Monteiro Lobato en Esperanto – 03

 Ĉasadoj de Peĉjo

 Ĉapitroj 9 kaj 10

 Tradukis Jorge Teles

 

9 – Emilja vendas la rinoceron

            Emilja klopodis por serĉi alian klienton. Ŝi iris al la kuirejo kaj proponis la negocon al onklino Nastasja. La nigrulino, kiu senplumigas kokidon, eĉ ne aŭdis ŝin; ĉar Emilja insistadis, ŝi nur diris, per ŝerca tono:

            – Nur tio mankas, stranga besto ĉi tie por timigi nin! Se estus ĉokoladujo, mi farus komercon, ĉar la mia rompiĝis.

            Al sinjorino Benta estis senutile oferti. La kompatinda sinjorino timis bestojn, precipe post kiam ŝi devis grimpi sur bambuaj kruroj en la tago de la atako de la jaguaroj.

            La Vicgrafo povus akcepti, ĉar la aristokratoj amas grandĉasaĵon – sed la kompatinda Vicgrafo apartenis al la klaso de ruinigitaj sinjoroj, kiuj nur havas la titolon de nobelo. Li neniam havis eĉ rompitan groŝon.

            Nazulino… Vostuleto…

            Emilja estis en la plej granda nedecidemo kiam Kleo aperis.

            – Kleo, – diris la pupo – mi havas bonegan negocon, kiun mi proponas al ĉiuj kaj neniu akceptas. Peĉjo ne kredas ĝin, onklino Nastasja ne volas ĝin, la Vicgrafo ne havas monon, mi ankoraŭ ne parolis al Vostuleto kaj Nazulino.

            – Pri kio temas? – demandis la knabino.

            – Vendo aŭ interŝanĝo. – Vendo aŭ interŝanĝo de tre valora besto, kiun mi eltrovis en la arbaro.

            – Certe estas rinocero! –  sugestis Kleo.

            Emilja tre surpriziĝis.

            – Kiel vi scias? Kiel vi divenis?

            – Lerteco, – respondis Kleo. – Mi legas en viaj okuloj, Emilja, ke vi vere posedas grandegan rinoceron.

            – Ĉu vere? – Ĉu serioze?

            Emilja iris al la spegulo por ekzameni sin kaj pensis, ke ŝi vere aspektas kiel posedantino de rinocero. La saĝuloj nomas ĉi tiun fenomenon “sugestio”.

            – Nu, – diris Emilja, reveninte de la spegulo. – Vi divenis, Kleo. Mi vere havas rinoceron por vendi. Ĉu vi volas aĉeti?

            – Ne. Sed mi povas helpi vin en la komerco. Mi trovos manieron vendi ĝin al Peĉjo kaj duono de la mono apartenos al mi. Ĉu tio konvenas?

            – Mi ne volas vendi ĝin kontraŭ mono, sed interŝanĝi ĝin kontraŭ la ĉareto tirata de kapro.

            – Ĉi-kaze mi havos duonon de la ĉareto, ekzemple, la radojn – memorigis Kleo, – pli por ĝeni la pupon, ĉar ŝi vere ne volis posedi la radojn.

            Emilja pensis momenton. Poste ŝi diris:

            – Ĉu poste vi donos al mi la radojn?

            Kleo kompatis ŝin pro tiu eta aflikto.

            – Jes, jes, mi donas ĝin nun. Mi nur ŝercas. Mi ne bezonas, nek volas radojn. Mi helpos vin vendi la rinoceron sen ricevi makleraĵon, nulon kiel procento.

            Emilja saltis dufoje – kaj ambaŭ iris al Peĉjo, kiu ankoraŭ legadis la ĵurnalon.

            – Aŭskultu, Peĉjo, – diris la pupo, kaj ŝi prenis de li la gazeton. – Mi estas sincera. La rinocero, kiu eskapis de la cirko, ekzistas, kaj mi hazarde eltrovis la lokon, kie li estas. Mi ĵuras! Nun, se vi promesas kompense doni al ni la ĉareton tirata de kapro, la interkonsento fariĝas. Peĉjo trovis tiun “ni” stranga.

            – Ĉu ni? – li ripetis kun admiro. – Ni kiuj?

            – Mi kaj Kleo. Ŝi estas partnerino, havas duonon de la rinocero.

            La tono per kiu Emilja parolis komencis konvinki la knabon.

            – Ĉu vere, Emilja? Ĉu vi seriozas?

            – Neniam en mia vivo mi parolis tiel serioze, Peĉjo. Mi scias, kie estas la forkurinta rinocero, sed mi diros nur se vi donos la ĉareton al mi…

            – Donos al ni… – korektis Kleo.

            – Jes, se vi donos al ni la ĉareton.

            Vera rinocero kontraŭ ĉareto estis la plej bona negoco en la mondo. Peĉjo ne hezitis dum momento.

            – Interkonsentite! – li kriis. – Kie estas la besto?

            – En la arbaro ĉe la bambuejo.

            – Kiel vi eksciis, Emilja?

            – Miaj spionaj skaraboj estas amindaj. Ĉion, kio okazas en la arbaro, ili kuras al mi por rakonti. Ili venis antaŭ iom da tempo, tre timigitaj, por paroli pri la apero de grandega besto, kun unu sola korno sur la nazo – kaj mi rimarkis, ke estas la forkurinta rinocero.

            Kia mirindaĵo! Peĉjo sentis, ke lia koro pli forte batas. Rinocero! Vera rinocero, loĝanta en la bieneto de sinjorino Benta! Nenio pli fantasta povas ekzisti…

            – Nun restas decidi, kion ni faros al ĝi – murmuris la knabo konfuzita. – Mortigi ĝin, ĉasi ĝin, aresti ĝin, redoni ĝin al la cirko, malsovaĝigi ĝin, varti ĝin?… Kion fari?

            – Mi opinias, ke vi devas dresi ĝin kaj igi ĝin aliĝi al la bando, – sugestis Kleo. – Mi ĉiam pensis, ke granda besto estas bezonata ĉi tie.

            – Neeblas, Kleo, – diris Peĉjo. – Ĉi bestoj, krom esti ekstreme ferocaj kaj perfidaj, estas malagrable grandaj. Ili ne taŭgas ie ajn. Kaj jen avinjo kaj onklino Nastasja – la du plej grandaj timemaj homoj en la mondo. Se ni kondukos la rinoceron proksimen de la domo, ili fermos sin enhejme dum la resto de la vivo. Ili estas stultaj. Sed tion ni solvos poste. Nun ni devas iri por trovi la beston. Ni tuj alvoku Nazulinon.

            Gvidataj de Emilja, ili renkontis la skarabojn, kiuj ĝuste en tiu momento revenadis al si mem post la longa sveno.

            – Kie estas la rinocero? – demandis Peĉjo.

            Ankoraŭ duondormantaj, kaj sen scii tion, kion signifas la vorto “rinocero”, la kompatindaj skaraboj rigardis la knabon stulteme.

            Emilja intervenis kaj klarigis, ke nur ŝi kapablas paroli al la insektoj.

            – Aŭskultu – ŝi diris, laû la maniero paroli per paraj kaj neparaj vortoj -, ni volas scii, kie ĝi estas. – La skaraboj komprenis kaj indikis la ĝustan lokon, kie ĝi kaŝis sin.

            Peĉjo, kiu konis la bambuejon, gvidis la grupon.

            Duonhoron poste ili ĉiuj atingis punkton, kie troviĝis maldensejo, kun la Granda Figujo je unu flanko, sub kiu la bestoj kutimis kolektiĝi en asembleoj, kaj je la alia flanko, la bambuejo. Ili alvenis kaj rigardis sed nenion trovis.

            – Mi vidas nigran ŝtonon antaŭen, – diris Kleo, kaj ŝi montris rondodorsan rokon, kiun la altaj herboj duone kaŝis. – Sur ĝi, eble ni povas vidi la monstron.

            Ili kuris al la ŝtono, surgrimpis ĝin kaj de supre rigardis tra la verdaĵoj ĉiudirekten. Nenio! Eĉ ne rinocera ombro.

            – Emilja, – diris Peĉjo, kun desaponto, – ĉi tie ne estas rinocero. La skaraboj mensogis al ni laŭ la plej malinda maniero. Kiel puno, ili meritas esti senkrurigitaj el ĉiuj siaj kruroj. Se mi estus vi…

            Peĉjo ne sukcesis finparoli. La ŝtono moviĝis! Ne estis ŝtono – estis la rinocero mem, kiu tie kuŝis en tiu momento por dormi…

            La salto, kiun ili faris, meritis esti pentrata sur muro, kun ora kadro, ĉar ĝi estis la plej rapida kaj la plej bela salto, kiu jam okazis en la tuta mondo. Sed, ĉar la rinocero estis peza, ĝi malrapide stariĝis kaj la kvar ĉasistoj sukcesis atingi la plej altan branĉon de la Granda Figujo kaj de tie ili kapablis vidi la beston sen ia danĝero.

            – Vere! – kriis Peĉjo, de sur branĉo. – Jen aŭtentika rinocero. Rigardu la timindan kornon sur la nazo kaj la teruran kirason ĉirkaŭ la korpo…

            Ni mortigis la jaguaron, – diris Nazulino, – sed ne ekzistas pafilo por ĉi kirasulo. Kuglo ne eniras, tranĉilo ne eniras. Kiel ni sukcesos?

            – La solvo estas sendi telegramon al Rio-de-Ĵanejro, kaj rakonti al la aŭtoritatuloj, ke la serĉata rinocero estas ĉi tie. Tie la homoj havas kanonojn kaj mitralojn. Kion vi pensas?, Emilja.

            Emilja montris sulkon sur la frunto, signo de kreado de “genia ideo”.

            – Mi opinis, – ŝi respondis,  – ke ni ne sendu telegramon aŭ parolu al iu ajn pri ĝi. Alie, la  bieneto pleniĝos je plenkreskuloj kaj adiaŭ al la paco! Plenkreskuloj ĉion ruinigas. Mi malamegas plenkreskuloj.

            La aliaj same opiniis, sed la kazo estis tre speciala, tre serioza, pro tio ne estis alia elekto ol peti helpon al la plenkreskuloj. Almenaŭ sinjorino Benta devus esti avertata. La bieneto apartenis al ŝi; la rinocero invadis ŝian posedaĵon – kiel posedantino, ŝi solvos la kazon. Kaj ili decidis rakonti al sinjorino Benta la eksterordinaran eventon.

            Tamen, kiel malsuprenveni de la arbo kun tiu korneca danĝero sube? La rinocero tie restis, kaj ne montris intencon malproksimiĝi. Ĝi prenadis la supraĵojn de la najbaraj arbustoj kaj maĉadis la foliojn kiel pacema bovo.

            La pupo savis la situacion.

            – En poŝo de mia antaŭtuko, mi havas iom da pirlimpimpim-pulvoro. Se ĝi ne perdis sian efikon, ĝi povas konduki nin al la korto de la domo.

            La okuloj de Peĉjo larĝiĝis. Ĉu pirlimpimpim-pulvoro en la poŝo de Emilja? Kiel tio? Ĉu la pupo iĝis ŝtelistino?

            – Mi nenion ŝtelis, – protestis Emilja, kiam ŝi rimarkis suspekton je la vizaĝo de Peĉjo. – Mi ne estas ŝtelistino, sciu tion.

            – Kiel do vi akiris ĉi pulvoron?

            – Tre simple. Kiam ni iris al la Lando de la Fabloj kaj vi donis al mi la pinĉeton, kiun mi devus preni, mi flaris nur la duonon. Mi konservis iomete en mia poŝo por eventuala estonta neceso. Do, jen la okazo.

            Estis granda ĝojo. Dank’al la antaŭzorgo de la pupo, ili ĉiuj savos sin de tiu malfacilaĵo. Sed en la poŝo de Emilja estis nur duona pinĉo. Dividita inter kvar, ĉiu okono de pinĉo devus esti sufiĉa por ĉiuj.

            – Ĉu sufiĉas, Peĉjo? – demandis Kleo.

            – Sufiĉas. Per okono ni iros ĝuste al la korto de la domo.

Tiele okazis. Ili flaris pinĉeton de la mirinda pulvoro kaj tuj trovis sin en la korto de la bieneto. Sinjorino Benta estis en la verando kaj paroladis al onklino Nastasja pri terkulturaj problemoj – brasiko, kiun Vostuleto forŝtelis de la legomĝardeno.

            Tion, kiu ĉi markizaĉo bezonas estas iri al la forno,-  diris la nigrulino, kiu neniam tre serioze konsideris la noblecon de la porkido. – Tiamaniere protektata de la geknaboj, ĝi iĝos senutila porkego, kiu ankoraŭ laborigos nin. Sed se ni parolas al Nazulino pri tio! ho, la domo falas…

            En tiu momento, la geknaboj aperis sur la korto. Ili iomete atendis, flustrante unu al la alia, kaj poste direktiĝis al la verando.

            – Ni havas novaĵojn, – grumblis onklino Nastasja. – Peĉjo havas la manojn en la poŝo kaj Emilja havas sulkojn sur la frunto. Tio signifas petolaĵojn. Ho Dio!

            Peĉjo supreniris al la verando kaj, sen ia ajn preparo de la situacio, rakontis al sinjorino Benta la historion de la trovita rinocero.

            – Kio? Rino… – ripetis la maljunulino, sen sukcesi fini la vorton.

            – …cero, avinjo, vera rinocero kun unu korno sur la nazo kaj malmola kiraso ĉirkaŭ la korpo. Ĝi estas proksime al la Granda Figujo.

            Sinjorino Benta rigardis onklinon Nastasja kun mieno de iu, kiu petas kompaton.

            – Rinocero! – ĝemis la bona sinjorino, per voĉo de iu, kiu malsanas. – Nur tio mankas, sankta Dio! Kio okazos al ni?…

            La nigrulino, kiu nenion sciis pri rinoceroj, proponis timigi la beston per la balailtenilo. Sed kiam Nazulino montris al ŝi, en libro pri bestoj de la mondo, la portreton de unu el ĉi tiuj pakidermoj kaj klarigis al ŝi, kiom grandaj ili estas kaj kiom terura estas la korno, kiun ili havas meze de la nazo, la kompatinda estaĵo ektremis de kapo al piedoj.

– Kaj nun?, sinjo. – ŝi murmuris, meze de preĝoj kaj sorĉaj signoj, kiujn ŝi ne ĉesis paroli kaj desegni sur vizaĝo kaj brusto.

            – Kaj nun? – respondis sinjorino Benta, pripensante kelkajn momentojn. – Nun ni devas informi la policanojn el Rio-de-Ĵanejro por agi, kaj dume neniu havas ordonon forlasi la domon. Naturistoj diras, ke la rinocero estas eble la plej insidema kaj danĝera besto de Afriko. Kaptu ĝi unu el ni!…

            Emilja volis meti sian entrudiĝeman kuleron en la temo kaj komencis:

            – Sinjorino Benta, mi opinias…

            Sed ŝi estis interrompata.

            – Je Dio, Emilja, ne opiniu ion ajn. Estas pro tiom da opinioj, ke mi loĝas ĉi tie de timo al timo, kun la animo en la buŝo, atakata de jaguaroj kaj nun eĉ kun afrikaj bestoj proksime al la hejmo…

            Emilja, pro la reago, montris la langon, tuj kiam la maljunulino turnis sian dorson.

 

10 – La urbo Rio-de-Ĵanejro estas avertata

            Sinjorino Benta sendis telegramon al Rio-de-Ĵanejro, kiu diris: “Miaj genepoj ĵus informis, ke la fama rinocero, kiu oni serĉadas tra la tuta lando, estas kaŝata en la arbaro de mia bieneto. Mi kore petas tujan agadon. Benta de Olivejra”.

            Kleo, al kiu ŝi diktis la telegramon, rimarkis, ke estas pli bone ŝanĝi la nomon de la sendanto al Sinjorino Benta de Olivejra, avino de Nazulino kaj Peĉjo kaj posedantino de la Bieneto de la Flava Pego, ĉar alie ili ne komprenos. Ekzistas multaj Benta de Olivejra kaj “mia bieneto” nenion signifas.

            Sinjorino Benta konsentis.

            – Faru laŭ via plaĉo, sed igu ke la telegramo sekvu kiel eble plej baldaŭ. Petu al unu el la servistoj de nia najbaro, kamarado Teodoriko, por kunporti ĝin al la urbo, en plena galopo.

            La telegramo tuj estis sendata. La sekvan matenon venis la respondo: “Ni sendis taĉmenton sub komando de la detektivo X B2”.

             Ekde du monatoj, de kiam la registaro serioze maltrankviliĝis pri la kazo de la forkurinta rinocero, estis organizata la bela Nacia Departemento por Rinocero-Ĉasado, kun grava direktoro, kiu gajnis tri mil monerojn ĉiu monato kaj dek du pliajn helpantojn kiuj gajnis mil kaj sescent monerojn, krom granda nombro da tajpistoj kaj “nenifarantoj”. Ĉi tiuj homoj perdus siajn postenojn se la besto estus trovata, do la telegramo de sinjorino Benta multe ĝenis ilin.

            Tamen, ĉar aliaj telegramoj ricevitaj de aliaj regionoj prezentis malverajn informojn, ili esperis, ke same okazos pri la telegramo de sinjorino Benta. Nur pro tio, ili venis. Se ili estus certaj, ke la rinocero vere estas en la bieneto, ili ne venintus!

            Iun matenon, kiam onklino Nastasja leviĝis ĉe mateniĝo kaj iris por malfermi la antaŭan pordon, ŝi vidis la beston dudek paŝojn for, rigardante la domon per siaj malgrandaj okuloj. La nigrulino ekpanikis kaj falis sur la plankon. Aŭdinte la bruon de ŝia korpo, ĉiuj saltis el la lito – kaj malfacile instigis ŝin alveni al si. Sveno de la maljuna nigrulino estas unu el la plej fortaj. Fine, ŝi vekiĝis kaj kun larĝaj okuloj diris per voĉeto:

            – Ĉu la diablaĉo jam foriris?

            Neniu sciis pri kio temas, ĉar neniu ankoraŭ rigardis la korton.

            – Kia diablaĉo estas tio? – demandis sinjorino Benta.

            – Tiu, kiu havas kornon sur la nazo, – respondis la nigrulino. – Ĝi estis tie ekstere kiam mi malfermis la pordon…

            Nur tiam la geknaboj rigardis tra la fenestro kaj vidis, ke la rinocero efektive estas en la korto. Sed trankvila, kun paca vizaĝo, montranta neniun agreseman intencon. Ĝi rigardadis la domon tre atente, kvazaŭ li komprenus pri kampara arkitekturo – nome arkitekturo de kamparaj domoj. Poste, milde, ĝi marŝis kaj kuŝiĝis laŭlonge de la pordego.

            – Jen! – kriis Nazulino. – Ĝi kuŝiĝis laŭlonge de la pordego kaj nun mi volas vidi tion, kiu eniras aŭ eliras. Ni estas sieĝataj…

            La aflikto de sinjorino Benta pligrandiĝis. Ŝi rimarkis, ke fakte ilia eliro estis blokata de tiu monstra besto, kiu ŝajnis havi nenian intencon foriri.

            En tiu momento ili vidis la alproksimiĝon de grupo de viroj.

            – Jen ili! – kriis Kleo. – Estas la viroj de la kaŝpolico, kiuj ricevis nian telegramon. Kaŝpolicistoj oni facile rekonas!…

            Vere estis ili. Estis la fama grupo de Ĉasistoj de la Rinocero, kiu formiĝis  tuj post la fuĝo de la mistera pakidermo kaj kiu vojaĝadis tra la tuta lando serĉe de ĝi. La lerta detektivo X B2 estis la estro kaj li legis ĉiujn fasciklojn de la Aventuroj de Ŝerloko Holmso. Ĉi viroj kunportis multajn armilojn kaj kaptilojn specifajn por ĉasi rinocerojn – malmunteblaĵojn, kiel muskaptilon de gigantaj proporcioj, ŝtalajn ĉenojn, kanoneton kaj mitralon. Nur unu aferon ili ne kunportis, kaj tio estis la “vera intenco” kapti la monstron.

            Tuj kiam ili atingis la paŝtejon de la bieneto kaj trovis la grandegan pakidermon kuŝantan ĉe la pordego, ili komencis diskuti ĉu pafi aŭ ne. Unu volis uzi la “malmunteblaĵojn”. Alia volis, ke la “giganta muskaptilo” estu armata. Fine, detektivo X B2 decidis uzi la kanonon.

            – Pafu, – li diris, – sed tiamaniere, ke ne damaĝu niajn servistojn.

            Li diris kaj palpebrumis. Ĉar ĉiuj volis pasigi la tutan vivon ĉasante la mamulon.

            Sed Emilja, kiu havis terurajn okulojn de kudrofadeno, vidis la strangan palpebrumadon de la detektivo kaj perceptis la manovron.

            – Ili pafos sed maltrafos! – ŝi kriis tre feliĉe, ĉar ŝi jam ekamadis “sian rinoceron” kaj ne volis, ke ĝia ledo estu damaĝata per kugla truo; ŝi nur permesis, ke ili ĉasu ĝin vivanta.

            Aŭdinte tion, sinjorino Benta protestis.

            – Tion mi ne volas! – ŝi diris. – Se tiuj viroj eraras, la kugloj povas erari la celon kaj veni rompi iun vitron de niaj fenestroj. Mi ne volas!…

            Kaj turnante sin al Kleo, kiu havis tre bonan kaligrafion kaj sciis kiel verki per ĉiuj literoj:

            – Skribu leteron al la estro de tiuj ĉasistoj kaj diru, ke mi ne permesas al ili pafi de tie ĉi tien. La Vicgrafo kunportu la leteron.

            Kleo skribis la leteron sen eraro kaj petis al la Vicgrafo ke li kunportu ĝin. Ĉar li estis tre malgranda, la Vicgrafo povis pasi malantaŭ la rinocero sen esti rimarkata – kaj eĉ se li estis rimarkata kaj formanĝata, tio ne estus problemo, ĉar li estis el maizospikulo kaj estis multaj maizospikuloj en la bieneto, onklino Nastasja en minuto povus krei alian Vicgrafon.

            La nobla mesaĝisto eĉ ne ĝenis sin pro la irado malantaŭ la monstro. Li transgrimpis ĝin kvazaŭ li suprenirus monteton, kaj malsupreniris de la alia flanko sen esti rimarkata. Poste li kuris por liveri la leteron. Li alvenis en la momento, kiam la pafisto sin prepari por pafi.

            – Momenton! – kriis detektivo X B2. – Unue lasu min legi ĉi leteron.

            Li legis la leteron, laŭdis la bonan kaligrafion kaj poste diris al la viroj: – La posedantino de la bieneto ne volas aŭdi pri pafoj de ĉi tie ĝis tie. Ŝi diras, ke la kugloj povas rompi vitron de la fenestroj. Mi opinias, ke ŝi tute pravas.

            – Tiuokaze, kion fari? – demandis la pafisto.

            – Ni devas transloĝiĝi tien. Ni povas meti la kanonon kaj la mitralon sur la verandaj ŝtupoj. Tiel, se okazos erarvagantaj kugloj, ili povas atingi nur simion en la malproksima arbaro.

            Tre bone. Sed kiel transiri al la alia flanko, kun la kanono kaj la mitralo, se la nura pasejo estas tra la pordego, kaj la malamiko kuŝas tie, sur la vojo? La problemo fariĝis pli serioza. Ĝi postulis studadon. Detektivo X B2 absorbiĝis en la problemo plena de sulkoj sur la frunto. Li pripensadis kaj, post multe da pripensado, diris:

            – Unue ni devas konstrui malgrandan telefonlineon, per kiu ni komunikos nin kun la lokaj homoj, por ke mi povu diskuti la kazon kun sinjorino Benta kaj agi akorde kun ŝi kaj la aliaj loĝantoj. Ĉar pere de leteroj, necesos tro da tempo. Por rapidaj komunikadoj nenio pli bonas ol telefono. Mi telegrafos al Rio-de-Ĵanejro kaj petos ke ili sendu la necesan materialon por la konstruado de telefona lineo.

            Solvinte tion, ili ĉiuj retiriĝis al la apuda vilaĝo, kie ili ludadis gitaron kaj rakontadis anedoktojn ĝis tiam, kiam la mendita materialo alvenos. Tio daŭris monaton. Sed finfine ĉio alvenis, kaj la detektivo ordonis, ke la laboro komenciĝu la sekvan tagon.

            Matene de la sekva tago, la loĝantoj de la bieneto vidis la registarajn ĉasistojn reaperi en la paŝtejo, sekvataj de grupo de laboristoj kun drataj rulaĵoj, fostoj kaj pli da telefonaj aĵoj. Tamen en tiu tago la rinocero ne kuŝadis ĉe la pordego, kiel ĝi kutimis. La vojo estis tute libera.

            – Hu! – ekkriis detektivo X B2, tre admirata. – Kien iris la kanajla rinocero?

            Li iris al la domo por paroli kun sinjorino Benta.

            – Kio okazis, sinjorino Benta? – li diris, suprenirante al la verando. – Mi lasis la rinoceron kuŝanta ĉe la pordego kaj nun mi ne trovas spuron de la besto.

            Sinjorino Benta klarigis ĉion, kio okazis dum la semajnoj, kiam ili ludadis gitaron en la vilaĝo. La rinocero akiris la kutimon pasigi la tagon sub la Granda Figujo, kaj kuŝiĝadis ĉe la pordego ĉirkaŭ la tria posttagmeze.

            – Ĝi alvenas je tiu horo, kuŝiĝas kaj dormetas ĝis la nokto – klarigis la bona sinjorino. – Ĝi estas tre metodema besto.

            – Nu,- diris la detektivo, – en tiu kazo, ni havos libera la tutan matenon por labori pri la konstruado de telefonlineo.

            La okuloj de Dona Benta larĝiĝis.

            – Kia telefona lineo? – ŝi demandis.

            – La lineo, kiun ni decidis konstrui, por ligi vian domon al nia tendaro. Ĉar la rinocero dormis ĉe la pordego, malebligante la trairejon, mi ne povis diskuti plurajn gravajn aferojn kun vi. Kaj mi havis la bonegan ideon konstrui ĉi tiun lineon, kun la kabloj super la “obstaklon”.

            Sinjorino Benta miris pro la komplikaĵo.

            – Jes, – ŝi diris, – sed, ĉar vi povis veni ĉi tien, mi kredas, ke ni ne plu bezonas telefonan lineon.

            La detektivo ridetis pro la naiveco de la maljunulino kaj klarigis, ke la materialo jam estis alveninta kaj ke pro tio la lineo estos konstruata. Li fine palpebrumis per la ruĝa okulo kaj diris: – La Nacia Departemento por Rinocero-Ĉasado scias tion, kion ĝi faras, sinjorino.

            – Nu, faru tion laŭ via plaĉo, – finis sinjorino Benta. – Mi ne komprenas tiajn agmanierojn, nek mi volas kompreni. Jen ni provizos al vi ĉian eblan helpon. Tion, kion mi volas, estas forigi tiun beston kiel eble plej baldaŭ. Sed, kara sinjoro, tio ne aspektas serioza al mi…

            La detektivo indulgeme ridetis kaj respondis:

            – Estas pro tio, ke vi ne scias pri la kondiĉoj. Por ni la afero estas tre grava, ĉar el ĝi ni elprenas nian ĉiutagan panon…

Visitas: 513