La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 19 kaj 20
19 – Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo
Ĉio estis preta por la vojaĝo. Je la lasta momento, la Vicgrafo opiniis, ke estas plej bone rezigni la plebisciton kaj, anstataŭ ĉirkaŭiri la mondon, iri rekte al la Domo de la Ŝaltiloj. Li asertis, ke dum ĉiu minuto da prokrasto milionoj da homoj pereos en ĉiuj kontinentoj.
– Ne estos granda perdo, – respondis Emilja. – Infinito estas kolosa, Vicgrafo. Estas milionoj kaj milionoj da steloj, multoble pli grandaj ol ĉi pulo, kiu estas la Tero. Kaj en ĉi pulo, kiu estas la Tero, homaro estas perversa polveto. Ne gravas al la Universo, ĉu ĉi eta polvo ekzistas aŭ ne ekzistas.
La opinio de Emilja rilate la homaron ne impresis la Vicgrafon. Li sciis, ke tiu profunda malŝato ne estas malŝato, sed ŝato. Emilja ribeladis kontraŭ militoj kaj aliaj formoj de krueleco de la homoj. La malgrandigo kaŭzita de ŝia petolaĵo evidente ne estis intenca. Kiam Emilja turnis la ŝaltilon, ŝia intenco estis fini militojn. Certe ekzistas ŝaltilo por la milito, kaj ŝia penso estis eksperimenti ĉiujn ŝaltilojn. Sed tuj kiam ŝi turnis la unuan, tia malgrandigo okazis, kaj ŝi eĉ ne povis denove levi la ŝaltilon, des malpli eksperimenti aliajn. “Emilja estas filozofino,” pensis la Vicgrafo, “kaj kiam ŝi komencas filozofi, ŝajnas ke ŝi havas malmolan koron, sed ŝi ne havas. Emilja estas filozofie bona.”
Post kiam ĉio estis bone aranĝita, kaj ĉiuj aranĝoj estis faritaj ankaŭ sur la komodo, ili foriris. La “fiuno” estis terura, ĉar ju pli nova estas la superpulvoro, des pli forta ĝi estas. Emijia, kompatindulino, perdis la konscion, kaj la Vicgrafo iĝis pli fortan kapturnon ol antaŭe.
Fine ili alvenis. La Vicgrafo sidiĝis dum minutoj, kun la kruroj etendataj, rigardante sen vidi, aŭskultante sen aŭdi. Kiam li stariĝis, li preskaŭ falis.
– Emilja! – li vokis, kaj ripetis tri fojojn.
Ĉar ne estis respondo, li demetis la cilindran ĉapelon kaj rigardis tra la fenestreto. La kompatindulino svenis. La Vicgrafo zorge metis ŝin sur la manplato kaj malforte blovis sur ŝi. Nenio. Li blovis pli forte. Nenio.
– Ŝajnas nekredeble, – li murmuris, – ke la granda afero nomata homaro dependas de ĉi sveninta formiketo, kiun mi havas sur la manplato! Se Emilja rekonsciiĝos, ĉio povos esti savita; sed se ŝi mortos, estas tre probable, ke ankaŭ ĉiuj senŝelaj insektoj mortos. Kaj la nuraj estaĵoj, kiuj kapablas skribi kaj paroli, kiuj restos en la mondo, estos mi, la Konsilanto, kiu estas la Parolanta Azeno, kaj Dolĉaĵ’, la rinocero. Kaj se mi iam verkos la libron “Historio de la Granda Katastrofo”… neniu ekzistu por legi ĝin. Kaj tre kurioze estas, ke la mondo daŭre turniĝos kvazaŭ nenio okazintus. La Azeno, Dolĉaĵ’ kaj ĉiuj multaj rinoceroj kaj hipopotamoj kaj leonoj kaj tigroj kaj la tuta bestaro, de la senvostaj kokidoj ĝis la mikroboj, daŭre ekzistos kiel hodiaŭ – kaj ili eĉ estos tre feliĉaj pro la malapero de la Homo Sapiens Ĉar la Homo Sapiens estis tiu, kiu pli ĝenis la naturan vivon de la bestoj. Eĉ Vostuleto, tiu fripono, li daŭre fosos la marĉojn serĉe de vermoj – kaj ne plu timos la katapulton de Peĉjo aŭ la minacojn de Emilja.
Li estis en ĉi punkto de la konversacio kun si mem, kiam la “sveninta formiketo” faris etan movon kaj poste alian. La Vicgrafo trankvile suspiris.
– Bonege, ŝi vekiĝas…
Emilja vekiĝis kaj eksidis. Kaj frotis la okulojn, ĉar ŝi ankoraŭ nenion vidis.
– Kie mi estas?
– Ĉi tie, kun mi, en mia manplato, ie ajn en Eŭropo, – diris la Vicgrafo.
Emilja ridetis kaj stariĝis, ankoraŭ kun kapturno; sed tuj ŝi trankviliĝis kaj petis la cilindran ĉapelon.
– Via mano estas tro varma kaj vi ŝvitas. Levu min en la ĉapelon, Vicgrafo.
Tion li faris.
– Kie ni estas? – ŝi demandis el la fenestreto. – Ĉi tio aspektas kiel tritika kampo sen tritiko, sed el kiu lando?
Ĉiuj tritikaj kampoj sen tritiko estas similaj, pro tio neniu kapablas identigi iun landon per ili. Por tion fari, nur la urboj.
– Ni prenu tiun vojon, Vicgrafo, – ŝi diris, kaj montris vojon, kiu videblas de tie. – Ĉiuj vojoj kondukas al urbo.
La Vicgrafo iris al la vojo kaj ekmarŝis. Larĝa dezerta vojo, kun trafiksignaloj sur kurboj kaj danĝeraj lokoj. Pere de la signaloj ankaŭ oni ne sukcesas identigi la landon, ĉar ili estas samaj ĉie. Nur kiam ili atingis vojkrucon, ili povis scii, kie ili estas. Estis sago kun nomo sube. La Vicgrafo tuj rimarkis, ke la superpulvoro kunportis ilin en Germanio.
– Tre bone. Ĉi nomo “Furstenwalde” montras, ke ni estas proksime de Berlino. Ni prefere iru rekte tien.
– Bonege, – Emilja konsentis. – Ni prenu kelkajn grajnojn da superpulvoro, kaj ni estos en Berlino post duonsekundo.
– Do, ne svenu denove, – diris la Vicgrafo, kaj li donis al ŝi nur duonan peceton da superpulvoro kaj enspiris unu.
La turneo de la Vicgrafo kaj Emilja en la urbo Berlino estis temo por tuta libro. Kiom da aferoj estas observitaj! La ĉefurbo de Germanio ŝajnis al ili perfekte morta. La grandega kvanto da vestaĵoj ĉie en la stratoj informis pri ĝia granda loĝantaro. La plej multaj estis amasoj da uniformo, kun kasko aŭ ĉapo supre. Sennombraj frakasitaj aŭtoj, preskaŭ ĉiuj el la armeo. La malgrandiĝo okazis je la 4-a matene, kiu estas la Berlina horo rilata al la 10-a matene en la bieneto. La loĝantaro estis en plena aktivado sur la stratoj kiam ĝi subite malaperis. Tio, kio efektive okazis al la tuta homaro estis tiu malapero. En la sama momento, sur ĉiuj kontinentoj, en ĉiuj urboj, en ĉiuj domoj kaj stratoj, en ĉiuj ŝipoj kaj trajnoj, la homoj fandiĝis kiel glaciaĵo, ene de vestaĵoj, sed ĉiuj en la sama momento, kaj la vestaĵoj restis sur la lokoj, kiel ŝtofaj montoj, preskaŭ ĉiam kun ĉapelo supre. Kaj anstataŭ ĉiu homo aperis dupieda insekto diverskolora ene de ĉiu monteto da vestaĵoj – kelkaj rozkoloraj, kelkaj flavaj, kelkaj kuprokoloraj, kelkaj nigraj kiel karbo.
Jen tio, kio okazis: la kompleta malapero de la Homaro, ĉar la dupiedaj insektoj, kiuj anstataŭis ĝin, ne plu estis la Homaro mem – ili estis la Bestaro, kiel Emilja klasifikis ilin. Kaj, do, ŝi, Emilja, la eta Emilja de la bieneto de sinjorino Benta, sukcesis sennoman mirindaĵon: malaperigi Homaron! Tio, kion ne sukcesis la glaciaj periodoj kaj la vulkanaj erupcioj kaj la tertremoj kaj la inundoj kaj la plagoj kaj la grandaj militoj, la eta markizino de Vostuleto sukcesis per la plej simpla maniero – ŝi mallevis iun Ŝaltilon! Tio estis pozitive Himalajo inter la mirindaĵoj.
Ĉiuj domoj en Berlino estis malfermitaj kaj senhomaj. Neniu, neniu, neniu. Nur hundoj kaj katoj. Ĉi tiuj novaj kanibaloj libere vagadis ĉie; la hundoj lernis renversi la amasojn da vestaĵoj kaj la katoj mane fiŝkaptis insektojn, kiuj estis apenaŭ kaŝitaj en la fendoj. Multaj birdoj de la kampoj ankaŭ venis al Berlino por ĉasi. Emilja rememoris la tempon, kiam la flugantaj formikoj aperadis en la bieneto en ĉiu oktobro, kaj tio multe ekscitigis la arbarajn birdojn kaj la kortajn birdojn.
– Rimarku! – filozofie ekkriis la Vicgrafo. – Ĉi tiuj homoj, kiuj estis la plej teruraj kaj militemaj en la mondo kaj okupiĝis pri milito por konkeri la planedon, rilate la menso ili estas ankoraŭ la samaj – mi volas diri, ili ankoraŭ sentas kaj pensas kiel ili sentadis kaj pensadis antaŭe. Kaj ili ankoraŭ scias ĉion, kion ili lernis. La kemiistoj scias kiel fari mirindaĵojn kun la kombinaĵoj de la atomoj. La fizikistoj kaj mekanikistoj konas ĉiujn sekretojn de la materio. La militistoj konas ĉiujn sekretojn de la arto mortigi. Sed ĉar ili perdis sian grandecon, ili nenion plu povas fari. Ili scias, sed ili ne kapablas. Kiel terure por ili!
– Mi rimarkas, ke la granda forto de la homoj estis en ilia grandeco, – diris Emilja. – La grandeco estis kiel la hararo de Ŝimŝono. Post kiam Delila tondis la harojn de Ŝimŝono, la kompatindulo perdis sian tutan forton.
– Ĝuste, – konsentis la Vicgrafo. – Grandeco estis ĉio, tio estas, la tuta mekanika ekipaĵo de la homaro estis farita por homoj de tiu grandeco. Tuj kiam tiu grandeco ŝanĝiĝis, adiaŭ, homara ordo! Ĉio fariĝis absolute senutila. Eĉ inventoj dependas de grandeco. Nun mi komprenas tion, kial la formikoj nenion inventas. Ili ne povas, pro manko de grandeco. Kia terura afero estas la grandeco! Jen ideo, kiu neniam venis al mia kapo.
Kaj tio estis vero. Tiu granda urbo, kun ĉiuj siaj maŝinoj kaj veturiloj kaj organizaĵoj, nune valoris malpli, por la novaj blondaj insektoj, ol trueto en la tero (sen posedanto, kompreneble) aŭ fendo en la suba parto de la muro.
La Vicgrafo haltis antaŭ la Palaco de Registaro kaj filozofie ekbalancis la kapon.
– Ĉi tie vivis la diktatoro, kiu kondukis la tutan mondon al la plej granda el la militoj, kaj detruis urbojn kaj urbojn per siaj aviadiloj, kaj dronigis la ŝipojn kun siaj submarŝipoj, kaj mortigis milojn kaj milojn da homoj per siaj kanonoj kaj siaj mitraloj – unu el la plej potencaj viroj, kiuj iam vivis. Ĉio por kio? Ĉar li estis alta ok spanojn kaj duono. Post kiam li estis reduktita al kvar centimetroj, lia tuta potenco vaporiĝis. Li, se li ankoraŭ ne estis en la kopro de iu senvosta kokido, restas la sama, kun la sama mensa energio, la sama detrua emo kaj la sama ŝtala volo – sed li nenion povas fari.
– Ho, se ni sukcesus trovi lin! – ĝemis Emilja.
– Kiu scias? Eblas, ke li ankoraŭ estas ene de ĉi palaco.
La Vicgrafo supreniris la ŝtuparon kaj eniris. Grandegaj dezertaj haloj, la planko kovrita de amasoj da uniformo. Jen kaj jen, vaga kato aŭ hundo. La silento estis terura. La Vicgrafo decidis skui unu el la uniformoj kaj falis tra la maniko blondan, nudan insekton, tre mortintan. La ŝtofo amasiĝis tiamaniere sur li ke la insekto ne sukcesis eliri kaj mortis pro sufokado. Ekzamenante la poŝojn de lia bluzo, la Vicgrafo trovis la identigilon de la mortinto. Li estis granda generalo, fama pro detruo farita en Pollando. Emilja rigardadis tiun etan tripon, kiun la Vicgrafo levis en la aero je unu piedo.
– Eksterordinare! – ŝi diris. – Ĉi simpla tripeto estis unu el la teruroj de la mondo, nur ĉar ĝi estis dotata per grandeco. Mi rimarkas, Vicgrafo, ke la grandeco de la homoj estis vere la plej malbonaĵo kiu ekzistis – kaj mi bone faris detruante ĝin. La plej bona ago estos iri al Domo de la Ŝaltiloj kaj finigi ankaŭ la grandecon de ĉiuj aliaj bestoj. Pro kiu grandeco? Mikrobo vivas perfekte – kaj estas tiel eta, ke ĝi estas nevidebla.
Aliaj amasoj da uniformoj estis skuitaj sed neniu falis.
– La insektoj de ĉi vestaĵoj sukcesis foriri, – diris Emiljia, – kie ili estas?
Tuj tuj ili estis eltrovataj. Sub la mebloj, en la plej malhelaj anguloj, en la fendoj, kie ajn estis etaj naturaj ŝirmejoj, la Vicgrafo eltrovis aretojn da timantaj blondaj insektoj.
Multaj aliaj jam estis en la stomakoj de la invadantaj katoj kaj hundoj. Hundo ne manĝas insekton, sed insekto el homa karno estas malofta bongustaĵo. Krome, lastatempe la germanaj katoj kaj hundoj ricevadis etajn porciojn da manĝo, do ili profitis tiun neatenditan okazaĵon.
La Vicgrafo iris de ĉambro al ĉambro. Unu el ili aspektis kiel la salono de la Granda Diktatoro.
– Ĉi tie, – diris Emilja, “LI” ordonadis kaj postuladis. Nun, kompreneble, li kaŝas sin en trueto.
– Kiel ni rekonos lin?
– Per la lipharoj. Nenio pli facila.
Per bastono la Vicgrafo komencis forigi la arjojn kaŝatajn en la fendoj aŭ sub la mebloj.
El sub la skribotablo de la Granda Diktatoro eliris pluraj, evidente generaloj kaj gravaj funkciuloj. Unu el ili havis etajn lipharojn. La intervjuo inter Emilja kaj la Granda Diktatoro plenigus milpaĝan libron, sed ni devas resumi. Laŭ ŝia peto, la Vicgrafo levis lin ĝis la alteco de la eta fenestro, por ke li aŭdu ŝian paroladon.
– Mia sinjoro, – ŝi diris, – mi havas la honoron prezenti al Via Ekscelenco la Vicgrafon de Maizospikulo, la parolantan maizon el la bieneto de sinjorino Benta. Kaj mi ankaŭ prezentas min – “Fraŭlino Emilja”, Markezino “von” Vostuleto. Ni venis por trarigardi Eŭropon kaj la hazardo lasis nin en ĉi Germanio de Via Ekscelenco. Sed mi miras pri tio, kion mi vidas.
Mi atendis trovi la grandan arsenalon de la diktaturo, kun pafantaj kanonoj kaj ŝprucantaj fajroj, sed tion, kion mi vidas en la propra palaco de la Granda Diktatoro estas amason da malplenaj uniformoj kaj insektoformajn arjojn, timemajn, nudajn, kaŝatajn en anguloj. Kio okazis, Ekscelenco?
Por kvarcentimetra estaĵo, “maizo” kiel la Vicgrafo, du spanojn alta, estis la ekvivalento de impona giganto. Nenio povus esti do pli natura, ke la Granda Diktatoro tute ŝrumpiĝu, sen kuraĝo por diri eĉ unu vorton. Sed Emilja trankviligis lin.
– Ne timu, Ekscelenco. La Vicgrafo estas la plej granda giganto en la mondo, sed li estas ankaŭ maizo – sekve, ege paca legomo. Li ankaŭ estas granda saĝulo – hodiaŭ la plej granda saĝulo en la mondo. Kaj li ne estas judo, Ekscelenco. Ne timu. La Vicgrafo estas ege Arjo. Kiam li loĝadis en la maizokampo, kiu estis lia naskiĝoloko, la vento blovadis lian belaj platene blondaj haroj. Hodiaŭ li estas maljuna kaj kalva kaj ĉiam marŝas kun mia bieneto sur la kapo. Ĉu vi komprenas? Mia bieneto estas ĉi cilindra ĉapelo. Nu, do, Ekscelenco. Mi venis ĉi tien por diri nur unu aferon – ke la Grandeco mortis. Kaj mi scias tion, kiu finigis kun la Grandeco. Kaj mi ankaŭ scias, ke tiu persono estas la nura, kiu povas denove redoni la homojn al la antaŭa kaj kara grandeco – tiu perversa grandeco, ĉar se ne estus por ĝi, la homoj ne estus tiel malbonaj kiel ili estis, militfaristoj, brulistoj de urboj, detruistoj de ŝipoj, murdistoj de judoj. Sed tiu mistera estaĵo nur redonos la perditan grandecon, se estos certe, ke Via Ekscelenco faros pacon, kaj forĵetos ĉiujn aĉajn armilojn, kiujn vi amasigis, kaj de tiu momento vivos en la sama paco kaj harmonio kun la mondo, kiel vivas la formikoj kaj abeloj. Se la Grandeco revenos kaj ĉio restos kiel ĝi estis, mi volas novan vivon, sen militojn, nek malamon, nek mortigojn, nek armilojn, ĉu vi komprenas? Kaj se hazarde unu el la potenculoj rompos la interkonsenton, la puno estos terura. Ĉu vi scias, kia estos la puno? Tiu “mistera estaĵo” faligos la Ŝaltilon tuj, kaj la Grandeco estos reduktata al nulo. Anstataŭ 4 centimetroj, kiujn Via Ekscelenco havas hodiaŭ, ĝi estos 4 milimetroj, aŭ malpli, kaj vi estos formanĝata eĉ de muŝoj kaj puloj. Ĉu vi komprenas?
Kompreneble li komprenis. Kiel ne kompreni tiun lingvaĵon klaran kiel akvo?
La Granda Diktatoro iom kuraĝiĝis kaj intencis paroli. Emilja silentigis lin per gesto.
– Nenion diru, sinjoro. Oni jam tro parolis. Tiu, kiu nun parolas, estas mi. Mi volas ĉiujn tre perfektajn kaj humilajn. Ĉi semajno de “malgrandigo” estas nenio alia ol averto, kiun tiu “mistera estaĵo” donas al la mondo. Ĉu vi komprenas?
Tiele finiĝis ŝia prediko al la estro de la Akso. Poste ŝi ordonis al la Vicgrafo:
– Metu lin en la trueto. en kiu li estis kaj ni foriru por trovi alian.
La Vicgrafo metis la Grandan Diktatoron sub la skribotablo, kie estis lia Stabo rigardanta per larĝaj okuloj.
Unu el la plej interesaj aspektoj de la nova mondo estis la grandega kvanto da rompitaj aviadiloj. Ĉiuj aviadiloj, kiuj flugadis en la momento de la malgrandigo, restis sen pilotisto kaj falis ĉi tie kaj tie. Same okazis kun trajnoj kaj ŝipoj. La moviĝantaj trajnoj ĉiuj elreliĝis, post kiam iliaj lokomotivestroj fariĝis insektoj. La sama katastrofo en la oceanoj. Ŝipoj transformiĝis en “fantomajn ŝipojn”, tio estas, kiuj travagas la maron laŭ la kaprico de la ventoj sen ŝipanaro por direkti ilin. La ondoj ĵetadis ilin sur la plaĝojn.
Jen tio, kion la Vicgrafo observis dum sia vojaĝo al Germanio – kaj en Germanio li prenis alian pinĉon da pulvoro kaj alvenis en Japanio.
La aspekto de la japanaj urboj estis la sama kiel tiu de la eŭropaj. Amasoj da vestaĵoj ĉie, uniformoj, kaj ankaŭ kimonoj. Dispecigitaj aŭtoj, rompitaj trajnoj, frakasitaj aviadiloj.
Estis facile en Tokio trovi la palacon de la Imperiestro, kaj hazarde ili eltrovis la flavan suverenon. En unu el la ĉambroj, la Vicgrafo vidis katon ludantan ĉe frapetado de fontopluma kovrilo kiu falis sur la planko. Ĝi estis la Imperia Kato – la preferata de Lia Imperiestra Moŝto.
Evidente estis io ene de la kovrilo, kio interesis ĝin. Ĉar ĝi ne sukcesis elpreni tion, kio estis ene de la kovrilo, la kato staris senmova, kiel faras katoj tra la mondo kiam ili trovas mustrueton.
La Vicgrafo forpelis la Imperiestran Katon kaj prenis la plumkovrilon, renversis ĝin kaj skuis ĝin. Kukurbkolora tripeto falis de interne. Estis la Imperiestro de Japanio, la Filo de la Suno…
La vojaĝo al Rusio estis la plej tragika el ĉiuj. La Vicgrafo haltis en la militzono kaj miregis. La malvarmo estis terura, multaj gradoj sub nulo, kaj tiuj milionoj da viroj, kiujn la Diktatoroj sendis al la glacio, estis ĉiuj mortaj. Apud la tankoj kaj kanonoj videblis amasoj da uniformoj en nekredebla nombro, multaj el ili jam tute kovritaj de neĝo. Neniu batalema insekto povus esti savitaj post la malgrandiĝo. Ili ankaŭ ne klopodis por eliri el siaj falintaj vestaĵoj, ĉar tiam ili mortos eĉ pli rapide pro la fortega malvarmo ekstere. Ili restis ene de siaj vestoj kaj manteloj, ĝuante la lastan varmon. En minutoj la germanaj kaj sovetiaj armeoj fariĝis glaciaĵoj.
Ŝajnas nekredeble, sed neniu saviĝis, eĉ ne tiuj, kiuj ankoraŭ staris ene de la domoj, ĉar tuj kiam la fajroj estingiĝis, la frostado estis ĝenerala. La palaco de la registaro estis la famkonata Kremlo, kie loĝadis multaj caroj de la antikva Rusio.
La kvanto da insektoj en tiu loko estis granda, pro la grandeco de la palaco. Ĉie estis multnombraj peltoj. Rusoj ĉiam defendis sin kontraŭ la malvarmo portante peltojn kaj mantelojn – kaj la harojn, kiujn ili lasis kreski sur la vizaĝoj – enormaj barboj kaj lipharoj. Ĉiu pelto, kiun movis la Vicgrafo, elmontris plurajn teruritajn insektojn, kiuj kuris por kaŝiĝi.
Emilja memoris la oniskoj de la bieneto, kiuj loĝas sub ŝtonoj aŭ brikoj: tuj kiam oni levas la brikon, ili kuras por kaŝiĝi en la plej proksima mallumo.
Tio, kion Emilja vidis en Rusio, timigis ŝin. Ŝi ekkomprenis ke la malgrandigo kaŭzis pli da mortoj tie ol en iu ajn alia loko, pro la intenseco de la malvarmo de tiu vintro. Kaj kiam ŝi komencis malĝojiĝi, ŝi ordonis al la Vicgrafo iri al bela, varma klimato.
– Ĉu Afriko? – demandis la maizo.
– Ne. Kalifornio, – respondis Emilja, pensante pri Holivudo.
La Vicgrafo prenis la tubeton kun la pulvoro, zorge kalkulis la kvanton kaj alportis ĝin al la nazo – fiunn!…
20 – La Urbo de la Sitelo
Ili vekiĝis en ĝardeno. La Vicgrafo ĉirkaŭrigardis. Malnova kaj mizera ĝardeno, kun herboj kreskantaj sur la stratoj kaj gazono kiel hararo de kamparano, kiam li restas tri monatojn sen iri al la barbiro.
– Mi vidas grandegan sitelon renversitan, – diris Emilja jam ĉe sia fenestreto.
Jes, ĝi estis malnova sitelo sur la trotuaro. Rimarkinte la agitadon de homaj insektoj ĉirkaŭ lal sitelo, la Vicgrafo piedpinte alproksimiĝis.
Li rigardadis de malantaŭ densejo da floroj.
Kia mirinda spektaklo! Vera origino de nova civilizacio, kiu formiĝadis – komenco de tribo. Tiuj insektoj sin protektadis sub la sitelo kaj ekkonstruis aferojn.
Ligata al la tenilo de la sitelo, kuŝanta sur la cemento de la trotuaro, ili vidis ŝnuron kun pendantaj tripetoj. Ĉu vestaĵoj? Ne. Lumbrikoj sekiĝantaj sub la suno.
– Ĉu eble ili manĝas tervermojn? – ekkriis Emilja.
– Kial ne? – diris la Vicgrafo. – Ĝi estas viando kiel ĉiuj aliaj, kaj facile akirebla, ĉar la abundo de lumbrikoj en la sino de la tero estas nekredebla. Por havi viando, en la pasinteco, la homoj bezonis bredi bovojn, ŝafojn, porkojn kaj kokinojn. Tio postulis grandajn paŝtejojn, krom plantado de maizo, aveno, manioko, medikago, ktp. Kaj estis la ĝeno kapti tiujn bestojn, grasigi ilin, konduki ilin al buĉejoj, mortigi ilin, senfeligi ilin, buĉi ilin, saligi la viandon, kuiri, meti en ladskatoloj – mil taskoj. Nune ne. La karno jam eliras el la sino de la tero, senhaŭta kaj senosta kaj en la plej granda abundo. Kiom da tervermoj estas en la mondo! En la bieneto, kiam ni decidis fiŝkapti, Peĉjo prenadis multajn lumbrikojn per ununura bato de la ŝpato. Kaj ili estas bonegaj por sekigi. En momento la suno sekigas ilin.
– Sed manĝado de vermoj estas fia! – diris Emilja kun vizaĝo de abomeno.
– Kial? Se la viando estas sana, mi ne vidas racian obĵeton. Se ni sincere parolas, manĝi porkaĵon estas naŭza – kaj vi mem ĉiam laŭdis la porkan viandon preparitan de onklino Nastasja, kun farunaĵo kaj citrontranĉaĵoj.
– Kaj ĝi estis vera frandaĵo.
– Sekve, ĉio estas rezulto de kutimo. Ĉinoj ĉiam manĝis aĵojn kiujn okcidentanoj konsideras nebongustajn – kaj mi ne scias, ke tiuj manĝaĵoj damaĝis la ĉinojn.
La agitiĝo ĉirkaŭ la sitelo estis granda. Kekaj eniradis, aliaj foriradis kun aferojn. Preterpasis vireto kun malplena helika ŝelo sur la dorso – li kondukis ĝin al la sitelo, sendube por rompi ĝin kaj fari malgrandajn telerojn. Baldaŭ poste aperis du pliaj, kun bastono super la ŝultro kaj pendante de ĝi estis moviĝanta vermo. Ili grimpis la deklivon kaj direktiĝis al la ŝnuroj por sekigi la lumbrikon. La deklivo estis bela inĝenieriarto. Ili amasigis teron laŭ la rando de la trotuaro kaj konstruis deklivan ebenaĵon, kiu larĝiĝis dum ĝi malsupreniris. Sur la trotuaro estis eta ŝtupetaro, kondukanta al trueto en la malnova sitelo. Tio estis la enirpordo.
– Rimarku, Vicgrafo! – kriis Emilja, montrante. – Ili havis la saman ideon, kiun mi havis.
La Vicgrafo rigardis kaj vidis du virojn, kiuj kondukadis skarabon – unu tiradis ĝin per speco de kolbrido, la alia puŝadis ĝin.
– Tio povas esti la unua paŝo por malsovaĝigi la insektoj, – rimarkis la Vicgrafo. – Ili eksperimentas kun koleoptero. La sistemo de eksteraj kaj internaj flugiloj jam altiris ilian atenton. Mi pensas, ke estas nature, ke ili komencas per la skaraboj.
Ĉe la rando de la trotuaro vireto vestita per tangao, agadis kiel estro kaj direktadis la taskojn. Lia sunombrelo estis folio de trifolio.
– En la bieneto, sinjorino Benta ne ŝatis la trifoliojn. Ŝi diradis, ke ĝi estas plago. Kaj hodiaŭ ili estas altvaloraj ombreloj. Ni parolu kun tiu viro. Li donas al mi ideon pri Robinsono sur lia insulo.
La Vicgrafo eliris el malantaŭ la arbustoj kaj alproksimiĝis al la sitelo. Okazis paniko. Ĉiuj forlasis la laboron kaj kuris por kaŝi sin. La skarabo liberiĝis, etendis siajn flugilojn kaj malaperis. La tervermo, libera je la ŝnuro, foriris trans la plankon, tre rapide, kiel eta serpento. La estro forĵetis la sunombrelon kaj ankaŭ kuris.
La Vicgrafo kaptis lin antaŭ ol li atingis la deklivon kaj metis lin sur la randaĵo de la ĉapelo, antaŭ la fenestreto de Emilja.
– Ne timu, – ŝi diris. – Ni estas pacemaj.
La terurita Robinsono restis senvorta dum kelka tempo, tia estis lia ektimo. La vortoj de Emilja tamen trankviligis lin, kaj li fine demandis mallaŭte, kiu estas tiu giganto.
Emilja ridis kaj respondis:
– La plej bona kaj plej grava estaĵo en la mondo, mia kara insektosinjoro. De li ne venas damaĝo al iu ajn. Li estas maizospiko. Kaj kio pri mi? Ho, ho! Mi estas la “patrino de la ido”.
La vireto ne komprenis. Emilja volis diri, ke ŝi estis la aŭtorino de la mirinda transformo de la homaro.
Post iom da konversacio, Emilja petis al la Vicgrafo demeti sian cilindran ĉapelon sur la trotuaro, ĉar ŝi volis vidi de proksime la etan vivon de la loĝantoj de la sitelo.
La Vicgrafo tion faris. Li metis sian cilindran ĉapelon sur la trotuaro. Emilja eliris kaj donis la manon al la estro. Ili marŝis al la deklivo.
– Kaj kiu vi estas? – ŝi demandis survoje.
– Antaŭe mi estis doktoro Barnes, profesoro pri antropologio ĉe la Universitato Princeton; hodiaŭ mi estas la gvidanto de ĉi homa grupo. Ili elektis min kiel estron, ĉar ili opinias, ke mi havas tre bonan kapon.
– Ĉu vi havas?
Doktoro Barnes ridis.
– Mi scias, ke mi havas la kapon en ĝia ĝusta loko, kaj mi daŭrigas ĉi kuriozan laboron, nome adaptado de grupo da tre civilizitaj homoj laŭeble. Ni perdis grandecon kaj…
– Ĉu vi perdis la grandecon? Bonege! – ekkriis Emilja kun entuziasmo. – Mi ĝojas aŭdi saĝulon kiel vi paroli tiamaniere, ĉar la malkleruloj pensas alie. Ili pensas, ke ili estas grandeguloj kiel antaŭe kaj ke ĉio ĉirkaŭ ili pligrandiĝis.
– Sensencaĵo! – ekkriis la Princeton-saĝulo, ridante pri “la grandeguloj.” – Grandigo de ĉiuj aferoj estas ideo, kiun la scienco ne povas akcepti, sed la scienco povas perfekte akcepti la ideon pri redukto de la grandecon de specio de besto.
– Mi scias, ke tiele estas, – diris Emilja, – sed kiam mi volis pruvi tion al la onklino Febronja de majoro Apolinarjo, mi konfesas, ke mi sufokiĝis pro malsukceso.
– Nur pro tio, ke vi ne estas tre scienca, mia knabino. Ĉiu saĝulo scias, ke bestospecioj variis en grandeco en la kurso de evoluo. Ĉevaloj iam estis malgrandaj kiel hundoj kaj kreskis. Dazipoj iam estis grandegaj kaj nun estas etaj.
– Mi vidis fosilion de dazipo en la muzeo, kaj dum pluvo ĉiuj loĝantoj de la bieneto povus kaŝi sin sub ĝi.
– Perfekte. Nu, tio signifas, ke la redukto de la grandeco de specio ne estas nekonata fenomeno – ĝi estas eĉ sufiĉe ofta. La novaĵo tamen estas, ke, en la kazoj de redukto de grandeco kiun la scienco kontrolas, la fenomeno okazas iom post iom, dum miloj da jaroj; kaj ĉi-kaze de la homaro la fenomeno okazis de unu momento al alia. Ĉiuj teorioj pri evoluado, kiujn mi konas, ne antaŭvidas ĉi hipotezon de subita redukto.
– Nek mi, ĉar mi ne konas la teoriojn! Kiam mi mallevis la ŝaltilon, mi pensis pri ĉio sed ne pri tio.
La Doktoro ne komprenis tiun aludon al iu ŝaltilo.
Kiam ili atingis la truon de la sitelo, ili eniris.
Ĉio estis tre bone aranĝita interne. Doktoro Barnes estis ja inda estro. Li direktis la konstruadon de la deklivo kaj ankaŭ direktis la laboron de kalfatro de la interspacoj inter la rando de la sitelo kaj la trotuaro. Emilja rigardis la laboron.
– Kiu mortero estas tio?
– Papera pasto, – doktoro Barnes respondis. – Ni trovis malnovan gazeton en la ĝardeno. Ĝi estas unu el la plej bonaj konstrumaterialoj, kiujn ni havas. Notu, ke ĉio ĉi tie estas el papero aŭ papera mastiko.
Emiljia vidis, ke la cemento sur la planko estas kovrata per gazeta papero, kaj ke estas benkoj el malgrandaj kvadratoj da papero supermetitaj kaj kungluitaj. La granda tablo estis farita en la sama maniero, kaj ankaŭ la litoj kaj multaj aliaj aferoj.
– Kiel vi kunigas la paperfoliojn?
– Nenio pli simpla. Post kiam ni tranĉas la paperon laŭ la dezirata mezuro (Ni tranĉas ilin per vitropeceto), ni metas ilin unu sur la alian kungluitajn per nia gluaĵo, kiu estas la rezino de certa arbo en la ĝardeno.
– Kaj la mastiko, per kiu vi kalfatris la fendojn?
– Papera pasto. Ni lasas pecojn da papero en la akvo ĝis ili estas preskaŭ fibroj. Tiam ni knedas ilin kun rezino, kiel oni knedas tritikon por preparo de pano. Tio estas bonega substanco por mil celoj – bonegan plastan materialon. Estas pli-malpli la sama materialo uzata de la vespoj por konstrui siajn nestojn.
Lumaĵo eniris tra truo en la alto de la sitelo.
Tiu truo, – diris doktoro Barnes, indikante, – estas unu el miaj plej grandaj problemoj. Estas bonege, ke estas tiu truo, alie ni ne havus lumon ĉi tie. Sed kio okazos dum pluvado?
– Ĉu ankoraŭ ne pluvis ekde la malgrandiĝo? Sur la vojo al la bieneto jam okazis diluvo.
– Ĉe ni, ankoraŭ ne – sed de momento al momento pluvos kaj ni ne scias tion, kion ni faros. Se ni kapablus meti vitran pecon sur tiu truo, tio estus la mirindaĵo de mirindaĵoj. Vitro, vitro! Hodiaŭ, por ni, vitro estas neeblaĵo.
– Krom tio, estas la alteco, – Emilja memorigis al li.
– La alteco ne estas problemo. Ĉu vi ne vidis ekstere longan lignan eskalon? Mi faris ĝin ĝuste por ke mi povu persone ekzameni la situacion de la truo.
Emilja havis ideon.
– Plantu fungon sur la truo, kiel mi faris sur mia fenestro en la ĉapelo de la Vicgrafo.
Doktoro Barnes ridis.
– Neeble, knabineto. La sitelo estas el metalo. Fungoj ne naskiĝas sur metaloj.
– Ĝi ne bezonas tie naskiĝi. Nur fiksu fungon per via rezino. Mi sendos la Vicgrafon por solvi ĉi problemon. Trankviliĝu.
Doktoro Barnes prezentis Emilja al la loĝantoj de “Pail City”, aŭ la Urbo de la Sitelo. Tie estis ĉirkaŭ dudek homoj, viroj, virinoj kaj infanoj, ĉiuj kun tangaoj – kelkaj el papero, aliaj el musko.
– Mi faras kelkajn eksperimentojn por kontroli la plej bonan materialon por niaj tangaoj, – diris la Doktoro. – Ĉiuj uzataj estas provizoraj. Unu el miaj kunuloj, kiu estas kemiisto, pensas pri sinteza tangao.
– Tio estas sensencaĵo, – diris Emilja. – Vato solvas ĉion, – kaj ŝi rakontis siajn aventurojn pri la vato. – Kaj mi ankoraŭ konservas la kotonajn botojn solidigitajn per kolibra ovoblanko, – ŝi konkludis, kaj etendis la piedon.
Doktoro Barnes kliniĝis por vidi kaj alvokis la kemiiiston.
– Bonege! – diris la kemiisto. – Sed la problemo estas ke ni ne havas kolibran ovoblankon nek vaton ĉi tie.
– Mi havas, – kriis Emilja. – En mia ĉambro kun utilaĵetoj en la cilindra ĉapelo de la Vicgrafo mi havas vaton kaj ovon kun duona enhavaĵo. Ĉar mi zorgas nur pri la ovoflavo, vi povas iri tien kaj forigi la tutan blankan – sed nur duonon de la vato.
La kemiisto iris – kaj Urbo de la Sitelo riĉigis sin per du pliaj utilegaj materialoj.
– Kaj kio pri la manĝaĵo? – demandis Emilja.
– Tio neniam maltrankviligas min, – respondis doktoro Barnes. – Komence mi pensis pri mielo el floroj; sed mi rezignis pri la ideo. Estas malfacile atingi la florojn, kiuj ĉiam estas tiel altaj, krom la danĝero meti nin al la atako de birdoj kaj vespoj. Kaj ankaŭ estas sezonoj sen floroj. Post multe da pripensado, mi decidis pri lumbrikoj kiel la bazmanĝaĵo de la reduktita homaro. Ĉasado estas facila, ĉar en certaj tempoj ili spontanee eliras el la tero; kaj ĉar ili tre rapide sekiĝas en la suno, mi jam organizis grupon por ĉasado kaj sekigado de lumbrikoj, por uzado en tempoj de malabundeco. Mi havas tie – kaj li montris rezervejon – dudek sekaj tervermoj, sufiĉaj por nutri nin dum monato. Tamen, ni ne ĉesis ĉasi ilin. Ĝuste hodiaŭ ni kaptis unu, kiu forkuris.
– Mi vidis. Sed kia gusto havas lumbriko?
– Gusto estas afero de kutimo. En la komenco estis multaj “torditaj muzeloj” ĉi tie. Nun ni manĝas sekigitajn tervermojn sen la plej eta abomeno – kaj mi eĉ trovas ĝin bongusta. Ĝi havas tre specialan guston.
– De kio?
– De tervermo. Laŭ la vidpunkto de la kemio ĝi estas viando kiel ĉiuj aliaj. Kaj ĉar tervermoj havas dek korojn kaj cent renojn, mi ankaŭ organizis grupon por elpreni korojn kaj renojn. Koro kaj reno estas speciala manĝaĵo, precipe bona por infanoj.
– Ĉu vi manĝas ilin krudaj?
– Jes. Feliĉe, ni estas liberaj de tiu plago nomata fajro, kiu estis la vera pereo de la homaro.
– Kial, doktoro?
En tiu momento ili estis interrompitaj de mesaĝisto.
– Sinjorino Emilja, la Vicgrafo vokas vin, – li diris.
