Monteiro Lobato en Esperanto – 05

Memoroj de Emilja

Ĉapitroj 13, 14 kaj 15 (lasta)

Tradukis: Jorge Teles

 

13 – Mia vojaĝo al Holivudo.

 Ni iris al Holivudo en la ŝipo Wonderland, kun ĉiuj anglaj infanoj, Peter Pan kaj la Admiralo. Kaj ankaŭ Alice. Mi fuĝis el la bieneto. Mi jam estis naŭza pri kuketoj, pitangujoj, gramatika lando. Mi fuĝis – mi fuĝis – mi fuĝis kun la anĝeleto kaj la Vicgrafo.

La vojaĝo estis bonega, escepte por la Vicgrafo, kiu malsaniĝis ĝis li vomis duonon de sia scienco en la maron. Li vomis logaritmojn, angulojn kaj triangulojn, la leĝojn de “Newton” – vera malordo. Mi malsaniĝis pri nenio, eĉ ne la anĝeleto. Anstataŭe mi prenis la tempon por studi la lingvon de Alice kun la admiralo. Fine de la unua semajno la maljunulo deklaris al Peter Pan:

– La inteligento de ĉi infano estas eksterordinara! Ŝi jam parolas la anglan sen la plej eta akĉento!

Ne estis komplimento, ne. Fakte mi asimilis tiun lingvon kun tia perfekteco, ke mi eĉ korektis multajn eraretojn de Alice.

En Novjorko ni elŝipiĝis. Okazis kverelo. La admiralo volis konduki min al Vaŝingtono, por prezenti min al iu prezidanto Roosevelt. Mi nur volis scii pri la filmoj. Mi volis Holivudon, kiu estas la urbo de filmoj. Mi ne diskutis. Mi ŝajnigis, ke mi iros al Vaŝingtono kaj iris al Holivudo per aviadilo.

– Kiel, tio? – iu demandos; kaj mi respondos: “Ne ĝenu min per kieloj. Mi ne ŝatas kielojn. Mi iris kaj jen ĉio.”

Alveninte tien, kun la anĝeleto ĉe unu mano kaj la Vicgrafo ĉe la alia, mi tuj iris por serĉi la Holivuda Infana Stelulino. Mi frapis al la pordo de ŝia domo. Venis servistino.

– Ĉu la Holivuda Infana Stelulino estas ĉi tie? – Mi demandis.

Kiam la servistino vidis nin, ŝi larĝe malfermis okulojn kaj buŝon tre grandan.

– Stelulino, kuru!… Venu por vidi tri fenomenojn, – ŝi kriis. Anĝeleton, pupon kaj maizaspiko kun cilindra ĉapelo…

La Stelulino galopis. Sed ŝi ne montris surprizon. Ŝi brakumis min kaj diris:

– Mi sciis, ke vi alvenos ĉi tien. Ĝuste hieraŭ mi diris al panjo: “Ĉio diras al mi, ke Emilja tuj aperos ĉe ni.”

Mi tre miris pri tiuj vortoj. – do… ĉu vi jam konas min? – Mi demandis.

– Nu, Emilja! Kiu ne konas la markizinon de Vostuleto? Sciu, ke en Holivudo ni ĉiuj konas la librojn, kiuj rakontas viajn aventurojn. La kazo de la parolanta pilolo, la vojaĝo al la lando de la fablo, kie sinjorino Benta sidiĝis sur la fingro de la birdo Roĥo pensante, ke estis arba radiko… Kiu ne konas ĉi rakontojn?

– Nu do, mia kara Stelulino, mi estas pli ol kvita rilate vin, – mi diris, – ĉar en Brazilo ekzistas neniu, kiu ne konas vin. Tiu filmo pri la milito, kiam vi iris al la prezidanto “Lincoln” por liberigi la kaptiton, kaj komencis manĝi pomon sur lia genuo – ‘Ĉi peco estas mia’ – ‘Ĉi tiu estas via nun’ – ĉiuj konas vin, Stelulino.

– Bonege! – Ŝi diris. – Kaj kion vi intencas fari ĉi tie?

– Kia demando! Ni intencas fariĝi gesteloj. Mia ideo estas dungi min ĉe la plej fama studio de filmoj, mi kaj miaj kunuloj. Ni formos la plej mirindan triopon, kiu iam ajn ekzistis. Kion vi opinias?

– Mi opinias, ke vi furoros, Emilja! Vera anĝeleto neniam aperis en filmo, nek parolanta pupo, nek scienca spiko.

– Li ne plu estas – mi murmuris, rigardante la Vicgrafon per malĝoja rigardo.

– Kio li ne plu estas?

– Scienca spiko. Dum la marvojaĝo la Vicgrafo malsaniĝis kaj vomis lian tutan sciencon. Nun li estas malplenulo…

– Kia domaĝo! – diris Stelulino. – Kaj nun?

– Ni devos trovi manieron. Mi havas ideon konduki lin al universitato por replenigi lin. Eble estas iuj sciencpumpiloj, kiel la benzinpupiloj.

Stelulino pripensis tion dum momento.

– Ne necesas, – ŝi deklaris fine. Mi konas bonegajn filmartistojn, kiuj tute ne havas sciencon. Ekzemple, la Holivudan Hundon. Kiu estas lia scienco? Neniu. Li eĉ ne scias tion, kio estas verbo. Kaj ekzistas multaj! Sed, atentu, antaŭ ol vi iros al iu Studio, ni povas fari provludon ĉi tie. Mi havas ĉion bezonatan.

– Bonege, Stelulino! – mi ekkriis entuziasme. – Kaj mi jam havas bonegan intrigon en la menso. Dum la vojaĝo mi pensis pri ĝi la tutan tempon.

– Kiu estas?

– Filmo elprenita de Don Kiĥoto el la Manĉo. Ĉu vi konas la historion?

– Kompreneble mi konas! Estas la libro, kiu plej plaĉas al mi. Mi ĝin legis trifoje.

– Bone, – mi diris. – La Vicgrafo estos Don Kiĥoto. Mi estos la ventmuelilo. La anĝelo estos Sanĉo Panzo…

– Kompatindulo! – kriis Stelulino, kun la okuloj direktataj al Flor’ de l’ Altaĵoj. Transformi ĉi delikatan estaĵon en tiun dikulon.

– Ĉio por amuzo, Stelulino. Ju pli freneza, des pli amuza. Kaj vi ludos la vilaĝan pastron.

– Ne! – kriis Stelulino. – Mi volas ludi la rolon de Rosinanto! Tiu aminda ĉevalo!…

Jen, ĉio estis solvita. Aranĝi la vestojn estis facile. Stelulino havis ĉambron plenan je ludiloj kaj aĵoj, kiujn ŝi ricevadis kiel donacojn. Unue ni vestis la Vicgrafon kiel Don Kiĥoto, kun stana ĉapo sur la kapo – la kasko de Mambrino. Per lado da rompitaj ludiloj ni kreis la ŝirm-armaĵon; kaj kun alia ladopeco, la ŝildon. Mankis la lanco.

– Kio pri la lanco, Stelulino? – mi demandis, ĉar mi ne vidis ion, kiu povus piki.

– Ĉu balailtenilo?

– Tro granda kaj peza por li.

– Tenilo de balaileto – tuj klarigis Stelulino. – Mi havas etan balailon, kiu perfekte taŭgas – kaj tuj ŝi trovis balailon sen la broso, nur la tenilon. Ŝi faris pinton.

– Jen bona lanco por ĉi vireto – ŝi diris, kaj ĝin donis al la Vicgrafo. – Nun ni “sanĉopanzigu” nian anĝeleton.

Mi ekridegis, kiam Stelulino finis la preparon de la anĝeleto per malgranda kuseno ligata antaŭ li por servi kiel ventrego. Kaj ŝi pendigis selsakon sur lia ŝultro. Li iĝis delikata Sanĉo Panzo. Nur la azeno mankis.

– Kio pri la azeno? – mi demandis.

– Ni havas multajn ĉevaletojn ĉi tie, – diris Stelulino kaj ŝi traserĉadis amason da ludiloj. Ŝi tuj trovis senvostan ĉevaleton, kaj ni transformis ĝin en azenon. La anĝeleto ekrajdis.

– Vivu, vivu Sanĉo Panzo! – Ni ambaŭ kriis kaj kisis la ĉarmuleton. Flor’ de l’ Altaĵoj malojiĝis. Li ne ŝatis vidi sin tiel dika kiel li estis.

– Kaj kiel vi ludos la rolon de la ventmuelilo? – demandis Stelulino.

– Nenio pli simpla – mi respondis. – Mi staros en tiu loko, kiu estas la vojo, kaj mi turnos mian dekstran brakon kiel muelila alo, tiele…

– Bonege! – diris Stelulino. – Do, ni komencu.

Kaj ni komencis.

Mi plantis min apud la vojo, muta kiel fiŝo, turnante mian brakon, zunnn…

Don Kiĥoto aperis malproksime, rajdante sur Rosinanto-Stelulino, kun la anĝeleto-Sanĉo malantaŭe. Tuj kiam Don Kiĥoto vidis min, li haltis kaj diris:

– Rigardu tien, amiko Sanĉo! Mi vidas teruran giganton. Mi atakos lin.

La anĝeleto-Sanĉo, kiu malbone parkeris tion, kion li devus diri, respondis:

– Ne estas giganto, mia sinjoro. Estas Emilja ŝajniganta ventmuelilon.

– Vi estas la reĝo de malsaĝuloj, Sanĉo! – diris Don Kiĥoto. – Mi ĵuras, ke estas la terura giganto Milkilogramoj, la plej granda infanmanĝanto kiu ekzistas. Atendu min ĉi tie. Mi atakos lin kaj poste vi povos preni la militakiraĵoj.

Kaj Don Kiĥoto atakis, kun lanco preta, igante Rosinanto freneze galopi kontraŭ mi. Rosinanto-Stelulino devis teni liajn krurojn, por ke li ne falu centfoje.

Kiam mi vidis tiun rajdantan kavaliron kun la stana ĉapo sur la kapo kaj lanco direktata al mi, mi pli forte movis miajn brakojn. Kaj kiam li estis je mia atingo, mi batis lin tiamaniere, ke li flugis tra la aero kaj falis kapomalsupre en malplena skatolo da bombonoj. Li tie restis, senvorta, nekapabla diri tion, kion li devis diri. Rosinanto-Stelulino iris por preni lin el la skatolo. Nur tiam Don Kiĥoto sukcesis paroli:

– Helpon, Sanĉo! La malbenata giganto dispecigis min.

La anĝeleto-Sanĉo kuris, tirante sian azenĉevaleton, kiu estis sur radoj. Li venis kaj forgesis ĉion.

– Kion mi diras nun? – li demandis al Rosinanto-Stelulino kun tiu bela vizaĝo de anĝeleto falinta el la ĉielo.

Rosinanto-Stelulino parolis la respondon ĉe lia orelo. Kaj li:

– Sinjoro mia mastro, laŭmerite! Ĉu mi ne diris, ke estas muelilo? Vi ne volis kredi, ĉu ne? Nun, vi mem helpu vin…

Don Kiĥoto respondis:

– Ne estas muelilo, Sanĉo! Estas la giganto! Sed la diabla sorĉisto Frestono transformis lin en muelilon en la momento, kiam mi atakis lin. Nun mi estas ĉi tie kun rompitaj ripoj, nekapabla leviĝi…

– Vi serĉis kaj trovis – diris Sanĉo. Vi iris por lano, revenas tondita. Bona pilgrimado faras tiu, kiu restas enhejme. Eltenu firme…

Don Kiĥoto ĝemis sur la planko. Rosinanto-Stelulino ankaŭ devus fali kaj ĝemi sed ŝi kontraŭe ridegis pri la mallerteco de Sanĉo pro la kuseno.

– La kuseno falas! – murmuris Sanĉo tre afliktita.

– Lasu ĝin fali! – mi kriis. – Ŝajnigu, ke vi perdis la ventro pro doloro vidi vian mastron vundita kaj venkita. Ni nun kondukos Don Kiĥoton al la vilaĝo La Manĉo.

Stelulino ĉesis esti Rosinanto kaj mi ĉesis esti ventmuelilo. Ni levis Don Kiĥoton de la planko por meti lin sur la ĉevalan azenon de Sanĉo – kaj ni iris al la vilaĝo. Kiam ni estis en la manĝoĉambron, ni vidis ke la patrino de Stelulino preparadis la tablon por la lunĉo.

– Kia frenezaĵo estas tio, filino? – demandis la bona sinjorino, kiu nenion komprenis. – Kiaj strangaj infanoj, Stelulino! Kie vi trovis tion?

– Ili ne estas infanoj, panjo. Jen Emilja, la fama pupo, kiu terure petolas en la bieneto de sinjorino Benta, kaj ĉi tiu estas la anĝeleto de la vundita flugilo, kiun ŝi ĉasis en la steloj.

La patrino de Stelulino malfermis tian buŝon, ke mi timis, ke ŝi englutos min. La kompatindulino nenion komprenis, ĉar ŝi neniam aŭdis pri mi, nek pri la bieneto, nek pri la anĝeleto. Ŝi petis pli da klarigoj.

– Neeblas, panjo! – respondis Stelulino. – Ni devas atingi la vilaĝon La Manĉo, kie loĝas ĉi migranta kavaliro…

– Kiu migranta kavaliro, filino? – interrompis la mirigita bona sinjorino.

– Don Kiĥoto, panjo, ĉi tiu kun rompitaj ripoj, kiu rajdas la azenĉevaleton. – Kaj al mi: – Rapidu, muelilo! Ni ne havas tempon por perdi. Nia paciento malpliboniĝis.

Ni trotis tra la ĉambro kaj foriris al la strato. La patrino de Stelulino restis kun la buŝo malfermita kaj la okuloj larĝaj sen ion kompreni.

Surstrate ni vokis taksion. Ni eniris. Ni enmetis la kompatindulon.

– Rapide! – kriis Stelulino. – Ni iras al la vilaĝo La Manĉo, kie loĝas ĉi kliento.

La taksiisto ne sciis, kie estas la vilaĝo.

– Estas ie ajn! – Stelulino kriis. – Rapide, antaŭ ol li mortos.

La taksiisto ekflugadis. Ĉimomente…

  

14 – Sinjorino Benta eltrovas la Memorojn de Emilja. Peĉjo kaj Nazulino aperas en la ĉambro. Fino de la holivuda aventuro.

 Frapo sur la pordo venis por interrompi la laboron de Emilja pri ŝiaj Memoroj. Estis sinjorino Benta.

– Delonge vi estas tro trankvila ĉi tie en la ĉambro, Emilja, kaj tio mirigas min. Mi volas scii tion, kio okazas – diris la bona maljunulino.

– Nenio speciala, sinjorino Benta. Mi verkas miajn Memorojn kaj mi ĵus atingis tre interesan momenton. La taksio freneze iras al la vilaĝo La Manĉo. La migranta kavaliro ĝemas kun tri rompitaj ripoj. Sanĉo perdis sian kusenan ventron. Rosinanto-Stelulino lasis panjon en la manĝoĉambro kun vizaĝo same kiel la via.

Fakte la vizaĝo de sinjorino Benta similis al la vizaĝo, kiun la patrino de Stelulino havis en la manĝoĉambro, kiam ŝi vidis tiun aron da frenezuloj preterpasi.

– Sed … – komencis sinjorino Benta. – Mi absolute ne komprenas, Emilja. Klarigu tion.

– Estas miaj Memoroj, sinjorino Benta.

– Kiaj Memoroj, Emilja?

– La Memoroj, kiujn la Vicgrafo komencis kaj mi konkludas. Ĝuste nun, mi rakontas tion, kio okazis al mi en Holivudo, kun Stellulino, la anĝeleto kaj la Maizospiko. Ni provludas por filmo en la plej fama studio de Holivudo.

– Emilja! – ekkriis sinjorino Benta. – Vi volas trompi nin. En Memoroj ni nur diras la veron, kio okazis, kiel okazis. Vi neniam estis en Holivudo, vi ne konas Stelulinon. Kial do vi inventas tion?

– Miaj Memoroj – klarigis Emilja – diferencas de ĉiuj aliaj. Mi rakontas tion, kio okazis kaj ankaŭ tion, kio devus okazi.

– Do estas romano, fantazio…

– Jen fantaziaj memoroj. Ĉu vi volas legi etan pecon?

– Ne nun. Mi devas iri por elekti la kokidon, kiun onklino Nastasja preparos por nia tagmanĝo. Kiam via laboro finiĝos, tiam mi legos ĝin. Mi vere scivolas pri tio, kio eliras el via kapeto…

– Certe ne estas pedikoj!

Sinjorino Benta foriris kaj Emilja decidis daŭrigi. Sed ŝi pasigis kelkajn momentojn kun la okuloj sur la plafono, pensante al si mem: “Ĉi tiuj maljunulinoj servas nur por interrompi la vivon de homoj. Mi ne plu memoras, kie mi estis. Ha, jes… Dum la taksia veturo Ni iradis al la vilaĝo La Manĉo “.

– Rapidu, ŝoforo – Stelulino kriis al la ŝoforo.

– Ni alvenas,- li diris, – kaj haltis.

– Ĉu ĉi tie estas la vilaĝo Manĉo? – demandis Stelulino.

– Perfekte. Ĉu vi ne diris, ke estas ie ajn? Ĉi tie estas ie ajn.

– Prave – ​​aprobis Stelulino, kaj ŝi saltis el la taksio kun mi kaj la anĝeleto.

En ĉi momento…

– Do, sinjorino Emilja! – kriis du voĉoj malantaŭ ŝi. – Vi skribas viajn Memorojn, ĉu?

Estis Nazulino kaj Peĉjo, al kiuj sinjorino Benta ĉion rakontis.

– Mi volas legi, – diris la knabino.

Emilja kaŝis la paperojn.

– Vi ankoraŭ ne rajtas. Nur post kiam ili estos eldonataj.

– Kial vi estas tiel enuiga? Ĉu vi timas, ke mi manĝos vian literaturaĵon? – kaj Nazulino kaptis la Memorojn perforte. Ŝi legis pecon. Kaj ŝatis.

– Jes, ili estas amuzaj, Peĉjo. Legu vi.

Peĉjo legis kaj la sekvo estis, ke ankaŭ ili tre deziris verki memoraĵojn.

– Mi komencos nun, – diris Nazulino, kaj ŝi ĵetis la paperojn kaj galopis eksteren.

– Kaj ankaŭ mi! – kriis la knabo.

– Enviulo kaj enviulino ili du! – murmuris Emilja. – Tuj kiam ili rimarkas ke mi faras ion novan, ili volas imiti min.

Ŝi kolektis la paperojn de la planko. Ŝi oscedis. Kaj ekzamenis la fingrojn.

– Kiel lacas skribi! Mia mano doloras. Plej bone estas daŭrigi per la mano de la Vicgrafo.

Ŝi iris al la fenestro kaj kriis:

– Vicgrafo, “jam temp’ está”! Kuru ĉi tien!

La Vicgrafo kuris.

– Miaj fingroj doloras pro la skribado, – ŝi diris. – Daŭrigu la Memorojn.

– Kie vi estas?

– Mi estas kun Stelulino kaj la anĝeleto en Holivudo, kaj ni kondukas Don Kiĥoton al la vilaĝo La Manĉo, kiu estas ie ajn. Daŭrigu.

La Vicgrafo ekmiris kaj malfermegis la buŝon. Li nenion komprenis.

– Nu, skribu! – ŝi diris.

– Kiel mi povas verki rakonton, kiun mi ne konas? Mi neniam estis en Holivudo, nek vi iam parolis al mi pri ĉi aventuro.

– Kaj kio pri tio, stultulo? Ankaŭ mi ne estis tie kaj mi bone rakontas ĉion. Tiu, kiu havas cerbon, neniam embarasiĝas.

La Vicgrafo legis la skribitan parton.

– Teruraĵo, Emilja! Mi transformiĝis en Don Kiĥoto, kun tri rompitaj ripoj, mortanta… Vi misuzas homaron.

– Nu, misuzu homaron ankaŭ vi kaj finu la rakonton.

– Laŭ maniero, kiun mi volas? – demandis la Vicgrafo, jam kun plano en la kapo.

– Jes. Kiel ajn vi volas – respondis Emilja.

– Ĉu vi ĵuras, ke mi povas fini la rakonton laŭ mia maniero?

– Mi ĵuras!

Aŭdinte la ĵuradon, la Vicgrafo prenis la krajonon kaj metis punkton por indiki ke la rakonto finiĝas, kaj li tiel forte faris tion, ke li eĉ trapikis la paperon.

– Prete! La rakonto finiĝas.

Emilja sin plantis antaŭ li, kun la manetoj ĉe la talio, furioza.

– Jen, sinjoro! Kia impertinentaĵo. Vi trompis min, kiam vi petis ke mi ĵuru. Atentu bone, Vicgrafo, se vi ripetas tion, mi ĵuras, ke mi plenumos mian vorton. Mi senplumigos vin, ĉu vi aûdas?

Emilja ofte minacis la Vicgrafon “senplumigi lin”, tio estas, forpreni liajn krurojn kaj brakojn, kaj kiam la Vicgrafo pensis pri tio li iĝadis blanka kiel vakso. Pro tio li rapide metis vosteton ĉe tiu fina punkto kaj transformis ĝin en komon.

 – Estis ŝerco, Emilja, – li diris. – Mi ne finis kun punkto, sed kun komo. Tio signifas, ke la rakonto daŭras. Mi rakontos la tutan historion, trankviliĝu.

         – Jen! Kaj kiam vi finos, voku min. Mi estas en la kudroĉambro de sinjorino Benta.

         Emilja foriris kaj la Vicgrafo daŭrigis la Memorojn de la punkto, kiam Emilja haltis, tiele:

…Ĉimomente, komo, Don Kiĥoto profitis, ke la Muelilo foriris kaj diris al Rosinanto-Stelulino:

– Amiko Rosinanto-Stelulino, ĉi Muelilo estas plagulo, li misuzas homaron kaj precipe min, kiu estas la plej granda el la viktimoj. Li ĉiam minacas min per terura puno: senplumigi min.

– Kiel, sinjoro kavaliro de La Manĉo? Kiel la Muelilo povas senplumigi vin, se Via Sinjoreco nur havas plumojn en via oficejo, por viaj skribaĵoj, kaj tio estas malproksime de ĉi tie, en la vilaĝo La Manĉo?

– Kiam la Muelilo parolas pri senplumigado de mi, ĝi havas teruran ideon en la kapo, kiu estas forpreni miajn krurojn kaj miajn brakojn, kiujn donis al mi onklino Nastasja.

Rosinanto-Stelulino teruriĝis antaŭ tia krueleco kaj diris:

– Ne timu, ke tio okazos, sinjoro Don Kiĥoto. Se la Muelilo provos fari tion, mi promesas al vi ke mi batos ĝin per miaj du hufoj. Fidu min kaj ne timu ion ajn.

Jen aperis la Muelilo kaj ĝi diris:

– Ni estas perditaj, Stelulino! Mi parolis kun la policano ĉe la angulo, kun vendisto de ĵurnalo kaj kun la butikisto. Neniu konas la vilaĝon La Manĉo.

Don Kiĥoto mallaŭte flustris al Rosinanto-Stelulino:

– La Muelilo mensogas, ĉiuj konas la vilaĝon La Manĉo. Mi, se mi estus vi, batos lin per la hufoj tuj nun.

– Pacienco, Don Kiĥoto! – respondis Rosinanto-Stelulino, ŝajnigante ke ŝi aŭdis ion alian. – Mi scias, ke rompita ripo multe doloras. Kiu diris al Via Sinjoreco, ke vi batalu kontraŭ muelilojn? Tiu, kiu “muelilumas”, tiu “rompitaripumas”.

Don Kiĥoto ĵetis malameman rigardon al la malbona Muelilo, kiu reduktis lin al tiu malĝoja situacio.

Subite aŭto preterpasis, kun viro konata de Stelulino.

– Vivu “Mister John”! – ŝi kriis. – Bone ke ni renkontiĝis. Mi serĉadas vin, por prezenti tri novajn artistojn el Sudameriko.

– Ne parolu al mi pri novaj artistoj, – respondis “Mister John”, kiu estis la estro de la plej fama filmostudio. – Mi ne plu tenas ilin. Mi havas pli ol mil proponojn de novaj artistoj. La tuta mondo volas fariĝi artistoj.

– Sed ĉi tiuj estas specialaj – diris Stelulino.

– Ĉiuj estas specialaj, – respondis la viro. – Ĉiuj  diras pri si mem la plej grandajn mirindaĵojn.

Ĉimomento la viro trovis min, la Vicgrafon. Li tuj larĝigis la okuloj.

– Kiu estas ĉi stranga kaj interesa figureto? – li demandis.

– Nu, li estas nur unu el la novaj artistoj pri kiuj mi parolis, – respondis Stelulino. – Ni provludis sceneton bazatan sur Don Kiĥoto. Ĉi Vicgrafo ludas la rolon de la heroo, kaj jam estis venkita de la muelila alo. Li tre suferas, tute muelita interne, kun tri rompitaj ripoj.

“Mister John” miregis. Li ekzamenis min de ĉiuj flankoj, demandis min kaj fine diris:

– Nu, mia kara Stelulino, mi pensas, ke vi pravas. Ĉi sinjoreto iĝos plej bonan filmstelulon. La filmoj en kiuj li aperos havos grandegan sukceson.

– Kaj kio pri la filmoj kun tiu ĉi? – demandis Stelulino, prezentante la anĝeleton.

“Mister John” kapturniĝis. Li komencis balbuti.

– Kiu… kiu estas… ĉi tiu… mirinda infano?

– Vera anĝelo, “Mister John”! La sola, kiu iam malsupreniris de la ĉielo al la tero. Ĉu vi volas vidi? – kaj demetis la kapoton, kiu kaŝis la flugilojn de Flor’ de l’ Altaĵoj. – Vi povas ekzameni liajn flugilojn. Ne artefaritaj, kiel tiuj de procesiaj anĝeloj.

“Mister John” ekzamenis la flugilojn, tuŝis, palpis, surmetis la okulvitrojn, denove ekzamenis, kaj fine li eĉ ne povis paroli pro tiom da balbutado. Vera anĝelo, tie en Holivudo, pozitive revolucios la mondon.

– Kaj ni ankoraŭ havas la trian, – daŭrigis Stelulino prezentante la Muelilon. – Ĉi tiu estas la fama Emilja, kiu naskiĝis en la fama bieneto de sinjorino Benta.

– Tio ne taŭgas, – tuj respondis “Mister John” sen balbuti. – Ŝtofaj pupoj estas senvaloraj.

– Sed ĉi tiu parolas, “Mister John”! – Stelulino asertis.

– Pli malbone, – li diris. – Ni povas komerci kun Don Kiĥoto kaj la anĝeleto. Sed tiu ĉifona pupo povas perdi la esperojn kaj malaperi!…

La Vicgrafo estis en tiu punkto, kiam Emilja eniris. Terurita, li kaŝis la paperojn.

– Mi volas vidi! – kriis la pupo. – Tuj!…

– Kaj mi ne volas montri, – respondis la Vicgrafo. – Tio estas nura skizo. Ĝi estas plena je eraroj. Mi perfektigos ĝin. Poste mi montros al vi.

Emilja batis lin kaj prenis la paperojn. Ŝi legis. Kaj iĝis ruĝa kiel la granatoj.

– Do, sinjoro Vicgrafo, vi sabotas la Memorojn, ĉu? Forstreku ĉiujn impertinentaĵojn nun kaj notu tion, kion mi diros.

La Vicgrafo prenis la plumon kaj kun plena humileco li notis tion, kion Emilja volis.

– Kaj tiam – ŝi diktis – “Mister John” akceptis kiel gestelojn de plej granda grandeco sur la holivuda ĉielo, unue Emilja, markizino de Vostuleto, poste la anĝeleto… Pri la lasta, tiu Vicgrafo de Maizospikulo aŭ Maizospiculo, li tuj rifuzis kaj diris:

– Mia studio ne estas bovina trogo. Kia ideo, sinjorino Stelulino! Do mi devas dungi por mia fama Studio spikon kun kruretoj? Spikoj, karulino, ni havas milionojn ĉi tie en Kalifornio. Neniu bezonas veni el eksterlando.

Kaj li ĵetis malproksimen tiun ŝiman spikon. Poste li kondukis nin per sia bela aŭto al lia studio.

Emilja haltis kaj fikse rigardis la Vicgrafon.

– Nun, jes. La rakonto estas korekta, ekzakte tiel, kiel okazis.

– Neniam tio okazis! – grumblis la Vicgrafo. – Vi neniam estis en Holivudo…

– Jes, mi estis – en sonĝo. Kaj ĉio, kion mi vidis en sonĝo, estis ĝuste kiel mi ĵus diktis. Flor’ del’ Altaĵoj kaj mi fariĝis gesteloj de la ekrano. Vi iris al rubujo.

– Tion, mi ne skribas! protestis la Vicgrafo.

– Ĉu vi skribas aŭ ne, jen tio, kio okazis. Nun, foren! Metu vin for de ĉi tie, vi pirato…

La Vicgrafo trote fuĝis, tre feliĉa, ke li eskapis el senplumigado.

  

15 – Lastaj impresoj de Emilja. Ŝiaj ideoj pri homoj kaj aferoj de la bieneto de sinjorino Benta.

 Emilja sidiĝis kaj skribis:

Mi ĵus kalkulis la paperfoliojn jam verkitajn kaj mi vidas, ke estas multaj. Mi haltos. Ĉi tiu libro estas la unua volumo de miaj Memoroj. La duan mi skribos post kiam mi estos maljuna.

Antaŭ ol meti la finan punkton, mi volas, por ke vi sciu, ke tio, kion oni jam skribis pri mia manko de koro, estas granda mensogo. Ĉiuj diras, ke mi ne havas koron. Tio estas falsa. Mi havas belan koron – nur tio, ke ĝi simple ne estas mola kiel banano. Etaĵoj ne impresas min; sed doloras, kiam mi vidas maljustaĵon. Tiom doloras, ke mi jam konvinkiĝis, ke la plej granda malbono en ĉi nia mondo estas maljusteco.

Kiam mi vidas patrinojn, kiuj batas siajn infanetojn, mia koro doloras. Kiam mi vidas senkulpan viron enfermitan en malliberejo, mia koro doloras. Kiam mi aŭdas sinjorinon Benta rakonti la historion de Don Kiĥoto, mia koro doloras plurfoje, ĉar tiu viro freneziĝis nur pro esti tro bonkora. Ĉion, kion li volis, estis fari bonon por la homoj, puni la malbonulojn, defendi la  senkulpulon. Rezulto: bastonfrapo, bastonfrapo kaj pliaj bastonfrapoj sur lia dorso. Neniu ricevis tiom da batado kiel la kompatinda migranta kavaliro – kaj mi vidas, ke tiel okazas al ĉiuj bonuloj. Neniu komprenas ilin. Kiom da homoj ne suferas en la prizonoj de la mondo nur ĉar ili volis plibonigi la destinon de la homaro? Tiu Jesuo Kristo, kiun sinjorino Benta havas en la preĝo-ŝranko, najlata al kruco, estis unu. La siatempaj homoj, kiuj nur zorgis pri si mem, tiuj vivadis riĉaj kaj feliĉaj. Sed Kristo volis savi la homaron kaj kio okazis? Li nenion savis kaj devis elteni la plej grandan el martiroj.

Kiam mi parolas tiele, Nazulino nomas min filozofo kaj ridas. Mi ne scias, ĉu temas pri filozofio aŭ ne. Mi nur scias, ke tion mi sentas kaj pensas kaj diras.

Kiam mi ankoraŭ ne scipovis legi mi estis feliĉa estaĵeto ĉar mi ne legis la gazetojn. Post kiam mi lernis kaj eklegis la ĵurnalojn, mi ekmalĝojis. Mi ekvidis kia estas la mondo. Tiom da milito, tiom da krimoj, tiom da persekutadoj, tiom da katastrofoj, tiom da mizero, tiom da sufero…

Do mi opinias, ke la nura loko en la mondo, kie estas paco kaj feliĉo, estas la bieneto de sinjorino Benta. Ĉi tie ĉio iras kiel sonĝo. La infanoj zorgas nur pri ludado kaj lernado. La du maljunulinoj zorgas nur pri instrui al ni tion, kion ili scias kaj ke ĉio okazu en la ĝusta tempo. Dolĉaĵ’, la rinocero, volas nur la herbon kaj memori la turmentitajn tempojn, kiujn li pasigis en Ugando, en konstantaj luktoj kun bestoj kaj ĉasistoj. Se li verkus memorojn, mi ĵuras, ke ili estus miloble pli interesaj ol la miaj.

La senkorna bovino trankvile restas en sia paŝtejo kaj en la stalo, kaj tie neniam mankas bonaj maizaj pailoj. De tempo al tempo ŝi naskas siajn bovidojn kaj donas lakton al ni ĉiuj. En la mondo ne ekzistas lakto tiel bona. La bovino estas perfekta.

La Parolanta Azeno estas tre maljuna, kompatindulo. Li vivadis en la tempo de sinjoro de La Fontaine, tiu viro, kiu promenadis en la Lando de la Fabloj, kaj notadis tion, kion li aŭdis de la bestoj, por verki librojn. La Azeno estas tiel maljuna kaj filozofia, ke nur sinjorino Benta bone komprenas lin. Ili parolas pri altnivelaj filozofiaĵoj.

Vostuleto, ĝi estas senvalora. La manĝemo perdigis lin. Se ne estas manĝeblaĵo, li ne interesiĝas pri io alia en la mondo. Pri li eĉ ne indas paroli.

La aliaj roluloj en la bieneto estas senvivaj, kvankam bonegaj homoj. Estas tiu Johano-Ni-Ŝajnigu, kiu dum kelka tempo estis vivanta, paroladis kaj agadis kaj sciis heroe konduti en niaj aventuroj kun Ruĝa Ĉapeto. Sed li rompiĝis interne kaj eksilentis. Senvalora bastono.

Inter la senvivaj roluloj mi amas la pordegon kaj la pitangujon.

La pordego nur scias fari unu aferon: malfermiĝi kaj fermiĝi. Por malfermiĝi, ĝi atendas, ke vivulo helpu ĝin. Ĝi malfermiĝas, la vivulo pasas kaj ĝi fermiĝas sen helpo, kun la pezo, kaj faras njem, njem. Bona homo. De ĝi ne venas malbonaĵo al la mondo.

La pitangujo, ho, ĝi estas grava. Ĝi estas grandega. La plej alta inter ĉiuj arboj de la fruktoĝardeno, escepte de la figarbo kun la kavo, kaj havas ŝelon sen musko, glatan. Ĉiujare ĝi pleniĝas je pitangoberoj, tre dolĉaj, dividataj en peceton. Sed ne kiel la oranĝoj, apartigitaj unu de la alia; la pecetoj de la pitangoberoj estas nur por ornamado, ĉar estas kungluitaj. Alia bonega homo, kaj ankaŭ de ĝi ne venas malbonaĵo al la mondo.

Mi konsideras ĉiujn arbojn en la fruktoĝardeno kiel bonegajn estaĵojn. Ili ne parolas, ili ne forlasas sian malgrandan lokon, ili ne enmiksiĝas en la vivojn de aliaj, ili nur provas prepari la florojn kaj fruktojn de ĉiuj jaroj. Ĉiu produktas siaspecan frukton – kaj tion mi plej admiras, ĉar la tero de la fruktoĝardeno estas la sama por ĉiuj. Malgraŭ tio, ili donas malsimilajn fruktojn, malsimilajn oranĝojn, kaj ekzistas eĉ tiuj, kiuj donas tiajn acidajn citronojn, kiujn onklino Nastasja plukas por ornami la rostitajn porketojn.

Laŭ mi, la plej interesa, estas la ĵabutikabujo. Grandega kaj kun ronda foliaro. La folioj, tre proksimaj, ne lasas trapasi la plej malgrandan sunradion. Kiam la sezono alvenas, ĝiaj branĉoj estas kovrataj per malgrandaj blankaj burĝonoj, kiuj densiĝas kaj malfermiĝas al malgrandaj floroj. Tiam la floroj sekiĝas kaj falas kaj en iliaj lokoj aperas etaj verdaj buloj kiel la plumbo de pafilo. Ĉi tiu verda buleto kreskas ĝis ĝi havas la grandecon de juglando. Poste ili komencas ŝanĝi koloron. Ili perdas la verdon, nigriĝas kiel onklino Nastasja.

Ha, kia festo estas ĉi tie en la bieneto, kiam la ĵabutikaboj estas nigraj! Nazulino, Peĉjo kaj Vostuleto translokiĝas al la suba parto de la ĵabutikabujo. Sed la fruktoj tuj finiĝas. Maksimume du semajnoj. Poste, ni devas atendi alian jaron por trovi aliajn.

Ĉiu arbo donas sian frukton; sed ombro, ili ĉiuj donas je la sama kvalito. Kiel bela estas la ombro! En varmaj tagoj, estas sub la ombro de la ĵabutikabujo, kie ni kunvenas por aŭskulti la rakontojn kaj lecionojn de sinjorino Benta.

Mi devas diri kelkajn vortojn pri ĉi tiu sinjorino. Sinjorino Benta estas bonega estaĵo. Nur por elteni min, kiom ŝi ne valoras? Tio, kio plej plaĉas al mi, estas ŝia maniero instrui, klarigi ion ajn. Ĉio iĝas klara kiel akvo. Kaj ŝi ĉion scias, la diablino! Ŝajnas ke ŝi jam legis ĉiujn librojn de la domo, kaj eĉ sciencon ŝi konas pli ol la Vicgrafo.

Onklino Nastasja, jen neklera persono. Mi volas diri… tute neklera, ne. Scienco kaj aĵoj el libroj, ŝi tute ignoras. Sed en la praktikaj agoj de la vivo, ŝi estas vere saĝa. Por spici porkan dorsaĵon, por rosti kokidaĵon, por prepari kuketojn, por sanigi muskolan doloron, por fliki mian piedon kiam la sekaj floroj de kamomilo foriras, por lavi kaj gladi vestojn – por mil ĉiutagaj taskoj, ho, ŝi estas diablino!

Mi konstante batalas kontra ŝi kaj mi diras al ŝi multajn insultojn – sed ne estas el la koro. Vere mi amas ŝin eĉ pli ol ŝiajn famajn kuketojn. Mi nur ne komprenas, kial Dio faras estaĵon tiel bona kaj helpema nigran kiel karbo. Estas vere, ke ankaŭ ĵabutikaboj, rubusoj kaj pasiaj fruktoj estas nigraj. Tio kredigas min, ke la nigra koloro estas io, kio nur humiligas homojn ĉi tie en nia mondo. Tie supre, en la ĉielo, ne ekzistas tiaj koloraj diferencoj. Se ekzistus, kiel ĵabutikabo estus nigra?, ĉar por mi ĝi estas la reĝino de fruktoj…

Nazulinon, mi ankaŭ amas, ĉar ŝi estas speco de mia patrino. Ni multe kverelas, vere, kaj ŝi vere riproĉas min kiam mi “troigas”. Sed mi jam eltrovis, ke kverelado estas pruvo de amo.

Tiu, kiu ne amas, ne kverelas. Mi elkore ŝatas ŝin, kaj mi agnoskas, ke ne ekzistas alia knabino, kiu pli valoras ol ŝi. Nek Alice. Eĉ ne Ruĝa Ĉapeto. Por mi, la unua knabino en la mondo estas Nazulino.

Kaj kio pri Peĉjo? Bonega ulo. Tre serioza, tre fidinda, li plenumas siajn promesojn. Ni ankaŭ multe kverelas, kaj ni ankoraŭ kverelos; sed li estas brava knabo, kiu tre valoras. Kaj tre kuraĝa. Nur ke li fariĝis iomete fanfarona, ​​post kiam li venkis “Popeye-n”, forgesante, ke se ne estus mi, kun mia ideo pri la brasiko, estis li tiu, kiu estos batata, kaj tre forte. Sed mi pardonas lin. Peter Pan ankaŭ estis fanfarona kaj vanta – kaj Wendy pardonis lin pro tiaj malvirtoj.

Nu, mi finos ĉi tiujn Memorojn. Mi jam rakontis al vi ĉion, kion mi scias; mi jam diris plurajn fuŝaĵojn, mi jam donis miajn filozofiajn opiniojn pri la mondo kaj miajn impresojn pri la homoj de mia hejmo. Restas nun diri “adiaŭ” al la estiminda publiko.

Estiminda publiko, ĝis revido. Mi diris, ke mi verkos miajn Memorojn kaj mi ĝin faris. Se vi ŝatis ilin, tre bone. Se vi ne ŝatis, kiel domaĝe! Englutu venton. Dirite.

 EMILJA, Markizino de Vostuleto

 Bieneto de la Flava Pego, la 10an, aŭgusto, 1936.

 1936.

Visitas: 252