La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 13 kaj 14
13 – Revelacioj
La suno estis varma. Emilja, ruĝiĝinta pro la ekzercado, ne plu povis kun la varmego de la vato. Ŝi senvestiĝis kaj staris nuda sur la mano de la Vicgrafo, portante nur la botojn. Li levis ŝin ĝis la nazo kaj diris:
– Vi povas paroli. Rakontu ĉion, kio okazis.
Emilja rakontis ĉion: la vojaĝon al la Domo de la Ŝaltiloj, la tiradon suben de la Ŝaltilo de la Grandeco kaj la “malgrandigon”.
La Vicgrafo teruriĝis.
– Ĉu tio eblas? Do estis vi, Emilja, tiu, kiu kaŭzis la teruran katastrofon, kiu viktimigis la “klasikan homaron”?
– Estis mi, jes, sed ne ĉar mi volis. Mi nur volis trovi la Ŝaltilon de la Milito, jen ĉio. Sed la Ŝaltiloj ne havis surskribojn. Do mi decidis eksperimenti ĉiujn ĝis trovi tiun de la Milito. La unua, kiun mi tuŝis, estis la Ŝaltilo de la Grandeco – kaj tuj mi perdis la grandecon. Ĉar mi perdis mian grandecon, mi ne povis denove levi ĝin – kaj jen.
La Vicgrafo ne revenis el sia miro.
– Teruraĵon vi faris, Emilja! Tio ne estas nura petolaĵo. Sed vera katastrofo! Laŭ tio, kion mi observis en la bieneto, mi konkludas, ke tio okazis en la tuta mondo – kaj nun mia celo estas iri al la urbo por kontroli tion, ĉu la malgrandigo atingis ĉiujn kreitaĵojn.
– Mi jam estis tie kaj vidis, – respondis Emilja. – Jes, okazis al ĉiuj. La grandeco de ĉiuj homoj bankrotis. Nun en la urboj regnas la kokinoj, la birdoj kaj la katoj – kaj ŝi rakontis la historion de la senvosta kokido. Se ne estus tiu perversulo, mi fartus bone en la bieneto. Li estas tiu, kiu malhelpis min.
– Tio, kion vi faris, superas ĉiujn petolaĵojn, Emilja! Se la homoj eltrovas tion, ke estis vi, ili ne pardonos. Ili kaptos vin kaj rostos vin vivanta sur la plej granda brulŝtiparo. Nekredeble! Detrui la grandecon de la estaĵoj!… Ĉu vi scias, ke tio egalas al detruado de la tuta homa civilizacio? Ekde tiam, kiam la mondo estas mondo, la homoj, kun la plej grandaj malfacilaĵoj, konstruis ĉi tiun civilizacion farita el domoj, maŝinoj, vojoj, veturiloj, ideoj. Ĉio rilatiĝis kun la natura grandeco de la homoj. Sed nun, kun la redukto de grandeco, nenio plu valoras, do, tio, kion vi faris, Emilja, estis detrui la civilizacion! De-tru-i la ci-vi-li-za-ci-on!… Ĉar la homoj fariĝis malgrandaj, ili bezonas nun krei alian tre malsaman civilizacion – tio, se, hipoteze, la homo postvivos. – La Vicgrafo tre ŝatis la vorton “postvivi”.
– Nu, ili povas tre bone postvivi, – decidis Emilja. – Mi perfekte postvivadas. Mi jam eskapis je pluraj danĝeroj – kruelega talpogrilo, la kato Makuleto, la kraba araneo, la kolibro, la vento, la ŝtormo – kaj mi povas eskapi el mil aliaj danĝeroj. Mi ĵuras, ke mi postvivos. Mi aplikis ĉi tiun vatan mimetismon al mia korpo kaj jen.
– Sed, Emilja, memoru, ke vi estas vi kaj la aliaj estas la aliaj. Kiom da homoj jam pereis? Tiuj, kiuj ne sukcesis eliri el siaj vestoj, kiom, kiom, Emilja!… Kaj la milionoj da soldatoj militantaj en Rusio dum la vintro, kio okazis al ili?
– Ho, tiuj fariĝis glaciaĵoj – Mi ĵuras!…
– Ĉu tio ne plenas vin je teruro? Ĉu vi primokas?
– Kial teruro? Ĉu ili ne mortigadis unu la alian? Mi eĉ ŝparis al ili la taskon de kanonmortigo.
– Kaj en la urboj kaj kampoj de la tuta mondo! Kiam mi imagas tion, kio okazis en la urboj kaj en la kamparoj, miaj haroj stariĝas – Kaj nun mi ekscias, ke la kaŭzo de ĉio estis vi, Emilja – Emiljeto el la bieneto de sinjorino Benta!… Evidente vi troigis, Emilja.
La Vicgrafo tiom kapturniĝis pri la okazaĵoj, kaj tiel koleris kontraŭ ŝi, ke Emilja furioziĝis kaj defendis tion, kion ŝi faris.
– Nu, mi finis kun la Grandeco kaj faris tre bone! – ŝi diris. – Por kio servas ĉi ĝenaĵo nomata Grandeco? Ĉu ne ekzistas milionoj da estaĵoj, kiuj vivas sen grandeco? Grandeco estas malprogreso. Ĉu vi volas ion pli malprogresaj ol brontosaŭroj aŭ mastodontoj? Tiel malprogresaj ke ili malaperis, ili ne eltenis la “katastrofon”, kiel Walt Disney montris en la filmo Fantazio.
Komparu la stultecon de tiuj grandaj monstroj kun la sagaca inteligento de la abeloj aŭ formikoj – kaj pro tio hodiaŭ brontosaŭroj kaj mastodontoj ekzistas nur en muzeoj, dum abeloj kaj formikoj vagas ĉie per miliardoj. Mi finis kun la Grandeco inter la homoj kaj tre bone faris. En la estonto la nova homaro dankos al mi pro la donaco, post kiam la nova specio da “hometoj” adaptiĝos.
La Vicgrafo suspiris.
– Adaptiĝi! Vi uzas la vortojn de scienco sed vi ne ilin komprenas. Vi ripetas ilin kiel papago. La adaptiĝo ja okazadis, sed dum miliardoj da jaroj, Emilja. Ĉu vi do pensas, ke de unu tago al alia la grandega homa loĝantaro, kiun vi malgrandigis kaj vivas nun la plej grandan problemon, havos tempon por adaptiĝi? Ĉiuj mortos, kiel fiŝo ekster akvo – kaj adiaŭ al la Homo sapiens!
Fuŝanta Homo sapiens! Multaj mortos, mi scias, milionoj mortos, sed necesas nur paro da Adamo kaj Eva por ke ĉio rekomencu. La mondo estis tro plena je homoj. La vera kaŭzo de la militoj estis en tio – tro multaj homoj, kiel sinjorino Benta daŭre diras. Tio, kion mi faris, estis purigado. Mi malpezigis la mondon. La vivo nun komenciĝos denove – kaj multe pli interesa. Ne plu kanonoj, ne tankoj, ne pulvo, ne brulbomboj. Ni havos multe pli superajn aferojn – skarabojn por flugi, formikajn trupojn por transporti kargon, la manĝaĵa problemo solvita, ĉar per eta aĵo ajn la stomako pleniĝas, kaj tiel plu.
– Tamen…
La Vicgrafo, kiel bona saĝulo, dubeme ŝanceliĝis kaj komencis trovi etan pravecon en la ideoj de Emilja.
– Atente pripensu, Vicgrafo. La nomata “klasika civilizacio” finiĝis. La nura solvo por la homaro estis la milito – tio estas mortigi, mortigi, mortigi, detrui ĉiujn aĵojn kreitajn de la civilizacio mem – la urbojn, la fabrikojn, la ŝipojn, ĉion. Atente pensu, Vicgrafo. Tiu civilizacio malsukcesis. Ĝi fariĝis senelirejo – kaj la solvo, kiu estis? Memmortigado per kanonpafado. Ho, ne! Mi eĉ miras vidi saĝulon kun granda cilindra ĉapelo defendi tiun mondon de diktatoroj, ĉiu pli malbona ol la alia.
La Vicgrafo komencis konsenti.
– Krome, – daŭrigis Emilja, – se la homoj volas reiri al tia sensencaĵo pri Grandeco, nenio estas pli facila. Facile promesi, facile plenumi.
– Kiamaniere?
– Tre simple. Mi povas reiri al Domo de la Ŝaltiloj. Mi konas la vojon. Ni iros kune. Ĉar mi ne havas la forton levi la ŝaltilon, vi levos ĝin kaj jen – ĉio fariĝos granda denove – kaj ili penu – kaj ili laŭplaĉe mortigu unu la alian – kaj ili forvoru unu la alian. Mi perdis la intereson. Mi volis la bonon por la homaro. Mi finis kun la plej granda stultaĵo, kiu estis la Grandeco. Ĉu ili ne volas? Ĉu ili ne feliĉas? Ĉu ili obstinas pri tio, daŭrigi la vivon de dupiedaj mastodontoj? Tion ili volas, tion ili havu! Revenu la Grandeco. Poste, ke neniu plendu al mi…
La Vicgrafo pripensis. Jes, Emilja pravis. Ili devus enketi la hometoj. Se ili volus reiri al sia antaŭa grandeco, tre bone: Se ne, des pli bone. Profunde en lia koro, la Vicgrafo preferis, ke ĉio restu kiel nun, ĉar li fariĝis giganto, anstataŭ resti kiel simpla maizospikulo. Kaj Emilja vere pravis. La insektoj estas la plej perfektaj estaĵoj, kiuj ekzistas, kaj ne havas grandecon. Nun, per sia inteligento, la hometoj povus regi la insektojn, uzi milojn da ili laŭ mil celoj, kaj konstrui novan civilizacion multe pli interesan ol la malnova. Kaj decidis:
– Nu do, Emilja, ni konsultos la homojn de la Flava Pego. Se la plimulto volos la Grandecon ree, ni iros kune al tiu Domo kaj mi remetos la Ŝaltilon ĉe la pozicio, laŭ kiu vi ĝin trovis. Kaj se la plimulto volos ĉi Novan Ordonon, tiam ĉio restu tia, kia ĝi estas.
– Tiele estu! – konsentis Emilja. – La rimedo nun estas bona “teo de plebiscito”. Tamen, Vicgrafo, ne diru al iu ajn, ke estis mi, tiu kiu ŝanĝis la ŝaltilon. Neniu devas scii – nek sinjorino Benta, nek Nazulino. Ĵuru, ke vi ne rakontos?
– Kompreneble mi ĵuras. Se mi dirus al ili, vi estos perdita…
Post tiaj decidoj, Emilja rakontis la historion de majoro Apolinarjo, sinjorino Nonoka kaj onklino Febronja kaj kiel ŝi fariĝis la gardisto de la du orfoj.
– La vento blovis kaj kondukis Kanjon tra la aero, kaj Joĉjo certe dronis en la inundo. Tamen, por ke nia konscienco ne doloru, ni devas serĉi ilin.
Post tio ili solvis kelkajn punktojn de la nova vivo.
– Mi tre bone vojaĝos ene de via cilindra ĉapelo, Vicgrafo. Nur malfermu fenestreton por mi.
La Vicgrafo aprobis la ideon. Li metis Emiljan sur la grundo, deprenis sian cilindran ĉapelon el la kapo kaj per peceto da trovita kvarco, li malfermis fenestreton, 3 je 3 milimetrojn, sur la kartono de la ĉapelo.
– Pli granda, Vicgrafo. Faru fenestron 3 je 9.
– Kial?
– Ĉar se ni trovos Joĉjon kaj Kanjon, ili venos kun mi ĉi tie – kaj ili ankaŭ bezonas fenestron.
La Vicgrafo malfermis fenestron 3 je 10 milimetrojn.
– Prefere granda ol malgranda. Neniu batalu super mia kapo pro manko de “Lebensraum”, Vivada Spaco…
14 – Survoje al la Bieneto de la Flava Pego
Emilja ne kontentiĝis pri la eta fenestro malfermita en la cilindra ĉapelo de la Vicgrafo. Ŝi postulis pli.
– Mi volas enirpordon kaj malgrandan ŝtuparon, kiu iras de la randaĵo al la pordo. Kaj ankaŭ plankon, ĉar mi ne volas paŝi sur via kapo.
La Vicgrafo suspiris. Emilja ĉiam estis postulema. Ŝi volis kaj fino. Ĉirkaŭrigardante por trovi materialojn de konstruo, la obeema Vicgrafo vidis oranĝan ŝelon. Li prenis ĝin kaj per la kvarca spliteto li eltranĉis cirklon, kiun li enmetis en la cilindra ĉapelo. Ĝi estu la planko. Poste li faris malgrandan ŝtuparon kun sep ŝtupoj, kiu iris de la randaĵo de la ĉapelo al la pordo.
Emilja ankaŭ postulis manapogilon por la ŝtuparo kaj balustradon ĉirkaŭ la randaĵo.
La Vicgrafo konstruis du-dratan balustradon kun fostoj faritaj el dornoj.
– Ĉu nur tio? – li demandis, kiam li finis la taskon.
– Ankoraŭ ne, – respondis Emilja. – Mi volas ŝnuran ŝtupetaron, kiu malsupreniru de la randaĵo al la grundo, kiel tiuj, kiuj ekzistas en la ŝipoj. Kaj ankaŭ sonorilon.
– Ĉu sonorilo? Kiel mi sukcesos fari tion?
– Ligu ŝnureton al unu el viaj barbaj pajloj. Kiam mi bezonos urĝe alvoki vin, mi tiros la ŝnuron kaj jen.
– Mi opinias ke tio tute ne necesas, – diris la Vicgrafo. Kiam vi bezonos paroli al mi, simple iru al la fenestro kaj kriu. La fenestro estas apud mia orelo.
Emilja ridis.
– La Vicgrafo ne konas sin mem. La saĝuloj estas la plej distriĝemaj homoj de la mondo. Kiam la Vicgrafo remaĉas iun ajn ideon, li ne aŭdas eĉ kanonpafadon, des malpli alvokon de mia eta voĉo. Kun la fadeno fiksata al la barbo, ĉio ŝanĝas. Mi tiros kaj la doloro “vekos” la Vicgrafon.
Ĉio estis farita kiel Emilja volis, kaj post kiam ŝi instaliĝis interne, ŝi ankoraŭ postulis kamentubon – pro la aerumado. La Vicgrafo devis alglui sur sia ĉapelo tubeton de iu planto.
Tre bone. Nun ili povus daŭrigi la vojaĝon. Kie? La Vicgrafo forlasis la bieneton por kontroli ĉu ĉiuj homoj malgrandiĝis, aŭ ĉu la redukto okazis nur en la domo de sinjorino Benta. Tamen post la renkontiĝo kun Emilja li konkludis ke ne plu necesas iri al la urbo. Ĉiuj homoj malgrandiĝis, jes, kaj la aŭtoro de la granda transformado estis la peceto da homo, kiu nun estis gasto en sia cilindra ĉapelo!
– Mi opinias, ke ni devas iri al la bieneto, – li diris. – Mia vojaĝo al la urbo ne plu necesas.
– Jes, – konsentis Emilja, – sed nur post kiam ni serĉos miajn georfojn. Mi sentas, ke ili ne eskapis de la pluvo – tamen, kiu scias? Ni devas serĉi ilin.
– Kie ili perdiĝis?
– Kanjo estis fiksita en tiu herbo kiam la vento forblovis ŝin, – Emilja respondis de la fenestro kaj indikis la lokon sur la krutaĵo. Kaj Joĉjo estis kun mi ĉe la Nigra Plaĝo.
– Kiu Nigra Plaĝo?
Emilja ĉion klarigis, kaj la Vicgrafo komencis serĉi blankajn aĵojn, ĉar certe la du orfoj estis nur du vataj buloj.
Li nenion trovis. Sur la ruĝa vojo li vidis nenian blankaĵon.
Emilja pensis pri ĉiuj eventualaj hipotezoj. Certe ili mortis ene de la kotaro aŭ lagoj formitaj de la pluvo. Certe. Tamen io alia povus esti okazinta – kaj ĝuste pro la necerteco, Emilja pripensis novajn hipotezojn.
– Eble ili estas en alia nesto de kolibro. Nun estas la sezono, dum kiu la kolibroj demetas ovojn kaj serĉas plumetojn kaj vatajn buletojn.
La Vicgrafo ekmarŝis kun la okuloj direktataj al la krutaĵoj, serĉe de nestoj de kolibroj. Li trovis unu; grimpis supren kaj kaŝrigardis enen; neniu vata bulo, li nur vidis du ovetojn – kaj laŭ ordono de Emilja li ŝtelis unu por provizi sian cilindran ĉapelon. Pli malproksime, li trovis alian neston – kaj en ĝi estis la du vataj buloj.
– Vivu! Vivu! – kriis Emilja, manfrapante. – Bone diras la proverbo, ke tiu, kiu serĉas, trovas.
La Vicgrafo prenis la du vatajn bulojn per siaj fingropintoj kaj faligis ilin sur la randaĵo de la cilindra ĉapelo.
– Venu pere de la ŝtupetoj, – diris Emilja de la fenestro, – kaj la du orfoj supreniris kaj eniris.
Emilja montris al ili la novan domon kaj klarigis, kiu estas la “Koloso de Rodoso” en kies ĉapelo ili vivos. Joĉjo estis tre ĝoja. Li iris al la fenestro kaj komencis fari planojn. “Ni povas preni skarabon kaj ŝnurligi ĝin al unu el la palisoj. Mi ne trankviliĝos ĝis la momento, kiam mi flugos. Kanjo envenis kun plorema vizaĝo, sed ŝi ne ploris. Kial plori, se ŝi trovis bonan ŝirmon en tiu dometo kun pordo, fenestro kaj ovo?
Laŭ ordono de Emilja, Joĉjo faris truon en la ŝelo de la ovo per lanco. “Kaj lasu la dornon tie. Tiu, kiu malsatos, li prenu el la ovoflavo kaj frandu.”
– Nu, – diris la voĉo de la Vicgrafo ekstere, kaj lia voĉo sonis al ili kvazaŭ ĝi estu la voĉo de la strato. – Mi pensas, ke mi povas reiri al la bieneto.
Emilja kuris por klini sin ĉe la fenestro.
– Jes, ni povas iri – kaj dume vi rakontu al mi pri la tragedio en nia hejmo.
La Vicgrafo ekiris, kun liaj gigantaj paŝoj je duona spano, kaj li ekparolis:
– Mi estis en la laboratorio por preparo de superpulvoro, ĉar ŝtelisto ŝtelis mian rezervon. Subite Peĉjo eniris kaj diris: “Vicgrafo, Emilja malaperis kaj avinjo maltrankviliĝas.” Mi respondis, ke ankaŭ mia skatolo kun superpulvoro malaperis.
Peĉjo lumigis sian vizaĝon kaj ekkriis: “Hmm! Mi komprenas!” Mi havis la okulojn direktataj al Peĉjo kiam, ĝuste en tiu momento, tio estas, en la momento, kiam li finis diri la vorton “komprenas”, lia kapo malaperis, kaj liaj vestoj amase falis sur la plankon, kvazaŭ li havus neniun korpon interne. Mi estis tre impresita. Tio estis fenomeno preter ia kompreneblo. Mi rigardis la vestojn, kun larĝaj okuloj. Kio estas tio? Kian finon prenis la knabo? Absoluta mistero.
Mi sidiĝis antaŭ la amaso da vestoj kaj ekpensis pri hipotezoj. Tamen neniu hipotezo montriĝis taŭga en tiu momento. Tio ŝajnis al mi la mistero de misteroj.
Emilja, ĉe la fenestreto, ĝuadis la historion. La Vicgrafo daŭrigis:
– Mi komprenis nenion. Mi eĉ supozis, ke estas sonĝo. Subite mi vidis kapon, grandetan kiel nigra pipro, kiu eliris el la pantaloneto falinta sur la planto. Evidente, estis kapeto de insekto. Poste venis la kolo, kaj ŝultroj, brakoj, torso, kruroj – kaj mi havis la impreson pri senŝela insekto tute nekonata de la scienco. Mi kuris por preni mian lupeon. Tiu insekto estis la mirindaĵo de mirindaĵoj, ĉar ĉiuj insektoj havas ses krurojn kaj en ĝi mi vidis nur du – kaj krome ĝi staris vertikale, kiel dupieduloj, kaj tion insektoj ne faras. La laboratorio estis iomete malluma. Mi malfermis la fenestron. Mi rigardis tra la lupeo kaj vidis, ke estis miniatura knabo. Kaj fine mi rekonis lin: Peĉjon ja, sed sen grandeco!
– Kiom granda li estas?
– Tion, vi vidos, post kiam ni alvenos. Tamen mia miro ne havis limojn. Scienco ne klarigis la enorman fenomenon. Mi rimarkis, ke Peĉjo perdis la parolkapablon. Nur minutojn poste li sukcesis paroli, murmurante per malalta moskita voĉo: “Kio okazis? Ĉio estas malsama kaj granda…” Li ne facile konvinkis sin pri tio, ke nenio estis granda, sed estis li, tiu, kiu malgrandiĝis.
– Tio okazis al la familianoj de majoro Apolinarjo, – diris Emilja. – Ili penadis, ke la aferoj fariĝis grandaj – kaj mi ne sukcesis pruvi la kontraŭon.
La Vicgrafo daŭrigis:
– Peĉjo estis tute stulta, kaj tio estas komprenebla, ĉar transformo de tiu ordo malorganizas la ideojn. Neniu kapablas rezisti.
– Mi rezistis! – kriis Emilja.
– Jes, sed vi estas vi – kreitaĵo “sui-generis”, latinaĵo kiu signifas unika, neordinara, originale aŭtentika. – La Vicgrafo, kiel bona scienculo, tre ŝatis latinaĵojn.
– Kaj kio poste?
– Poste mi metis Peĉjon sur mia manplato por montri lin al sinjorino Benta. Alveninte en la manĝoĉambro, mi trovis neniun. Mi nur vidis multajn vestojn sur la planko – kaj mi rekonis ĉiujn. Unu el la vestoj konsistis el tiu flava kotona robo kun verdaj makuloj, vi scias – la vesto, en kiu sinjorino Benta leviĝis tiun tagon. Apud tiu monteto mi vidis alian, en kiu mi rekonis la vestojn de onklino Nastasja. Kaj en pli malgranda amaso mi rekonis la robon kun strioj nigraj kaj blankaj de Nazulino. Venis al mi ideo.
– Ĉu eble ankaŭ al ili okazis la samo? Kaj por kontroli, mi skuis la robon de la knabino. Ĉu vi scias tion, kio okazis? Alia senŝela insekto ruliĝis foren el la maniko, ŝi – Nazulino, kaj same reduktita kiel Peĉjo!… Kaj kiam mi decidis skui la aliajn vestaĵojn, mi renkontis nigran formikon: onklino Nastasja! Kaj poste, alia blanka insekto: sinjorino Benta! Ambaŭ sukcesis eliri el siaj vestoj.
– Tre amuza!
– Kaj tio, kio poste okazis, vi eĉ ne volu scii! Neniu komprenis ion ajn. Onklino Nastasja krucosignadis kaj ripetadis “Ho, Dio”, kaj “Ho, Dio”, kaj “Ho, Dio”. Sinjorino Benta kaj Nazulino forte brakumis unu la alian, kiel patrinoj kaj filinoj dum ŝiprompiĝoj sur la maro. Kia sceno, mia Dio!
– Kaj ĉiuj nudaj?
– Jes, tute nudaj, – respondis la Vicgrafo.
– Ĉu ili ne hontis?
– Ŝajnas, ke ne. Ili eĉ ne rimarkis, ke ili estas nudaj.
– Do estas ekzakte tiel, kiel mi pensis. Korpa honto estas afero de grandeco. Kaj kio poste?
– Poste mi kuŝiĝis sur la planko por pli bone paroli kun ili, kaj tio, kion ni diris, ne havis finon. Ĉiu prensis pri hipotezo. Nazulino estis la unua, kiu opiniis tion, ke eble, la fenomeno okazis al la tuta homaro. La ideo impresis min. “Mi bezonas kontroli tion,” mi diris – kaj pro tio venis al mi la ideo iri al vilaĝon.
– Kaj vi kuraĝis lasi ilin solaj? – demandis Emilja indignoplena.
– Mi devis – sed mi antaŭzorgis pri ĉio.
– Pri kio vi antaŭzorgis?
– Mi metis ilin sur la komodo de sinjorino Benta, kun iom da manĝaĵo por distri ilin.
– Kian manĝaĵon?, Vicgrafo.
– Sukero kaj paneroj. Kaj akvo.
– En kiun ujon vi metis la akvon?
– En ĉapeto de bierbotelo. Kaj mi foriris. Mi iris al la paŝtejo, serĉe de la Parolanta Azeno, nia Konsilanto. “Atentu bone”, mi diris al li, “io terure mistera kaj absurda okazis en la domo: ĉiuj fariĝis etaj kiel insektoj.” La Parolanta Azeno malfermis la grandajn okulojn. Poste li ridis, pensante, ke mi ŝercadas. “Tio veras, Konsilanto. Vi scias, ke mi ne ŝercas” – ĉar li ankaŭ ne ŝercas, li kredis je miaj vortoj kaj silentis. Mi do diris al li, ke mi devos eliri – ke mi iros al la urbo por konstati ĉu la fenomeno ŝanĝis ĉiujn homajn estaĵojn. “Kaj do, faru al mi komplezon kaj restu sur la korto, proksime al la verando, kaj ne permesu ke iu kato aŭ birdo alproksimiĝu. Ili estas sur la komodo de sinjorino Benta.” Mi faris tiun rekomendon kaj ekmarŝis sur la vojo.
– Ĉu vi ne avertis ankaŭ la rinoceron Dolĉaĵ’?
– Li estis malproksime. Mi petis al la Konsilanton ke li faru tion.
Joĉjo jam legintis la historion de la rinocero de la bieneto de la Flava Pego, do, kiam li aŭdis pri Dolĉaĵ’, li tute ekscitiĝis. Li ĉiam deziris promeni sur la terura pakidermo. “Tio estis bona en la pasinteco,” klarigis Emilja, “kiam ni estis grandaj. Nun, ĉe tiu eta grandeco, rinocero estas por ni tio, kio estas Himalajo por la Kolonelo Teodoriko. Rajdi sur ĝi ne plu donos al ni ian plezuron – ni eĉ ne rimarku liajn movojn.” Joĉjo ne volis kredi.
– Jes, mi certas, – diris Emilja. – Ekzakte kiel la Tero. Nia planedo ruliĝas en la spaco kun nekredebla rapideco sed ni ne kapablas rimarki. Kial? Ĉar ni estas tro malgrandaj kompare kun la Tero.
Joĉjo suspiris.
