Malfaldata animo, ĉap. 258, 259, 260, 261 kaj 262.

Malfaldata animo, ĉap. 258, 259, 260, 261 kaj 262.

 

258.

panjo mia, jen mi pura je mia timo pri malakceptado, jen mi trankvila je mia frustro pro tio ke mi ne antaûe montris mian malŝaton rilate vin, jen mi malplena je falsaj kompatoj, kiujn mi neniam plene vestis, jen mi kunvivinte kun la Eûmenidoj, kiuj loĝadis en la profundoj de miaj inferoj! ĉiuj kun tonditaj ungegoj kaj forrompitaj dentoj kaj blindigitaj okuloj kaj disŝiritaj flugiloj…

jen mi for de tiuj inferoj.

por veni el tiuj inferoj mi ricevis helpon. Y… igis min plori, brunetti donis al mi la manon kaj instruis min pri doloraj aferoj kaj Z… dum miaj lastaj tagoj igis min certa pri la signifo de la vivo.

mi malsupreniris al tio, kion la antikvoj nomis limbo, nebuloplena kaŝejo, loĝata de fantomoj ligitaj al miaj memoroj. mi devis kunvivi kun tiaj antikvaj fantomoj, kaj ne ekzistas vortoj por klarigi tion, kion mi sentis, sed nur sensaĵoj.

dum unu el la terapiaj seancoj, mi iris al la kaverno de via utero, panjo, ruĝa de lumo, grandega, homa katedralo, navo de protekto; kaj meze de tiu varmo, mi sentis min sola en la mondo.

ete eta, malĝoja; homa, tro homa. ne dezirata.

kaj mi klopodis por kompreni vian doloron kaj vian vivon plenan je amareco kaj malvenko kaj mi komencis laŭte parolis pri tiaĵoj. sed brunetti diris al mi: tion, vi komprenas hodiaŭ, kun via aĝo kaj via nuna kapo. tamen, kion sentis la knabo, kiu ankoraŭ ne sukcesis ĝuste pensi?

kaj mi sentis min devigata gluti enen de la buŝo la venenan laksigon, kiu signifas malamon al patrino. Aŭ simple mankon de amo al ŝi, ĉar mi neniam ricevis motivon al tio.

kaj la laksigo efikis, devigante min feki kolombajn fekaĵojn. demonoj eliris el la pinto de mia krajono, mi scias, eliris la nepardonemaj furioj de la senpova venĝemo.

senpova venĝemo…

senpova venĝemo estas skribi pri ĉi aferoj. senpova sed necesa.

kiel odiseo, mi malsupreniris al la inferoj. miaj inferoj. mi kunvivis kun mortintoj. miaj mortintoj.

ili tie estis. kovrataj per nigraj ĉifonoj, kiuj provis kaŝi siajn ungegojn kaj siajn venenoplenajn dentojn. kaj antaŭ ili, mi sukcesis ilin kompreni. aŭ ilin senti.

senti ilian absolutan fragilecon!

ilian absolutan etan signifon.

ekzakte kiel dio kaj mia seksemo. mi timadis ilin, pro ne havi la aŭdacon kompreni ilin. alfronti ilin.

alfronti ilin por ilin kompreni.

miaj mortintoj!, mia formortinta dio!, mia specifa seksemo!

jen tio, ke nun ĉi aferoj fermas ene de si mem. la labirinto revenas al la sia deirpunkto.

tamen mi ne plu estas tiu, kiu foriris.

mi estas tiu, kiu alvenas.

 

259.

panjo mia, panjo mia. mi ne volas forgesi diri, ke inter ĉiuj miaj mortintoj vi estas la plej grava.

NUN vi estas la plej grava.

mi ne volas apartigi vin de paĉjo en ĉi momento de tiom da larmoj. tiom kaj tiom da larmoj, ke mi apenaŭ sukcesas vidi la paperon, sur kiu la krajono kuras. mi ne volas apartigi min de ambaŭ vi, mi, vivanta, vi, mortintaj kiel vi estas.

panjo kaj paĉjo loĝas ene de mi.

kiom da homoj povas loĝi ene de unu homo?

nur unu! li mem!

kiom da homoj povas loĝi ene de unu homo?

ĉiuj! venantaj el tio, kio nur li estas, atingantaj la tutan homaron pere de sia paĉjo kaj sia panjo.

la knabo de paĉjo kaj panjo.

 

260.

mi ne plu sentas min kiel orfon.

 

261.

mi ne plu sentas min kiel orfon!

 

262.

mi vivas!

Visitas: 213