Rakontoj de onklino Nastasja
Ĉapitroj 4, 5 kaj 6
4 – La ŝtelista princino
Estis patro kun tri infanoj; unu plantis oranĝan arbon, alia plantis limean arbon kaj alia plantis citronan arbon. Iun tagon la plej aĝa iris al sia patro kaj diris:
– Paĉjo, mi estas plenkreskulo kaj mi volas eliri en la mondon.
La patro pensis, ke estas ankoraŭ frue, sed la junulo tiom insistis, ke li devis konsenti. Kaj li diris:
– Nu, foriru, sed unue vi devas decidi, ĉu vi volas preni mian benon kaj malmulte da mono aŭ mian malbenon kaj multe da mono.
La junulo volis malbenon kun multe da mono – kaj la patro malbenis lin kaj donis al li sakon da mono. Antaŭ ol foriri, la junulo diris al la fratoj, ke kiam lia oranĝujo komencos velki, tio estos signo, ke li havas grandajn problemojn – kaj ili devos serĉi lin por helpi lin.
Post ĉi interkonsento, la junulo foriris. Li marŝis, marŝis kaj marŝis, kaj fine, jam tre laca, li vidis fumon malproksime. Li iris tien.
Estis palaco. La mastrino de la palaco estis princino, kiu akceptis lin kun granda afableco. Ŝi vespermanĝis kun li kaj poste invitis lin promeni en la legomĝardeno. Transirante rivereton, la ŝtelista princino levis sian robon por montri la piedon. Post kiam ili revenis al la salono, ŝi demandis al la junulo, kio estas la plej bela aĵo, kiun li vidis en la ĝardeno.
– La brasikoj, – respondis la junulo.
La princino mordis la lipon kaj invitis lin al ludeto – kaj tre rapide ŝi gajnis la tutan monon, kiun li alportis. Post tio ŝi ordonis al siaj servistoj, ke ili arestu lin kaj donu al li nur brasikon por manĝi.
Tuj kiam tio okazis, ĉe la domo de la patro de la junulo, la oranĝujo komencis velki. Kiam la dua frato vidis tion, li iris al sia patro kaj diris:
– Mia frato havas grandajn problemojn kaj mi kuros tra la mondo por helpi lin.
La patro konsentis kaj demandis, kion li volas, benon kun malmulte da mono aŭ malbenon kun multe da mono. Ankaŭ ĉi junulo preferis malbenon kun multe da mono. Lia patro malbenis lin kaj donis al li sakon da mono. Li foriris.
Li marŝis, marŝis, marŝis ĝis li estis elĉerpita, kaj en tiu momento li vidis fumon en la malproksimo. Li iris tien. Estis la palaco de la ŝtelista princino. La reĝidino akceptis lin kun la kutima bonkoreco, kaj post la vespermanĝo ŝi promenis kun li en la legomĝardeno. Transirante la rivereton, ŝi montris sian piedon, kaj kiam ili revenis al la salono, ŝi faris la saman demandon.
– Kion do vi plej ŝatis ĉe mia legomĝardeno?
– La laktukojn, – respondis la junulo.
La reĝidino pensis al si, ke ĉi tiu estas ĝuste kiel la alia. Kaj invitis lin al ludeto, gajnis lian tutan monon kaj arestis lin, kun ordoj nur doni al li laktukon.
Tuj kiam tio okazis, ĉe la domo de la patro la limeujo komencis velki. La tria filo iris al la patro.
– Paĉjo, mi volas eliri en la mondon por helpi miajn fratojn; la oranĝujo kaj la limeujo montras la grandan danĝeron en kiu ili estas.
– Nu, vi iru, – respondis la patro, – sed unue vi devos decidi ĉu vi volas mian benon kun malmulte da mono aŭ mian malbenon kun multe da mono.
– Patro – respondis la junulo – mi volas vian benon kaj malmulte da mono.
La patro benis lin kaj li foriris. Malproksime li trovis maljunulinon, kiu estis ka Dipatrino, sed alivestite.
– Kien vi iras, fileto?
– Mi iras ĉirkaŭ la mondo por vivteni min kaj serĉi miajn fratojn. – respondis la junulo.
La maljunulino donis al li tablotukon kaj diris:
– Kiam vi malsatos, filo, prenu ĉi tablotukon kaj diru: “Kovru vin per manĝaĵo, tablotuko!” – kaj aperos festeno.
Kaj ŝi ankaŭ donis al li saketon kaj diris: “Ĉi saketo faras la samon kiel la tablotuko.” Kaj donis ankaŭ gitareton kaj diris: “Se vi perdos la tablotukon kaj la sakon, simple ludo ĉi gitareton kaj vi ne malsatos nek sentos ian mankon.”
La junulo dankis la donacojn kaj foriris laŭ la vojo. Fine li alvenis al la palaco de la ŝtelista princino. Li frapis kaj estis akceptata kun granda afableco. Post la vespermanĝo okazis la promenado al la legomĝardeno, ĉio ekzakte kiel okazis kun liaj du fratoj. Reveninte de la promenado la princino demandis kion li pli ĝuis.
– La belan piedon de la sinjorino princino, – afable respondis la junulo.
Ŝi ridetis, kvazaŭ por diri: Ĉi tiun mi ŝatas. Poste ŝi invitis lin al ludado kaj tuj liberigis lin je la malmulte da mono, kiun li alportis. Kaj ankaŭ ordonis, ke oni arestu lin kune kun la aliaj.
Posttagmeze venis la horo nutri la kaptitojn, kaj antaŭ la krado de la prizono aperis nigrulino kun telero da brasikoj.
– Koran dankon, – diris la junulo. – Diru al via sinjorino, ke mi bezonas nenion el tio.
– Kaj li etendis la tukon kaj havis la plezuron vidi aperon de vera festeno. La malliberejo estis plena je kaptitoj, ĉiuj preskaŭ mortantaj pro malsato, do la regalo estis bonega. La nigrulino, kiu alportis la manĝaĵon, mire malfermis la buŝon.
– Sinjorino, – ŝi kuris por diri al la princino, – tiu malliberulo de hieraŭ havas magian tablotukon, kiun li nur bezonas malfermi por aperigi festenon.
La princino tuj deziris havi la tablotukon, kaj sendis la nigrulinon por scii, ĉu la junulo volas ĝin vendi. La junulo respondis, ke li volonte donos al ŝi, kiel donacon, kondiĉe ke li dormu unu nokton ekster la pordo de la dormoĉambro de la princino. La reĝidino furiozis pro la respondo, kiun ŝi opiniis granda insulto, sed fine konsentis.
La sekvantan tagon, kiam la nigrulino iris por porti la brasikon al la kaptitoj, la junulo denove rifuzis, kaj malfermis la sakon. Tuj aperis magia festeno, kiun ĉiuj manĝis ĝissate. La nigrulino kuris por diri al la reĝidino: “Sinjorino, li havas sakon eĉ pli magian ol la tablotuko. Princino meritas tiun sakon.”
La princino proponis aĉeti la sakon, kaj la junulo diris, ke li donacos al ŝi la sakon, kondiĉe ke li dormu ĉe la pordo de ŝia ĉambro, sed interne. La princino furiozis, sed la nigrulino sugestis, ke ŝi devas akcepti, ĉar ŝi dormus en la lito kaj li sur la malmola planko. La interkonsento estis farita kaj la junulo dormis en la ĉambro de la princino, proksime de la pordo.
La sekvantan tagon la nigrulino denove iris por porti la brasikon al la kaptitoj kaj vidis la junulon preni la gitareton kaj ekludi. Kaj ĉiuj kaptitoj ekdancis kvazaŭ ili tute ne malsatus. Kaj eĉ la nigrulino deziregis danci. La festo daŭris tiel longe, ke la princino alvokis la nigrulinon.
– Ho, sinjorino, tiu junulo havas gitareton, kiu estas vere la plej granda inter la mirindaĵoj. Tio estas ja princina gitareto!
– Do iru tie kaj eksciu de li, se li volas vendi al mi tiun gitareton.
La nigrulino iris kaj la junulo respondis, ke li donos la gitareton nur kondiĉe ke la princino edziniĝu kun li.
La princino unue sentis sin ofendata, sed poste decidis akcepti la proponon kaj edziniĝis. Tiam ĉiuj kaptitoj estis liberigitaj kaj estis grandaj festoj.
Kaj onklino Nastasja finis la rakonton ripetante finaĵon de aliaj rakontoj:
– “Mi partoprenis en la nupta festo kaj mi alportis teleron kun dolĉaĵoj, sed ĝi falis sur la grundon.”
Eniris tra pordo mia
Foriris tra pordo de l’ nep”;
Ordonas la reĝo, ke iu
Rakontu sep.
– Kion signifas ĉi versetoj pri rakonti sep? – demandis Emilja kiam la nigrulino finis. – Mi nenion komprenas.
– Tio ne estas por kompreni, Emilja, – respondis la nigrulino. Tiamaniere finas la historio. Jen la maniero laŭ kiu mia patrino Tiaga rakontis al mi la kazon de la ŝtelista princino, kaj mi ĝin rakontas ekzakte kiel mi ĝin ricevis.
– Sensencaĵo! – diris Emilja, rigardante sinjorinon Benta. – La tiel nomataj popolaj rakontoj estas tiel konfuzaj, ke la rakontistoj eĉ rakontas tion, kion ili ne komprenas. Tiuj versoj ĉe la fino estas granda stultaĵo, kiun mi iam aŭdis. Ho, Dio en la ĉielo! Vivu Andersen! Vivu Carroll!
– Jes, – diris sinjorino Benta. – Ni ne povas postuli al la popolo la artan perfektecon de grandaj verkistoj de homaro. La popolo… Kio estas la popolo? Ĝi estas aro da kompatindaj maljunaj onklinoj, kiel Nastasja, sen ia kulturo, kiuj eĉ ne scipovas legi kaj kiuj faras nenion krom aŭskulti la rakontojn de aliaj same naivaj estaĵoj, kaj transdoni ilin al aliaj oreloj, kelkfoje eĉ pli falsitaj.
– Mi ankaŭ rimarkas en ĉi rakontoj, avinjo, – komentis Nazulino – estas, ke reĝoj kaj reĝinoj kaj princoj kaj sorĉitaj princinoj ne povas manki. Kial tio okazas?
– La rakontoj de nia lando, filino, venis el Portugalio, kaj ili estas de la tempo, kiam en ĉiuj landoj de la mondo estis nur reĝoj. Prezidantoj de respubliko estas modernaĵo. Ili estas rakontoj el la tempoj de reĝoj. Kaj laŭ la imago de la homoj, reĝoj, reĝinoj kaj princoj estis la plej mirindaĵo kiu ekzistis. Hodiaŭ ĉio ŝanĝis. Preskaŭ ne ekzistas reĝoj, escepte en kelkaj landoj kaj tiuj de la kartaro. Kaj ankaŭ ne ekzistas tiu diablo, kiu eksplodas kaj fetoras kiel sulfuro, antaŭ la rozario. La homoj estas tre konservativaj, do la rakontoj, kiuj venas de gepatroj al infanoj, estas kadukaj, mezepokecaj, de tempo kiam ne ekzistis gazetoj aŭ libroj.
– Nu, rilate min – diris Emilja – mi akceptas ĉi tiujn rakontojn nur kiel studojn pri la nescio kaj stulteco de la homoj. Ili ne plezurigas min. Ili ne estas amuzaj, ili ne estas humuraj. Ili ŝajnas al mi tre krudaj kaj barbaraj – nur por nigrulino, kiel onklino Nastasja. Mi ne ŝatas, mi ne ŝatas, mi ne ŝatas…
5 – La nigra birdo
Estis viro, kiu posedis nigran birdon kiel dorlotbeston. Li ankaŭ havis tre senatentan filon. Iam, la filo iris por nutri la birdon kaj forgesis la pordon malfermita. La birdo fuĝis kun la knabo pendanta per sia beko.
La birdo longe flugis kun la infano ĉe la beko, ĝis ĝi atingis mirindan palacon. Tie li liberigis lin kaj ordonis ke la servistoj preparu la tablon por la tagmanĝo.
Post la tagmanĝo, ĝi donis al la knabo ŝlosilon kaj diris ke ĝi estas la ŝlosilo al la unua el la sep ĉambroj kiuj malfermiĝas al la salono. Kaj ĝi forflugis.
La knabo malfermis la ĉambron kaj trovis multajn ĉevalojn, kun kiuj li bonege amuziĝis, ĝis forgesi la vespermanĝon.
La sekvan tagon, antaŭ ol forflugi, la nigra birdo donis al la knabo la ŝlosilo al la dua ĉambro, kie estis multe da jungilaro. Kaj tiel la nigra birdo donis la ŝlosilojn de ĉiuj ĉambroj ĝis li atingis la kvinan.
La tria ĉambro estis plena je blankaj junulinoj; la kvara estis plena je mulatinoj kaj la kvina estis plena je glavoj.
La knabo kreskis en tiu palaco, kie li havis ĉion, kion li volis.
La birdo ĉiam diris: “Estu afabla kaj obeema, kaj mi donos al vi ĉion, kion mi havas ĉi tie. Mi simple ne volas, ke vi malfermu la sesan kaj la sepan ĉambrajn pordojn. Se vi malfermos ilin, vi perdos tion, kion mi jam donis kaj vi nenion gajnos.”
Sed la junulo ne sukcesis rezisti la tenton, kaj iun tagon li eniris en la sesa ĉambro. Tie li trovis belan riveron el arĝento. Li enŝovis la fingron kaj la fingro fariĝis arĝenta. Kion li faru? Por ke la nigra birdo ne vidu la arĝentan fingron, li vindis ĝin per peco da ŝtofo.
La nigra birdo tamen estis bona divenanto; ĝi vidis la fingron vindita kaj ĉion komprenis.
– Mi jam scias, ke vi malfermis la sesan ĉambron, – li diris. – Kaj la knabo, tre timigita, ĉion konfesis: – Mi malfermis, baptopatro (li traktis la birdon kiel baptopatro), sed mi esperas, ke vi ne punos min.
– Mi pardonas vin ĉi-foje, sed mi punos vin, se vi malfermos la sepan ĉambron, – diris lia baptopatro, donante al li la ŝlosilon kaj forflugante.
La junulo rezistis kiel eble plej longe, sed fine li ankaŭ malfermis la sepan ĉambron. Tie li trovis riveron da oro. Li metis la fingron en la likva oro kaj la fingro fariĝis ora. Li devis vindi ĝin per alia peco da ŝtofo.
La nigra birdo revenis kaj ĉion rimarkis. Kaj diris:
– Kiel puno pro via malobeo, mi trempos vin en tiujn du riverojn kaj forĵetos vin el ĉi tie.
Kaj ĝi plonĝis lin en la riveron de arĝento, poste en la riveron de oro, kaj fine forpelis lin el la palaco. Sed pro kompato, lia baptopatro donis al li magian vergon.
La junulo marŝis ĝis li alvenis al regno, kie li trovis maljunan nigrulon. Li farbis sian vizaĝon kaj aĉetis la vestaĵojn de tiu nigrulo, por ke li sukcesu eniri en la urbo sen ke la homoj rimarku, ke li estas ora kaj arĝenta.
Tamen la princino, kiu estis ĉe la fenestro, vidis la scenon de malproksime kaj iris al la reĝo, sia patro, kaj diris ke ŝi volas edziniĝi kun la plej ĉifona maljuna nigrulo, kiu alvenis en la urbo.
La reĝo multe miris pro la deziro de sia filino, sed li ne havis alian elekton ol plenumi ŝian volon. Li ordonis ke iu prenu la nigrulon kaj alportu lin al la palaco.
Kiam la nigrulo eksciis, ke la reĝidino volas edziĝi kun li, li ankaŭ surpriziĝis, ĉar li ne supozis, ke ŝi scias ĉion.
Ili geedziĝis kaj li eĉ ne havis kuraĝon kuŝi sur la lito de sia edzino. Li dormis sur la planko, sur tabulo. Tio ege malplaĉis al la reĝo, kaj li iĝis malsana je la koro. La familio faris promeson al la Dipatrino, pri tio, ke, se la reĝo resaniĝos, okazos granda festo.
La kuracisto venis kaj preskribis tri birdojn kun plumoj kiel medikamenton.
La nigrulo estis informata pri ĉio, kaj li ankaŭ elsciis, ke la princoj edziĝintaj al la aliaj filinoj de la reĝo eliros surĉevale ĉirkaŭ la mondo serĉe de la birdojn kun plumoj. Li petis al la magia vergo tre riĉan kaleŝon, belegan veston kaj tri birdojn kun plumoj.
Li eniris en la kaleŝo kaj iris renkonte al la bofiloj de la reĝo.
Tuj kiam ili vidis la tri birdojn, ili demandis al la vojaĝanto, ĉu ili estas vere birdoj kun plumoj kaj ĉu li volas vendi ilin. La vojaĝanto respondis, ke li nur donacus la birdojn, se la knaboj permesos al li marki ilin sur la kruro per ruĝe varma fero. Ili konsentis. Ili estis markitaj sur la kruro kaj rapidis al la palaco de la malsana reĝo kun la tri plumitaj birdoj. La reĝo manĝis ilin kaj saniĝis. La grandaj festoj komenciĝis.
La princino edzino de la nigrulo iris al la preĝejo, sed ŝia edzo petis al la magian vergon elporti alian veturilon eĉ pli belan ol la unua, kaj alian luksan veston – kaj li galopis por atingi la preĝejon antaŭ la edzino. Li eniris en la templo, kaj ĉiuj miris pro lia beleco. Sed tiu, kiu plej surpriziĝis, estis sia propra edzino, kiu estis mil leŭgoj for de imagi, ke li estas ŝia nigra edzo. La fratinoj, edzinoj de la aliaj princoj, diris al ŝi: “Vi devintus edziniĝi kun tia junulo, ne kun tiu nigrulo.”
En la festo de la sekvanta tago, la nigrulo petis al la magia vergo eĉ pli belan kaleŝon kaj eĉ pli belan vestaĵon. Kaj li iris renkonte de la edzino ĉe la preĝejo, lasante ŝin terure impresita de sia beleco kaj riĉeco.
En la tria tago la samo okazis: eĉ pli bela kaleŝo kaj vesto kiu estis kvazaŭ sennuba ĉielo. Post la ekleziaj festoj okazis bankedo en la palaco – kaj la nigrulo sin prezentis en la sama kaleŝo kaj en la sama vesto, kiel en la tago, kiam li donacis la birdojn kun plumoj al la bofiloj de la reĝo.
La princoj ege miris vidante tiun viron tie, kaj des pli kiam la fremdulo deklaris, ke li ne sidas ĉe tablo, kie sidas liaj sklavoj.
– Kiuj sklavoj? – demandis la reĝo.
La juna viro indikis la bofilojn de la reĝo kaj diris ke ili estas liaj sklavoj, ĉar iliaj kruroj estis markitaj per la sama marko, per kiu li markis siajn bovojn.
La reĝo ekzamenis la krurojn de la junuloj kaj vidis la markojn. kiam iliaj edzinoj eksciis tion, ili ĵetis sin el la fenestroj; kaj la kompatindaj princoj faris la samon. Kaj la reĝo estis tiel malĝoja, ke li mortis tagojn poste. Kaj la junulo fariĝis la posedanto de la tuta regno.
– Ĉi rakonto, – diris dinjorino Benta, – estis kolektita de erudiciulo inter popolo el la ŝtato Pernambuko, en nordoriento de Brazilo. Ni povas bone rimarki, ke temas pri detranĉita rakonto, tute sen piedoj nek kapo, kiel diras Emilja. Ĝenerale, rakontoj enhavas moralon, ian lecionon – sed en ĉi tiu ni vidas nenion el tio. La fino eĉ lasas nin seniluziigitaj.
– Ankaŭ mi pensas tion, – diris Emilja. – Tiu princino, kiu edziniĝas kun maljuna nigrulo, la nigra birdo, kiu portas la knabon per sia beko, tiuj ĉambroj plenaj, kun ĉevaloj, jungilaroj, blankulinoj, mulatinoj – kaj la lastaj kun tiuj riveroj el arĝento kaj oro, tio havas neniun sencon. Kaj kio pri la puno, kiun inventis la nigra birdo? Ĉu doni al homo magian vergon estas puno? Mi deziras tiun punon! Stultaĵoj de maljunaj nigrulinoj. En ĉi rakonto mi vidas vicon da maljunaj nigrulinoj, ĉiu pli stulta ol la alia – kiuj rakontas kun pliaj kaj pliaj konfuzaĵoj.
– Kio pri la birdoj kun plumoj? – diris Nazo. – Tion mi ne komprenas…
– Mi ne scias, knabino, – respondis la nigrulino. – Tiele mi aŭdis la rakonton kaj tiele mi rakontas ĝin. Birdo kun plumo estas birdo kiu havas plumon, ŝajnas.
– Kaj ĉu vi iam vidis birdon sen plumo, stultulino? – diris Emilja. – Bone, ke vi mem konfesas ke vi ne inventis la rakonton, alie mi detranĉus pecon de via lipo…
– Emilja, respektu la pliaĝulojn! – riproĉis sinjorino Benta.
– Pardonu min – diris la malrespektema pupo – sed, por mi, la respekto neniel rilatas al la aĝo. Mi respektas junan abeleton, kiu diras al mi prudentajn aferojn – sed se Metuŝelaĥ aperos antaŭ mi kun sensencaĵo, ĉu vi pensas, ke mi ne fajrigus lian barbon? Ho, mi ja fajrigus!…
6 – La vulpeto
Iam estis princo, kiu eliris en la mondon, serĉe de kuracilon por la reĝo, lia patro, kiu estis blinda. Post multe da promenado, li preterpasis vilaĝon, kie li vidis plurajn virojn kiuj bategis kadavron.
– Kio okazas? – demandis la princo.
– Okazas ke tiu viro ŝuldis al ni monon kaj mortis sen pagi. La kutimo de nia vilaĝo diras ke ni devas bategi la kadavron.
La princo ribelis kontraŭ la brutalaĵo, pagis la ŝuldon de la mortinto kaj ordonis ke li estu entombigita.
Kaj li sekvis sian vojon. Tuj poste li renkontis vulpon, kiu demandis al li kien li iras. La princo diris, ke li serĉadas kuracilon por la blindeco de la reĝo, lia patro.
– Nu, mi konas kuracilon, – diris la vulpeto. – Nur frotu iom da “papaga ungvento” ĉe la okuloj de la reĝo, sed de certa papago el la Regno de la Papagoj. Vi devas tien iri, mia princo. Je noktomezo vi eniru la lokon, kie ĉi birdoj vivas. Vi ne rigardu la belajn, kiuj loĝas en oraj kaĝoj. Prenu la plej maljunan el ĉiuj, la plej senpluman kaj malpuran, kiu estas en angulo, sur malpura ripozejo. Tiu papago estas la ĝusta.
La princo iris. Kiam li eniris en la Regno de la Papagoj, li miris pri tiom da belaj birdoj, kiujn li vidis, en kaĝoj el arĝento kaj oro, kaj eĉ ornamataj per diamantoj. Forgesinte la rekomendon de la vulpeto, li prenis la plej belan kaĝon kaj eliris. Sed la papago ekkriis. La gardistoj vekiĝis kaj arestis la princon.
– Kion vi volas kun ĉi papago? – ili diris. – Vi mortos, vi, ŝtelisto!
La princo, tre timema, klarigis pri kio temas. La gardistoj tiam diris al li:
– Bone: ni donos al vi la papagon, se vi devas iri al la Regno de la Glavoj kaj alporti unu al ni – kaj ili liberigis lin.
La princo foriris tre malĝoja ĉar li ne sciis tion, kie estas tiu regno. La vulpeto denove aperis al li.
– Do, mia princo, kial vi tiel malĝojas?
La princo rakontis.
– Mi tre rekomendis, ke vi kaptu la plej maljunan kaj malbelan papagon. Nun, tio, kion vi devas fari estas la jeno: iru al la Regno de la Glavoj (kaj indikis al li tion, kie ĝi estas) kaj eniru je noktomezo. Vi trovos glavojn de ĉiuj formoj kaj grandecoj, el oro kaj arĝento, multajn ornamitajn per gemoj – sed ne prenu iun el ĉi tiuj. Prenu rustan kaj malnovan, kiu estas en angulo. Tiu estas la ĝusta.
La princo iris al la Regno de la Glavoj kaj gapis antaŭ la multaj mirindaj glavoj kiujn li vidis. Sed li ne havis la volon preni la plej malnovan, rustan glavon; li elektis, male, la plej riĉan el ĉiuj.
Dum li estis foriranta, li bruegis senintence; la gardistoj vekiĝis kaj arestis lin. Li estis kondukata al la Reĝo de la Glavoj.
La princo do rakontis sian malgajan historion tiamaniere, ke li kortuŝis la gardistojn, kiuj diris: “Nu. Ni pardonos vian krimon, se vi iros al la Regno de la Ĉevaloj kaj alportos unu al ni.”
La princo iris por serĉi la Regnon de la Ĉevaloj. Kaj li trovis la vulpon.
– Kien vi iras tiel malĝoja?
La princo ĉion rakontis.
– Laŭmerite, – diris la vulpeto. – Kial vi ne faris ekzakte kiel mi diris? Estas nur unu rimedo nun – iri al la Ĉevala Regno (kaj ĝi diris al li kie ĝi estas) kaj tien eniri je noktomezo. Vi trovos multajn ĉevalojn je ĉiuj koloroj kaj rasoj, ĉiuj tre belaj. Sed ne prenu iun el ĉi tiuj. Elektu la plej maljunan kaj malbelan. Tiu estas la ĝusta.
La princo iris, sed li vidis tiom da belaj bestoj en la Regno de la Ĉevaloj, ke li ne havis la koron preni la plej maljunajn kaj malbelajn. Anstataŭe, li elektis la plej belan el ili ĉiuj. Dum li foriris, la ĉevalo henis, vekis la gardistojn kaj ili arestis lin.
Li klarigis la problemon kaj fine la gardistoj diris:
– Nu, ni pardonos vin, se vi ŝtelos la filinon de la reĝo.
La princo promesis tion fari kaj foriris. Iom poste, li trovis la vulpeton, kiu diris al li:
– Princo, sciu, ke mi estas la animo de tiu mortinto, kiu ricevis la bategojn pro la ŝuldoj. Mi klopodas por protekti vin, sed nenio helpis. Vi neniam faras tion, kion mi diras. Nun ni vidu ĉu vi kapablas sekvi miajn instruojn.
Prenu ĉevalon kaj iru noktomeze al la reĝa palaco; eniru; kaptu la junulinon, metu ŝin ĉe via dorso kaj galopante fuĝu. Iru al la Regno de la Ĉevaloj kaj prenu la malnovan ĉevalon, kiel mi diris antaŭe. Poste iru al la Regno de la Glavoj kaj prenu la malnovan glavon, kiel mi diris antaŭe. Poste iru la Regno de la Papagoj kaj prenu la malnovan papagon, kiel mi diris antaŭe. Kaj galopu plenrapide al la domo de via patro, ĉar la maljunulo preskaŭ mortas.
Sed neniam eniru en nekonatajn vojojn kaj ne neglektu vian celon ĝis vi revenos hejmen. Kaj adiaŭ
La princo iris. Li alvenis al la reĝa palaco, rabis la princinon; alvenis al la Regno de la Ĉevaloj kaj prenis la plej maljunan kaj malbelan; alvenis al la Regno de la Glavoj kaji prenis la plej aĝan; alvenis al la Regno de la Papagoj kaj kaptis la plej malbelan – kaj galopis al sia domo.
Survoje, tamen, li renkontis siajn fratojn, kiuj serĉadis lin tra la mondo. Tamen kiam ili vidis tiujn objektojn, ili pleniĝis je ĵaluzo kaj decidis mortigi lin por ŝteli ĉion de li. Do ili konvinkis lin, ke li forlasu la vojon kaj prenu flankan vojon, ĉar tiamaniere li liberiĝos je ŝtelistoj.
La junulo falis en la kaptilon; li prenis flankan vojon. Iom poste, la malbonaj fratoj rabis lin, ŝtelis kaj ĵetis lin en truon, certaj, ke li mortos. Kaj ili revenis hejmen kun la kaptaĵoj.
Tamen, jen tio kio okazis. La junulino ne volis manĝi aŭ paroli; la papago metis la kapon sub sian flugilon kaj eĉ ne diris vorton; la glavo fariĝis eĉ pli rusta kaj la ĉevalo pendis la kapon kvazaŭ ĝi mortos.
Kiam la junulo, ene de la truo, vekiĝis el sia longa sveno, li vidis la vulpon antaŭ si. La vulpo eltiris lin el la truo kaj li iris hejmen. Li pensadis pri tio, kion li faru. Tuj kiam li alvenis, la glavo perdis sian ruston kaj fariĝis kiel nova; la papago ricevis novajn plumojn kaj flugis por sidi sur lia ŝultro; la princino elkore ridis kaj parolis dum longa tempo kaj la ĉevalo levis la kapon kaj tuj dikiĝis.
La princo iris al la ĉambro de la blinda reĝo kaj frotis iom da “papaga ungvento” ĉe liaj okuloj – kaj la reĝo tuj reakiris sian vidkapablon kaj sanon.
Okazis granda ĝojo ĉe la kortego. La bona princo edziĝis kun la junulino kaj la malbonaj fratoj estis forpelitaj el la regno. Kaj la rakonto finiĝis.
– Nu, – diris Emilja. – Ĉi rakonto estas pli bone aranĝita. Sed mi rimarkas ion: la popularaj rakontoj ŝajnas esti nur unu, rakontataj en mil malsamaj manieroj. Ili tiom multe parolas pri la imagkapablo de la popolo kaj mi vidas nenion el tio. Mi vidas nur grandan malriĉecon.
– Jes, – diris sinjorino Benta. – Ankaŭ ĉe nia popolo mi ne trovas multe da imago. La rakontoj kiujn ni aŭdas fakte ripetas sin, ŝajnas ke ĉiuj apartenas al la sama ciklo.
– Ĉu ciklo? – ripetis Nazulino. – Kio estas tio?
– Kiam estas centra ideo kaj ĉirkaŭ ĝi estas multaj rakontoj similaj unu al la alia, la saĝuloj diras, ke ili apartenas al la sama ciklo. En Eŭropo ekzistis, en la Mezepoko, la ciklo de rakontoj pri la Vulpo. Ankaŭ ekzistis la ciklo de rakontoj pri la Reĝo Arturo. La homoj estas ravataj de iu ideo kaj teksas variantojn ĉirkaŭ ĝi.
– Mi rimarkas la samon hodiaŭ rilate la filmojn, – diris Peĉjo. – Kiam aperas originala filmo, ĉiuj profitas la ideon kaj preparas filmojn pri la sama temo. Ĉi ripeto eĉ fariĝas naŭziga.
Kaj tio ankaŭ okazas en literaturo, – diris sinjorino Benta. – Kiam ajn verkisto publikas originalan verkon, kun io nova kiu allogas la publikon, ĉiuj malbonaj verkistoj okupiĝas pri uzado kaj misuzado de la temo. Kiam la libro La Gvaranio, de “José de Alencar” aperis ĉe ni, en Brazilo, tuj venis granda kvanto da indianaj romanoj kaj fabeloj pri la sama temo. Ili estis verkoj malmulte valoraj, imitaĵoj, kiujn la tempo forbalais per la balailo de la forgeso. Restis nur la originala verko.
– Bone, – diris Peĉjo. – En ĉi kazo, ni havas en popularaj rakontoj la ciklon de la etaj princoj Joĉjo, kiuj trairas la mondon serĉe de maljunulinojn, kiuj instruas medikamentojn kaj aliajn miraklajn aferojn. Tiuj, kiujn jam rakontis onklino Nastasja, ŝajnas, ke apartenas al la sama ciklo. Mi estas laca pri ĉi “ciklismo”…
