokido, kiu hieraŭ timadis min. Trie: gardu vin kontraŭ rondaj truoj, ĉar ili kutime havas loĝantojn interne kaj ĉiuj loĝantoj defendas sin. Anstataŭ malgrandaj rondaj truoj, ni devas serĉi breĉojn, fendojn kaj aliajn naturajn ŝirmejojn faritajn de neniu kamarado.
– Ĉu kamarado?
– Jes, nun niaj kamaradoj estas la estaĵetoj de la tero kaj la aero. Kvara konsilo: ĉiuj ricevu kaktan dornon, ĉar se ne estus ĉi tiu – kaj ŝi montris sian lancon – mi jam estus suĉita de araneo.
– Kie ni povas akiri ĉi tiun armilon? – volis scii Joĉjo.
– Ĉi tiun mi trovis proksime al la viola bedo, surgrunde. Sed grandaj estaĵoj, kiel via patro, patrino kaj onklino Febronja, povas uzi pinglojn. Ĉu estas pingloj en ĉi hejmo?
En tiu momento, miao de kato timigis Emiljan. La knabo, tamen, kaj la nigrulino montris feliĉan vizaĝon.
– Estas Makuleto, – ili ambaŭ diris samtempe.
– Kiu Makuleto? – demandis Emilja.
– Nia flava kato.
Emilja teruriĝis. – Do vi havas katon apude kaj ne kaŝis vin?
– Ĝi estas tre milda, – diris la naiva Febronja. – Dormas en mia lito. Mi vartis ĝin ekde kiam ĝi estis ideto.
Ho, homa stulteco! – pensis Emilja. – Ĉu ĉi homoj supozas, ke la kato rekonos ilin kaj restos tiel milda kiel ĝi estis?
Ŝi klarigis tion al ili, kaj konsilis ilin pri serĉo de rifuĝo. Sed kiu povas elteni la stultecon de kelkaj homoj? Neniu kredis je ŝiaj vortoj.
Ili ridis. Eĉ majoro Apolinarjo ridis – por la unua fojo post la perdo de malgrandeco.
– Vi tion diras ĉar vi ne konas Makuleton, – diris sinjorino Nonoka. – Ne ekzistas pli dolĉa kato en la mondo.
– Ĉu ĝi kaptas muson?
– Jes.
– Kaj akridojn?
– Ankaŭ kaptas. Ĝuste hieraŭ ĝi kaptis akridon en la ĝardeno.
– Kaj vi pensas, ke ĝli estas sufiĉe lerta por distingi nin de akrido aŭ blato?
La majoro denove ridis. Li ankoraŭ havis la “ideon-pri-kato”. kiam li havis kiel granda homo. Emilja klopodis por klarigi. Ŝi parolis pri “ideo ido de sperto”.
– La “ideo-pri-kato”, sinjoro Apolinarjo, venis de nia malnova sperto de grandaj estaĵoj rilate al katoj. Ĝi estis ideo pri besto danĝera por musoj, blatoj kaj akridoj, sed sendanĝera por ni. Nun ni tamen devas reformi ĉi tiun ideon, same kiel ni devas reformi ĉiujn antaŭajn ideojn, kiel ekzemple la “ideo-pri-kokido”, “ideo-pri-leono” kaj multaj aliaj. Kaj tiu, kiu ne faros tion, tiu estos perdita.
La majoro ne komprenis. Li estis stulteco en formo de homo kaj opiniis ke la vortoj de Emilja ŝajnis prediko elprenata el “libro”. En tiu momento Makuleto denove miaŭis, sed pli proksime.
Emilja ne pensis dufoje. Ŝi kaptis la du infanojn kaj kuris kun ili por sin kaŝi en fendo en la cemento.
Je la ĝusta horo. La grandega vizaĝo de giganta kato aperis ĉe la balkona pordo. Ĝi miaŭis plurfoje, kiel iu, kiu maltrankvile serĉas la posedantojn. Poste ĝi alproksimiĝis, kun la danĝera marŝo de kato, kiu trovas blatojn.
Kia terura sceno! Malgraŭ sia malmola koro, Emilja ektremis, kiam ŝi vidis ke la dolĉa Makuleto, kiu ĵus sopiradis pri siaj posedantoj, trankvile manĝas la tri senŝelajn insektojn, kiujn ĝi eltrovis. Tamen ŝi zorgeme kovris la okulojn de la du infanoj per siaj manoj. Joĉjo kaj Kanjo neniam eksciis pri la tragedia sorto de siaj gepatroj – viktimoj de “la malrapideco, per kiu ili adaptiĝis al la novaj vivkondiĉoj”, kiel Emilja poste klarigis al la Vicgrafo.
