Malfaldata animo, ĉapitroj 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13 kaj 14.

Malfaldata animo, ĉapitroj 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13 kaj 14.

  

007.

            kiel rakonti pri mia streĉiĝo antaŭ la naskiĝo de leonardo? la streĉiĝo pro vivo. mi sentis min katenita de la plej granda emocio por patreco: la atendado, la espero, revo sin faranta homo, malgranda aĵo malrapide kreskanta kaj iĝanta tiu, kiu venos poste kaj kreskos, iomete sub miaj flugiloj, iomete sub la flugiloj de la mondo, kaj ricevos de mi pecojn da martirigaj krucoj kaj pecojn da martirigaj krucoj, ricevos de la mondo. mi atendadis plena je elaĉetanta angoro. mi preparis min por iĝi patro. mi pensis pri nomoj, mi bildigis okulojn kaj krurojn, ridetojn kaj vivplanojn. li aŭ ŝi, kiu estos? neniam ĝi aperadis en sia tutaĵo, ene de iu aĝo, estis dinamika projekto, knaba bebo, knabina bebo, filo, nepreta, neniam preta…

  

008.

            kien iras la tuta energio de la mondo? ĉu ĝi restas ĉi tie, ĉirkaŭ ni?, dum ni estas sur nia planedo, kovritaj per enorma kvanto da vakuo? kion fari per ĉi tiu energio? ĉu militaj periodoj lasas sur la lokoj ĝemadojn kaj ektimojn disĵetitajn en la aero? kaj se mi dancas, ĉu ĉirkaŭ mi restas io plia ol mia ŝvito pro feliĉo? ĉu plantoj kapablas teni, reteni ion de tiuj formoj de energio? kaj ĉu tio same okazus kun montoj kaj maroj kaj nebuloj? ĉu la geografio sufiĉus por  izoli partojn de la mondo?, kreante ĉi tie kaj tie insulojn de doloro aŭ oazojn de muziko?, laŭ la ridetoj kaj la doloro de tiuj, kiuj estas tie? kaj ĉu eble la homoj, kiuj sin vizitadas, povus alporti ridetojn aŭ larmojn, mildigante doloron de aliuloj kun sia multiĝanta ĝojo aŭ kontaĝante fremdajn feliĉojn per sia doloro? kial tiom da demandoj? mi respondus al ĉiuj, el la fundo de mia koro, per jes. jes!

  

009.

            Z…, kun via foto enmane, la ekrigardo haltata en karesa momento kiu sin perdis, li revas pri sia revo pri amo. facile iĝas, tiel facile, kiom facile iĝas!, teksadi ĉirkaŭ via bildo tutan pratempan mitologion. li amas vin. li ne scias kiel, nek kien, nek ĝis kiam. scii ke ekzistas amo, tio estas ĉio. estas amo, kiu kelkfoje kreskas kaj volas eksplodigi en la okuloj la digojn, kiuj tenas la ploradon. nun lia plorado estas tre bona, ĝi estas pura, ĝi estas simpla, ĝi estas ĉiam kaj nur pro emocio. via foto, ho stranga kreitaĵo, provokas konfuzajn dezirojn en la profundaĵoj de mi mem. mi vidas vin, kuŝantan en mia ĉambro, kun viaj kruroj entenitaj ene de premantaj pantalonoj, via forta brusto kaj viaj dolĉaj brakoj. do, la neevitebla deziro kisadi vian buŝon kaj perdi min en la plej forta brakumo kaj suĉi vian sekson, miaj haroj perditaj en viaj febroplenaj manoj, kaj mi volus trinki la rezulton de via orgasmo. kaj via bildo montras al mi du okulojn junajn kaj profundajn, envolvitajn de rigardo, kion mi bone konas. kaj en ĉi momento mi volas konstrui kaj detrui imperiojn, tiel granda estas mia amo, konstrui sur la monto de vivo la superban templon kaj meti en la tabernaklo vian vivantan bildon kaj tie resti rigardante vin ĝis la momento, kiam vi diros al mi, ke estas tempo foriri.

  

010.

           mi bezonas prizorgi mian liberecon! mi bezonas instrui al vi pri la pezo de mia libereco. mi ne permesas al mi esti sklavigita al vi, aŭ, almenaŭ, nur ĝis kiam mi povas ĝui la liberecon malfari ĉi tiun sklavecon. vi estas juna kaj bela kaj inteligenta kaj vi scias pri tio, kiom mi amas vin. mi ne rajtas diri, ke vi neglektas min. neniam! vi donas al mi pruvon pri tio, ke vi volas aŭskulti min kaj min vidi kaj scii pri mi. eĉ se kaŝita de mi kiel vi vivas, pro viaj studoj kaj planoj, vi sentas sin proksime de mi. mi scias ke vi estas sufiĉe forta, por ne embarasi vian vojon faritan per disciplino kaj vivo; sed mi ankaŭ sentas, ke vi proponas al mi grandajn pecojn de via tempo. mi sentas, ke mi ricevas subtilan atenton kaj ke vi, kiel knabo tre knabeca, ĉiutage alportas al mi la raporton pri viaj pasemaj ĝojoj. mi sentas, ke ni komunikiĝas.

  

011.

            edivaldo, mia bofrato, aĉetis la verkaron de ŝekspiro. mi distre foliumas la librojn, scivoleme, mi rigardas la desegnaĵojn, kiujn mi tre ŝatas. la bildoj sugestas mirindajn rakontojn, tezeo, julio cezaro, periklo, kleopatro, kaj kiom da foluloj kaj da reĝoj kaj da multaj aliuloj. mi legis la tempeston, tre stranga, de netuja komprenado, plena je promesplenaj kreitaĵoj. poste mi legas la komedion de eraroj, mi laŭte ridegas kaj la parencoj suspekteme min rigardas. tiu mondo iom post iom paradas antaŭ mi. subite mi perceptas ke mi jam estas ene de ĝi, ĉirkaŭata de ĝiaj figuroj plenaj de tre akumuliĝanta vivo, kun siaj koleremoj kaj siaj malicoj kaj siaj belecoj.

          mi ne sciis, kial mi enamiĝis de ŝekspiro. en tiu momento, pri ĉio, kio implikis min, li estis tiu, kiu plej solvis min.

          ene de mi ne estis enigmoj kiujn mi povus alnomi. sed nur konfuzo kaj kaoso. kaj aperis iu, kiu volus, ne deĉifri ion, sed proponi la eblecon pli kolorigi miajn kolorojn kaj pli akrigi miajn klingojn, kaj pli trankviligi miajn dormojn kaj igi pli vorticaj la torentojn de miaj perturboj. por fari la tagon pli tagan kaj la nokton pli noktan. kaj diri al la rezonkapablo: estu prudenta! kaj al la instinkto: obeu al vi mem.

          kaj al la koro: estu!

          kompreneble, tiele mi nun skribas pri tiuj tagoj.

          sed en tiuj tagoj mi nur legadis kaj iĝis feliĉa, ĉar mi legadis.

  

012.

            mi estas en kinejo kaj gvatas pordojn kaj ombrojn. la ekrano montras perfortajn scenojn, kiuj ne eniras en min. mi gvatas pordojn kaj ombrojn. li gvatas pordojn kaj ombrojn. kaj impulso alportas lin al la urinejo. la rigardoj de tiuj, kiuj sin renkontas, estas tute plenaj je komplico. mi ŝatus esti kapabla priskribi ĉi rigardojn: timo, deziro, kulpo, doloro, ekscito, kio estas tio, kio vidiĝas en la okuloj de tiuj, kiuj sin renkontas? de tago al tago novaj spertoj, sed ĉiuj egalaj en la nigraj profundoj de la animo. kelkuloj furtive kaj humile venas kaj voras la korpon de la aliaj per okuloj de haluciniĝantoj; kelkuloj malĉaste alproksimiĝas kaj montras sin mem, enmane tenante la jam eriktiĝintajn seksorganojn; kelkuloj humile petas, per ektimigitaj gestoj kaj la tuta atento koncentriĝas je la plej malgrandaj bruoj kaj la plej svagaj ombroj; estas masklaĉaj viroj, kiuj, antaŭ la insista rigardo, ŝajnigas nenion percepti, sed skuas la penison kaj plurfoje montras ĝian glanon kaj malrapide enmetas ĝin enkalsonen kaj ripete malfermas la pantalonon por pli bone alĝustigi la ĉemizon, karesante sin; estas ankoraŭ la indiferentuloj, kiuj nenion rimarkas pri tio, kio okazas ĉirkaŭ ili, senfine urinas kaj fajfante foriras.

           tamen, se okuloj renkontiĝas, kaj se ambaŭ rigardoj komprenas tion, ke nun okazas, kaŝitaj serĉadoj, kiuj enmetas ungegojn en la timadon, ĝin transformante en afliktan kuraĝon, tiam, aliaĵoj pliaj okazos.

  

013.

            mi estas arestita en la apartamento de strato ubaldino do amaral. arestita, ĉar al mi mankas la kuraĝon iri eksteren. mi aŭskultas muzikon, mi ĉiam aŭskultas muzikon! la sonoj sekvas unuj la aliajn kaj levas la polvon de miaj emocioj. ĉajkovskij, betoveno, brahms, vagnero, sonoj kaptas min kaj min mueligas. kelkfoje mi volas esti indiferenta al ili, mi prenas libron, mi legas frazojn, kiuj neniam finiĝas, sed la melodioj eniras kiel fiŝhokoj. ili ne foriros sen preno de pecoj da karno kaj lasos spurojn je sango. kion mi povas fari kun tiom da doloro kaj tiom da ĝojo? la silento estas fiŝhoko pli malbona ol ĉiuj melodioj, ĉar en la silento mi devas kunvivi kun mi mem kaj, jen, mi timas tion, kio mi estas. mi estas dek ok, dek naŭ, dudek, dudek unu jaraĝa. mi ankoraŭ ne tute kreskis. mi estas nura knabo plena je timo. nura forgesita orfo, plena je timo. la muziko estas amaso da ŝnuroj, pendantaj el altaĵo, de mi nekonata, kaj mi pensas, ke ili pendas super terura kaj murdanta marĉo. mi aŭdigas la muzikon kaj balanciĝas de ŝnuro al ŝnuro, tenata per ĉi ĉarmaĵoj neniam plenumiĝantaj, mi ŝvebas for de la akvoj, super la akvoj. mi timas la silenton, ĉar mi scias ke la silento ĵetos min en la kotaron. mi dronus ene de ĉi morto, mi pensadis. mi ne sciis, mi ankoraŭ ne trovintis, ke ne estis kotaro sub mi, sed nur akvo de vivo. malsama el aliaj akvoj, eble: nur malsama. mi ne sciis, mi ankoraŭ  ne estis konkerinta la rimarkon de tio, ke ĉiu vivo estas vivo, kondiĉe ke ĝi vivas.

  

014.

            ĉiu vivo estas vivo, kondiĉe ke ĝi vivas. 

Visitas: 161