Monteiro Lobato en Esperanto – 03

Ĉasadoj de Peĉjo

Ĉapitroj 1 kaj 2

Tradukis Jorge Teles

 

  1. Ja, estas la jaguaro!

            Inter la loĝantoj de la bieneto de Sinjorino Benta, tiu kiu plej ŝatis marŝi tra la ĉirkaŭajoj de la domo estis la markizo de Vostuleto. Li konis ĉiujn arbarojn, inkluzive la bambuejon, tre densan arbustaron, kaj tie Sinjorino Benta ne permesis ke la geknabojn promenu. Iun tagon, kiam Vostuleto riskis tien eniri serĉe de fungoj, kiuj kreskas sur la putraj trunkoj, ŝajnas, ke la aferoj ne okazis tre trankvile, ĉar li duonflugante revenis.

            – Kio okazis? – demandis Peĉjo, kiam li vidis ke la porkido tremante venas kaj kun plentima rigardo. – Ŝajnas ke vi estas la markizo, kiu vidis jaguaron…

            – Mi ne vidis, sed mi preskaŭ vidis! – respondis Vostuleto, malfacile spirante. – Mi aŭdis strangan miaŭon kaj trovis eĉ pli strangajn spurojn. Mi ne konas jaguaron, kiu laŭ onidiro estas kato granda kiel bovido. Nu, la miaŭo, kiun mi aŭdis, estis de kato, sed multe pli forta, kaj la spuroj ankaŭ estis de kato, sed multe pli grandaj. Do, estis jaguaro.

            Peĉjo pripensis la kazon kaj opiniis, ke povus esti vere. Li kuris serĉe de Nazulino.

            – Ĉu vi scias? Vostuleto eltrovis, ke jaguaro promenas en la bambuejo!…

            – Ĉu jaguaro? Nekredeble! Mi diros al avinjo…

            – Ne faru tion, – la knabo avertis. – Timema kiel ŝi estas, avino aŭ mortas pro timo aŭ decidos konduki nin al la urbo hodiaŭ mem. Multe pli bone estas silenti kaj ĉasi la jaguaron.

            La okuloj de la knabino larĝiĝis.

            – Ĉu vi estas freneza, Peĉjo? Ĉu vi ne scias, ke jaguaro estas feroca besto, kiu manĝas homojn?

            – Jes, mi scias, sed mi ankaŭ scias, ke homoj mortigas jaguarojn.

            – Nur plenkreskaj homoj, stultulo!

            – Plenkreskaj homoj!… – netimeme ripetis la knabo. – Avinjo kaj onklino Nastasja estas plenkreskaj homoj kaj tamen ili kuras eĉ de blatoj. Gravas ne esti plenkreska homo, sed homo kuraĝa, kaj mi…

            – Mi scias, ke vi estas kuraĝa kiel kverelema koko, sed rimarku, ke jaguaro estas jaguaro. Per bato li faligas la ĉasiston, diras onklino Nastasja.

            La knabo arogante batis la bruston.

            – Nu, mi volas vidi tion! Mi organizos la ĉasadon kaj mi ĵuras, ke mi venigos ĉi tiun jaguaron al nia korto, trenata de la oreloj. Se vi kaj la aliaj ne havas kuraĝon por akompani min, mi iros sola.

            La knabino entuziasmiĝis antaŭ tiom da braveco kaj ne volis resti ekster la aventuro.

            – Nu, ankaŭ mi iros! – kriis. – Knabino kun kuspita nazo timas nenion. Ni invitos la aliajn.

            La du foriris serĉe de la aliaj kunuloj. La unua trovita estis la markizo de Vostuleto, kiu estis ĉe la kuireja pordo, tre okupata vorante kelkajn kukurbajn ŝelojn.

            – Pretiĝu, markizo, por partopreni en la ekspedicio, kiu ĉasos la jaguaron, kiu aperis en la arbaro.

            La novaĵo igis la porketon sufokiĝi pro la kukurba ŝelo en la buŝo.

            – Ĉasi la jaguaron? Ĉu mi? Dio min gardu!…

            Peĉjo energie ordonis:

            – Jes, vi iros, eĉ se estos por uzi vin kiel logaĵo, ĉu vi aŭdas min, timulo?

            Vostuleto tremis kiel ĵeleo ene de glaso.

            – Vi, nobela ulo! – daŭrigis Peĉjo, per malestima tono. – Filo de la granda Vicgrafo de Maizospikulo, tremas pro timo! Kiom da honto…

            Vostuleto ne respondis. Li trinketis akvon por trankviligi siajn nervojn kaj reiris al siaj kukurbaj ŝeloj kun ideo en la kapo: “Je la ĝusta horo, mi eskapos. Sen tio, ke mi lasos min esti manĝata kruda de jaguaro ”.

            Luksaĵo por porketoj estas iri al forno kaj esti bakata, kun citronaj tranĉaĵoj ĉirkaŭe kaj kuirita ovo en la buŝo…

            La dua invitato estis la Vicgrafo de Maizospikulo, kiu akceptis la proponon kun tiu digneco de la nobeloj, kiu markis ĉiujn liajn agojn de legitima eminentulo. Li iros por venki aŭ morti. Vicgrafoj kiel li montras, kiom ili valoras, en danĝeraj momentoj.

            Poste ili invitis Emiljan, kiu ricevis la ideon kun manfrapoj.

            – Nu, mi dankas! – ŝi kriis. – Finfine ni havos gravan aventuron. La vivo en la bieneto estadas tiel enuiga, ke mi eĉ sentas ŝimon interne. Jes, mi iros, kaj mi ĵuras, ke mi mortigos la jaguaron…

            Tiun tagon kaj la sekvantan ili pasigis en preparo. Peĉjo devos kunporti ĉaspafilon, kiun li mem faris, kaŝite de sinjorino Benta, per ombrela tubo kaj ellasilo tirata sur kaŭĉuka bendo. Ĝi estos ŝarĝata kun la pulvo de kelkaj artfajraĵoj postlasitaj de la lasta festeno de Sankta Petro.

            La armilo, elektita de Nazulino, estis tranĉilo por pano, kiu estas miksaĵo de tranĉilo kaj segilo.

            La Vicgrafo ricevis sabron faritan el ringo de barelo, sufiĉe pintan, sed facile fleksiĝeman. Pro konsidero rilate lian gravecon kaj titolon, li ankaŭ ricevis la komandon de la ekspedicio.

            – Kaj vi, Emilja, kiun armilon vi kunportos? – demandis Nazulino.

            – Mi prenos la stangon por rosti kokidojn. Mi havas pli da fido je tiu rostostango ol je viaj armiloj.

            Mankis la markizo. Ĉar li estis granda timulo, anstataŭ pafilon, Peĉjo donis al li jungilaron. Vostuleto tiros etan kanonon faritan el malnova kamentubo, kiun la knabo muntis sur la radoj de ĉareto tirata de kapro. Por ŝarĝi la kanoneton necesis uzi la pulvon de tri artfajraĵoj. Tre ronda ŝtono, trovita meze de la rokoj de la rivero, servos kiel kuglo. Se li estos ligata al la kanono, la markizo ne sukcesos eskapi.

            En la difinita tago ili matenmanĝis kafon kun maiza faruno kaj foriris piedpinte, por ke la du maljunulinoj nenion rimarku. Ili preterpasis la pordegon de la paŝtejo, transiris la arbaron de la Ruĝaj Tukanoj kaj de tie ili direktiĝis al la bambuejo de la jaguaro.

            Vostuleto ne mensogis. La spuroj de la jaguaro estis sur la malseka tero. Antaŭ tiu eltrovo, la koroj de la kvin herooj batis pli rapide. El la kvin, ne; el la kvar, ĉar, kiel ĉiuj scias, Emilja ne havas koron.

            – Kio okazas, Peĉjo, – diris la pupo, pro la paleco de la estro de la grupo. – Ĉu timo?

            – Ne estas timo, Emilja. Estas…

            – Jes… mi scias, estas malkuraĝo – incitetis la senkompata pupo.

            – Ne ludu pri tio, Emilja! – kriis Peĉjo, ruĝa pro kolero. – Vi kaj ĉiuj scias, ke mi nur timas unu aferon en ĉi mondo – vespo. Vi tion scias, ĉu ne?

            La Vicgrafo, kiu portis la binoklon de sinjorino Benta, alĝustigis ĝin al la okuloj por “detektive” ekzameni la spurojn.

            – Estas jaguaro, jes, kaj makulita jaguaro, – li diris.

            – Kiel vi scias?

            – Mi vidas du harojn sur la grundo, unu flavan kaj unu nigran.

            Tiu konfirmo, ke estas jaguaro, kaj granda, profunde ĝenis Vostuleton. Gutoj da malvarma ŝvito komencis gliti sur lia frunto. Li havis emon liberiĝi de la kanono kaj pafi sin hejmen; li simple ne faris tion pro timo, ke Peĉjo verŝos sur lian dorson la ŝtonan ŝarĝon destinata al la jaguaro. Kaj li rezignacie atendis ĉion, kio okazos.

            Gvidataj de la spuroj de la jaguaro, la ĉasistoj ne povis erari. Nur necesis sekvi ilin kaj neeviteble trovi la beston.

            – Antaŭen, ĉiuj! – kriis Peĉjo, levante la ĉaspafilon en la aeron kvazaŭ ĝi estus glavo.

            – Antaŭen! – ripetis la aliaj, escepte Vostuleto, kiu perdis la voĉon.

Kaj kun la plej granda entuziasmo la herooj marŝis duonhoron. Subite, la Vicgrafo, la unua survoje, kun la binoklo enmane, kriis per firma voĉo:

            – La jaguaro…

            – Kie? – demandis ĉiuj, maltrankvilaj.

            – Tie, en la arbustaro – tie, tie…

            Vere, io moviĝis en la indikata loko kaj post nelonge grandega jaguara vizaĝo aperis tra la folioj, rigardante rekte al la kvin herooj. Peĉjo aranĝis ĉion por la atako. Li metis la kanonon en la direkto de la arbustoj, malligis la artileriisto Vostuleto kaj ordonis al li:

            – Restu en ĉi pozicio. Kiam vi aŭdos la vorton “Fajro!” frapu alumeton, ekbruligu la meĉon kaj pafu.

            – Pafi min hejmen? – demandis la artileriisto, pli tremanta ol peco da blanka gelateno.

            – Pafu la kanonon, idioto! – kriis Peĉjo.

            Dume, la jaguaro forlasis la arbustaron kaj, kun la ruza marŝomaniero de la katoj, kaŭre avancis al ilia loko. Jen la momento. La Vicgrafo levis sian glavon kaj per dika voĉo de supera komandanto ordone ekkriis:

            – Fajro!

            Vostuleto, tute tremanta, ne sukcesis ekflamigi la alumeton. Peĉjo devis veni por helpi lin. Kaj li ekbruligis la meĉon. Eksonis siblo kaj sekve eksonis pafo – Pum! Sed malforta pafo, senvalora. La ŝtona kuglo ruliĝis du paŝojn antaŭen, imagu: malsukcesis la artilerio, je kiu ili havis grandajn esperojn.

            Peĉjo do pafis per sia ĉaspafilo. Alia eta pafo senvalora kaj tio nur helpis por furiozigi la beston. Ĝi montris la dentojn kaj rapidigis la marŝon al la atakantoj.

            La situacio fariĝis tre serioza kaj Peĉjo, desapontata pro la malefiko de la pafiloj, kriis per siaj tutaj pulmoj:

            – Savu sin, tiu kiu povas!

            Okazis amasfuĝo. Ĉiuj zorgis por savi sin kaj, kvazaŭ ili fariĝis simioj, ĉiuj serĉis savon sur la arboj. Feliĉe, ke la arboj tie ekzistantaj faciligis al ili rapidan grimpadon. Peĉjo, Nazulino kaj Emilja surgrimpis sen problemo. Sed la maljuna Vicgrafo implikis siajn krurojn en la glavingon kaj, kun sia tuta nobeleco, etendiĝis sur la tero. La knabo kaptis lin per la hoko de seka branĉo.

            Vostuleto faris ion, pri kio neniu sukcesus pensi, ke li kapablus: li metis sin sur la arbon kiel kato kaj sukcesis hoki sin al forko de la unua trunko. Peĉjo kaj Nazulino, kiuj estis sur la supra branĉo, kaptis lin per la oreloj kaj levis lin for de la atingo de la jaguaro. Kiam la besto alvenis, ili ĉiuj tre sekure sidiĝadis, for de ĝiaj saltoj.

            La jaguaro, desapontata, restis tie, sidanta sur siaj malantaŭaj kruroj, kun la okuloj direktataj al la ĉasistoj, kiuj sukcesis ĝin trompi. Ŝajnas, ke ĝia intenco estis gardiste resti tie ĝis kiam ili bezonus malsuprenveni.

            – Atendu, ke mi zorgos pri vi, – diris Peĉjo. Li memoris, ke li havis en la poŝo iom da pulvo de la artfajraĵoj. Li prenis manplenon kaj, lokante sin sur la branĉon, kiu estis ekzakte super la jaguaro, verŝis la pulvon sur ĝiaj okuloj.

            La ideo bone rezultis. Blindigata de la pulvo, la jaguaro komencis freneze kurbiĝi kaj frotadis la okulojn per la manoj, kvazaŭ provante eltiri ilin.

            – “Jam temp’ está!” Antaŭen, simiaro! – kriis Peĉjo kaj li glitis al la grundo. Ĉiuj imitis lin. Ili prenis siajn armilojn kaj ĵetis sin kontraŭ la beston kun vera kolerego. Nazulino frotis la tranĉilon sur ĝia lumbo, kvazaŭ la jaguaro estus pano kaj ŝi volus preni tranĉaĵon. La Vicgrafo sukcesis, post pluraj provoj, enmeti en ĝian bruston la sabron el barela ringo. Emilja faris la samon per la stango por rosti kokidojn. Peĉjo frapis la kranion de la jaguaro per la pafilkapo de sia ĉaspafilo. Eĉ Vostuleto perdis la timon kaj, post nova ŝarĝo, pafis per la kanono, de tre proksime. Tiele atakata de ĉiuj flankoj, la jaguaro ne havis alian elekton ol morti. Ĝi konvulsie mortis. Post ĝia lasta spiro, Peĉjo, en la plej granda entuziasmo de sia vivo, kantis militan kanton:

            – “Ale gûa’, gûa’, gûa'”…

            Kaj ĉiuj ĥore respondis:

            – Hura! Hura! Flava Pego!…

 

  1. La reveno hejmen

            Okazis deliro pro ĝojo. La ĉasistoj ĉirkaŭis la mortintan jaguaron kaj diskutis la peripetiojn de la timinda aventuro. Emilja tuj postulis ĉiujn honorojn por si mem.

            – Se ne estus mia stango por rosti kokidojn, mi ne ŝatus vidi la rezulton…

            – Tio, kio ĉion decidis, certe estis miaj tranĉilfrapoj, – diris Nazulino.

            – Neniele! Mi ĵuras, ke estis mia kanonpafo, – diris Vostuleto.

            – Mallertulo! – kriis Peĉjo. – La kuglo eĉ ne gratis la haŭton de la jaguaro, ĉu vi ne rimarkis?

            Kiam la Vicgrafo perceptis tion, ke la disputo povus faŭriĝi batalo, li serioze diris:

            – Ĉiuj helpis mortigi la jaguaron kaj ĉiuj meritas laŭdon. Sed se ne estus la pulvo de Peĉjo, ni estus perditaj; pro tio Peĉjo meritas la plej bonan aplaŭdon pro la venko. Post blindigado de la jaguaro, ĉio fariĝis pli facila kaj ĉiu faris tion, kion povis. Sufiĉe da diskutoj. Anstataŭe, ni zorgu por porti la jaguaron hejmen.

            La herooj konsentis kun la prudenta Vicgrafo kaj Peĉjo enprofundiĝis en la arbetaro por elpreni lianojn, ĉar ili ne alportis ŝnuron. Baldaŭ poste, li reaperis kun rulo sur la ŝultro.

            – Tenu ĝin ĉi tie! Tiru tien! Forto! Nun!…

            Peĉjo kondukis la jaguaran ŝnurligadon, helpata de ĉiuj escepte de Emilja, kiu malproksimiĝis kaj babiladis kun du skaraboj venintaj por spekti la scenon. La jaguaro estis bone ligita, necesis porti ĝin al la domo.

            Tio estis tre malfacile. En iu punkto de la vojo, Vostuleto, kiu forte ŝvitadis, haltis por spiri.

            – Sincera mi estu, – li diris, – mi preferus mortigi dek jaguarojn ol tiri unu! Mi ne plu eltenas…

            Ĉiuj haltis por meritita ripozo kaj sidis sur la mola felo de la mortinta besto. Vidante, ke la suno jam altas, Nazulino diris:

            – Kompatinda avinjo! Ŝi vere maltrankviliĝas pri ni. Je ĉi horoj ŝi devas afliktite serĉi nin ĉie…

            – Sed ŝi konsolos sin kiam ŝi vidos la beston, kiun ni mortigis – diris Peĉjo.

             – “Ke ni mortigis, ne!”, – pensis al si mem Vostuleto. – “Ke mi mortigis per mia kanonpafo, jen ĉio.”

            Li nur pensis. Li ne havis kuraĝon por tion laŭte diri, pro timo de la piedbato de Peĉjo, kiu certe atingus lin.

            Post la ripozo ili daŭrigis la marŝon. Du horojn poste ili vidis la domon, kaj ankaŭ vidis sinjorinon Benta kaj onklinon Nastasja, tre afliktitaj. Ili serĉadis la geknabojn en la fruktoĝardeno. Peĉjo metis du fingrojn ĉe la buŝo kaj sonigis sian faman fajfadon, kiel nur li sciis fari. La maljunulinoj turnis sin direkte al la sono kaj onklino Nastasja, kiu havis pli bonan vidkapablon, tuj vidis ilin.

            – Jen ili venas, sinjo! Kaj ili tiras ion strangan… Ĉu vi volas scii, ke ili eble ĉasis pakaon?

             La herooj alproksimiĝis. Ili eniris la korton. Nazulino, de malproksime, kriis:

            – Divenu, avinjo, tion, kion ni mortigis!

            Sinjorino Benta respondis:

            – Diabletoj kiel vi, eble vi sukcesis mortigi iun pakaon…

            La knabino elkore ridis.

            – Nek pakaon, nek duonpakaon, avinjo! Pli grandan!

            – Do, iun cervon, – diris la maljunulino, larĝigante la okulojn.

            – Pli grandan, avinjo!

            – Do, pekarion, ĉu tio eblas? (speco de apro)

            – Pli grandan! Pli grandan!

            Sinjorino Benta komencis malfermi la buŝon.

            – Do estas kapibaro…

            – Pli grandan, avinjo!

            La bona sinjorino ne sciis diri ion pli grandan ol kapibaro, kiu estis la plej granda besto en la ĉirkaŭaĵoj de la bieneto. Nazulino do alproksimiĝis al ŝi kaj diris, montrante timigan grimacon:

            – Jaguaron, avinjo!

            La timo de sinjorino Benta estis la plej granda en la vivo – tiel granda, ke ŝi falis, sufokita, kaj kriis:

            – Ho, Dipatrino aperinta en Brazilo! Ĉi infanoj frenezigas min…

            Pli kuraĝa, la nigrulino alproksimiĝis, rimarkis, ke efektive estas jaguaro kaj:

            – La mondo freneziĝas, sinjo, – ŝi murmuris, kun kunmetitaj manoj. – Estas ja jaguaro…

Visitas: 296