Lobato en Esperanto

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 15 kaj 16

 

15 – Terpomoj kaj Sokrato

         La vespermanĝo okazis plena je ĝojo. Sinjorino Benta kuŝis sur kuseno inter la mastrino de la domo kaj Sokrato. Ĉe la alia flanko de la tablo, multe pli malalta ol la modernaj, kuŝis Nazulino, inter Fidiaso dekstre kaj Herodoto maldekstre. Kronoj el rozoj zonis la kapojn de ĉiuj manĝantoj. La interparolado turnis sin al diversaj temoj kaj fine ili parolis pri la kuirarto.

         – Nu – diris Sinjorino Benta – la kialo de nia vojaĝo al ĉi jarcento estas samtempe sentimentala kaj kuirarta: la serĉado de onklino Nastasja, kiu estas nia amikino kaj nia kuiristino. Ho, kia kuiristino! Kvazaŭ ŝi havus la violonon de la “bongustaĵo” por eltiri mil harmoniojn el ĝi! La plej simpla manĝaĵo, viando kun terpomoj, fazeolaĵo kun grivoj, vatapao (*), ĉio, kio finfine eliras el ŝia kaserolo, estas perfektaj ĉefverkoj, ekzakte kiel perfektaj ĉefverkoj estas la skulptaĵoj de Fidiaso kaj Polikleto…

         – Kio pri la kuketoj, avinjo? – memorigis la knabino, ĉe alia flanko de la tablo. – La kuketoj de onklino Nastasja jam estas famaj en la tuta Brazilo. Kiom da leteroj vi ricevas de infanoj kiuj petas la recepton de ŝiaj kuketoj?

         Herodoto konsentis pri tio, ke ja ekzistas estaĵoj dotitaj per vera kuirarta genio.

         – Iam, en Frigio, – li diris, – gastigis min maljuna sinjorino Aretusa, kiu surprizis min per neforgesebla plado – bongustaĵo, efektive tre ofta, el lakto kaj lardo, preparita en figaj folioj (al tiu ĉi plado aludas Aristofano.). Kun kia plezuro mi formanĝis la bongustaĵon! Mi sentis kvazaŭ mi manĝus la ambrozion de la dioj. Kian spicaĵon, kian arton la maljunulino ne uzis por prepari tiun pladon!

         – Eble alia arto estis je via flanko, amiko Herodoto, – diris Sokrato. – La arto nomata malsato, kiu kutime sukcesas ĉi mirindaĵojn. Ankaŭ mi, en la batalo de Potidea, manĝis pecon da ŝafaĵo, kiun mi neniam forgesos – same kiel mi neniam forgesos mian teruran malsaton…

         – Vi diris viandon kaj terpomojn, – diris la edzino de Periklo. – Kio estas terpomo?

         – Tubero, sinjorino Aspasia. La tubero de planto de la familio de Solanacoj, kiu estis la plej bona donaco de Ameriko al eŭropanoj.

         – Kial? – demandis Herodoto.

         – Ĉar, pro tio ke ĝi estas tubero, ĝi povas resti en la grundo, sen  postuli  tujan rikolton. Ordinare la plantoj kiujn oni ne rikoltas je la ĝusta tempo, sekiĝas aŭ putriĝas. Post la eltrovo de la terpomo kaj ĝia enkonduko en Eŭropon, nutraĵoj en iuj landoj multe pliboniĝis. La malsato, kiu periode turmentis ilin, ĉesis.

         – Kiel estas la terpomo? – demandis Aspasia.

         – La formo estas neregula, pli-malpli rondeta. Ili estas tuberoj, kiuj disvolviĝas ĉe la radikoj de la planto, kovritaj de flaveca ŝelo kaj tre riĉaj je amelo. Ni uzas ilin kuiritajn en akvo, aŭ frititaj.

         – Ekzistas ankaŭ la batato – diris Nazulino – kaj de du kvalitoj, flava kaj purpura. Ili estas pli grandaj kaj ne rondaj…

         Tio estis granda novaĵo por la grekoj kaj la temo instigis etan  disertaĵon de Sokrato. Li parolis pri la senfina ebleco per kiu iu temo disvolviĝas – eĉ ĉe la tablo.

         – Jes – diris Sinjorino Benta – la tablo, kiu estas tiel simpla en via lando, riĉiĝos senĉese. La homo estas ĉiomanĝa besto, li manĝas ĉion – kaj ju pli li progresas, des pli li inventas novajn manĝaĵojn. Mi konsideras ĉi tion malbonaĵo. Tiu, kiu manĝas ĉion, nepre manĝas malbone, ĉar la ĝusta manĝaĵo devas esti unu – kiel lakto por junaj infanoj, mielo por abeloj, fungoj por formikoj.

         – Ĉu fungoj por formikoj? – surpriziĝis Poliklitoso, kiu tute ne sciis pri la manĝaĵo de la formikoj.

         – Jes – respondis Nazulino – ili ne manĝas foliojn, kiel preskaŭ ĉiuj opinias. Ili simple tondas la foliojn kaj kunportas ilin enen de la formikejo. Tie ili amasigas ilin en certa maniero por ke aperu la ŝimo. Tiu ŝimo, kiu kreskas sur la folioj, estas la fungo, pri kiu parolis avino. La formikoj nur manĝas ĉi fungojn.

         Ĉiuj miris pri tio.

         – Mi rimarkas, – diris Periklo, – ke malgraŭ la civilizacio, kiun ni atingis en Grekio, estas ankoraŭ multe da novaĵo por veni.

         – Vi pravegas! – ekkriis Sinjorino Benta. – Estas multaj novaĵoj por veni, kaj multaj jam ekzistas en nia moderna mondo. Se mi rakontus etan parton de ili, mi bezonus jarojn kaj jarojn. Pri la maniero manĝi, ekzemple. Vi manĝas laŭ la natura maniero, vi uzas viajn manojn. Ni modernuloj nur uzas la manojn por teni la manĝilon.

         – Ĉu manĝilo?

         – Jes. Ni nomas manĝilaron al kelkaj instrumentoj kiujn ni tenas en la manoj por kunporti la manĝaĵoj al la buŝo. Por tio, ni havas la forkon, kiu estas metala bastono kun tenilo kaj kvar pikiloj, aŭ dentoj…

         – Speco de miniatura Posidona tridento, kun kvar pikiloj, – klarigis la knabino. – Instrumento kiu pikas.

         – Ekzakte. Eta Posidona tridento. La kulero similas al la forko, sed anstataŭ la pikilojn, ĝi havas rondan kavan ekstremo. Ĝi estas uzata por manĝi likvaĵon – supon, buljonon…

         – Ankaŭ ricin-oleon… – memorigis la knabino.

         – Jes, ĉio, kio estas likva, resume.

         – Kaj la tranĉilo, tion vi konas – por tranĉi.

         La grekoj mirigite rigardis unu la alian. Sinjorino Benta daŭrigis:

         – Sur niaj manĝotabloj estas ankoraŭ aliaĵoj. Etaj apogiloj, sur kiuj ni metas la manĝilaron, por ke la tablotuko ne malpuriĝu. Buŝtuko. Flakonetoj por diversaj saŭcoj, ktp.

         – Kaj la ujoj por la dentopikiloj, avinjo! Vi forgesis.

         – Jes, ujoj por la dentopikiloj… Mi memoras ke en la domo de mia patro estis arĝenta ujo kiu reprezentis la etan Eroson kun malfermataj flugiloj, pafarko en la mano kaj sagujo sur la dorso. La pikiloj estis en la sagujo, anstataŭ la sagoj. Tiu ujo por dentopikiloj estis memoro pri Grekio.

         – Sed plej interesaj estas la cikonia ujo por dentopikiloj, – la knabino diris al ili.

         Aspasia ekscitiĝis kaj demandis tion, kiaj ili estas.

         – Tre simplaj. Estas cikonio kun pinta beko, kiu staras antaŭ skatoleto da dentopikiloj. Kiam ni malsuprenlevas la kolon de la cikonio, ĝia beko “hokas” la dentopikilon kaj levas ĝin supren.

         – Kiel interese! – ili ĉiuj murmuris.

         – Kaj en la kuirejo? – demandis Aspasia. – Kio novas?

         – Vi eĉ ne volus scii, sinjorino! – diris Sinjorino Benta. – Moderna kuirejo havas tiom da aferoj, tiom da etaj maŝinoj, tiom da kaseroloj…

         – La plej interesa estas la viandomuelilo, – diris la knabino. – Ni metas la viandon en malgrandan ujon kaj turnas iun mankrankon – kaj la viando eliras tute muelita. Por fari kolbasoj, ĝi estas bonega.

         Herodoto, kiu havis en la kapo la mencion pri la dentopikilo de la patro de Sinjorino Benta, revenis al la temo.

         – Do, en via tempo, oni uzas la bildon de Eroso por utilisma celo? Granda estas ĉi manko de respekto. Eroso estas dio.

         Tion kondukis la konversacion al la filozofia sfero.

         – Jes – diris Sinjorino Benta – la grekaj dioj en mia tempo havas nur utilismajn aŭ ornamajn funkciojn. Ili ankoraŭ aperas en literaturo kiel poeziaj bildoj, nenio pli. Ili estas pitoreskaj rememoroj de la pasinteco.

         Tiu revelacio certe timigus la grekojn surstrate, sed ĝi ne timigis la ĉeestantojn, kiuj estis dotataj per rafinita filozofia spirito. Ili sciis tion, ke la grekaj dioj evoluas – kaj nature daŭre evoluos.

         – Ili ne nur evoluis – diris Sinjorino Benta – ili ankaŭ mortis. Modernaj popoloj nur akceptas unu Dion. La granda kvanto da dioj, kiujn mi rimarkas ĉi tie, estas destinita malaperi.

         – Ĉu tio eblos? – ekkriis Aspasia.

         – Ĉu ankaŭ Zeŭso?

         – Jes, Zeŭso havas la difekton esti tro homa, kaj por estaĵoj kiel ni, venantaj el jarcentoj kaj jarcentoj de la estonteco, plej surprizas, ke la nuntempaj grekoj ankoraŭ serioze konsideras tiujn diaĵojn, kiuj eliris el la imago de la homoj kaj estis plibonigitaj de la poetoj.

         Periklo vokis Eŭangelon kaj demandis ĉu iu homo sur la strato aŭskultas ilin. Se la Atenanoj aŭdus tiun dialogon, ili neeviteble denuncus la maljunulinon, pro blasfemo kaj ateismo.

         Sokrato ridetis. La vortoj de la “divenistino” estis konfirmo de liaj plej intimaj ideoj pri la dioj. Li nur ŝajnigis tion, ke li akceptas ilin. En la profundo li akceptis nur superan estaĵon, neniam homeca. Sed li evitis diskuton. Sokrato sciis la altan valoron de prudento.

         Kiu plej miris pro la vortoj de Sinjorino Benta estis Fidiaso. Li ĉiam traktis kun dioj kaj skulptadis iliajn bildoj. Pro tio, li estis absolute konvinkita pri ilia reala ekzisto. Do, la ideoj de la “divenistino” lasis lin sufiĉe konfuzita. Ekde tiu tago, la dubo eniris en la animon de la granda skulptisto.

         Tiu vespermanĝo ĉe la domo de Periklo ne similis al iu ajn bankedo de la tiel nomataj “Orientuloj”, kie estas troege luksaj kaj kun ekstravagancaj pladoj.

         Ĉio tre simpla kaj modesta. Rostita ŝafido – kaj bonega! – eĉ inda je onklino Nastasja. Pano, fiŝoj, fromaĝoj de diversaj specoj, sekigitaj kaj freŝaj fruktoj, figoj, vinberoj, mielo, lakto, bonegaj vinoj…

         Je la fino venis pelvoj kun akvo por lavi la manojn – kaj ĉiuj leviĝis kontentaj kaj feliĉaj.

         Poliklitoso deklaris, ke li neniam aŭdis tiom da mirindaĵoj, kaj Sokrato konfesis, ke li kolektis bonegan materialon por la modifo de multaj el siaj ideoj.

         Estis la naŭa nokte – tempo por disiĝi. Fidiaso proponis al Nazulino promenadon por la sekvanta tago. “Mi volas montri al ĉi knabino ĉiujn novajn verkojn, kiujn mi inspektas.” Sokrato konsilis al Sinjorino Benta ne perdi la okazon renkonti Sofoklon.

         – Ĉu li estas en la urbo? – demandis la maljunulino.

         – Jes, kaj li ne venis vespermanĝi, ĉar li estis malsana. Provu renkonti lin, sinjorino. Sofoklo valoras la penon.

         Sinjorino Benta ne komprenis.

         – Ĉar la sorto metis en Atenon Kratinoson kaj Eupolison, du kanajlojn de la teatro, ĝi devis ankaŭ meti, kiel kompensaĵon, Sofoklon. Estas la veneno kaj la kontraŭveneno.

         – Kial vi citis Kratinoson kaj Eupolison kaj ne citis Aristofanon? – demandis Aspasia.

         – Ĉar Aristofano estas geniulo – respondis Sokrato – kaj al geniulo eĉ certaj etaj mankoj estas pardonindaj.

         Herodoto klarigis al Sinjorino Benta plurajn punktojn de siaj rakontoj, kiujn ŝi legis en la Bieneto de la Flava Pego kaj ne bone komprenis; kaj eĉ demandis tio, ĉu onklino Nastasja estas el Egiptio. “Ne, sinjoro. Ŝi eble venis el afrika malproksima regiono, sude de Egiptio – el Angolo, eble. La nigruloj kondukitaj kiel sklavoj al Brazilo venis el landoj kiujn la hodiaŭaj grekoj ankoraŭ ne konas.”

         La “Patro de la Historio” adiaŭis kun granda miro. Tio, pri “landoj, kiujn la nuntempaj grekoj ankoraŭ ne konas” malĝojigis lin.

         Poliklitoso diris ke li ĵus finis marmoran skulptaĵon pri Heraklo en batalo kun la Hidro de Lerno kaj ke li volas donaci ĝin al Peĉjo, ĉar Peĉjo estis fervora admiranto de Heraklo. Sinjorino Benta ne trovis vortojn por danki pro la donaco.

         Post kiam ĉiuj foriris, Aspasia kondukis ilin al ilia ĉambro.

         Kaj morgaŭ, – ŝi diris, – ni devas zorgi pri fasono. Ne estas bona ideo por vi promeni tra la urbo kun tiu vesto, tiu ro… ro… ro, kiel vi diras?

         – …robo, robo.

         – Jes, robo. Ĝi altiros la rigardojn kaj provokos homamason. La saĝa afero estas vestiĝi laŭ la kutimoj de la tero. Pro tio mi venigis tunikon kaj peplon, kaj tuniko ankaŭ por la etulino. Koncerne la hararanĝon, sklavino mia venos morgaŭ por kombi vin laŭmode.

         Bonan nokton kaj belajn sonĝojn!

         Kiam ili estis solaj, Sinjorino Benta eksidis en la lito.

         – Kiel absurde, nepino mia! – ŝi diris, dum ŝi ĉirkaŭrigardis la ĉambron. – Ni du ĉi tie en la jarcento de Periklo, en la domo de Periklo, interparolante kun Sokrato, Herodoto, Fidiaso kaj aliaj homoj, kiuj al la modernuloj eĉ ŝajnas mitoj!…

         Nazulino vestis sian etan tunikon. Kaj rigardis sin en arĝenta spegulo.

         – Kion pri via greka nepino, avinjo? – Sinjorino Benta tenere rigardis ŝin.

         – Ĉarmoplena, filino; mi nur timas, ke kun tiuj vestaĵoj vi frenezigos la kapon de Alkibiado. Bone, ke li ankoraŭ estas infano. Danĝera viro li estos en la estonto…

         Ilia dormo en tiu nokto estis trankvila, precipe por Sinjorino Benta, kiu dum longa tempo murmuris al si: “Mi, en la domo de Periklo! Mi, parolante kun Sokrato! Mi, kun statuo de Poliklitoso!… Estas tro, estas tro…”

         Fine, laca pro tiom da emocioj, ŝi dormis kaj revis pri sia eta hamako sur la verando de la Bieneto de la Flava Pego.

(*) Vatapao estas brazila plado de afrika origino, kies bazo estas pano aŭ maiza faruno, kun multaj variaĵoj en la ingrediencoj, sed ĉiam kun granda kvanto da spicaĵoj.

 

16 – La Hidro de Lerno

         Dum la bona maljunulino ĝuis la gastamon de Periklo, la tri “peguletoj”, reen en Helenio, fiksadis siajn okulojn al la horizonto. Kio venas? Ĉu centaŭroj?

         Estis ja bando da centaŭroj, la samaj, kiujn Heraklo venkis antaŭ sia heroaĵo kun la Erimanta apro. La kazo estis la jena: ĉar Heraklo serĉadis la apron, la centaŭro Folo, filo de la dio Sileno kaj nimfo de la arbaro, gastis lin. Li petis trinki.

         La trinkemoj de Heraklo estis famaj. Folo montris barelon, kiu estis komuna posedaĵo de ĉiuj centaŭroj tie loĝantaj – kaj la heroo ĉion trinkis.

         – Ĉu la tutan barelon?

         – Kompreneble jes. Kiam la aliaj centaŭroj aperis, ili vidis la malplenan barelon. Ili koleriĝis kaj atakis la heroon per ŝtonoj kaj bastonoj. La reago de Heraklo estis enorma. Li atakis du el ili per la nerezisteblaj batoj de sia klabo kaj postkuris la aliajn per sagoj. Pro tio,la centaŭroj ĉiam forkuris kiam Heraklo alproksimiĝis.

         Kaj ĝuste tio okazis tiun posttagmezon. Heraklo venis al la marĉo por batali kontraŭ la Hidro kaj trapasis la regionon de centaŭroj. Tuj kiam ili rekonis lin, la monstroj forkuris kune la plej furioza galopo. (*)

         Peĉjo, supre de la roko, rigardis la mirindan kuradon. Estis ses timindaj monstroj, je bela galopo.

         – Kiel ili kuras! Rigardu, Emilja, kiel ili saltas kaj kiel ili balancas la kapon en la aero. Nia moderna mondo estas tro enuiga. Imagu kelkajn el tiuj mirindaĵoj en nia Flava Pego…

         Emilja estis en ekstazo.

         – Se mi estus Sinjorino Benta, mi translokiĝus la bieneton ĉi tien. En la bieneto ne ekzistas veran plezuron. Nur onklo Barnabeo, Elija la Turko, kolonelo Teodoriko – nur serpentoj anstataŭ hidroj, nur la Konsilanto anstataŭ centaŭroj…

         Sed la monstroj baldaŭ malaperis en fora arbaro.

         – Kia domaĝo! – ekkriis Peĉjo. – Mi ŝatus pasigi mian tutan vivon rigardante tiujn ĉi centaŭrojn ĵetantaj sin tra la kampoj. Ho, mirindaĵo inter mirindaĵoj…

         La bruado atingis la orelojn de la Hidro, kiu ekatentis.

         – Rimarku! – diris Emilja. – Ĝi vekiĝis. Ĝiaj dek kvar okuloj brilas kiel steloj kaj ĝiaj sep langoj estas ekstere, vibrantaj…

         Peĉjo rimarkis, ke tio estas vero. La monstro estis vigla, kvazaŭ ĝi flarus malamikojn proksime.

         Ĝi aspektas kiel tiu vestopendigilo en la ĉambro de Sinjorino Benta, – murmuris Emilja, aludante al unu el tiuj antikvaj pendigiloj uzataj en bienoj, kun aspekto de kandelabro.

         – Kaj rigardu kiom da kadavroj sur la grundo…

         La monstro estis inter la kadavroj de siaj lastaj viktimoj. Peĉjo montris vizaĝon de teruro.

         Ĉimomente, la penetremaj okuloj de Emilja ekvidis ion ĉe la horizonto.

         – Pli da centaŭroj? – demandis la knabo.

         – Ne. Nun ne estas centaŭro. Estas ĉaro je granda rapideco…

         Estis ja Heraklo, kiu proksimiĝis per ĉaro, en la kompanio de sia fidela amiko Iolao. Li alvenis.

         Li saltis sur la grundon kaj sen la plej eta hezito antaŭeniris kontraŭ la Hidro.

         Kia mirinda spektaklo! La sepkapa monstro estis en granda ekscitiĝo, tute senmova, kun siaj sep langoj en konstanta vibrado kaj siaj dek kvar okuloj pli helaj ol diamantoj sub la suno.

         Estis sep saltoj pretaj por ataki la agresanto! Heraklo tamen avancis  sen ia timo, kvazaŭ li estus antaŭ ŝafideton, kaj li komencis draŝi tiujn kapojn per sia nevenkebla klabo.

         Li tamen rimarkis, ke la detruitaj kapoj tuj ekĝermis, kaj kiom ajn li frakasis ilin, li neniam sukcesis detrui la samajn eternajn kaj terurajn sep kapojn.

         Krome, liaj movoj jam estis embarasataj de la serpentecaj koloj de la Hidro. La vosto de la monstro ankaŭ ĉirkaŭvolvis lin kaj premegis liajn krurojn. Por pli malbonigi la lukton, el la kaverno aperis hida kaj enorma Krabo, kiu venis por piki la kalkanon de la heroo per siaj teruraj pinĉiloj. Heraklo devis forgesi la Hidron por alfronti la novan atakanton.

         Solvebla problemo. Per frapo de la klabo li dispremis ĝin.

         – Kiel terure! – ekkriis la tri heroetoj sur la supro de la roko, kiam el la dispremita Krabo eliris malhelverda kaĉo.

         Sed Heraklo trovis, ke li sola ne kapablas venki la Hidron – kaj li kriis al Iolao.

         – Venu kaj bruligu la kapojn, kiujn mi dispremas!

         Iolao kuris al proksima arbaro kaj ekbruligis ĝin, por preni trunkon plena je fajro

         – Kiel terure! – ekkriis Peĉjo. – Li jam muelis ducent kapojn kaj nenion plie povas fari. Eĉ se li dispremos ducent mil, tio ne utilos, ĉar ili renaskiĝas en la sama momento. Ŝajnas, ke Heraklo perdos la batalon…

         – Kaj unu el la kapoj estas senmorta – diris Emilja. – Eĉ se li mortigas ĝin kaj remortigas kaj trimortigas, kaj kvarmortigas, kaj senfeligas kaj bruligas aŭ reduktas ĝin al polvo, ĉio estos senutila ĉar ĝi estas senmorta. Mi ankaŭ opinias, ke la kompatinda Heraklo ĉi-foje tute fiaskos.

         La batalo estis tiel eksterordinara, ke Peĉjo preskaŭ falis de la roko kiel okazis al la Vicgrafo. Li tre entuziasmiĝis, kvazaŭ li ankaŭ estus en lukto kontraŭ la monstro.

         Fine, li ne rezistis: li komencis ĵeti ŝtonetojn per sia nova katapulto. Unu el ili trafis unu el la okuloj de la Hidro, kaj ĝi palpebrumis.

         Dume en la arbareto la fajro furiozis. Venteto sendita de Eolo venis al la helpo de Iolao, kaj la flamoj kreskis. Iolao agis kaj kun granda lerteco, li prenis enorman trunkon kun ega braĝo kaj kuris por helpi Heraklon.

         – Bruligu la kapojn, kiujn mi dispremas – diris la heroo – kaj bah! dispremis unu. Sen atendi sekundon, Iolao aplikis la braĝon sur la stumpo de la kolo. Siblado leviĝis al la supro de la roko, sekvata de terura fetoro de rostita Hidro. Peĉjo kovris la nazon.

         – Bah! faris Heraklo kaj dispremis la duan kapon – kaj la braĝo de Iolao siblis. Bah! la tria, kaj bah! la kvara, kaj bah! la kvina, kaj bah! la sesa, kaj bah! la sepa. La tri heroetoj aŭdis ekzakte sep bah! kaj sep sibiloj – kaj ili sentis sep fetorojn da rostita Hidro.

         La sepa kapo, kiu estis senmorta, iom malproksime falis, pli viva ol iam ajn, la lango eksteren, vibranta, la okuloj plenaj je la brilo de la senmorteco.

         La braĝo de Iolao estis senutila kontraŭ ĝi, ĉar tio, kio estas senmorta, ankaŭ estas nebrulebla. Heraklo devis ĝin enterigi en tre profunda truo kaj meti sur ĝi ŝtonblokon. La Vicgrafo taksis ĝin je cent kvindek tunoj.

         La abomeninda monstro de Lerno estis finfine venkita.

         Sen ĝiaj sep kapoj, kaj kun la senmorta kapo sub la tero, la Hidro falis teren, en  konvulsiaj tremadoj.

         – Estas la veneno kiu daŭre funkcias, – Emilja observis.

         La Vicgrafo, ĉiam saĝa, ridis.

         – Serpenta veneno ne loĝas en la korpo de serpento – li diris – sed en saketo malantaŭ la kaninoj.

         – Tio okazas al tiuj ordinaraj serpentoj de la bieneto – mokis Emilja. – Ĉi tie en Helenio ĉio estas malsama. Ĉi tiu Hidro devas havi nur venenon en la korpo, anstataŭ sango. Vi rimarkos.

         Vere la Vicgrafo rimarkis tion. Li vidis Heraklon ŝiri la kropon de la mortanta Hidro por trempi liajn sagpintojn en la nigra sango.

         – Ĉu mi ne diris? – ekkriis Emilja venkeme. – Se Heraklo trempis la sagpintojn en tiu sango, kompreneble estis por veneni ilin.

         – Superstiĉoj, – mallaŭte murmuris la Vicgrafo.

         Ĉe la fino de la batalo, Heraklo ekzamenis sian propran korpon kaj vidis plurajn vundojn. Iolao ankaŭ havis grataĵon sur la brako. Ili ambaŭ estis venenitaj, perditaj!…

         Heraklo rigardis la kunulon. Kaj nun, kio okazos al ni? Kontraŭ monstroj li havis sian nevenkeblan klabon, la akrajn sagojn kaj la enorman forton de siaj muskoloj. Sed kontraŭ tiu veneno, klabo, sagoj kaj muskoloj estis senvaloraj. Kaj nun?

         Heraklo sidis sur roko kaj ekcerbumis.

         Lia malĝoja situacio kompatis Emiljan.

         – Kompatindulo! Li venkis sed li estos venkata. Ni bezonas helpi lin.

         – Kiel ni povas helpi, Emilja? Kia ideo! Ni, malfortuloj, modernaj puloj, helpi Heraklon! Tio estas olimpia sensencaĵo…

         – Ni povas helpi lin ege ege, – insistis Emilja. – Ĉu vi ne memoras la vortojn de Zeŭso al tiu mesaĝisto kun flugiloj ĉe la kalkanoj?

         Peĉjo sulkigis la brovojn, sed li ne memoris.

         – Ĉu vi ne memoras, ke Zeŭso antaŭvidis la eblecon, ke Heraklo estos vundita kaj venenita, kaj sendis mesaĝon al la Pitia, kiu estas la divenistino de la Orakolo de Delfo?…

         – Jes, jes! – ekkriis Peĉjo. – Mi memoras! Li ja sendis mesaĝon al la Pitia ke, se Heraklo konsultos ŝin, ŝi respondos ke en planto de la Oriento li trovos la kontraŭvenon por la veneno de la Hidro. Tio ĝustas…

         – Tiele estas. Kaj pro tio, kompreneble ni povas helpi Heraklon. Ni diru al li ke li iru al Delfo por la konsulto.

         – Kiel mi konsilos lin, Emilja? Kiu el ni havas la frenezan kuraĝon paroli kun Heraklo? Mi ne iras. Mi timas perdi la kapablon paroli. Eble, se la Vicgrafo… – kaj li rigardis la Vicgrafon, kiu ĝemis, la okulojn fiksitajn sur la ĉielon.

         Emilja konsentis.

         – Tio ĝustas. La Vicgrafo iros…

         Kaj la Vicgrafo devis iri! Li devis malsupreniri de la la roko por “konsili” la teruran heroon.

         Sed la vicgrafo faris ruzaĵon. Li pripensis tion, ke se li simple prezentiĝos antaŭ Heraklo, certe li estos dispremata sub la piedo de la heroo, kiu vidos lin kiel ido de la Krabo. Li alproksimiĝis je maniero ke li ne estis vidata kaj, kaŝata en fendeto, murmuris per kaverneca voĉo:

         – Iru al Delfo, ho granda Heraklo! La Pitia montros al vi la planton el la Oriento, kiu nuligas la venenon de la monstro.

         La Vicgrafo parolis ĉi vortojn per vere impona tono. Heraklo aŭdis ilin kaj diris al Iolao:

         – Ni estas savitaj, amiko! La ŝtonego parolis. Ĝi sendas nin al Delfo por konsulti la Pitian. Ekzistas planto en Oriento, kiu resanigos nin.

         Ili leviĝis, iris al la ĉaro kaj ekiris freneze al Delfo.

         Kiam la Vicgrafo denove estis kun siaj kunuloj, li ankoraŭ estis pala pro timo, anhelanta.

         – Uf! Feliĉe mi eskapis. La brutulo ne vidis min. Mi bone kaŝis min en fendo de la roko. Mi timis ke li farus al mi la samon kion li faris al la Krabo…

         Emilja gratulis lin pro la sagaco.

         – Jes, Vicgrafo. Tia estas la vivo; ni devas esti ruzaj kiam ni ne estas fortaj.

         Kaj nun?

         – Nun – diris Peĉjo – ni malsupreniru kaj rigardu la batalkampon.

         Ili malsupreniris kaj iris por rigardi la batalkampon. Kia terura fetoro! Pli ol dek kadavroj kuŝis tie, jen verdaj pro putro, jen freŝaj – kaj sur ili la kadavro de la Hidro, kies vosto ankoraŭ svingiĝadis. Timiga spektaklo! Eĉ tiele, Emilja ne rezignis preni por sia fama muzeo “pinton de la lango de la Hidro”. Ŝi malfermis la kofreton, elprenis tondilon kaj kun mil antaŭzorgoj, por ne veneni sin, detranĉis la langpinton de unu el la dispremitaj kapoj.

         – Rigardu, Peĉjo, – ŝi diris. – Ĝi havas du pintojn.

         – Ĝi estas bifida, – observis la Vicgrafo. – Langoj kun du pintoj nomiĝas bifidaj langoj.

         – Kion tio signifas?

         – Signifas ke ĝi estas dividata en du. “Bi” devenas de la latina bis, kaj signifas du. Dividita en du partoj.

         – Tre bone, – diris Emilja. – La Vicgrafo je gramatiko estas vera rinocero.

         Ŝi aludis al la rinocero Dolĉaĵ’, la granda gramatikisto de la Bieneto de la Flava Pego.

         – Tre bone, – diris Peĉjo. – Ni estas feliĉaj. Ni spektis la teruran batalon inter Heraklo kaj la Hidro de Lerno kvazaŭ ni estus en teatro. Kaj homaro konas la Hidron nur per informoj de la libroj. Ni helpis la heroon pri la maniero liberigi sin de la veneno. Kaj kio pri, nun? Kion ni faros? Ni estas tute sencelaj.

         – Bonege! – ekkriis Emilja. – Tre agrable estas promeni por atendi tion, kio okazos. Mi ĉiam malamis la programojn.

         Ĉar ne estis alia solvo, ili akceptis la konsilon de Emilja. La tri “peguletoj” promenadis, promenadis, tra la antikva Grekio, por vidi tion, kio okazos.

 

(*) Laŭ la tradicio, la mortigo de la Hidro okazis antaŭ la kaptado de la apro.

Visitas: 321