La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 17 kaj 18
17 – Vostuleto, la kanibalo
Dum la infanoj konstruadis la Novan Ordon, sinjorino Benta konversaciis kun la Vicgrafo pri la situacio.
– Ĉio ŝanĝiĝis, – ŝi diris. – Hodiaŭ nenio valoras, kiel en la antaŭaj tagoj. Ne plu mono. Ne plu veturiloj. Civilizacio finiĝis. Tamen, laŭ tio, kion mi vidas nun, la homo povas perfekte vivi en la minimuma proporcio, al kiu li estas reduktita.
– Ĉu vi sincere opinias, Vicgrafo, ke ni povas postvivi kaj krei novan civilizacion?
– Mi opinias, ke jes. Mi eĉ pensas, ke la homo povas krei civilizacion multe pli interesan kaj pli feliĉan ol la “civilizacio de la grandeguloj”, kiel diras Emilja. En tiu lago, nun, vi vidas mirindan ekzemplon de la novaj eblaĵoj. Neniam antaŭe subtaso da akvo donis tiom da plezuro al tiom da estaĵoj. Insektoj, ekzemple, vivas perfekte adaptataj al la planedo – kaj ili ne havas la inteligenton de homoj. La hodiaŭa generacio suferos, kompreneble, ĉar ĝi estas tiel kaptata de la ideoj de la grandeco; sed la infanoj malpli suferos, ĉar ili pli bone akceptas novajn situaciojn. Rimarku tion, ke viaj genepoj, kaj Joĉjo kaj Kanjo rapide adaptiĝas, dum onklino Nastasja kaj la kolonelo rezistas.
– Ĉu vi opinias, ke niaj malnovaj ideoj fariĝos senutilaj en ĉi nova mondo?
– Senutilaj, ne vere. Sed ili devas esti reviziataj kaj reformataj. Ili estas ideoj, kiuj rezultis de sperto ene de alia grandeco. Kun la nova grandeco. kompreneble la malnovaj ideoj devas adaptiĝi.
Ili longe filozofiumis. La kolonelo de tempo al tempo venis kun interompa parolo, kiu nur montris, kiel li estis predo de la malnovaj ideoj – precipe pri mono.
Subite, “batalo” ekiĝis sur la subtaso.
– Mi ne volas, ke vi eniru en mia ŝipo! – kriis Emilja, kiam Joĉjo provis invadi la tri pecojn da alumetbastono ligitaj kun la fadeno. – La ŝipo apartenas al mi!
– Jen la formiĝo de posedaĵo, – filozofiumis la Vicgrafo. – Emilja estas plena je la vorto “mi”. Mia ŝipo, mia fromaĝo, mia bieneto…
– Kaj kiel vi, Vicgrafo, klarigas ĉi eksterordinaran fenomenon de la malgrandiĝo de la homoj?
La Vicgrafo bone sciis, ke ĉio estas petolaĵo de Emilja, sed li ĵuris nenion diri; pro tio, li ŝajnigis nescion.
– Mi ne scias, sinjorino Benta. Mi ne sukcesas klarigi la misteron, – li balbutis.
Post enuo pri velado sur la telero, Emilja “luis” sian floson al Joĉjo kaj petis al la Vicgrafo kunporti ŝin al la korto.
– Mi volis paroli al la Parolanta Azeno kaj al la rinocero Dolĉaĵ’.
Por paroli kun la azeno, la moskita voĉo de Emilja ne sufiĉis, do ŝi faris la demandojn kaj la Vicgrafo ripetis ilin kiel per laŭtparolilo.
– Mi volas noticon pri Vostuleto, Sinjoro Konsilanto.
La Azeno rakontis ke, ekde la vespero Vostuleto ne montris sin. La lastan fojon, kiam li vidis la porkidon, li iradis direkte al la bieno de la kolonelo.
– Ho, do mi vere vidis lin en la kuirejo, ĉion detruante – kaj mi ĵuras, ke estis li, tiu kiu manĝis Kinotan kaj onklinon Ambrozia! La malsato de Vostuleto estas ne klarigebla.
Ĝuste en tiu momento, “ron, ron, ron” sonis proksime de la pordego. Vostuleto aflikte venadis, kun la muzelo malpura je koto, dika kiel plenkreska porko. Emilja igis la Vicgrafon voki lin kaj lin riproĉis.
– Estas tiom da bonaj manĝaĵoj en la fruktoĝardeno, – ŝi diris per la “laŭtparolilo”, mangoj, oranĝoj, gujavoj, figoj, teneraj arbustoj, kaj vi ĉiam havas la muzelon malpura pro elfosado de la vermoj! Diru al mi ion: ĉu vi scias tion, kio okazis en la mondo?
– Vi demandas, ĉu mi scias tion, kio okazis? Certe mi scias! Okazis, ke de momento al momento nova raso da lumbrikoj aperis en la mondo, kelkaj rozkoloraj, kelkaj brunaj, kelkaj nigraj – kaj tre bongustaj. Ĉe la domo de onklo Barnabaso mi manĝis dekon – la nigrajn. Ĉe la vendejo de Elija, la turko, mi manĝis pli ol dudek el ĉiuj koloroj. Kaj ĉe la domo de kolonelo Teodoriko – kiu estas senhoma, mi ne scias kien enprofundiĝis tiuj homoj – mi manĝis du, unu bruna kaj la alia nigra. Multe pli bongustaj ol tervermoj, kaj ili ne rampas sur la grundo.
Emilja estis terurigita. La markizo de Vostuleto, ŝia iama edzo, transformiĝis en kanibalon, hommanĝanton! Kaj li farintus kun la homoj en la bieneto de sinjorino Benta tion, kion Makuleto faris kun la familio de majoro Apolinarjo, se ne estus la bonega ideo de la Vicgrafo, meti ĉiujn sur la komodon.
– Ho, Vostuleto! – ŝi diris kun tragika tono. – Tion, kion vi faris, estas la plej granda teruro, ĉar tiuj tervermoj kiuj ne rampas sur la grundo, kiel vi diras, ne estas vermoj sed “homaj homoj” de malgrandaj proporcioj. La tuta homaro perdis la grandecon. Sinjorino Benta kaj la geknaboj estas interne transformitaj en miniaturojn de homoj. Pro Dio, ĉesu viajn ekscesojn, ĉar ili estas veraj krimoj. Ĉu vi scias, kiuj estis la nigraj vermoj, kiujn vi manĝis ĉe la domo de onklo Barnabaso? Estis la kompatinda maljuna nigrulo kaj lia tuta familio. Kaj ĉu vi scias, kiuj estis la du, kiujn vi manĝis ĉe la domo de kolonelo Teodoriko? Estis Kinota kaj onklino Ambrozia, tiu bela nigrulino, kiu ĉiam ricevis nin kun kafo kaj kuketoj.
Vostuleto tre desapontiĝis. Sed kiel li povus diveni? Li ĉiam estis granda manĝanto de lumbrikoj kaj aliaj vermoj, kiujn li trovadis. Tiuj novaj vermoj, kiuj aperis estis karnoplenaj. Do, kompreneble li devus ankaŭ manĝi ilin.
– Mi scias tion, ke vi ne kulpas. Sed estu avertita. Kaj se vi trovos iun vermon perditan ekstere, alportu ĉi tien anstataŭ manĝi ĝin.
Vostuleto, tre impresata pro sia antropofagio, promesis, ke jes.
Post tio, la Vicgrafo foriris por serĉi la rinoceron, sub la granda figarbo. Li rakontis al li la tutan homan tragedion. Dolĉaĵ’, tamen, ne atentis. Li estis tro maljuna por zorgi pri tiaj sensignifaĵoj kiel la malapero de la homaro. Se en la mondo daŭre ekzistus legomoj, bonfoliaj arboj, molaj herboj kaj ĝermoj, ĉio estus en ordo. Dolĉaĵ’, pro la maljunaĝo, fariĝis cinikulo; Emilja riproĉis lin kaj reiris hejmen.
– Bone, Vicgrafo, – ŝi diris. – Preparu novan porcion de la superpulvoro. Mi volas fari longan turneon tra la mondo – Eŭropo, Azio, Nordameriko, por vidi tion, kio okazas tie. Poste, ni decidos ĉu ni iros aŭ ne iros al la Domo de la Ŝaltiloj.
La Vicgrafo iris al la eta laboratorio kaj daŭrigis la produktadon de la mirinda polvo, interrompita de la katastrofo de la malgrandigo. Emilja volis scii, kiu estas la sekreto de la drogo. La maljuna saĝulo ridis; li deklaris ke la superpulvoro estas “sublimigado de la vitaminoj de la salto de la kriketo” – kaj tiu respondo lasis Emilja je la sama nekompreno. Post iom da tempo en la laboratorio, la Vicgrafo iris por vidi tion, kio okazas sur la komodo.
Li trovis la geknabojn ludantajn ĉe konstruado de dometo kun la “traboj” prenitaj el la alumetskatolo de sinjorino Benta. Kolonelo Teodoriko rigardis la laboradon per okuloj de mortinta fiŝo.
– Kio okazas, kolonelo? – demandis la Vicgrafo.
– Mi ne sukcesas akcepti tion, kio okazis, – respondis la kompatindulo, kaj li eĉ ne levis la kapon. – Mi estis grava homo en la mondo. Alta, forta, riĉa, posedanto de bela bieno – kaj nun mi trovas min kun nenio, reduktata al simpla insekto sur ĉi komodo. Nun mi estas tro maljuna por alkutimiĝi al tia ludo. Se mi devas resti tiele dum mia tuta vivo, mi preferas, ke ĉio finiĝu – kaj mi petas vin preni min kaj lasi min antaŭ la beko de la senvosta kokido.
– Ne estu senespera, kolonelo, – diris la Vicgrafo. – Mi preparas dozon da superpulvoro kaj per tiu ĉi ingredienco eblas, ke Emilja kaj mi… Aj!…
Forta tiro de la fadeno de la porda sonorilo avertis lin, ke li tro parolas. La Vicgrafo englutis la finon de la frazo. Tamen Nazulino, kiu aŭskultadis la konversacion, tuj suspektis kaj diris al la orelo de sinjorino Benta:
– Mi kredas, avinjo, ke ĉio, kio okazis, estas nenio alia ol petolaĵo de Emilja. La Vicgrafo scias sed ne rajtas diri. Ĉi-foje li distriĝis kaj preskaŭ rakontis; subite, “Aj!”, li ekkriis kaj eĉ ne finis la frazon. Kial? Ĉar Emilja, ene de la cilindra ĉapelo, ektiris lian barbon. Emilja estas sagaca, avinjo. Ŝi inventis la “sonorilon” nur por tio: por silentigi la Vicgrafon kiam ajn li sin montras maldiskreta.
– Ĉio eblas en ĉi mondo de mirindaĵoj – suspiris sinjorino Benta – sed ni devas esti tre trankvilaj, ĉar hodiaŭ tiu, kiu vere regas estas Emilja. Ŝi loĝas en la kapo de la plej potenca giganto en la mondo. Ni estas en la manoj de ambaŭ – ni kaj la tuta homaro. Perdo de grandeco igis nin same malfortaj kaj senutilaj kiel rozburĝonaj afidoj.
– Nu, mi estos atenta, – diris Nazulino, – kaj mi eltrovos la tutan veron.
La Vicgrafo demandis al la hometoj de la komodo, ĉu ili bezonas ion. Joĉjo petis skarabon kaj Peĉjo volis libron. Li interesiĝis pri tio, ĉu ankoraŭ eblas legi librojn.
La Vicgrafo prenis unu hazarde el la libroŝtuparo antaŭe farita kaj faligis ĝin sur la komodon. Peĉjo grimpis sur la malfermita paĝon kaj klopodis por legi. Ja, malfacile. Li devis rampi kiel krabo sub ĉiu linio, kaj legi la leterojn unu post la alia. Tiele li legis du aŭ tri frazojn kaj laciĝis. Poste li intencis turni la paĝon. Li rimarkis, ke necesas la peno de du homoj, unu por mane levi la paĝon de la libro, kiel ĉarpentisto, kiu levas tabulon; kaj alia por puŝi ĝin supren per longa bastono. La libra folio iĝadis en vertikala pozicio. Por ke ŝi kuŝiĝu all la alia flanko, necesis alia serio de manovroj.
Sinjorino Benta, kiu spektadis la klopodojn, filozofie diris:
– Mi rimarkas, ke la tuta homa kulturo, konservata en la bibliotekoj, estas perdita. Preni la librojn de la bretoj estos preskaŭ neebla. Malfermi ilin estos granda laboro kaj legi ilin, leteron post letero, marŝante sub la linioj, estos malrapida kaj laciga penado. Legi tutan libron estos vera heroaĵo por Heraklo.
Dume, proksime, la Vicgrafo flustris ion al Emilja. La superpulvoro estas preta. Ili povus vojaĝi tra la mondo. Eble, plej bone estas tuj iri al la Domo de la Ŝaltiloj, levi Ŝaltilon de la Grandeco kaj jen… Ĉio estus kiel antaŭe. Emilja, tamen estis sen decido. Ŝi volis kaj ne volis, kaj pli ne volis ol volis. Subite ŝi elpensis la ideon pri la plebiscito.
– Mi opinias, Vicgrafo, ke ni mem ne rajtas decidi pri tiel grava punkto. Ni ne estas diktatoroj el tiuj, kiuj diras, mi volas, mi rajtas kaj mi ordonas. Ni devas konsulti la opiniojn de la homoj kaj nur fari tion, kion la plejmulto volas. Ni devas iri tra la mondo. Kiel ni povas decidi ion ajn sen koni la realan staton de la homaro?
Post tiu decido, la Vicgrafo iris por informi la Konsilanton.
– Ni denove foriros, – li diris, – kaj vi staros kiel gardostaranto. Ne permesu ke iu birdo eniru en la domo, eĉ ne Vostuleto. Li promesis bone konduti, sed mi dubas. Se li vidos senŝelan insekton, certe li ne rezistos la tenton manĝi ĝin.
La Parolanta Azeno promesis fidele plenumi la instrukciojn.
18 – La Ĉina Filozofo
Sur la komodo, sinjorino Benta kaj la geknaboj studadis la situacion.
– Laŭ mi, avinjo, ĉio estas arto de Emilja – diris la knabino. – Mi pli kaj pli konvinkiĝas. Memoru, ke en la mateno de la tago de la katastrofo, ŝi malaperis, kaj tuj poste venis la Vicgrafo por diri, ke la skatolo kun la superpulvoro estis ŝtelita de li. Mi ĵuras, ke estis ŝi! Ŝi prenis pinĉaĵon de la pulvoro kaj enprofundiĝis en la senfinaĵoj, kaj tie ŝi movis ion. Mi estas certa pri tio. Ĉu vi ne rimarkas, kiom certa ŝi estas pri si mem, plena je “mi iras” kaj “mi faras?” Ĉiuj en la mondo estas same kiel ni, kun kapturniĝo, sen scii tion, kion pensi – escepte Emilja. Mi garantias, ke ĉio estas ŝia arto.
– Do, se estas ŝia arto, filino, nur ŝi povas ripari la malĝustaĵon. Ni esperas. Ne estas la unua fojo, ke ni trovas nin en tre malagrabla situacio. Kiom da konfuzaĵoj jam okazis en nia domo! Eĉ al la ĉielo vi jam marŝis kaj ludis ĉe glitado sur la ringoj de Saturno. Kaj kio pri mi?. kiu sidiĝis sur la fingro de Birdo Roĥo, pensante, ke ĝi estas arba radiko. Sed je la fino ĉio fariĝis bone.
– Nun estas alia problemo, avinjo. Tiuj aventuroj okazis nur por ni; kaj nun, tio, kio okazis, atingis la tutan homaron. Kion vi pensas pri tio, onklino Nastasja?
La bona nigrulino, okupata pri riparado de kotonaj fibroj, respondis kvazaŭ ŝi ne plu apartenus al ĉi mondo.
– Ho, mi pensas, ke la mondo finiĝis – la malnova mondo. Ni ĉiuj mortis, sen scii ĝin, kaj ni estas en la ĉielo. Ni estas animoj de la alia mondo kaj la alia mondo estas ĉi komodo. Jen la kolonelo, tiel eta, kun flora tangao. Jen Emilja, en la cilindra ĉapelo de la Vicgrafo. Aŭ eble ĉio estas sonĝo. Se estas sonĝo, post kiam ni vekiĝos, ĉio finiĝos kaj la antaŭa vivo rekomencos. Kaj se estas morto, estas morto kaj fino. Ĉu do mi kredos, ke mi transformiĝis en formikon kun tangao? Mi ne estas stulta. Aŭ mi mortis kaj estas en la ĉielo, aŭ ĉio estas sonĝo.
Nazulino iĝis impresita de la ideo de la nigra virino.
– Ĉu eble estas tiele, avinjo?
– Kiel mi povas scii, knabino? Nia vivmaniero en ĉi domo ĉiam kapturnigis min kaj mi neniam certis pri la reala stato de nia vivo. Tio eĉ memorigas min pri iu kazo de ĉina filozofo.
– Kiu?
– Tiu ĉina filozofo aŭ poeto, mi ne memoras, kiu dumnokte sonĝis, ke li estas papilio, kaj dum la sonĝo li vivis la vivon de papilioj, kun papiliaj ideoj, papiliaj manĝaĵoj, ĉio papilia, kun la plej granda klareco kaj perfekteco. Kiam li vekiĝis kaj denove trovis sin kiel homo, li falis en dubon. “Ĉu mi estas papilio, kiu sonĝas, ke mi estas homo, aŭ ĉu mi estas homo, kiu sonĝis, ke mi estas papilio?” Kaj kiom ajn li pensis pri tio, li neniam povis certe scii, ĉu li vere estis papilio, kiu sonĝis esti homo aŭ homo, kiu sonĝis esti papilio.
– Kiel ĉarme! – ekkriis la knabino.
– Nu, mi estas ĝuste kiel tiu ĉina poeto, – konkludis sinjorino Benta. – Mi ne scias, ĉu mi estas granda homo, kiu sonĝas nun, ke mi estas hometo, aŭ ĉu mi ĉiam estis hometo, kiu delonge sonĝis, ke mi estis granda homo.
– Kaj kiu estas via opinio, kolonelo? – demandis la knabo.
La cerbo de la kolonelo Teodoriko estis pli malplena ol kukurbo. Li ne havis kuraĝon por pensi kaj eĉ timadis la ideojn, kiuj venis al li. Peĉjo multe insistis, por ke li diru:
– Mi konsentas kun onklino Nastasja. Ĉi tio estas koŝmaro. Tio ne povas esti vero. Kie oni vidas homon, kiu neniam timis ion, kaj kiu vivis abunde, fine kaŝi sin en fendeto en mura tabulo, apud grandega blato, tremante pro timo de siaj propraj porketoj, kiuj kuras ĉirkaŭ la ĉambro? Ĉu tio estas eblaĵo? Ŝajnas al mi, ke mi estas freneza – aŭ ke ĉiuj estas frenezaj. Mi legis rakonton pri frenezulo, kiu staradis en angulo kun kovrilo de poto sur la kapo – kaj tio daŭris jarojn, ĉu vi scias la kialon?
– Kial tio okazis?
– Li estis konvinkita, ke li estas poto kun akvo. Li ne parolis, ĉar potoj ne parolas. Li ne deprenis la kovrilon de la kapo, ĉar la potoj ne deprenas la kovrilon. Kiom ajn la kuracistoj de la frenezulejo klarigis al li, ke li ne estas poto sed homo kiel la aliaj, la kompatindulo ne kredis. Li estis konvinkita, ke li estas poto kaj fine. Kiu scias, ĉu ni freneziĝis kaj similas al la viro de la poto? Kiu scias, ĉu tiu situacio ne ekzistas, kaj ĉio estas iluzio?
En tiu momento aperis la Vicgrafo, kun Emilja ĉe la fenestro. Li diris, ke la nova superpulvoro estas preta kaj ke ili ĉirkaŭiros la mondon por kontroli la realan situacion de la homaro.
Sinjorino Benta ne ŝatis – sed kia rimedo? Se Emilja volas tiun vojaĝon al Eŭropo, ŝi faru ĝin laŭvole. Ŝi estas la posedantino de la mondo. Ili iru do. Poste, ŝi parolis al la Vicgrafo pri la diskuto, ĵus okazinta sur la komodo.
La kolonelo opinias, ke ni estas frenezaj, – kaj ŝi ripetis la rakonton pri la poto.
– Tio, ne! – kriis Emilja el la fenestro. – La frenezulo de la poto estis nur unu, kaj en nia kazo, ĉiuj sentas la malgrandecon. Frenezo de ĉiuj homoj ne estas frenezo – frenezo estas io nur por kelkuloj.
– Kaj onklino Nastasja opinias, ke estas sonĝo, – daŭrigis sinjorino Benta.
– Sonĝo estas ŝia nazo! – senrespekte kriis Emilja. – Estas nekredeble, ke vi ne rimarkas tion, kio okazis. La mondo estas maŝino de mil pecoj. Certe iu peco foriĝis el sia loko – jen.
Nazulino, ĉiam atenta al la vortoj de Emilja, alproksimiĝis.
– Ĉu iu peco foriĝis el sia loko? – ŝi ripetis. Se iu peco foriĝis el sia loko, ĝi ne iris for per sia propra volo – certe iu tuŝis ĝin.
– Tio, ne! – forte protestis Emilja. – Kial la aŭto de Jozefo Terpomulo haltis, kiam ni iris al la urbo kun li? Ĉar iu drato rompiĝis – kaj kiu fuŝis interne por ke la drato rompiĝu? Ĝi rompiĝis per si mem. Tio okazas.
Sed la varmego, per kiu ŝi neis la ideon pri tio, ke iu movis iun pecon, pligrandigis la suspektojn de la knabino, kaj ŝi diris ĉe la orelo de sinjorino Benta:
– Mi ĵuras, avinjo, ke ŝi movis iun pecon!
Kaj poste ŝi laŭte parolis por “kapti la pupon”:
– Kara Emilja, vi ankoraŭ ne diris al ni, kion vi faris en tiu mateno, post kiam vi ŝtelis la superpulvoron de la Vicgrafo.
– Ĉu kion mi faris? Ho, ho… Mi iris al la steloj por promeni inter ili – mi intencis kontroli ĉu la pulvoro estas supera, kiel diris la Vicgrafo.
– Kaj vi saltetadis de stelo al stelo, ĉu ne?
Antaŭ la ironia parolmaniero de Nazulino, Emilja decidis rakonti la veron. Ŝi ne plu eltenis tiun sekreton.
– Kio okazus, se mi estas la respondeculino? Se mi movis la Ŝaltilon de la Grandeco, mi ne intence faris ĝin. Se ne ekzistas intenco, ne ekzistas kulpo, kiel diras sinjorino Benta. Pro tio, mi levas la kapon, kaj mi deklaras ke mi estas preta por aperi antaŭ ĉiuj Tribunaloj en la mondo. Mi volas scii tion, kiu min kondamnos. – Kaj se ili komencos ĝeni min, ĉu vi scias, kion mi faros? Mi nenion faros! Mi forlasos ĉion kaj ke homaro sukuru homaron. Hohoho!
– Trankviliĝu, Emilja! – diris sinjorino Benta. – Neniu intencas ĝeni vin. Ni ne pensas, ke vi volas detrui la homaron, kaj se vi hazarde faris ion malbonan, tion vi faris nevolinte – kaj vi riparos la misfaron kaj lasos ĉion kiel antaŭe.
– Tion mi ne faros! – protestis Emilja. – Ĉu vi volas do, ke mi lasu la mondon tia, kia ĝi estis? Duono de la homoj mortigas la alian duonon, bombas la urbojn kaj ĉion detruas? Ho, tion mi ne faros. Aŭ mi finigas la militon kun ĝiaj malamoj, kiuj difektas la vivon, aŭ mi finigas la homan specion. Ĉe mi oni ne ludas!
La aroganteco de tiuj vortoj estis nekredebla. Sinjorino Benta tremis pro la sorto de la mondo kaj okulsignis al Nazulino, ke ŝi silentu. Preferinde ne inciti la estaĵon, de kiu dependas la sorto de la Homa Specio.
