Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 9 kaj 10

 

9 – La medikamenta breto

         La medikamenta bretaro estis malgranda, kiel kutime, do la dua breto estis nur du spanojn for de la planko. Malgraŭ tio, por malgranduloj du spanoj estas same kiel duetaĝa domo. Emilja tamen supreniris. Ŝi trovis plurajn sekigitajn kadavrojn de muŝoj, papilioj, tineoj kaj eĉ eta lampiro.

         – Mi jam scias tion, pro kio la araneo ne estas ĉi tie, – ŝi diris. – Ĝi suĉis ĉi tiun lampiron kaj mortis pro la veneno. La eta lumo estas fosforo – terura veneno.

         Ŝia hipotezo pri la pina truo pravis. Estis unu kaj ĝuste ĉe la dua breto. Emilja pasis de la reto al la truo kaj saltetis al la breto. Ŝi falis ĝuste sur pastelo simila al aŭtomobila rado, blanka kiel lakto. Pilolo.

         – Ho, Dio! Ĉi tie estas vera arbaro da kuraciloj. Kiom da flakonoj. Kaj grandegaj skatoloj kun ungventoj. Kaj pakoj kun kuracaj pulvoroj. Kaj eĉ flakono kun tinkturo de jodo.

         Antaŭ la joda flakono, ŝi haltis kaj rigardis. La korkŝtopilo, vorita por la drogo, estis sur la planko.

         – Tre stultaj homoj en ĉi domo, – Emilja pripensis. – Ili ne scias ke jodo malamas la korkon. Aŭ kaŭĉukan ŝtopilon aŭ glasan, kiel tiu de la joda flakono de sinjorino Benta.

         Ŝi promenis tra la arbaro da medikamentoj ĝis ŝi ekvidis la pakon kun vato. Enorma! Ĝi estis ĉirkaŭ dekoble ŝia alteco. Ŝi luktis por faligi ĝin, sed la monstro eĉ ne moviĝis.

         Ŝi iris al la rando de la breto kaj kriis al la knabo:

         – Mia forto ne sufiĉas, Joĉjo. Ni devas trovi iun manieron. Ĉi tie estas gazo por bandaĝo. Mi ligos ĝin al la blua pakaĵo por ke vi tiru de sube.

         Kaj tion ŝi faris. Joĉjo tiris. La blua pakaĵo cedis, cedis, ĝis, plaf! ĝi falis.

         – Hura! – ekkriis Emilja, feliĉa, kaj ŝi malsuprenvenis laŭ la sama vojo.

         La aranea reto estis tre malnova kaj polvokovrita, do ŝi tute malpuriĝis kaj eĉ ricevis ion en la okulo.

         – Blovu, – ŝi diris – kaj ŝi larĝigis la okulon al la knabo.

         Joĉjo blovis. Kaj Emilja ekprenis la vatajn pecetojn, unu post la alia, por envolvi ilin ĉirkaŭ la korpo. Post kelkaj minutoj ŝi fariĝis vera kokono. Poste ŝi helpis al Joĉjo fari la samon.

         – Bonege! ŝi ekkriis. – Ni estas varmaj ĉi tie, kaj tiel bone similaj al tufoj, ke neniu besto ĝenos nin. Se iu kato vidos nin, ĝi ne zorgos. “Estas vato”, ĝi diros al siaj lipharoj. Se kokido vidos nin, ĝi preterpasos. Kaj same se iu birdo vidos nin.

         – Sed la unua kolibro, kiu nin trovos, kaptos nin per sia beko, – rememoris Joĉjo. – Mi vidis ĝin en la ĝardeno. Ĝuste kun vato kaj lanugo ili faras siajn nestojn.

         Emilja prenis alian vatan pecon por Kanjo kaj jen. Ili ekrevenis.

         Dumvoje ili trovis araneon kun tre longaj kruroj. Ili ne atakas homojn – ili nur kaptas muŝojn per sia reto.

         La araneo ĵus okupiĝis pri tio. La kompatinda muŝo falis en la reto kaj la araneo volvis ĝin. La du haltis por admiri la perfektecon de la tasko. La longaj kruroj de la araneo havis nekredeblan facilmovecon en la manipulado de la reto, kaj tre rapide lasis la muŝon senmova, transformita en fadenbulon.

         – Ĉi bestetoj scias tion, kiel vivi en nia granda mondo! – murmuris Emilja – ĉiu trovas sian manieron. Pro tio mi fidas al la estonta homaro, tio estas, la nuna homaro – la homaro de la malgranduloj. Per nia inteligento, ni sukcesos fari mirindaĵojn eĉ pli grandajn ol tiuj de la insektoj.

         – Sed ili kapablas kaj ni ne, – diris Joĉjo.

         – Ankaŭ ni kapablos. Ili kapablas ĉar ili lernis. Ni ankaŭ lernos, kial ne? La instruisto estas furioza kaj maljuna ekzistaĵo, kiu ne pardonas la malrapidulojn nek la pigrulojn. Ĝi nomiĝas Natura Selektado.

         – Kiu estas? – demandis Joĉjo, kiu nenion komprenis pri scienco.

         – Ĝi estas la Maĵora Kropulo, – ridante respondis Emilja.

 

10 – La Frakasita “Ford”

         Ili trovis Kanjon en la kutima plorado. Emilja diris:

         – Eble ŝi malsatas. Ĉu ŝi tagmanĝis antaŭ la malgrandiĝo?  – Joĉjo diris ke ne.

         – Estis ĉe la komenco de la tagmanĝo, kiam “tio” okazis. Mi bone memoras. Mi prenis pecon el terpomo. Mi malfermis la buŝon. La terpomo ankoraŭ estis survoje al mia buŝo kaj jen! Mi vidis nenion alian. Nur tiu mallumo ene de la ŝtofaro.

         – Nu, devas esti tio. La ploro de Kanjo estas pro malsato, – Emilja decidis. Devas esti manĝaĵo sur la planko de la manĝoĉambro. Ni iru tien.

         Ili iris. Kia grandega tablo! Ĝi estis okdek centimetrojn alta – 80 fojojn pli ol ŝia alteco. La samo kiel 30-etaĝa nubskrapulo por la kolonelo Teodoriko. Sur ĝi devus esti manĝaĵo por ĉiuj loĝantoj de urbo – sed kiel utilas manĝaĵo sur “nubskrapula tegmento?”

         Gravas nur tio, kio falis sur la plankon – iom da rizo, aŭ faruno, aŭ panpeceto.

         Ili serĉis. Apud la tablo ili vidis grandan flavan pilkon. Joĉjo tuj rekonis ĝin.

         – Mia terpomo! Mi ĵuras, ke ĝi estas mia terpomo. Sed nun ĝi estas grandega! En tiu momento la forko falis el mia mano kaj ĝi eskapis kaj ruliĝis. Jen ĝi.

         Ili tien iris. Ĝi estis fritita terpomo, io, kion ĉiu infano maĉus facile. Al ili tamen la ekstera ŝelo, hardita en la pato, aspektis tiel malmola kiel oranĝa ŝelo. Feliĉe estis la kvar truoj boritaj de la forko. Joĉjo enmetis la manon en unu el ili kaj kaptis tion, kion li povis. Li donis manplenon da pasto al Emilja kaj alian al Kanjo. La knabino voreme manĝis. Kompatindulino! Ŝia ploremo estis ja malsato kaj malvarmo. Kun la varmo de la vato kaj tiu terpoma tagmanĝo, ŝi trankviliĝis.

         – Bone, – diris Emilja, – ni nun devas promeni ĉirkaŭ la urbo por vidi tion, kio okazis.

         – Kaj kion poste?

         – Poste ni serĉos domon, iun trueton aŭ kavaĵon en iu briko, kie ni povos loĝi.

         – Ĉu la tutan vivon?

         – Jes? Jen nia nuna vivo. Mi ĉiam loĝis en bela loko en la bieneto de sinjorino Benta.

         – Tion mi scias. Mi legis la rakontojn.

         – Tiel estas. Mi ĉiam loĝis tie. Sed mi vojaĝadis kiam “tio” okazis; kaj post kelkaj aventuroj mi alvenis en ĉi tiu urbo, kaj mi vere ne scias tion, kiu urbo ĝi estas. Kiel nomiĝas ĉi urbo?

         – Ĝi nomiĝas Itaoka.

         – Ĉu Itaoka? – ripetis Emilja kun surprizo. Do estas tiu vilaĝeto, kiu estis malpli ol unu kilometron de la bieneto de sinjorino Benta?

         – Jes.

         – Ho, kiel amuze! Mi pensis, ke mi estas ĉe la fino de la mondo. La vilaĝo Itaoka mi tre bone konas. Mi multe venis ĉi tien.

         – Mia patro estis la urbestro de ĉi urbo, – diris Joĉjo. – Li prizorgis la stratojn, ordonis, ke oni tondu la fiherbojn sur la trotuaroj. Li havis tre belan ĉevalon kaj nur pasintjare li aĉetis aŭton – Ford. Kiam paĉjo revenos? Ĉu Kropolando estas malproksima?

         Emilja kompatis Joĉjon. Li neniam plu vidos sian patron, nek sian patrinon, nek Zulmiran, nek Febronjan, nek la aŭton Ford.

         – Nun ĉio estas malproksime, Joĉjo. Eĉ la bieneto de sinjorino Benta, kiu estis tre proksima, estas nun en senfina distanco. Unu kilometron! Antaŭe unu kilometro estis unu kilometro. Hodiaŭ unu kilometro estas vortica malproksimaĵo. Por marŝi tiun distancon, homoj devis fari 5.000 aŭ 6.000 paŝojn. Hodiaŭ, ĉu vi scias, kiom da paŝoj ni bezonas por marŝi unu kilometrojn? – kaj faris la kalkulon. Pli malpli 1.200.000 paŝoj!

         – Kio se ni rajdos skarabon?

         – Ho, sur skarabo ĝi iĝos proksima. Sed antaŭ tio ni devas eltrovi la “skaraban stireblecon”, kontraŭe ni rajdos unu el ili kaj ĝi iros kien ĝi volas sed ne kien ni volas.

         Kaj kun tiu konversacio, ili alvenis al la veranda pordo. La knabino, nun trankvila, donis la manon al Emilja. Tie ili trovis la ŝtupetaron faritan per la balaila pajlo kaj malsupreniris. Sed por malsupreniri la kvin ŝtupojn de la cementa ŝtupetaro, ili bezonis kunligi plurajn fadenojn. Kiam ŝi denove trovis sin pendanta per tiu ŝnuro, Kanjo bleke ploregis.

         Fine, sur la trotuaro ili iris al la akvotubo, super kiu ili iris al la ŝtonplena grundo de la ĝardeno. Joĉjo estis surprizita de la “teruro” de tiu grundo.

         – Estas mirinde, tiu kvanto da ŝtonoj kaj mi neniam rimarkis ĝin. Kiom da fojoj mi ludis en ĉi ĝardeno! Mi kuradis tra ĉiuj padoj kaj mi neniam vidis ŝtonojn, kaj nun estas nur ŝtonoj kaj pli da ŝtonoj.

         Emilja memoris la suferon de siaj piedetoj sur tiu “neregula grundo” kaj proponis ke ili vestu ŝuojn.

         – Ŝuojn el vato. Ĉu vi volas vidi? – kaj ŝi sidiĝis kaj prenis iom da vato el sia “vesto” kaj volvis siajn piedojn kaj bone fiksis ĉion. Ŝi faris la samon por Kanjo kaj Joĉjo.

         Tio estis vere plezuriga. Ili sukcesis tre bone marŝi sen stumbli aŭ vundi la piedojn sur tiuj “ŝtonoj”. Kaj tuj ili atingis la feran ĝardenan pordegon. Ili pasis sube kaj jen la strato.

         Kia grandega strato! La alia flanko estis 20 metrojn for, aŭ 2 000 fojojn pli alta ol Emilja. La domoj aspektis kiel senfinaj nubskrapuloj, iliaj tegmentoj atingis la nubojn – kaj ankaŭ la longo de la strato estis senfina.

         – Ĝi perdiĝas en la horizonto, – pensis Emilja.

         Ili marŝis laŭ la trotuaro. De distanco al distanco ili vidis monton da ŝtofoj. Emilja klarigis ĉion.

         – Ĉiu monto da tuko respondas al viro, al virino aŭ infano, kiu estis surstrate dum la “malgrandigo”. La posedantoj de la vestaĵoj estis enterigitaj sub ili; la plej feliĉaj sukcesis eliri, kiel ni, sed tre multaj ne povis kaj devas esti pli ol mortaj. Kaj estas ankoraŭ tiuj, kiuj, foririnte, falis en la ledajn truojn – la botojn. Tiu, kiu falis en truon en plata ŝuo, tiu povus ankoraŭ eliri. Sed tiuj, kiuj falis en bototruojn? Tiuj ankoraŭ estas interne, kiel kondamnitoj en karceroj.

         Longe de la pordego ili vidis grandegan kvanton da rompita fero apud la muro de iu domo.

         – Aŭto, – klarigis Emilja. – Ĉiuj aŭtoj, kiuj moviĝis dum la malgrandigo, certe kraŝis pro frakaso kontraŭ la domoj. La samo certe okazis al ĉiu aviadilo en la aero, kaj al ĉiu trajno kaj al ĉiu ŝipo surmare. Ĉiuj kraŝis.

         Joĉjo pensis, ke tiu aŭto povus esti la “Ford” de lia patro – sed kiel scii?

         – Pere de la numerplato. Kiu estis la numero de la aŭto de via patro?

         – Estis 7.

         Emilja ĉirkaŭiris la aŭton por trovi la numeron. Tie ĝi estis, supre, grandega. Necesis sufiĉe malproksimiĝi por legi ĝin.

         – Sep, jes, Joĉjo. Ĉi tiu estis la aŭto de via patro.

         – Kaj kie estas la ŝoforo, Toto’?

         – Li certe estas tie. Kun la pordoj fermitaj, kiel li povus eliri?

         Joĉjo preskaŭ ploris. Li intencis savi Toto’n, kiu estis lia amiko, sed kiamaniere?

         – Tute neeblas, – Emilja decidis. – Fermata aŭto estas la plej fermata aĵo, kiu ekzistas en la mondo. Eĉ pluvo ne eniras. Toto, se li ankoraŭ vivas, devas ĝui la reston de sia vivo, ĉar el tie neniu sukcesas forpreni lin. Ni iru.

         Joĉjo ankoraŭ staris dum kelkaj momentoj, kun la nazo en la aero, pensante pri tio, ĉu ekzistas maniero. Ne ekzistis. Li suspiris.

         Kaj ili daŭrigis supren laŭ la grandega strato. Ankoraŭ estis multaj birdetoj ĉirkaŭe – por ili gigantaj birdoj, veraj birdoj Roĥoj. Kvankam ili jam manĝis multajn “senŝelajn insektojn”, tiuj birdetoj serĉadis pli. Neniu el ili tamen atentis la “moviĝantajn bulojn” el vato.

         – Ekzakte kiem mi diris, ĉu ne? – observis Emilja. – Vato estas la plej bona defendo kontraŭ la malvarmo kaj kontraŭ birdoj kaj katoj.

         – Sed ekzistas la kolibroj, – diris la knabo. Se iu vidos nin, ĝi kondukos nin al sia nesto.

         – Pli bone nesto ol kropo. Se iu kolibro kondukos min al sia nesto, mi ŝatos, ĉar mi dormos trankvilan nokton.

         Emilja donis al Joĉjo lecionon pri la nova vivo.

         – Multaj el tiuj antaŭaj danĝeroj malmulte valoras nun, – ŝi diris. – Leonoj, tigroj, krokodiloj, pitonoj – neniu el ĉi bestoj, kiuj tre teruris la homojn, estas danĝera hodiaŭ. La danĝero por la homaro hodiaŭ, mia kara, estas la kokino, la kokido, la pasero, la tuta birdaro, kiu ŝatas insektojn. Kaj la birdoj havas bonegajn okulojn por vidi. La senvosta kokido rimarkis min de tre malproksime. Alia tre grava danĝero estas la kato. Ne la hundoj, sed la katoj – ho, malbenitaj katoj, kiuj ŝatas blatojn kaj akridojn! Kaj ili malbone traktas la predon antaŭ ol mortigi ĝin.

         – Makuleto estis tia, – la knabo rememoris. – Ĝi pardonis neniun blaton. Ĝi perverse ludadis kun ili.

         – Tiele estas. Hodiaŭ ĉiu senhejma kato manĝas reĝon, generalon, saĝulon, urbestron, tiel facile kiel Makuleto antaŭe manĝis la blatojn. Ni do devas defendi nin.

         – Kiel defendi nin se ni estas tiel etaj?

         – Kun inteligento aŭ ruzeco, same kiel multaj insektoj en ĉi tiu mondo. La Vicgrafo tre bone klarigis tion al mi. Unu el la plej bonaj defendoj, ekzemple, nomiĝas mimetismo.

         – Mime kio?

         -Tismo. Mimetismo. Oni imitas por sin protekti. Kelkaj imitas la koloron de la lokoj, kie ili loĝas. Se ili loĝas sur ŝtono, ili imitas la koloron de la ŝtono. Se ili vivas sur herbo, kiel akridoj, ili imitas la koloron de herbo. Kial? Ĉar tiamaniere la malamikoj konfuziĝas antaŭ ili. Kaj estas kelkaj, kiuj imitas la formon de folioj aŭ de sekaj branĉetoj.

         – Mi jam vidis unu el ĉi tiuj, – rememoris Joĉjo. – Toto’ aperis ĉe mia domo kun seka branĉeto en la mano. “Kio estas ĉi tio?” – li demandis al mi. Mi rigardis kaj diris: “Ĝi estas seka branĉeto.” Toto’ ridis kaj faligis la branĉeton sur la teron – kaj ĉu vi scias, kio okazis? La branĉeto ekmarŝis! Ĝi estis longkrura kaj aspektis kiel seka branĉeto.

         – Tiele estas. Ĝi “imitadis” sekan branĉon. Tio estas mimetismo. Ĉu vi ne konas tiujn grizajn papiliojn, kiuj sidas en la muskaj arboj kaj sidas tie trankvile, same kiel unu el tiuj grizaj muskoj? Muskoj, ne. Likeno. Likeno! La Vicgrafo ne volas, ke ni konfuzu muskon kun likenon. Lernu tion.

         – Jes, mi konas. En nia fruktoĝardeno mi vidis multajn.

         – Jen. Tiu imitado estas la armiloj de tiaj insektoj. Ĝi estas la defendo de malfortuloj kontraŭ fortuloj – sed malfortuloj inteligentaj! La griza papilio, ekzemple, ne sidiĝas kiel la aliaj papilioj, kun levataj flugiloj kaj la kunmetitaj manoj de iu preĝanta. Ĝi nur sidiĝas kun la flugiloj larĝe etendiataj kaj gluataj al la trunko, por pli bone aspekti kiel la likenoj. Likenoj. Ripetu.

         – Likenoj, – Joĉjo ripetis. – Kaj kiu instruas al la insektoj fari tion?

         – Ho, jen problemo, kiu ĝenis la Vicgrafo. Misteroj de mondo de misteroj, li diras. Mi scias, ke la bestoj lernas kaj transdonas la sciencon al la idoj. Kaj tiuj, kiuj ne lernas, iras al la diabloj. Ni tri uzas mimetismon. Ni uzas la procezon “vatismo”. Ni ŝajnigas esti io, sed ni ne estas.

         – Kio se venos la vento?

         – Eĉ kun vento la vato estas bona. La vento prenos nin kaj ni falos tre malproksime. Tio estos nova maniero vojaĝi.

         Ili alvenis al loko plena je plantetoj. Ĝi ŝajnis al ili grandega arbaro. Emilja kondukis ilin sub la “arboj” kaj parolis al ili tion, kion ŝi jam lernis en lal bedoj de hortensioj kaj violoj. Kanjo ekploris, ne plu pro malsato aŭ malvarmo, sed pro timo. La monstroj, kiujn ŝi vidis ĉirkaŭe, timigis ŝin laŭ nekredebla maniero – griloj, helikoj, araneoj, raŭpoj. Emilja klopodis por trankviligi ŝin, ke ne estas danĝero, ĉar la monstroj ne manĝas vaton, sed la knabino ne fermis la kranon de plorado. Ŝi tiom timis limakon, kiu alproksimiĝis, granda kiel baleno, ke ŝi instinkte liberiĝis el la mano de Emilja kaj sin ĵetis en rondan truon, kiun ŝi vidis proksime.

         Ho, kial ŝi faris tion! Talpogrilo venis de ene de la truo, furioza, kun hida vizaĝo. Joĉjo konis ĉi tiujn terurajn grilojn, kiuj mordas, kaj tiris la knabinon de tie.

         – Feliĉe, – diris Emilja, – la talpogrilo ne komprenis tion, kiu besteto  ĝi trovis. Ĝi neniam vidis “vatan insekton”. Ĝi venis kun larĝe malfermita buŝo por mordi, sed ĝi ŝanceliĝis. Mi vidis ĝin tre bone. Nun vi devas lerni tion, ke la rondaj truoj estas danĝeraj. Ronda truo signifas truon faritan, kaj preskaŭ ĉiu truo farita havas posedanton ene aŭ proksime. Kaj ĉiuj posedantoj defendas sin. Multe pli sekuraj estas breĉo aŭ fendo, ĉar ili ne estas ŝirmejoj faritaj de bestoj. Ili estas rifuĝejoj “okazintaj”. Briko aŭ peco da kahelo aŭ bastono falas laŭ certa maniero kaj “hazarde” fariĝas breĉo. Tiu devas esti la ŝirmejo, kiun ni serĉu. Sed ronda truo, neniam!

         Kanjo tremadis pro timo. Ŝi volis eliri de tie, reiri al la strato.

         – Atendu, knabino. Ni iru. Mi donas al vi novan vivlecionon, ĉar tio estas nia vivmaniero nun. Lernu tion, ke domo kaj ĉambro kun lito finiĝis, kaj Zulmira kun la suĉboteleto, kaj panjo kun sia sino. Nune ĉio estas tre malfacile! Aŭ vi zorgas pri vi mem aŭ vi malaperas. Lernu tion.

         Joĉjo rapide komprenis la postulojn de sia nova vivo, sed li pensis nur pri unu afero: trovi skarabon por rajdi. Li tute ne timis la skarabon – li neniam timis. Li konsideris ilin tute sendanĝeraj kaj stultaj.

         Finfine ili forlasis la arbaron kaj reiris al la cemento de la trotuaro. Kaj tie, anstataŭ skarabo, ĉu vi scias tion, kio aperis? Kolibro. Ĝi sibladis super grandega flava kalendulujo.

         Tuj kiam ĝi vidis tiujn pecojn el vato, ĝi memoris la konstruatan neston. Ĝi malsuprenvenis kiel sago kaj zaz! kondukis Emiljan tra la aero.

         Kanjo terure kriis, dum la okuloj de Joĉjo larĝiĝis pro tio, ke li ne sciis kion fari.

Visitas: 628