Rakontoj de onklino Nastasja
Ĉapitroj 1, 2 kaj 3
1 – Rakontoj de onklino Nastasja
Peĉjo, sur la verando, legadis gazeton. Subite li haltis, kaj diris al Emilja, kiu estis proksime:
– Iru por demandi al avinjo tion, kion signifas folkloro.
– Ĉu mi iru por demandi? Formordu al vi la langon. Mi faras komplezon al iu nur se oni treege ĝentile petas .
Peĉjo, kiu estis tro pigra por leviĝi, cedis al la postulo de la eks-pupo.
– Beleta Emilja de mia koro, – li diris, – ĉu vi faru al mi la mirindan favoron iri kaj demandi al avino tion, kion signifas la vorto folkloro, ĉu jes, ĉarmulino?
Emilja iris kaj revenis kun la respondo.
– Sinjorino Benta diris, ke “folk” signifas popolon; kaj “loro” venas el “lore” kaj signifas transdonon. Folkloro estas io, kion la homoj konas perbuŝe, de unu persono al alia, de gepatroj al infano – la rakontoj, fabloj, anekdotoj, superstiĉoj, sensencaĵoj, popola saĝeco… Kial vi demandas tion, Peĉjo?
La knabo eksilentis. Li fariĝis pensema, kun la okuloj rigardantaj malproksimen. Poste li diris:
– Mi havis ideon. Onklino Nastasja reprezentas la popolo. Ĉion, kion la homoj scias kaj rakontas, de unu al la alia, ŝi devas scii. Mi planas peti al onklino Nastasja, ke ŝi rakontu al ni ĉion, kion ŝi konas.
Emilja larĝigis la okulojn.
– Ne estas malbona ideo, Peĉjo! Foje ni havas ion tre interesan enhejme kaj ni eĉ ne rimarkas tion.
– Maljunaj nigrulinoj, – diris Peĉjo, – ĉiam estas tre scipovaj. Panjo rakontas pri unu, kiu estis vera vortaro de popolaj rakontoj, unu nomata Esmerja, kiu estis sklavino de mia avo. Ĉiunokte ŝi sidadis sur la verando kaj rakontis kaj rakontadis. Eble onklino Nastasja estas alia onklino Esmerja?
Tiele naskiĝis la Rakontoj de Onklino Nastasja.
2 – La besto Manĵaleo
Foje estis maljunulo, kiu havis tri tre belajn filinojn. Li estis tre malriĉa kaj faris trogojn por vivteni sin. Iam bela junulo preterpasis lian domon surĉevale; li haltis kaj deklaris, ke li volas aĉeti unu el la knabinoj. La maljunulo ofendiĝis; li diris, ke ĉar li estis malriĉa, li ne estis malbona ulo, el tiuj kiuj vendas siajn filinojn; sed pro la minacoj de la juna viro, li fine interkonsentis.
Jen, iris lia unua filino sur la dorso de la ĉevalo, kaj la maljunulo rigardadis la oron, kiun li ricevis.
La sekvantan tagon aperis alia junulo, eĉ pli bela, sur ĉevalo ankaŭ pli bela ol tiu de la antaŭa tago, kaj proponis aĉeti la duan filinon. La maljunulo, tute ĉagrenita, rakontis tion, kio okazis al la unua, kaj ne volis interkonsenti. La junulo minacis mortigi lin, kaj ankaŭ li foriris kun la dua junulino sur la dorso de la ĉevalo kaj lasis al la maljunulo du sakojn da mono.
La sekvan tagon aperis tria junulo kaj okazis la samo: li foriris kun la lasta knabino kaj lasis interŝanĝe tri sakojn da mono.
La maljunulo fariĝis tre riĉa, sed sen la filinoj. Kaj naskiĝis al li ekstertempe knabeto. Kiam la knabo jam estis en la lernejo, li batalis kun kunulo, kiu diris al li: “Vi estas aroganta pro tio ke vi havas riĉan patron, sed sciu, ke li iam estis malriĉa ulo, kiu faradis trogojn. Li estas riĉa ĉar li vendis la filinojn.”
La knabo mediteme revenis hejmen, sed nenion diris al la gepatroj. Nur kiam li estis juna, li petis al la patro rakonti al li la historion de la tri venditaj fratinoj. Lia patro ĉion rakontis kaj la junulo decidis eliri en la mondon serĉe de la fratinoj.
Meze de la vojo li trovis tri grandajn ulojn batalantajn pro boto, kapuĉo kaj ŝlosilo. Li demandis pri la valoro de la objektoj de la disputo kaj eksciis, ke la boto, la kapuĉo kaj la ŝlosilo estis magiaj. Kiam iu diras al la boto: “Boto, kunportu min al tiu loko!” la boto kunportas. Kaj se iu diras al la kapuĉo: “Kapuĉo, kapuĉumu min!” la kapuĉo kapuĉumas, tio estas, ĝi kaŝas la homon. Kaj se iu diras al la ŝlosilo: “Ŝlosilo, malfermu!” la ŝlosilo malfermas ajnan pordon.
La junulo proponis la monon, kiun li portis, por la tri objektoj kaj sekvis vojaĝon.
Iom poste li haltis kaj diris: “Boto, kunportu min ĉe la domo de mia unua fratino.” Apenaŭ li eldiris ĉi tiujn vortojn, li trovis sin ĉe la pordo de mirinda palaco. Li parolis al la pordisto. Li petis eniron kaj diris tion, ke la mastrino de la palaco estas lia fratino. La fratino aŭdis pri lia alveno, kredis liajn vortojn kaj akceptis lin tre bone.
– Kiel vi sukcesis trovi min?, frato.
– Pere de la magia boto, – li respondis.
Kaj li rakontis la tutan historion pri sia foriro kaj la aĉeto de la tri magiaj objektoj.
Ĉio iris bone, sed tuj kiam komencis noktiĝi, la fratino ekploris.
– Kial vi ploras, ho, fratino?
– Ho, – ŝi respondis, – mi ploras ĉar mi estas edzino de la Reĝo de la Fiŝoj, tre kolera princo, kiu ne volas, ke mi ricevu iun en la palaco. Tujtuj li revenos kaj se li vidos vin ĉi tie li mortigos vin…
La junulo ridis kaj diris:
– Nenion timu. Per la magia kapuĉo mi kaŝos min.
La reĝo alvenis kaj tuj levis la nazon al la aero, flarante: – “Mi flaras nekonatan ulon!” sed la reĝino diris, ke tie estas neniu kaj li trankviliĝis. Li banis sin kaj sin transformis en belan junulon.
Dum la vespermanĝo la reĝino demandis al li:
– Se mia frato aperus ĉi tie, kion farus Via Moŝto?
– Mi tre bone akceptus lin – diris la reĝo – ĉar la frato de la reĝino, la bofrato de la reĝo estas. Kaj se li estas ĉirkaŭe, li aperu.
La kapuĉovestata frato sin prezentis kaj estis tre bone akceptata. Li rakontis sian tutan historion, sed li ne akceptis la inviton resti tie, ĉar li devis daŭrigi tra la mondo serĉe de la aliaj fratinoj. La reĝo envieme rigardis la magiajn botojn kaj diris: “Se mi ilin havus, mi irus por vidi la Reĝinon de Kastilio.”
En la momento de la foriro la reĝo donis al li skvamon. “Kiam vi havos problemon, prenu ĉi skvamon kaj diru: Helpu min, Reĝo de la Fiŝoj!”
La junulo dankis lin pro la donaco kaj foriris. Kaj li diris al la boto: “Boto, kunportu min ĉe la domo de mia dua fratino.” Kaj tuj li trovis sin antaŭ alia palaco, kie lin akceptis la dua fratino. Ŝi estis la edzino de la Reĝo de la Ŝafoj. “Mia edzo baldaŭ venos kaj li kornofrapos ĉi tien kaj tien kaj vi ne eskapos.”
– Per mia kapuĉo mi eskapos, – respondis la ridetanta junulo. Kaj li rakontis la magion de la sorĉa kapuĉo. Kaj fakte ĉio okazis kiel en la palaco de la Reĝo de la Fiŝoj. Je la momento de la adiaŭo, la Reĝo de la Ŝafoj diris: “Prenu ĉi fadenon el lano. Kiam vi havos problemon, nur prenu ĝin kaj diru: Helpu min, Reĝo de la Ŝafoj.” Poste li envieme rigardis la magiajn botojn. “Se mi ilin havus, mi irus por vidi la Reĝinon de Kastilio”.
Tuj kiam la junulo trovis sin sur la vojo, li haltis kaj diris al la boto. “Boto, kunportu min ĉe la domo de mia tria fratino,” kaj la boto kondukis lin ĉe la pordego de tria palaco eĉ pli bela ol la aliaj. Estis tie la regno de la Reĝo de la Kolomboj, kaj ĉio okazis ekzakte kiel en la regno de la Reĝo de la Fiŝoj kaj en la regno de la Reĝo de la Ŝafoj. Li estis tre bone akceptata kun festoj, ĝis kiam, je la horo de la foriro la Reĝo de la Kolomboj ĝemis rigardante la botojn, kaj diris: “Se mi prenus ĉi tiujn botojn, mi irus por vidi la Reĝinon de Kastilio.” Tiam li donis al la junulo plumon kaj diris: “Kiam vi havos problemon, prenu ĉi tiun plumon kaj diru: Helpu min, Reĝo de la Kolomboj.”
Tuj kiam la junulo vidis sin sur la vojo, li ekpensis pri la reĝino de Kastilio, kiun la tri princoj volis viziti, kaj li diris al la magiaj botoj: “Botoj, konduku min en la regnon de la reĝino de Kastilio!” Kaj tuj la botoj kondukis lin tien.
Li eksciis, ke ŝi estas fraŭla princino, tiel bela, ke neniu sukcesis preterpasi ŝian palacon sen rigardi supren, pro la espero vidi ŝin ĉe la fenestro – sed la princino ĵuris edziniĝi nur kun tiu, kiu preterpasus la palacon sen suprenrigardi.
La junulo do pasis antaŭ la palaco sen suprenrigardi kaj la princino tuj edziniĝis al li. Post la geedziĝo, la princino volis scii por kio taŭgas tiuj objektoj, kiujn li ĉiam kunportis. Kaj tio, kio plej interesis al ŝi estis la ŝlosilo kiu malfermas ĉiujn pordojn.
La kialo de tio estis, ke en la palaco estis ĉambro ĉiam fermita kaj la reĝo ne permesis al iu ajn eniri. Ene de tiu ĉambro vivadis Manĵaleo – feroca besto, kiu, se iu ajn mortigus ĝin, ĉiam ĝi reviviĝis. La princino brulis de scivolemo vidi la beston Manĵaleo. Kaj iam, kiam la reĝo kaj la edzo ĉasadis, ŝi prenis la ŝlosilon kaj malfermis la pordon de la mistera ĉambro. Sed la feroca besto eksaltis, kaptis ŝin kaj diris: “Vi estas tiu, kiun mi ĉiam volis!” Kaj li foriris en la arbaron kun la kompatinda princino sur la ŝultro.
Kiam la reĝo kaj la edzo de la princino revenis de ĉasado kaj aŭdis pri tio, kio okazis, ili fariĝis malesperaj. Sed la posedanto de la magiaj botoj promesis ĉion ripari. Li kaptis ilin kaj diris: “Kunportu min, kunportu min tien, kie estas mia edzino.” Kaj la boto kunportis lin.
La juna viro trovis la reĝidinon sola, ĉar Manĵaleo ĉasadis en la arbaro.
– Ho, kara edzino, – li diris, – ni devas mortigi tiun ferocan monstron, sed por tio necesas, ke mi sciu, kie li kaŝas sian vivon. Lia vivo estas tiel bone kaŝata ke ĉiuj klopodoj por mortigi lin malsukcesis. Provu ekscii, kie li havas sian vivon.
La princino promesis, ke ŝi tion faros, kaj kiam Manĵaleo revenis, la konversacio venis al tiu punkto.
Manĵaleo fariĝis suspektema.
– Aĥ! Vi volas scii, kie mi havas la vivon por mortigi min, ĉu ne? Mi nenion diros, nenion.
Sed la princino obstine insistis dum tagoj kaj tagoj kaj la besto Manĵaleo decidis ĉion rakonti. Antaŭ tio, tamen, li longe akrigis falĉilon kaj diris: „Mi rakontos al vi tion, kie estas mia vivo, sed se mi rimarkos, ke iu volas min mortigi, mi tranĉos vian kapon per ĉi falĉilo, ĉu vi aŭdas?”
La princino akceptis la proponon. Li ĉion rakontu al ŝi, kaj ŝi havu la kolon je la atingo de la falĉilo, se iu klopodus por mortigi lin.
Kaj la besto Manĵaleo diris: “Mia vivo estas en la maro. En la fundo de la maro estas ĉerko; en tiu ĉerko estas ŝtono; ene de la ŝtono estas kolombo; ene de la kolombo estas ovo; ene de la ovo. estas kandelo kun fajro. Ĝi estas mia vivo. Kiam tiu kandelo estingiĝos, mi mortos”.
La sekvan tagon, kiam la besto Manĵaleo denove estis ekstere por ĉasi, la edzo de la princino, kiu estis kaŝata de sia kapuĉo, venis al ŝi.
– Kaj kio pri? – Li demandis. La princino rakontis precize tion, kion ŝi aŭdis de la monstro.
La junulo iris al la marbordo, prenis la skvamon kaj diris:
– Helpu min, reĝo de la Fiŝoj! – Kaj tuj la maro pleniĝis je fiŝoj, kiuj demandis tion, kion li volas.
– Mi volas scii, kie sur la fundo de la maro estas ia ĉerko tia kaj tia.
– Mi scias, – respondis grandega ŝvelfiŝo. – Mi ĵus vidis ĝin antaŭ kelka tempo. La ĉerko estas en tia kaj tia parto.
– Nu, mi volas, ke oni alportu ĉi tien tiun ĉerkon.
La fiŝoj elflugis; baldaŭ poste ili aperis puŝante ĉerkon sur la plaĝon. La princo malfermis ĝin kaj trovis la ŝtonon. Kiel rompi ĝin?
Li memoris la lanan fadenon. Li prenis ĝin kaj diris: “Helpu min, Reĝo de la Ŝafoj!” Tuj aperis sennombraj virŝafoj, kaj ili frapis la ŝtonon tiom da fojoj, ke ĝi rompiĝis.
Dume, en la malproksimo, Manĵaleo, kun la kapo en la genuoj de la reĝidino kaj la falĉilo en la mano, sentis strangaĵojn.
– Mia princino, – li diris, – mi sentas min malsana. Iu tuŝas mian vivon. Kaj lia mano kaptis la tenilon de falĉilo
La princino trompis lin kiel eble plej bone, por gajni tempon. Ŝi sciis, ke la edzo serĉas la vivon de la monstro.
Tuj kiam la virŝafoj rompis la ŝtonon, kolombo elflugis el ĝi kaj malaperis. La junulo memoris la plumon, prenis ĝin kaj diris:
– Helpu min, Reĝo de la Kolomboj! – Tuj la aero pleniĝis je kolomboj, kaj la junulo ordonis, ke ili flugu por persekuti la kolombeton. La kolomboj iris post ĝi kaj kaptis ĝin. La junulo prenis ĝin, premis ĝin kaj elvenis ovo.
Malproksime, Manĵaleo sentis sin pli kaj pli malforta. Li komencis sveni; kaj ĉar li ne dubis pri tio, kio okazas, li levis la tranĉilon por tranĉi la kolon de la reĝidino. Sed li ne havis tempon. La junulo rompis la ovon kaj elblovis la kandelon. La mano de Manĵaleo malleviĝis – kaj liaj okuloj fermiĝis por ĉiam.
La regno de Kastilio estis libera de tiu abomena monstro. La junulo kondukis la reĝidinon al la palaco, kie la reĝo akceptis ŝin kun larmoj en la okuloj. Kaj por rememori la grandan eventon, li dekretis tutan semajnon da festoj. Kaj la rakonto finiĝis.
Emilja tordis la nazon.
– La popolaj rakontoj estas sufiĉe sensencaj, – ŝi diris. – Pro tio mi ne ŝatas demokration! Mi pensas, ke la homoj estas tre stultaj…
– Ho, madono! – ekkriis sinjorino Benta. – Rimarku, kiel sin prezentas nia eta Emilja. Parolas kvazaŭ ŝi estus profesorino.
– Estas via la kulpo, – diris Emilja. – Estas kulpo de tiuj, kiuj instruis al ni tiom da sciencoj kaj artoj. Mi, ekzemple, sentas min tro inteligenta por mia aĝo. Mi estas negrava ekstere, sed interne mi jam estas filozofino. Mi tre ŝatus renkonti Sokraton, por konversacio…
– Mi ankaŭ opinias ke ĉi rakonto pri reĝo kaj princino kaj magiaj botoj estas tre naiva – diris Nazulino. – Post kiam mi legis la libron pri Peter Pan, mi fariĝis postulema. Mi konsentas kun Emilja.
– Nu, mi ŝatis la rakonton – diris Peĉjo – ĉar ĝi donas al mi ideon pri la pensmaniero de nia popolo. Ni devas koni ĉi tiujn rakontojn kiel studon pri la menso de la homoj.
Sinjorino Benta turnis sin al onklino Nastasja.
– Rimarku, Nastasja, kio okazas en mia domo. La infanoj parolas kvazaŭ ili estus plenkreskuloj, saĝaj homoj. Demokratio, folkloro, pensmaniero… Se tio longe daŭras, mia bieneto fine fariĝos la Universitato de la Flava Pego.
– Emilja jam diris, ke estas via la kulpo, sinjo. Vi ĉiam instruas tiom da aferoj el la libroj, ke ili finiĝas tro saĝaj. Mi eĉ kapturniĝas kiam mi ilin aŭdas. Kelkfoje mi eĉ ne komprenas tion, kion ili diras al mi. Hieraŭ la Vicgrafo venis al mi kun rakonto pri “sedimentaj rokoj”, aŭ io simila, ke mi bezonis forpeli lin el la kuirejo per la balaila tenilo. Mi neniam komprenas tion, kion diras la Vicgrafo…
Tamen la deziro aŭdis la rakontojn daŭris. En tiu sama vespero onklino Nastasja devis rakonti plian historion. Kaj ŝi rakontis la historion de…
3 – La Verda Serĝento
Foje estis tre riĉa viro, kiu havis belan, belan filinon. Iun tagon aperis junulo, ankaŭ tre bela, kiu volis edziĝi kun ŝi. La geedziĝo estis aranĝita, sed la Dipatrino, kiu estis la baptopatrino de la junulino, aperis al ŝi en sonĝo kaj diris:
– Mia filino, atentu, ĉar vi edziniĝos kun la Diablo. Post la geedziĝo via edzo volos konduki vin al lia domo kaj vi devas fari la jenon: vi rajdos sur la plej maldikan ĉevalon, kiu ekzistas; kiam vi atingos punkton survoje, kie estas vojkruciĝo, via edzo volos preni maldekstren; vi prenos dekstren kaj en tiu momento vi montros al li rozarion. Ĉimomente li krevos kaj iros al infero.
Fine alvenis la geedziĝa tago kaj okazis grandaj festoj, sed ekde la nokto de la sonĝo la junulino suferis grandan malĝojon. La vortoj de la Dipatrino ne eliris el ŝia menso.
Je la foriro oni alportis al ŝi belan ĉevalon. Ŝi rememoris la sonĝon kaj ne volis rajdi ĝin; ŝi petis alian – la plej maldikan kaj malbelan. La patro opiniis tion stranga, sed la knabino tiom insistis, ke li devis cedi – kaj ŝi foriris sur la plej maldika, plej malbela ĉevalo kiu ekzistis.
Kiam ili alvenis al la vojkruciĝo, la Diablo volis, ke la knabino prenu la maldekstran flankon, dirante, ke tio estas la vojo, kiu kondukis al lia domo.
“Vi iru antaŭen,” respondis la junulino, “mi sekvos malantaŭen.” Kaj tuj kiam li turnis sin maldekstren, ŝi prenis la dekstran vojon kaj svingis en la aero sian rozarion.
Tuj kiam ŝi faris tion, aŭdiĝis forta bruo kaj la aero pleniĝis je fetoro de sulfuro. Estas nur ke la Diablo krevis kaj iris al la infero.
La junulino galopadis laŭ la dekstra vojo kaj tre malproksime ŝi havis la ideon ŝanĝi sian figuron. Ŝi deĉevaliĝis, tondis la hararon kaj vestis sin kiel viro, per verda kostumo. Kaj, tiele verda, ŝi alvenis en regno kaj sin proponis aliĝi al la armeo de la reĝo kiel serĝento.
La reĝo tre ŝatis tiun serĝenton kaj invitis lin por promeni kun li tra la palacaj ĝardenoj. Tiom ili promenadis, ke la reĝino enamiĝis al la serĝento kaj deklaris amon al li. Sed la serĝento respondis: “Sinjorino, mi neniam perfidos mian reĝon.”
La reĝino, furioza, inventis malveron kontraŭ li kaj diris al sia edzo la jenon:
– Via Moŝto scias, ke la Verda Serĝento fanfaronis, ke li kapablas surĉevale supreniri la palacan ŝtupojn kaj samtempe ĵeti supren tri oranĝojn kaj meti ilin en sama glaso.
Mirigite pro tio, la reĝo alvokis la Verdan Serĝenton kaj rakontis al li la kazon. La Serĝento respondis:
– Sciu Via Moŝto, ke mi ne diris tion; sed se la reĝino mia sinjorino tion asertas, mi estas preta rajdi supren laŭ la ŝtuparo kaj ĵeti la tri oranĝojn.
Li parolis, certa ke li vere ne kapablas tion, kaj tre malĝoja li iris por paroli kun sia magra ĉevalo, al kiu li ĉion rakontis. La ĉevalo konsilis al li, ke li ne ĉagreniĝu kaj ke en la difinita tago li ĉion faros laŭ la vortoj de la reĝino.
En la difinita tago, la Verda Serĝento sin prezentis por la granda provo, kaj efektive plurfoje supreniris kaj malsupreniris la ŝtuparon, sur sia maldika ĉevalo; kaj ĵetis en la aeron la tri oranĝojn, kiujn li bonorde prenis en la glason, sen ke eĉ unu manku.
Li ricevis la plej grandan aplaŭdon de ĉiuj escepte de la reĝino, kiu mordis la lipojn pro kolero.
Kelkajn tagojn poste, dum promenado tra la palacaj ĝardenoj, la reĝino trovis manieron denove deklari sian amon al li – kaj la duan fojon la serĝento respondis, ke li neniam perfidos sian bonan reĝon. Tiam la reĝino, eĉ pli damnita, inventis, ke la Verda Serĝento diras, ke li kapablas planti bananujon je la tagmanĝo kaj havi maturajn bananojn je la vespermanĝo.
La reĝo alvokis lin kaj demandis tion, ĉu tio estas vera. La serĝento respondis, ke li diris nenion, sed ĉar li ne volis negi la reĝinon, li pretas planti la bananujon.
Li diris tion kaj iris, tre malĝoja, por paroli kun la magra ĉevalo, kiu diris al li, ke li plantu la bananujon kaj lasu la ceteron al ĝi.
La sekvantan tagon, ĉirkaŭ la tagmanĝo, la Verda Serĝento iris kaj plantis bananujon en la korto de la palaco, kaj la planto tuj komencis kreski kaj aperigi bananojn, tiamaniere ke, je la vespermanĝo, sur la tablo estis maturaj bananoj.
Ĉiuj malfermis la buŝon pro admiro, sed la reĝino mordis la lipojn ĝis elverŝo de sango. Malgraŭ tio, ŝi denove deklaris sin al la Verda Serĝento kaj li, je la tria fojo respondis, ke li neniam trompus sian bonan reĝon. La malbona reĝino iris kaj rakontis al sia edzo ke la Verda Serĝento fanfaronis pri kapablo rajdi ĉevalon sur ovojn sen rompi eĉ unu.
La reĝo alvokis lin kaj demandis ĉu tio estas vera. La Verda Serĝento respondis ke ne, sed ĉar li ne volis negi la reĝinon, li pretas rajdi ĉevalon sur la ovoj. Kaj tio okazis. Li rajdis la maldikan ĉevalon super dekoj da ovoj sen rompi eĉ unu.
La reĝino do elpensis kvaran perversaĵon kontraŭ li, kaj estis ke li asertis pro kapablo iri al la fundo de la oceano serĉe de la fratino de la reĝo, kiu estis malliberigita de monstro.
La reĝo alvokis la Verdan Serĝenton kaj demandis ĉu tio estas vera. Li diris ne, sed ke li estas preta iri al la fundo de la maro por serĉi la malliberigitan princinon. Li diris tion kaj iris por paroli kun la maldika ĉevalo, al kiu li ĉion rakontis.
– Ne prizorgu, – murmuris la ĉevalo, – akiru al vi botelon da olivoleo, saketon da salo kaj kelkajn pinglojn; poste vi rajdu sur mi kaj ni iru al la plaĝo; tie, prenu vian glavon kaj tranĉu la maron je signo de kruco: la akvoj malfermiĝos; vi eniru tra la aperturo kaj atingos lokon kie estas la princino; metu ŝin sur mian dorson kaj revenu. Sed estu singarda pri la monstro, kiu gardas la princinon; ĝi postkuros ŝin, kaj la maniero eviti tion estas verŝi la saketon da salo kaj poste forĵeti la pinglojn. Dum la reveno la junulino prononcos tri vortojn. Atentu bone kaj ne forgesu ĉi vortojn.
La Verda Serĝento tre atentis al la instruoj; li akiris la olivoleon, la salon, la pinglojn kaj ekiris al la marbordo. Tie li eltiris sian glavon kaj tranĉis la akvojn laŭ kruco. Tuj la akvoj malfermiĝis kaj li eniris, kaj iris tien, kie estis la malliberigita princino. Li invitis ŝin, ke ŝi venu sur la dorson de la ĉevalo kaj direktis sin al la plaĝo. Tuj kiam ŝi eliris el la maro, la junulino diris: “Jam!” Li atentis al la vorto kaj rimarkis, ke la monstro kuras post ili.
Memorante la rekomendon de la ĉevalo, li verŝis la saketon da salo. Tuj formiĝis nebulo kiu malhelpis la monstron kaj li haltis, pro tio ke li ne sukcesis scii kien iri. Dume, la junulo daŭre galopis kun la junulino ĉe sia dorso. Kaj ŝi murmuris “Bela!” Serĝento Verda rimarkis la vorton kaj vidis, ke la monstro trarompis la nebulon kaj rapidas antaŭen. Kaj li faligis la pinglojn en la aeron. Tuj formiĝis densa arbaro de dornaj arboj, kiujn la monstro ne povis transiri.
Tuj poste la reĝidino vidis la palacon kaj murmuris “Ĉio!” – kaj la Verda Serĝento atentis. Ili alvenis, okazis grandaj festoj kaj la reĝino eĉ pli enamiĝis al la Serĝento.
Tamen la princino alportita de la fundo de la maro ne parolis. Krom la tri vortoj diritaj dum la vojaĝo, ŝi ne eldiris eĉ unu vorton. Ĉiuj konvinkiĝis, ke ŝi estas muta – kaj la reĝino profitis tion por lanĉi alian malveraĵon kontraŭ la Verda Serĝento. “Li diradas, – ŝi flustris ĉe la orelo de la reĝo, – ke li kapablas paroligi la mutan princinon.”
La reĝo demandis al la Verda Serĝento ĉu tio estas vera kaj li respondis kiel antaŭe; poste li iris por konversacii kun la ĉevalo pri tio, kion li faru.
– Nenion timu, – respondis la ĉevalo. – Je la tagmanĝo, forte batu la reĝidinon per ŝnuro, ĝis ŝi ripetos la unuan vorton, kiun ŝi eldiris tuj kiam ŝi forlasis la maron; kaj dum la vespermanĝo batu ŝin denove, ĝis ŝi diros la duan vorton; kaj ĉe la noktomanĝo, alia batado ĝis ŝi diros la trian vorton. Faru ĉi tion kaj la princino parolos.
La Verda Serĝento faris tion. Je la tagmanĝo li kaptis ŝnuron kaj kriis: “Diru al mi, junulino, kiu estas la vorto, kiun vi diris al mi, tuj kiam ni forlasis la maron!” Kaj ĉar ŝi tenis la buŝon fermita, li, lept! lept! kaj tiom forte, ke ŝi diris: “Jam!” “Kaj kion tio signifas?” Post ankoraŭ kelkaj batoj la junulino respondis, ke tio signifas: “Mi jam estas libera de multaj zorgoj.”
Ĉe la vespermanĝo la sceno ripetiĝis, kaj la princino ricevis tiom da batoj, ke ŝi ripetis la duan vorton: “Bela!” kaj klarigis, ke tio signifas: “Ni estas du junulinoj, mi kaj la Verda Serĝento, kies vera nomo estas Lucinda.”
Ĉe la noktomanĝo, la ŝnuro igis la knabinon ripeti la trian vorton, “Ĉio!” tio estas, ke se Lucinda estus viro, delonge la reĝino estus forkurinta kun li.
Tiuj ĉi eventoj mirigis la reĝon kaj la korteganaron. Kaj mirigis pli ankoraŭ kiam ili vidis Lucindan aperi vestita kiel virino, kaj la maldika ĉevalo kiel bela princo. Ĉi princo tuj edziĝis kun la princino alportita el la fundo de la maro. La reĝo ne pardonis la perfidon de la reĝino. Li komdamnis ŝin esti ligata al du sovaĝaj azenoj kaj liberigis la bestojn en la kampo. Kaj li edziĝis kun la bona Lucinda, meze de grandaj festoj. Kaj la rakonto finiĝis.
Emilja fiksrigardis Nazulinon.
– Ĉi rakonto, – ŝi diris, – estas ankoraŭ pli stulta ol la antaŭa. Tute sen piedoj nek kapo. Ĉu vi scias, kiel ĝi aspektas al mi? Ŝajnas rakonto, kiu unu rakontanto pasis al ali kaj ĝi ŝanĝiĝis de rakontanto al rakontanto, ĉiam pli konfuza, tio estas, ĝi perdis la piedojn kaj kapon survoje.
– Vi pravas, Emilja, – diris sinjorino Benta. – La rakontoj, kiuj estas en la buŝo de la homoj, ne estas kiel la skribitaj. Skribitaj rakontoj restas ĉiam la samaj, ĉar skribo fiksas la manieron, kiel la aŭtoro komponis ĝin. Sed la rakontoj, kiuj cirkulas en la buŝoj de la homoj, ŝanĝas la tutan tempon. Ĉiu homo, kiu rakontas, ŝanĝas iomete ion, kaj fine ili estas tre malsamaj ol tio, kio estis en la komenco.
La proverbo diras: Iu ion rakontas, multe ŝanĝas sed ne hontas – diris Peĉjo.
– Jes, oni aldonas kaj enkondukas ajnan modifon. Neniu, kiu aŭdas rakonton, kapablas rakonti ĝin al aliulo sen ŝanĝi ion, tiel ke finfine la rakonto aperas terure ŝanĝita. Ĉiuj folkloraj rakontoj estas tiaj. Estas saĝuloj kiuj prenas ĉi tiujn rakontojn kaj studas ilin, kaj prilaboras ĝis ili trovas iliajn deirpunktojn Kaj ili montras la ŝanĝojn kiujn la homoj faris.
– Ŝanĝoj kiuj lasas la rakontojn sen kapo nek piedoj, – Emilja insistis. – Ĉi Verda Serĝento, ekzemple. La rakonto estas tiel idiota, ke saĝulo, kiu volas studi ĝin, ankaŭ finiĝos idioto. Mi, sincere, rezignas pri tiaj popolaj rakontoj. Mi ŝatas tiujn de Andersen, de la aŭtoro de Peter Pan kaj de Carroll, kiu verkis Alico en Mirlando.
