Monteiro Lobato en Esperanto – 03

 Ĉasadoj de Peĉjo

 Ĉapitroj 5 kaj 6

 Tradukis Jorge Teles

 

5 – La defenda strategio

            – Ili mortigis mian edzinon! – diris, kun tremanta voĉo pro kolero, grandega jaguarego (kiel Emilja kutimis diri). – Mi estas vidvo de mia amata jaguarino per la artoj de tiuj perversaj geknaboj de la bieneto de sinjorino Benta. Ili mortigis ŝin kaj trenis ŝin, ligita per lianoj, al la korto de la dometo kie ili loĝas. Tie ili senfeligos ŝin, kaj, post etendado kaj sekado sub la suno, la felo funkcios kiel tapiŝo en la verando. Nu, tio estas krimo, kiu postulas la plej kompletan venĝon. Milito, do! Mortomilito al tiu amaso da malbonfarantoj.

            – Milito! Milito! – ekkriis la ocelotoj kaj la amerikanaj musteloj kaj la kerdokionoj.

            La jaguarego iĝis kontenta antaŭ tiu entuziasmo.

            – Ni interkonsentu pri la jeno, – li diris. – Morgaŭ matene ni ĉirkaŭos la domon, por ke neniu eskapu. La amerikanaj musteloj kaj la kerdokionoj gardos la flankojn kaj ni, jaguaroj, atakos de la fronto.

            – Brave! Brave! Ni faros tiele! – kriis la bestaro unuvoĉe.

            – Ni atakos la domon, – daŭrigis la vidvo, – kaj ni mortigos ĉiujn loĝantojn.

            – Jes, ni mortigos ĉiujn! – ripetis la koruso.

            – Kaj poste ni manĝos ilin unu post la alia!

            – Jes, jes, ni manĝos ĉiujn, unu post la alia! – Ululis la bestaraĉo, kaj kun ruĝaj langoj ili lekadis la ferocajn muzelojn.

            La asembleo dissolviĝis, ĉiu iris al sia propra kaverno sen ke iuj el tiuj bestoj pensu pri ĉasado en tiu tago. Ili preparis specialan malsaton por la homa vianda tagmanĝo, kiun ili havos la sekvan tagon.

            La spionaj skaraboj aŭdis ĉion de la branĉeto kaj zumante iris, por rakonti al Emilja pri la granda evento. La pupo senpacience atendadis ilin, ĉar ŝi ne vidis ilin la antaŭan tagon.

            – Kaj kio? – ŝi demandis tuj kiam la du perfiduloj eniris en la verando kvazaŭ ili estus hazardaj skaraboj, unu el tiuj, kiuj lasas sin allogi de la lumo de la lanternoj.

            – Morgaŭ estos la atako, – respondis la du skaraboj, kiuj estis ĝemeloj (*) kaj ĉiam parolis kaj agis kune. – La jaguaroj ĵus solvis ĉi tion en kunveno, kiun ili faris sub la Granda Figujo. La amerikanaj musteloj kaj la kerdokionoj gardos la flankojn kaj la jaguaroj, gvidataj de la vidvigita jaguaro, atakos de la fronto. Ili ankaŭ ĵuris mortigi kaj vori ĉiujn.

            Emilja ne paliĝis pro timo, nek tremis kiel verda bastono, kiel okazus, se ŝi estus vera homo. Emilja estis la plej kuraĝa pupo, kiu ekzistas en la mondo. Ŝi simple diris:

            – Facile estas diri, ke oni ĉirkaŭos kaj atakos kaj mortigos kaj voros. Malfacile estas ĉirkaŭi, ataki, mortigi kaj vere vori. Ni scias kiel defendi nin. Venu do ĉi jaguaraĉoj!

            La du skaraboj ne ĉesis admiri la mirindan malvarman sangon de la pupo.

            – Kiajn armilojn vi havas por batali kontraŭ tiom da koleraj bestoj? – ili ĝemante demandis, tio estas, ĉiu diradis unu vorton de la frazo. Tiele la skaraboj paroladis kun la pupo. Unu diradis la parajn vortojn kaj la alia diradis la neparajn vortojn.

            – Mi ne scias, – diris Emilja. – Tion decidos Peĉjo, nia “generalíssimo” (ĉefgeneralo). Li studas la temon – kaj mi ankaŭ. Mi ankoraŭ ne scias, kion faros la ĉefgeneralo Peĉjo, sed mi scias, kion mi faros. Mi pensis, pensis kaj repensis pri la kazo kaj mi jam havas ideon en la kapo, kiu valoras oran pulvoron.

            – Kiu – diris la unua skarabo, – estas – diris la dua, – via – daŭrigis la unuan, – ideo? – finis la dua.

            – Mi ne povas laŭte paroli, – respondis Emilja. – Nur ĉe la orelo – kaj ŝi alproksimiĝis al la ĝemeloj, kaj flustris al ili ĉe la orelo per la sama sistemo, tio estas, ŝi diris la parajn vortojn al skarabo numero 1 kaj la neparajn al skarabo numero 2. La skaraboj admiris la lertecon de la pupo kaj foriris – zunn! – por plenumi la ricevitajn ordonojn.

            Tuj kiam ŝi vidis ilin malaperi en la spaco, Emilja kuris por rakonti al Peĉjo tion, kion ŝi ĵus aŭdis de siaj spionoj kun nigraj jakoj.

            Peĉjo jam solvintis la defendan problemon kaj atendis kun Nazulino.

            – Ĉar ni ne havas pafilojn por batali kontraŭ la jaguaroj, – li diris, – mi decidis la jenon. Mi faros tre longajn lignajn krurojn, stilzojn; parojn da stilzo por ĉiuj loĝanto de la bieneto, inkluzive por la markizo kaj la kokidoj. Kiam la jaguaroj atakos nin, ni grimpos sur la lignajn krurojn, kaj restos tie supre – kaj mi volas vidi!…

            – Kio se la jaguaroj ankaŭ grimpos supren laŭ la stilzoj? – demandis la knabino.

            – Neeble, – li respondis. – Krom tio ke ili estos tre longaj kruroj je bambuo, kio estas glataj, mi frotos grason sur ili. La stizoj iĝos kvazaŭ veraj sebitaj fostoj (**). Eĉ simio ne sukcesos grimpi.

            La ideo estis konsiderata bonega kaj Peĉjo kuris por serĉi falĉilon kaj segilon. Per la falĉilo li tranĉis duon-dekduon da longaj bambuaj stangoj en la bambua arbareto, kaj per la segilo segis ilin laŭ la oportuna grando. Poste, per ĉizilo, li boris truojn, en kiuj li fiksis piedingon, tio estas piedapogilon, sur kiu la piedoj devos ripozi.

            Post la pretado de la stizoj, ili bezonis multe ekzerci. Nenio pli facilas ol la ekvilibro sur stizoj, sed malgraŭ tio necesas iom da praktiko. Peĉjo estis la unua, kaj, ĉar la kruroj estis tre altaj, li devis grimpi sur ŝtupetaro por meti sin sur ilin. Li tion faris, poste faris kelkajn necertajn paŝojn tra la korto, ĝis venis la ekvilibro. Post kelkaj minutoj li estis tiel lerta pri tiu moskita marŝado, ke ŝajnis ke li havas multjaran sperton.

            Kiam Nazulino vidis la facilecon, ŝi imitis lin. Ŝi grimpis sur la ŝtupetaro kaj lokiĝis sur la kruroj. Ankaŭ post minutoj ŝi estis lerta eĉ por kureti.

            Emilja kaj la Vicgrafo ne sin montris mallertaj. Ili rapide sukcesis marŝi. Mankis Vostuleto.

            – Jen problemo, – diris Nazulino, kiam venis la vico por la eminenta markizo. Tiele okazis. La malfacilaĵo komenciĝis per tio, ke Vostuleto havas kvar krurojn, anstataŭ du, kiel ĉiuj decaj estaĵoj – viroj, kokoj, ŝtuparoj. Vostuleto havas du krurojn pli longajn ol la aliaj, senutilajn krurojn, ĉar se estaĵo povas vivi tre bone kun du, havi kvar signifas havi tro multajn krurojn.

            – Se mi havus kloroformon kaj kirurgiajn instrumentojn, mi farus operacion en Vostuleto, kaj transformus lin en dupiedulon. Estas eĉ honto, kvarpiedulo en nia bando – diris Peĉjo.

            Unu tuta horo pasis por ligi kvar bambuojn al la kruroj de la porkido kaj ekvilibrigi lin sur la novaj kruroj. Li piedbatis, li kriis, kvazaŭ iu mortigus lin per tre akra tranĉilo. Altirita de liaj krioj, onklino Nastasja aperis en la kuireja pordo por vidi tion, kio okazas – kaj ŝi preskaŭ svenis pro timo vidi la grupon tiel alte, moskite moskitumante tra la korto.

            – Kuru, sinjo! – ŝi kriis. – Venu por vidi la “felomenon” kio okazis al la infanoj. Ĉiuj fariĝis moskitoj!…

            Sinjorino Benta aperis ĉe la fenestro kaj miris pri la lerteco, kun kiu la genepoj kuris kaj ludis sur kruroj tiom longaj, kvazaŭ ili naskiĝis longkruraj birdoj.

            – Atentu! – ŝi ekkriis. – Se unu el vi perdas ekvilibron kaj venas surteren, via nazo ĉifiĝos por la tuta vivo. Kia ideo estas tio, infanoj?

            Ne estis rimedo se ne klarigi ĉion al ŝi, precipe ĉar ankaŭ sinjorino Benta kaj onklino Nastasja devos meti sin sur tiaj kruroj kiam alvenos la jaguaroj.

            – La jaguaroj atakos la bieneton morgaŭ, avinjo, ĉirkaŭ kvindek – diris Peĉjo – kaj ĉar ni ne havas pafilon per kiu defendi nin, la defendo, kiun mi trovis, estis ĉi tiu.

            – Jaguaroj? Kvindek? – ripetis sinjorino Benta, kun ege larĝaj okuloj. – Kiu diris tion al vi?

            – La ĝemelaj skaraboj de Emilja, avinjo, – diris Nazulino. – Ili ĵus avertis nin, ke la jaguaroj, por venĝi la morton de tiu, kiun ni mortigis, organizis atakon kontraŭ la bieneto por morgaŭ.

            La du kompatindaj maljunulinoj estis en la plej granda aflikto de la mondo, kaj tio estas komprenebla. Kun tiom da petolaĵoj, la terura grupeto finus por mortigi ilin, sendube. Onklino Nastasja, kun okuloj larĝaj kiel tasoj da teo, eĉ perdis la parolon. Ŝi sukcesis nur krucosigni sin, kaj denove kaj denove…

            – Tio estas frenezaĵo, Peĉjo! – riproĉis sinjorino Benta. – Vi frenezigas min. Jaguaroj kaj krome kvindek!… Kion ni faros, mi kaj onklino Nastasja?

            – La rimedo, avinjo, estas ke ankaŭ vi kaj onklino Nastasja uzu stilzojn. Jen, viaj stilzoj jam estas pretaj, laŭmezuraj – kaj tiuj de onklino Nastasja estas tiuj tie…

            La aflikto de la du maljunulinoj kreskis ankoraŭ kelkaj gradoj. La timo esti manĝota de la jaguaroj aldoniĝis al la timo fali de tiel longaj kruroj. Sed kion fari? Resti sube, sola, estis pura memmortigo, ĉar ili fatale estus vorataj de la jaguaroj.

            Sinjorino Benta konsternite gratis la kapon.

            – Senutile serĉi alian rimedon, avinjo, – diris Peĉjo. – La jaguaroj morgaŭ matene estos ĉi tie por la atako; aŭ vi uzas ĉi tiun kruran defendon, kiun ni inventis, aŭ lasas vin formanĝi vivanta. Elektu.

            Ne estis alia elekto kaj, malgraŭ ŝiaj sesdek jaroj kaj ŝiaj diversaj reŭmatismoj, la kompatinda sinjorino Benta devis grimpi sur la ŝtuparon kaj adapti sin al la paro da stilzoj, kiun Peĉjo donis al ŝi.

            Malfacile! Aldone al tio, ke la muskoloj estis rigidaj, la bona maljunulino estis terure timema. Plurfoje ŝi intencis rezigni, kaj ŝi simple ne rezignis, ĉar la geknaboj ne ĉesis memori, ke ĉi-kaze ŝi estos mortige formanĝata, kiel la avinjo de Ruĝa Ĉapeto. Finfine ŝi lernis kiel ekvilibri kaj faris kelkajn tre mallertajn paŝojn ĉirkaŭ la korto.

            – Tio jam taŭgas – diris Peĉjo, kiu reĝisoradis la lernadon. – Vi kapablos eskapi de la jaguaro. Nun ni zorgu pri onklino Nastasja.

            Tio estis ja tre malfacile. La kompatinda nigrulino estis eĉ pli mallerta ol kune Vostuleto kaj sinjorino Benta. Kiam, post multaj provoj, ŝi sukceesis stari sur la bambuaj kruroj, subite ŝi perdis la ekvilibron kaj kriante falis surgrunden.

            Bonŝance. ŝi falis sur ŝnuro etendata por sekigi vestojn kaj iĝis senvunda.

            – Mi ne plu grimpos sur tiuj skafaldoj, – ŝi kriis, ankoraŭ hokata al la ŝnuro. – Mi preferas, ke la jaguaroj manĝu min vivanta. “Vade retro”!…

            Tamen, tiu diraĵo, ke la jaguaroj “manĝu min vivanta”, estas fanfaronado. Kiam la jaguaro aperas, eĉ en sebita fosto kriplulo kapablas grimpi. La kompatinda onklino Nastasja lernos pri tio en la sekvanta tago…

(*) en la ĉapitro IV, la du skaraboj estas geedzoj.

(**) dum la juniaj festoj oni starigas en la korto sebitan foston, glatigatan per sebo, kun pendantaj donacoj en la supro, por tiuj kiuj sukcesas ilin atingi.

6 – Aperas nova knabino

            Ĉivespere okazis diskuto pri la hipotezoj pri tio, kio povus okazi la sekvan tagon. Sinjorino Benta diris:

            – Mi konsentas, ke se ni estas sur stilzoj, la jaguaroj ne sukcesos kapti nin. Kio pri poste? Kio se ili decidos resti ĉi tie ĝis ni laciĝos kaj devos malsupreniri?

            Tio estis tre verŝajna hipotezo, pri kiu ne pensis Peĉjo. Jes; se la jaguaroj restus tie, kio okazos?

            – Ili laciĝos kaj foriros, – sugestis Nazulino. – Kiam venos malsato, neniu restos ĉi tie.

            – Kio, se ili alternas? – memoris sinjorino. – Kio se, dum duono de la jaguaroj ĉasas, la alia duono gardas?

            Nek Peĉjo nek Nazulino nek la Vicgrafo sukcesis respondi. Ĉiuj restis sen respondo antaŭ tiu terura hipotezo. Tiu, kiu respondis, estis Emilja, kiu misterece palpebrumadis, kvazaŭ ŝi havus la solvon de la granda problemo en sia poŝo.

            – Ne timu ion ajn, – finfine ŝi diris. – Mi preparis kelkajn grenadojn, bonegajn por fortimigi jaguarojn.

            – Grenadoj! – ripetis Peĉjo, sulkigante la brovojn. – Pri kio vi parolas, Emilja?

            – Surprizo. Mi preparis la grenadojn kun la helpo de miaj skaraboj. Mi faris kvin, sufiĉe por timigi ĝis cent jaguarojn.

            – Kaj kie ili estas?

            – Sur la tegmento.

            – Kial sur la tegmento?

            – Mi metis ilin tie, por ke mi povos ilin preni kiam la jaguaroj aperos kaj ni estos sur la stilzoj. Mi ankaŭ metis tie panon kun butero, ombrelon kaj pliajn aliaĵojn. Eble ni malsatos, eble pluvos…

            Nazulino scivolemis pri la grenadoj.

            – Klarigu tion pli bone, Emilja. Kio estas tio, pri ĉi grenadoj?

            – Mi povas diri nenion. Estas sekreto. Mi nur diros, ke ili estas el vakso kaj grandaj kiel oranĝoj.

            Vaksaj grenadoj, grandaj kiel oranĝoj! Aŭ la pupo estis freneza… aŭ… Tamen, ĉar Emilja estis diableca knabino kapabla al ĉio, la geknaboj kaj la maljunulinoj trankviliĝis iomete pli.

            La kialo, laŭ kio onklino Nastasja rezignis pri la stilzoj, estis, ke ŝi ne kredis je la jaguara atako. “Tio devas esti imagaĵo de la infanoj”, ŝi pensis al si mem. “La diabletoj vivas kun la kapo varma kaj elpensas tion por turmenti la pliaĝulojn. Mi vere ne kredas.”

            Sinjorino Benta ankaŭ ne kredis – en la komenco. Poste, memorante aliajn, eĉ pli mirigajn aferojn, kiuj jam okazis, ŝi opiniis pli bone kredi.

            – Nenimaniere, sinjo! – insistis la nigrulino. – Kie vi vidis jaguaron promenantan en bando por ataki homajn domojn? Mi estas sepdek jaraĝa kaj neniam aŭdis pri tio.

            – Ankaŭ mi, ne. Sed memoru, Nastasja, ke ni neniam vidis parolantan pupon, nek iun Vicgrafon el spiko, kiuj agas kiel homoj – kaj jen Emilja kaj la Vicgrafo de Maizospikulo.

            – Tio veras, – grumblis la nigrulino, kaj ŝi grimacis.

            – Se tiele estas, kiel vi sukcesos morgaŭ, se la jaguaroj vere venos kaj atakos nin?

            – Kion mi faros? – diris onklino Nastasja, kaj ŝi gratis la kapon. – Mi ne scias. Sincere, mi ne scias. Kun la tempo ni vidos…

            Ŝi daŭrigis kun la espero, ke la atako de la kvindek jaguaroj estis nenio alia ol “trompaĵo” de Peĉjo por timigi la “pli maljunajn”.

            Ili iris al siaj ĉambroj por dormi. Ĉiu sonĝis pri minimume unu jaguaron. Emilja tamen havis rozkolorajn sonĝojn, laŭ la ridetoj, kiuj vigligis sian vizaĝon dum la tuta nokto. Ŝi sonĝis pri siaj famaj vaksaj grenadoj…

            Frumatene iu frapis ĉe la enirpordo – tok, tok, tok… Peĉjo saltis el la lito, timigita. “Ĉu eble jam estas la jaguaroj?” La aliaj ankaŭ leviĝis, inkluzive sinjorino Benta kaj onklino Nastasja. Ĉiuj kunvenis en la manĝoĉambro, kaj aŭskultis.

            Nova frapeto – tok, tok, tok…

            – Ŝajnas fingra frapeto, – flustris Nazulino. – Jaguaro ne frapas tiamaniere.

            Piedpinte, la knabino alproksimiĝis al la pordo kaj rigardis tra la serurtruo.

            Ŝi vidis neniun jaguaron. Anstataŭe ŝi vidis… alian knabinon!

            – Knabino! – kriis Nazulino, manfrapante. – Je mia aĝo kaj bela! Kiu scias, ĉu ĝi ne estas Ruĝa Ĉapeto?… Ĉu mi malfermas la pordon aŭ ne, avinjo?

            – Nu, se estas knabino, malfermu ĝin. Vidu unue, ĉu malantaŭe ne estas lupo, kiel tiu, kiu akompanas Ruĝan Ĉapeton.

            Nazulino denove kaŝrigardis kaj vidis neniun lupon. Konsiderante tion, ŝi malfermis. Tre senceremonia knabino, samaĝa kiel ŝi, eniris.

            – Bonan frumatenon al vi ĉiuj! Bonan frumatenon, sinjorino Benta! Bonan frumatenon, onklino Nastasja!

            La knabino konis ĉiujn en la domo, kaj tamen neniu konis ŝin. Kiu estus?

            – Kiu vi estas, knabino? – demandis sinjorino Benta iom suspekteme.

            – Ĉu vi ne konas min? – diris la nekonatulino tute familiare. – Nu, mi estas Kleo… (*)

            Okazis ĝenerala ĝojo. Estis neniu tie, kiu ne konis la faman Kleo laŭnome, kiu paroladis en la radio kaj foje skribis leterojn al Nazulino, donante ideojn por novaj aventuroj.

            – Vivu, vivu Kleo! – ĉiuj kriis, kun granda ĝojo.

            – Jes, – diris la knabino, sidante sur la tablo, – fine mi renkontas vin persone. Ekde kiam mi legis la unuajn aventurojn de Nazulino, mi freneziĝis por aliĝi al la bando. Mi loĝas en San-Paŭlo, tre enuiga urbo, kun tre malbelaj viaduktoj kaj hastemaj homoj kiuj promenadas sur la stratoj. Mi enuis pri San-Paŭlo kaj venis por loĝi ĉi tie. Certiĝu pri tio: la sola interesa loko en Brazilo estas ĉi bieneto de sinjorino Benta.

            Ĉiuj ĝojis. Sinjorino Benta tamen diris:

            – Vi venis en malbona momento, Kleo. Aŭdu, ke ĝuste hodiaŭ la bieneto estos atakata de armeo da jaguaroj kaj amerikanaj musteloj kaj kerdokionoj.

            – Bonege! – respondis la knabino. – Mi ĉiam revis pri alfronti armeon de jaguaroj kaj amerikanaj musteloj kaj kerdokionoj, do mi divenis kaj venis en tia favora momento…

            – Ho!… – diris onklino Nastasja al si mem. – Nun la bieneto vere brulos. Knabino kiu parolas pri “tia favora momento”… Ho Dio!

            La tago heliĝis kaj, ĉar la jaguaroj devus alveni tuj tuj, Peĉjo instruis al Kleo pri la uzo de la bambuaj kruroj kaj klarigis, ke tio estas la nura rimedo, kiun li eltrovis por ke ili sin defendu de la atako.

            Onklino Nastasja iris al la kuirejo por ekbruligi la fajron por preparo de kafo. Ŝi fikse rigardadis la aeron kaj pensadis, pensadis…

            – Kleo ĉi tie! – ŝi murmuris, rigardante la fajron. – Ho!…

(*) Kleo (Cléu) vere ekzistis. Ŝi estis filino de amiko de Lobato kaj respondecis pri porinfana programo en radiostacio.

Visitas: 240