Malfaldata animo, ĉapitroj 35, 36, 37, 38, 39 kaj 40.

Malfaldata animo, ĉapitroj 35, 36, 37, 38, 39 kaj 40.

 

035.

 

          mi iris kun ĵoao karlos por spekti la mojsejevon, rusan baleton, en la stadiono maracanãzinho. finite la miraklon de la danco, ni foriris, perditaj ene de amaso da nekonataj homoj. mi portis lanan mantelon ĵetitan sur miajn ŝultrojn, sed je la antaŭa flanko, kovrantan mian bruston, kaj tiele ordinare oni ne uzadis. ni aŭdis voĉbruadon kaj prifajfadon en angulo. grupo da junaj homoj amuzadis sin, koste de iu ajn. do ili vidis min kaj komencis prifajfi kaj krii: gejaĉo! ili avancis kaj ĉirkaŭis min. mi ekkuris. ili volis bati min. mi protektis min pletime, mi atakis iun, kiu estis tro proksime kaj kuris pli rapide, unu el ili minacis forpreni mian mantelon, mi tiris ĝin, transiris la straton kaj eniris en buso tute plena. sinjoro demandis al mi, kio okazis, ili volis bati min, mi ne scias kial.

          dum la nokto mi deliris. tiu mirinda danco persekutadis miajn sonĝojn, mi vekiĝadis tremanta kaj timigita, la okuloj larĝe malfermitaj al malplenaĵo.

          kreitaĵoj elvenintaj el la nenio! mia kreskanta frustro imagadis estontajn okazojn kiam mi venĝus kontraŭ vi. kiom da senutila kolero mi nutris!

          hodiaŭ mi bone scias, ke vi estas tio, kio vi ĉiam estis: objektoj ne interŝanĝeblaj: nenio ekzistas en la mondo, kiu volas okupi la spacon, kiun vi uzurpas.

          kiom da bestoj loĝas en ĉiu homo?

          nur unu! ĉiam! li mem!

  

036.

           madeirit, mia laborejo. mi distras min per ia tasko. mi estas dek sep jaraĝa. mi iris al la necesejo, por urini. sed, antaŭ ol mi fermis la pordon, fernando puŝas ĝin, eniras kaj ĝin fermas, kune kun mi. mi estas tiel konfuza, ke mi nur staras, lin rigardante. li brakumas min, premas sin kontraŭ min, kisas min sur la buŝon kaj plenigas ĝin per sia lango plena je salivo. mi ne komprenas tion, kio okazas, mi ne havas tempon por kompreni. mia tuta korpo estas kompletigata per io, kion mi ne konas kaj mi ejakulas post kelkaj sekundoj da kiso. mia koro afliktiĝas.

           mi neniam sukcesis forgesi tiun strangan kison.

 

037.

           kelkfoje la komocio de la mondo konkeras min tute. ordinare, sed ne nure, estas la amo, kiu permesas al mi senti tion.

          mi distriĝas, rigardante pejzaĝon kiu sin forviŝas je la alia flanko de la fenestro; mi aŭdas muzikon, kiu malfermas pordojn kaj donas al mi indikaĵojn pri mia signifado; la komocio malrapide progresas, mia koro protektas sin kontraŭ si mem, mi sentas tion, kion oni nomas emociiĝi:

          nekonata doloro ĉirkaŭpakas min kaj min kunportas en magia flugado, al lokoj, kiujn oni ne sukcesas priskribi kaj ne kompletiĝas per ia imago: jen mi, la eta knabo, antaŭ la koloroj de la enorma mondo, kiu min ĉirkaŭas; jen mi, la giganto, kun malestiminda mondo ĉe miaj piedoj; jen mi, la iranto, ale al la antaŭaĵoj de miaj originoj, por aŭdi la eĥojn de la praaj voĉoj, kiuj kriis en la antaŭo pri la historio de la homaro; jen mi, la timanto, antaŭ la nekonataĵoj, la homo, kiu nenion komprenas; jen mi, la audaculo, antaŭ la defio, la homo, kiu nenion timas; jen mi, la plenulo antaŭ la demando, la homo, kiu ne mezuras la obstaklon, ĉar li scias sin kapablan; jen mi, iu, kiu pensas pri iu, kaj ne komprenas tion, kio estas ami; jen mi, iu kiu ene kaj ekstere, serĉas pecon de la neebla respondo; jen mi, konfuza.

          ĉimomente, oni devas pensi pri banalaĵo, por ke falo ne okazu.

           por ke falo ne okazu.

  

038.

           kion memorigas min pri mia patrino? estas scenoj, kiuj facile eskapas, ĉar kovritaj per nebulo de flugetantaj vualoj. nun mi volas memori pri mildaj okuloj, perditaj meze de la spaco, forgesitaj en la ventro de la tempo. du okuloj plenaj je kompato. aŭ je ĉagreno. aŭ je amo, kion mi scias? nun mi memoras, mi volas memori nun, ke, kelkaj tagoj post ŝia morto, mi distriĝis per ia ludo kaj aperis silvio, amiketo ne vidata de kelkaj tagoj. li rigardadis min kaj subite ni rimarkis, ke ni ne vidis unu la alian post la okazaĵo de la morto. li ekkriis: jorge teles! kompatinda via patrino! ni brakumis unu la alian kaj mi ekploris.

           estis la nura plorado por mia patrino, kiu eliris el miaj internaĵoj. la aliaj ploroj, estis kiel imitaĵo de tiom da ploroj, kiujn miaj fratinoj ploris la tutan tempon.

  

039.

           li studas en la duagrada lernejo, vespere, dek sep jaraĝa. li prenas la buson por reiri hejmen. iu sidiĝas ĉe lia flanko. li distriĝas, estas perditaj pensoj, estas fantazioj por persekuti. subite li turnas sin flanken kaj la knabo ankaŭ turniĝas. ili rigardas sin en la okulojn. kaj liaj okuloj!, kiaj okuloj, el kie venis ĉi tiu kreitaĵo de legendo? estas du grandegaj okuloj de maro, verdaj kaj plenaj je fajrero. mia tuta korpo ektremis kaj mi ankaŭ sentis en li fortegan tremadon. ĉiu malgranda kontakto de kruroj aŭ koksoj aŭ ŝultro estis antaŭita kaj sekvita de io, kio estus speco de venkanta timo. mi intencis rigardi lin denove, mankis kuraĝo. mi estis elektrumita, ŝarĝita de tensio, emocia tensio, la korpo plena je muziko kaj surprizo. mi vere volis rigardi denove tiun adoleskanton plenan je ĉarmo kaj fajro, sed mankis kuraĝo. li tiris la signalŝnureton por elbusiĝi, malaperis, mi atentis pri la loko, mi malfacile memoris pri la loko, kiam li eniris, tagojn kaj tagojn poste mi esperis trovi lin denove, tiuj okuloj neniam plu aperis en mia soleca vojo.

  

040.

           mi vojaĝas al realezo, urbo de la ŝtato minas-ĵeraiso. naŭ jarojn ĵus faritajn, feriojn de julio, al la domo de frato kaj bapto-patro, washington. mi rigardadas la vojojn kaj kabanojn kaj arbojn kaj kampojn. ĉio kuras kiel en kapturno. mi havas la koron en malliberejo. eta koro arestita en eta malliberejo. mi jam sciis, ke estas io, kiun oni nomas amo. mi pensadis ke tio, kion mi sentis, estis tio, kion oni nomas amo. mi rememoris nely. kaj kiam mi rememoris ŝin, mi volis plori. ankaŭ mia rememorado estis malgranda kaj egale mia minacanta ploro. ĉio estis knabeca en mi, knabo, sed por mi, malgranda antaŭ la mondo, virgulo pri fiŝhokoj, pri tranĉilfrapadoj kaj pri nekomprenataj doloroj, por tiu knabo, kiu mi estis, la unua amo havis forton kapablan por konstrui dek imperiojn.

Visitas: 98