Malfaldata Animo, ĉapitroj 149, 150, 151, 152 kaj 153.
149.
mi duonpensas la jenon: ni multe plendas pri patroj kaj patrinoj, ĉar ni estas orfoj aŭ malakceptitaj, aŭ neamataj aŭ nesekuraj. ĉu ne estas orfeco kaj malakcepto kaj neamo kaj nesekureco la plej grandaj gutoj en la kaliko de la vivo? tion mi sentas nun. mi sentas, ke mi estis malbone amata kaj malakceptita kaj fariĝis orfo kaj ke mi povas ĵeti kulpojn sur mia patro kaj patrino kaj iuj fratoj. tamen la problemo estas mia, ne ilia; mi povas ilin duonfajrigi kaj nigrigi per mia furiozo kaj mia ĉagreno kaj mia venĝemo. sed mi ne elaĉetos eĉ unu plumon falintan el miaj flugiloj kaj mi riskas, ke la flugiloj neniam plu havos kuraĝon por alia flugado. mi prizorgu min!
mi prizorgu min!
malamataj fantomoj ne donos al mi perditajn flugilojn. hejmaj fantomoj ne instruos al mi pri flugado.
malakcepto estas parto de la homa kondiĉo!
malakcepto estas besteca kaj homo estas besto.
mi ne plu diru, ke ĉi tiu besteca rifuzo, kiu viktimigis min, respondecas pri tio, ke mi sentas min sklavigita al la lando de doloro.
lasu min konstrui miajn novajn flugilojn laŭ mi mem, pere de rikolto de disverŝataj plumoj surgrunde, tiuj sennombraj plumoj falintaj el suferoj de aliuloj kaj el miaj propraj suferoj. kaj enĉiele skizu mi la desegnon de mia freneza flugado. kaj plonĝu mi en malplenaĵon, absolute sola, en malplenaĵon je tio, kiu povas esti la malsaĝeco vivi liberan vivon.
neniu kulpas pri mia doloro. neniu pagos prezojn por neekzistantaj ŝuldoj.
ĉi tio similas al io, pri kio mi pensis antaŭ kelka tempo, pri la respondecoj de infanoj kaj popoloj rilate gepatrojn kaj registarojn: se mi scias la kaŭzon de la doloro, mi respondecas pri ĝia resanigo.
150.
W…, ĉu ankoraŭ mi ion diru pri vi? mi pensas, ke sufiĉas al mi diri, ke vi estis unu el la plej grandaj amoj de mia vivo. estis venko de feliĉeco, unu tagon, aŭdi vin paroli, je la aĝo de dek du, dek tri: kiam vi translokiĝos al …, mi volas vivi kun vi.
strange estas, ke mi multe parolas pri ami kaj ankoraŭ nenion diris pri tio, kiom gravas esti amata. ami min ŝanĝas, esti amata ne. sed estas la fakto esti amata tiu, kiu diras al mia destino, ke ĝia celo havas ian kialon plian.
151.
ni promenas kune, ni vespermanĝas. mi, hodiaŭ, havas kuraĝon inviti vin.
ĉu vi restas kaj dormas kun mi?
ni daŭre promenas. ni estas trankvilaj kaj iras al la dometo en la bieno.
ni enlitiĝas kaj niaj dolĉaj tuŝeksploradoj kreskas je volupto. Y… sin donas al mi, per kisoj, kiuj apartigas min el la resto de la mondo. la orgasmoj estas preskaŭ samtempaj. estas preskaŭ tuja dormo, kiu ĵetas nin al la bordoj de nia sunplena dimanĉa mateno.
ĉu vi scias, ke hodiaŭ estas la tago de la patroj?
ne; mi parolas.
ĉu vi ne interesiĝas pri tiaĵoj? hodiaŭ mi tagmanĝos kun mia patro.
do, mi volas specialan brakumon pro la tago de la patroj.
152.
kiel estas bone diri al Z… mi amas vin.
sed kiel estas pli bone, kiam mi demandas ĉu mi povas vidi vin morgaŭ, kaj li respondas jes.
kiel bonas kiam vi respondas jes.
153.
iam mi diris al la psikiatro, ke mi amas la virinojn, kiujn mi amis kaj mi enamiĝas al viroj, kiam mi enamiĝas. mi ne scias, ĉu vere estas diferenco, se ĉi tiu frazo havas ian precizecon.
mi ne scias kiel aliaj homoj amas. nek mi povas diri, ke miaj pasioj estas pli fortaj ol la pasioj de aliaj. se mi skribas tiom multe kiam mi amas,tio nenion signifas. nek la fakto diri, ke mi haluciniĝas.
kiamaniere la aliaj haluciniĝas?
mi povas diri, ke mia amo por Z… estas konstelacio. mi ofte demandas al mi, ĉu la profundo de la nuna pasio ne estas pro stato, certe patologia, nome soleco. mi ankaŭ demandas, ĉu la profunda kaj perforta amo por Z… ne estas pro la nerezistebla volupto, kiun mi sentas por li, kaj kompreneble, nereciproka. mi demandas ĉu ne ambaŭ.
mi respondas, ke mi ne volas scii.
nun mi nur volas dormi kaj, kaj eble sonĝi.