Malfaldata Animo, ĉapitroj 171, 172, 173, 174, 175, 176 kaj 177.

Malfaldata Animo, ĉapitroj  171, 172, 173, 174, 175, 176 kaj 177.

 

171.

            besteca estu mia seksemo, por nutri mian amon per mia plej vivanta instinkto.

            besteca estu mia koro, por ke ĝi senpune rezistu al la detruiga koncepto pri pieco.

            besteca estu mia buŝo, por gustumi la sangon de mia amato.

            bestecaj estu miaj ungoj, por veki en lia korpo la furiozon de mil kaj unu deliroj.

            besteca estu mia seksorgano, por turmenti mian amaton per deziro pli potenca ol tiu de la apokalipsa dio.

            besteca estu mia korpo, por gastigi la sirenojn de lia frenezo.

            besteca estu mia ebrieco, por ke ĝi kreu tumultojn pli fortajn ol la sono de ĉiuj trumpetoj de ĉiuj anĝeloj.

            mi liberigis la enkarcerigitajn bestojn, kiuj kuŝadis en la fundo de mia koro, kaj jen mi atingis la landon de feliĉo!

 

172.

           Z…, mi amas vin. 

173.

           homoj de la mondo! kial vi paradas ene de ĉi granda malĝojo, fermitaj buŝoj , koroj en kaĝoj kaj seksoj viŝitaj el siaj plej grandaj deziroj kaj dronitaj de viaj neelteneblaj orgasmoj?

            kial vi ne krias la lastan krion?, kiu fariĝus via unua krio!

            kion vi atendas?

            daŭrigi ene de via morto? eĉ post via morto?!

 

174.

            mi malrapide starigas tion, kio fariĝos mia domo. mi metis la tegmenton, mi martelas pordojn kaj fenestrojn, mi segas detalaĵojn nenecesajn; por mi, tamen, nepre necesajn. ĉio estas malrekta, rustika kaj neperfekta, sed mi ŝatas ĝin laŭ ĉi maniero, ĉar mi volas ĝin mia, limigita de la neperfekteco, kiu atingas miajn manojn. perfekteco, ĉi tie, estas revinti ĝin, aldacinti pri ĝi, transforminti ĝin el sonĝo en domon.

            mia lulilo.

            mia tombo.

            nun mi alkutimiĝis al ĝi, al ĝia akvo, kiun mi igis suprenveni el la kaskadeto, ĉiam je mia dispono, al ĝia ligna odoro, al ĝiaj insektoj, al ĝia konstanta polvo kaj ĝiaj breĉetoj. mi alkutimiĝis.

            sed ne tute. meze de la nokto, kiam mi alvenas en la mallumo, mi ekbruligas la kandelojn aŭ la lanternegon, trinkas akvon, brosas miajn dentojn, sonigas amikan muzikon, kuŝiĝas kaj kovras min…

            ĉimomente, mi sentas, ke la patrino, kiun mi teksis por mi, prenas min  ĉebrusten kaj endormigas min.

 

175.

           mi trovis malgrandan blankmetalan krucifikson ĉe la enirejo de la kokinejo. mi sentas tion, kiel bonan aŭguron, eĉ se mi ne kredas, je nenio mi kredas. en ĝi devas ekzisti ia ajn energio. mi lokas ĝin en mia poŝo, al mi demandante, kie mi povus lasi ĝin definitive. iom poste, mi trovas alian krucifikson, same kiel la unuan, en la fenestro de la vizitĉambro. la sama grandeco sed kun malsama dezajno. ĉi koincido intencas paroli al mi pri nekomprenataj aĵoj. mi lokas ĝin en alia poŝo, imagante la samon, kion mi jam imagis, aldonante ian esperon. je la sekvan tagon mi memoras ilin kaj portas ilin en mia mano dum mallonga tempo. eble mi lasos unun en la bieneto kaj alian en la apartamento, kiu scias, unu en la laborejo kaj alia en la mansako. mi ne decidas.         

          post kelkaj momentoj, mi konkludas:

           mi volas esti ankaŭ primitiva, superstiĉa kaj kultivisto de misteroj, kiujn mi neniam komprenos. sed ke ili estu sanaj misteroj, ne la bildo de oferita viro. mortinta. kvankam ili diris, ke li reviviĝis. aŭ li ne reviviĝis aŭ li ne mortis. mi permesos al mia interna besto kredi je elfoj, feoj kaj sangavidaj buŝoj, kiuj intencas atingi la vivon de mia korpo sed ne la kredon de eterneco rilate tion, kio ne ekzistas. estu praa religio de la vivo, ne la malsana tranco de masoĥista popolo.

           mi ilin ĵetis antaŭ katolikan papervendejon.

           kaj nun, kelkan tempon poste, mi demandas kun scivolemo: kiu kunportis ilin en mian spacon? pro kiu celo?

  

176.

           mi daŭre pensas pri tio, kion mi skribis pri vulgareco. vulgareco aŭ ne, kio ajn estas la termino, jen tio, kion mi povus nomi ebla ago. mi pensas pri unu el miaj plej kultivataj agoj eblaj: malĉasteco. mi nur diru ke, kiam mi tiele agas, mi estas antaŭ mi mem. se mi serĉas sperton,de mi konsideratan kiel necesan, uzante iun kiel nuran objekton, ĉi tiu kompatindulo ne estas iu, kiu kapablus montri al mi tion, kio mi estas: mi estas sola en mia serĉado. en mia infana scivolemo, en mia malico, en mia ĝuo.

           mi pensas, ke oni nomu ĉi tiujn miajn eblajn agojn, vulgareco. ili ne estas, por mi.

           vulgareco, por mi, estus plenumi tiajn agojn antaŭ aliulo.

           ĉu skribi pri ĉi tio, kiel mi faras, estas vulgara?

           mi ankaŭ agnoskas la eblon ne konsideri la partoprenon de aliaj kiel vulgaran, supozante tion kiel superi limojn. kio decas? kio ne decas?

  

177.

           dum mia adolesko, la deziro pri masturbado fariĝis granda turmento. jen la stulta kondiĉado, kiun katolikismo trudis al mia animo. mi bezonas esti forta, mi devas rezisti, mi ne rajtas, mi bezonas esti forta …

           sed mi vekiĝadis antaŭ tagiĝo. mi tremadis, miaj kruroj batadis unu kontraŭ la alia, mi vidadis min viktimo de neeltenebla tensio kiel la plej streĉata kordo. neniu violona arko prenus muzikon de ĉi tiuj kordoj kaj neniu militista arko pafus sagojn per ili, ĉar, antaŭ tio, la animo rompiĝus de interne.

Visitas: 200