Monteiro Lobato en Esperanto – 05

Memoroj de Emilja

Ĉapitroj 1, 2 kaj 3

Tradukis: Jorge Teles

 

1 – Emilja decidas verki siajn Memorojn. La malfacilaĵoj de la komenco.

         Tre ofte Emilja paroladis pri “miaj memoroj”. Sinjorino Benta decidis demandi:

         – Ĝustadire, naivulino, kion vi komprenas kiel memoroj?

         – Memoroj estas la historio de homo, kun ĉio, kio okazas de la tago de naskiĝo ĝis la tago de morto.

         – Tiuokaze – incitetis sinjorino Benta – homo povas verki memorojn nur post sia morto…

         – Atentu, – diris Emilja. – La memorverkisto verkas kaj verkadas, ĝis li sentas, ke venas la tago de morto. Do, li haltas kaj lasas la finaĵon senfina. Li mortas en paco.

         – Ĉu viaj Memoroj estos tiele?

         – Ne, ĉar mi ne intencas morti. Mi ŝajnigos min morta, jen ĉio. La lastaj vortoj devas esti tiuj: “Kaj tiam mi mortis…”, kun tri punktetoj. Sed estos mensogo. Mi skribos tion, palpebrumos kaj kaŝos min malantaŭ la ŝranko, por ke Nazulino pensos, ke mi vere mortis. Tio estos la nura mensogo en miaj Memoroj. La cetero estos vera vero, de la nediskuteblaj – solida vero, laŭ la diro de Peĉjo.

         Sinjorino Benta ridetis.

         – Vera vero! Nenio estas pli malfacila ol la vero, Emilja.

         – Mi scias, – diris la pupo. – Mi scias, ke ĉio en la vivo estas nur mensogo, kaj mi ankaŭ scias, ke estas en la memoroj, ke la homoj pli mensogas. Tiu, kiu verkas siajn memorojn, aranĝas aferojn tiele, ke la leganto havu altan ideon pri la verkisto. Ĝuste por tio li ne povas diri la veron, ĉar kontraŭe la leganto konkludos, ke li estis viro same kiel la aliaj. Sekve, li devas mensogi tre ruzeme, por doni ideon, ke li parolas la veran veron.

         Sinjorino Benta miris pri tio, ke simpla ĉifona pupo havas tiajn filozofiajn ideojn.

         – Estas amuze, ke vi parolas pri vero kaj mensogo, kvazaŭ vi vere scias, kio estas unu afero kaj alia. Eĉ Jesuo Kristo ne diris tion, kio estas la vero. Kiam Poncio Pilato demandis lin: “Kio estas la vero?”, Li, kiu estis Kristo, opiniis plej bone silenti. Li ne respondis.

         – Tamen mi scias! – kriis Emilja. – La vero estas ia mensogo bone dirata, pri kiu neniu suspektas. Nur tio.

         Sinjorino Benta eksilentis, pripensante tiun difinon, kaj Emilja, kun granda ekscito, kuris por serĉi la Vicgrafon de Maizospikulo. Ĉar ŝi ne ŝatis skribi per sia maneto, ŝi volis skribi per la mano de la Vicgrafo.

         – Vicgrafo, – ŝi diris, – venu kaj estu mia sekretario. Vidu paperon, skribplumon kaj inkon. Mi komencos miajn Memorojn.

         La scienca pliaĝulo ridetis.

         – Ĉu Memoroj! Ĉu estaĵo vivinta tiel malmulte jam havas aferojn rakontindajn en memorlibro? Tio estas por maljunuloj, jam proksime al la fino de la vivo.

         – Faru tion, kion mi diras kaj ne diskutu. Vidu paperon, skribplumon kaj inkon.

         La Vicgrafo alportis paperon, plumon kaj inkon. Kaj sidiĝis. Emilja sin preparis por dikti. Ŝi tusis. Ŝi kraĉis kaj sufokiĝis. Ŝi ne sciis kiel komenci. Kaj por gajni tempon ŝi postulis.

         – Ĉi papero ne taŭgas, sinjoro Vicgrafo. Mi volas ĉielkoloran paperon kun ĉiuj ĝiaj etaj steloj. Ankaŭ la inko ne bonas. Mi volas markoloran inkon kun ĉiuj ĝiaj fiŝetoj. Kaj mi volas anasan plumon, kun ĉiuj ĝiaj anasidoj.

         La Vicgrafo rigardis supren al la plafono, rezignacie. Poste li decidis paroli. Li diris al ŝi, ke tiaj postuloj estas absurdaj; ke en la bieneto de sinjorino Benta ne estis anasoj, nek tiu papero nek tiu inko.

         – Do mi ne skribas! – diris Emilja.

         – Laŭ via volo aŭ gusto, – murmuris la Vicgrafo. – Se vi ne skribas, pli bone por mi. Ho, ve al mi!…

         Emilja finfine konsentis verki la Memorojn sur la nura papero ekzistanta en la domo, kun komuna plumo kaj la inko de sinjorino Benta. Sed ŝi ĵuris, ke ŝi presos la libron kun ĉielkolora papero, markolora inko kaj anasa plumo.

         La Vicgrafo ridegis.

         – Presi per anasa plumo! Ho, ve al mi, denove!… Oni presas per presliteroj, ne per plumoj.

         – Tiele estu, – diris Emilja. – Mi presos per anasaj presliteroj.

         La Vicgrafo denove rigardis al la plafono kaj suspiris.

         Ili ambaŭ estis fermitaj en ĉambro por neuzataj objektoj. Skatoleto servis kiel tablo kaj briko kiel seĝo. Emilja paŝadis de flanko al flanko, kun manoj malantaŭ la dorso. Ŝi sin preparis por dikti.

         – Ni komencu! – ŝi diris, kiam ŝi rimarkis ke ĉio estas preta. – Skribu supre de la papero: “Memoroj de la Markizino de Vostuleto”. Per tre grandaj literoj.

         La Vicgrafo skribis:

          MEMOROJ DE LA MARKIZINO DE VOSTULETO

          – Nun skribu: Unua Ĉapitro.

         La Vicgrafo skribis kaj atendis.

         Emilja, kun sulkigita frunto, ne sciis kiel komenci. Komenco ne facilas. Multe pli simple estas fini. Oni metas finan punkton kaj jen. Aŭ alie oni povas skribi latinaĵon: “FINIS”. Sed komenco estas terura. Emilja pensis, pensis, kaj fine diris:

         – Skribu demandosignon; aŭ, pli ĝuste, skribu plurajn demandosignojn. Skribu ses…

         La Vicgrafo malfermis la buŝon.

         – Skribu, Vicgrafo. Skribu ses demandosignojn, – insistis la pupo. – Ĉu vi ne rimarkas, ke mi estas nedecidema, ke mi demandas al mi mem?

         Jen pro kio la “Memoroj de la Markizino de Vostuleto” komenciĝis per tute neatendita maniero:

                            Unua Ĉapitro: ???????

         Emilja kalkulis la demandosignojn kaj trovis sep.

         – Tranĉu unu, – ŝi ordonis.

         La Vicgrafo suspiris kaj forstrekis la lastan punkton, lasante nur ses, laŭ la ordono.

         – Nu, – diris Emilja. – Nun skribu un’… un’… un’…

         La Vicgrafo skribis: 1,1,1. Emilja furioziĝis.

         – Peco de azeneto! Mi nenion diktis. Mi ankoraŭ pensas. Mi intencis diri al vi, ke post la demandosignoj vi skribu punkton.

         La Vicgrafo komencis blovi kaj ventumi sin. Fine li diris:

         – Sciu tion, Emilja. Plej bone estas, ke vi restu sola ĉi tie, ĝis vi finfine decidos tion, kion vi volas, ke mi skribu. Voku min post kiam vi decidos. Alimaniere, nenio fariĝos.

         – La komenco estas malfacila, Vicgrafo. Estas multaj vojoj kaj mi ne scias, kiun elekti. Mi povas komenci per mil manieroj. Kiu estas via ideo?

         – Mia ideo – diris la Vicgrafo – estas ke oni devas komenci je la sama maniero laŭ kiu preskaŭ ĉiuj memoroj komenciĝas. Tiu, kiu verkas, devas diri: Mi estas… Mi naskiĝis, en la urbo… ktp. La aventuroj de Robinsono Kruso, ekzemple, komenciĝas tiele: “Mi naskiĝis en la jaro 1632, en la urbo Jorko, filo de simplaj homoj, ktp.”

         – Bonege! – kriis Emilja. – Tio taŭgas. Skribu, do: Mi naskiĝis en la jaro de… (tri steletoj), en la urbo… (tri steletoj), filino de malsimplaj homoj…

         – Kial tiom da steletoj? Ĉu vi volas kaŝi vian aĝon?

         – Ne. Ĉi tio nur malhelpos estontajn historiistojn, tre klaĉemajn homojn. Daŭre Skribu: Kaj mi naskiĝis de malnova jupo de onklino Nastasja. Kiam mi naskiĝis mi estis malplena. Nur post mia naskiĝo ŝi plenigis min per petaloj de bonodora orkolora floro, kiu naskiĝas sur la kampoj kaj servas por plenigi kusenojn.

         – Diru, do, sekaj floroj de kamomilo, ke ĉiuj komprenas.

         – Nu. Mi naskiĝis, mi estis remburita per sekaj floroj de kamomilo, tion ĉiuj komprenas, kaj mi estis en la mondo kiel malsaĝulino, kun miaj senmovaj okuloj, kiel iu ajn pupo. Kaj malbela. Ili diras, ke mi estis malbela kiel sorĉistino. Miajn nigrajn okulojn, onklino Nastasja brodis per kudrofadeno. Miaj piedoj estis turniĝintaj unu al ĉiu flanko, kiel piedoj de vendisto en eta butiko. Ĉu vi scias, Vicgrafo, kial ili havas la piedojn turniĝintajn?

         – Devas esti pro ilia raso, – respondis la Vicgrafo.

         – Ne estas pro la raso. Estas la kutimo, ke ekde infanaĝo ili restas gluataj al la vendotablo. Ili devas malfermi siajn piedojn por pli bone apogi sin al la vendotablo, kaj fine la piedoj turniĝas unu al ĉiu flanko. Mi estis tia. Poste mi pliboniĝis. Hodiaŭ mi korekte marŝas. Mi ankaŭ pliboniĝis en la ceteraĵo. Onklino Nastasja komencis perfektigi min, same kiel Nazulino. Sed mi naskiĝis muta kiel fiŝo. Iutage mi lernis paroli.

         – Mi scias tion, kio okazis, – diris la Vicgrafo. – Vi glutis papagan paroleton.

         – Erare! Nazulino kompatis la papagon kaj ne permesis ke ĝi mortu por prenado de ĝia parolkapableton. Mi parolis danke al pilolo, kiun la fama Doktoro Heliko donis al mi. Nazulino diras, ke la pilolo estis tro forta, do mi fariĝis tro parolema. Tuj kiam mi malfermis la buŝon, estis torento da vortoj, kiu ne havis finon. Ĉirkaŭ mi ĉiuj bezonis kovri la orelojn. Kaj mi diris tiom multe, ke mi malplenigis la rezervujon. Kaj mia parolado restis je la ĝusta nivelo.

         – Estu honesta, Emilja, – diris la Vicgrafo. – Via parolado ankoraŭ estas super la nivelo, ĉar la vero estas, ke vi parolas multe pli ol iu ajn virineto.

         – Sed mi ne parolaĉas kiel ili. Mi nur parolas. Kaj mi bone parolas. Mi scias kiel diri amuzajn kaj eĉ filozofiajn aferojn. Antaŭ nelonge sinjorino Benta ĵus deklaris, ke mi parolas diraĵojn de vera filozofo. Ĉu vi scias tion, kio estas filozofo, Vicgrafo?

         La Vicgrafo sciis, sed ŝajnigis, ke li ne scias. La pupo klarigis:

         – Filozofo estas malpura besteto kun la haroj plenaj je haŭteroj, kiu diras noblajn parolojn, kiujn la aŭskultantoj kredas kompreni kaj ili atentas, kaj pensas, kaj pensas. Ĉiufoje, kiam mi diras filozofiajn parolojn, la okuloj de sinjorino Benta restas senmovaj kaj ŝi pensas kaj pensas…

         – Kion ili pensas?, Emilja.

         – Ili pensas, ke ili komprenas.

         La Vicgrafo sulkigis la frunton kaj dum kelkaj momentoj li staris senmova, pensante, pensante. Tiu klarigo estis pozitive filozofia.

         – Kaj ĉar mi estas filozofino – daŭrigis Emilja – mi volas, ke miaj Memoroj komencu per mia filozofio pri la vivo.

         – Atentu, Markizino! Mil saĝuloj jam klopodis por klarigi tion, kio estas la vivo kaj ĉiuj malsukcesis.

         – Nu, mi ne malsukcesos. La vivo, sinjoro Vicgrafo, estas palpebrumado. Homo naskiĝas, tio estas, li komencas palpebrumi. Tiu, kiu ĉesas palpebrumi, tiu atingis la finon, tiu mortis. Palpebrumi estas fermi kaj malfermi la okulojn – kaj tio estas la vivo. Estas dormo-kaj-maldormo, dormo-kaj-maldormo, ĝis oni dormas kaj ne plu vekiĝas. Do, vivo estas palpebrumado.

         La Vicgrafo denove iĝis pensema, kun la okuloj al la plafono.

         Emilja ridis. – Ĉu vi vidas, kiel filozofia estas mia ideo? Vi, sinjoro Vicgrafo jam rigardas la plafonon. Tio estas, vi pensas, ke vi komprenas… La vivo de la homoj en ĉi mondo, sinjoro Maizospikulo, estas nur tio: Rozario da palpebrumadoj. Ĉiu palpebrumo estas unu tago. Oni palpebrumas kaj mamsuĉas; palpebrumas kaj marŝas; palpebrumas kaj ludas; palpebrumas kaj studas; palpebrumas kaj amas; palpebrumas kaj vartas la infanojn; palpebrumas kaj ĝemas pro la reŭmatismo; finfine palpebrumas por la lasta fojo kaj mortas.

         – Kaj post kiam oni mortas? demandis la Vicgrafo.

         – Post kiam oni mortas, oni fariĝas hipotezo. Ĉu jes aŭ ne?

         La Vicgrafo devis konsenti, ke ja, tiele estas.

  

2 – La Vicgrafo komencas labori por Emilja. Rakonto de la anĝeleto kun la vundita flugilo.

          Ĉimomente rorado distris ilian atenton. Estis Dolĉaĵ’ (*), kiu vokis Emiljan al konversacio.

         – Aŭskultu, Vicgrafo, – ŝi diris. – Mi havas tre gravajn aferojn por paroli kun Dolĉaĵ’. Daŭre skribu. Ŝajnigu, ke mi diktas. Rakontu okazintaĵojn en la bieneto kiuj ankoraŭ ne aperis en libroj.

         – Ĉu la historio de la anĝeleto kun la vundita flugilo taŭgas? – demandis la Vicgrafo.

         – Bonege! Neniu konas tion, kio okazis ĉi tie al la eta anĝelo, kiun mi trovis en la Lakta Vojo. Rakontu tion kaj plie. Kion ajn vi volas. Rakontu kaj daŭre rakontu.

         – Ĉikaze la Memoroj estos miaj kaj ne viaj, Emilja.

         – Ne zorgu pri tio. En la fino mi trovos manieron solvi tion…

         Ŝi diris kaj forkuris.

         La Vicgrafo, kun la plumo enmane, pensis kaj pensadis. Fine li komencis:

          La anĝeleto kun la vundita flugilo

          La infanoj, kiuj legis la libron La Bieneto de la Flava Pego, certe ankaŭ legis la libron Vojaĝo al Ĉielo, kie ili trovis la aventurojn de la genepoj de sinjorino Benta, Emilja kaj ankaŭ mia, en la lando de la steloj. Pro tio, mi nenion skribos pri tio. Mi nur diros, ke en la ĉielo okazis tiom da petolaĵoj, ke la eŭropaj astronomoj venis al la bieneto por plendi al sinjorino Benta pri la ludadoj, kiuj ĝenis la ĉielan harmonion. Sinjorino Benta, do, vokis nin per bonega blekokrio: “Malsuprenvenu tuj, aro da gefuŝuloj!”.

         Ni ĉiuj malsuprenvenis, kaj kun granda miro, sinjorino Benta rimarkis, ke Emilja alportis anĝeleton kun vundita flugilo, kiun ŝi trovis, tre malĝoja, inter la steloj. Neniu kapablas priskribi la tumulton, kio okazis en la domo. La vivo en la bieneto haltis. La kokidoj restis sen pistita maizo. La senkorna bovino ne ricevis pajlon por manĝi. La fazeolaĵo difektbrulis en la kaserolo. Neniu volis fari ion ajn krom vidi, flari, tuŝi kaj paroli kun la anĝeleto.

         Kaj estis kialo por tio, ĉar neniam antaŭe venis en la mondo estaĵo tiel delikata. Eĉ malfacilas doni ideon pri la okulplaĉan vidaĵon, kiu estis tiu floreto de la altaĵoj. Tre blondaj, buklaj haroj, bluaj okuloj, flugiloj pli blankaj ol tiuj de la cigno. Kiel bela li estis! Bedaŭrinde, unu el la flugiloj vundiĝis en la osto de la artiko, kaj tio malebligis al li la flugon. Bedaŭrinde por li; por ni estis feliĉo. Se ne estus la vundo de la flugilo, Emilja ne kaptintus lin kaj ni ne havintus la plezuron persone koni tiun ĉielan donacon.

         Estaĵo de la ĉielo ne povas scii ion ajn pri la teraj aferoj, do la anĝeleto montris sin absolute senscia pri ĉio, kion ni parkere scias. Li devis lerni kun Emilja, lia instruistino.

         – Arbo, ĉu vi scias, kio estas? – ŝi demandis.

         Kaj dum la anĝeleto larĝe malfermis la bluajn okulojn, atendante klarigon, Emilja tuj venis kun unu el siaj specialaĵoj.

         – Arbo – ŝi diris – estas homo, kiu ne parolas; kiu ĉiam staras en la sama punkto; kiu, anstataŭ brakojn, havas branĉojn; kiu, anstataŭ ungojn havas foliojn; kiu, anstataŭ marŝi kaj klaĉi pri la vivo de aliaj homoj kaj antipatii kun ni (kiel tiuj astronomoj) ili donas florojn kaj fruktojn. Kelkaj donas pitangoberojn, aliaj donas dolĉajn aŭ acidajn oranĝojn – kun la acidaj onklino Nastasja faras dolĉaĵojn; aliaj, kiel tiu grandega tie (la instruoj ĉiam estis en la fruktoĝardeno), donas nigrajn buletojn nomatajn ĵabutikaboj. Do, ripetu: ja-bu-ti-ka-bo…

         La anĝeleto konfuziĝis kaj malĝuste ripetis: ĵa-ti-bu-ka-bo… kaj Emilja surgrunde ruladis pro rido.

         La demandoj de la anĝeleto ĉiam estis senfine naivaj. – Sed kial la arboj neniam forlasas la saman lokon?

         – Ĉar ili havas radikojn – klarigis Emilja. – Radiko estas la nomo de la kurbaj kruroj, kiujn ili fiksas en la tero. Ili volas promeni, la kompatindaj arboj, sed ili ne povas. Ili nur forlasas la lokon de ilia naskiĝo kiam aperas la hakilo.

         – Kiu besto estas tio?

         – Hakilo estas la translokiganto de la arboj, ŝanĝas ilian formon, mallongigas la trunkon kaj la branĉojn. Ĝi ŝanĝas eĉ la nomon. Hakita arbo ĉesas esti arbo. Ĝi fariĝas brulligno. Brulligno. Ripetu.

         – Ĉu potenca hakilo estas iu dio?

         Emilja ridis, ridadis…

         – Dio, ne, azeneto! Pli ĝuste diri ke estas perversega diablo, sed diablo sen kornoj, sen vosto, sen kapraj piedoj, sen kapo, sen brakoj, sen io ajn. Ĝi havas nur akraĵon kaj tenilon…

         – Kio estas tenilo?

         – Tenilo estas kruro, per kiu ni tenas ĝin. Tranĉilo havas tenilon. Forko havas tenilon. Tekruĉo havas tenilon (kaj ankaŭ verŝilon, kvazaŭ bekon).

         La anĝeleto malfermis la buŝon, ĉar li nenion komprenis.

         – Do, ankaŭ la okulo havas tenilon? Ĉar mi povas diri ke mi tenas la okulojn malfermitaj.

         Emilja ridis, ridadis.

         La kompatinda anĝeleto tute ne sciis ion sur la tero, ĉar li ĉiam loĝis en la ĉielo, tie sur la nuboj. Emilja devis klarigi ĉion, ĉion…

         – Lingvo estas granda malfacilaĵo. Unu vorto indikas malsimilajn aferojn.

         – Kial tio okazas?

         – Por ĝeni nin. Mi pensas, ke ĉiuj katastrofoj en la mondo devenas de la lingvo. Se la homoj ne parolus, ĉio irus tre bone, kiel ĉe bestoj, kiuj ne parolas. Formikoj kaj abeloj, ekzemple. Ĉi bestoj loĝas en la plej granda ordo kaj la manĝaĵoj aperas al ili en la ĝusta tempo – kaj kiaj manĝaĵoj! Mielo estas perfekteco, pri kiu vi eĉ ne revas! Ĝi havas la koloron de viaj haroj, sed sen la bukloj; anstataŭ bukloj ili havas abelĉelojn. Kaj kio estas la sekreto de la feliĉo de ĉi tiuj bestetoj? Nur unu: ili ne parolas. En la tago, kiam ili parolos, adiaŭ ordo, adiaŭ paco, adiaŭ mielo! La lingvo estas la malfeliĉo de la homoj sur la tero ĉar ili bezonas la langon por paroli.

         – Se tiele estas, kial ili ne tranĉas siajn langojn?

         Emilja ridis, ridadis.

         – Ĉu tranĉi la langon? Ho, ne, ni bezonas la langon por manĝi – kaj ankaŭ por la kvereloj…

         – Kio estas tio?

         – Sonoraj bataloj. Antaŭ ol batali per batoj kaj frapoj kaj pafoj, la homoj batalas per interŝanĝo de maldelikataĵoj.

         – Kio estas maldelikataĵo?

         – Maldelikataĵo estas fari iun laŭdon al homo. Mi donos ekzemplon. Ĉi tie ni havas beston nomatan hundo, besto tre bona, la plej amika el la homo. Ĝi estas tiel sindona kaj amema, ke oni ĝin konsideras kiel simbolon de fideleco. Estas la hundo tiu, kiu gardas la kortojn kontraŭ ŝtelantaj viroj. Estas la hundo tiu, kiu eltrovas ĉasaĵon en la veprejo. Estas la hundo tiu, kiu trenas la glitveturilon en glaciigitaj regionoj. Kun la hundo homo faras eksperimentojn en laboratorioj. Hundo estas admirinda. Nu do. Kiam viro komparas alian homon kun la hundo, kaj diras “Vi estas hundo”, la alia viro prenas tranĉilon.

         – Mi ne komprenas – murmuris la anĝeleto. – Se la hundo estas besto kun tiaj kvalitoj, nomi homon hundo eĉ devas esti honoro.

         – Tamen la reago estas prenado de tranĉilo aŭ pafado. Alia ekzemplo. Estas iu besto eĉ pli valora ol la hundo – la bovino. La plej  granda modelo de bonkoreco kaj utileco, kiu ekzistas en la mondo, estas la bovino. Ĝi donas lakton al la homaj idoj. Ĝi donas fromaĝon, ĝi donas buteron. Ĝi ankaŭ donas la bovidojn, kiuj kreskas, fariĝas bovoj kaj tiras la ĉarojn kaj la plugilojn per kiuj oni traktas la teron por fari kultivaĵojn. Ĝi donas la viandon, per kiu la homoj faras bifstekojn. kaj aliajn viandaĵojn. Ĝi donas la ledon por prepari ŝuojn. Ĝi donas la bovpiedaĵon, per kiu la kuiristoj preparas la marmeladojn, tre bongusta regalo. Ĝi donas la ostojn, per kiuj butonoj estas faritaj kaj mil aliajn aĵojn.

         – Do ĝi estas la mirindaĵo de la mirindaĵoj! – observis la anĝeleto, entuziasma pri la bovino.

         – Jes, ĝi estas! Tiel mirinde, ke en kelkaj landoj, kiel en Egiptio, oni kultadis la bovinon, ĝi fariĝis diino. Krome, la bovino havas senfinan obeemon. Sufiĉas diri, ke mi, kiu estas ete eta, faras ĉion, kion mi volas al la senkorna bovino de sinjorino Benta. Ĝi obeas min en ĉio – ĝi iras tien, ĝi venas ĉi tien, ĝi turniĝas maldekstren, turniĝas dekstren – sufiĉas ke mi ordonu.

Kaj ne estas pro timo, ĉar per unu kornobato ĝi forĵetas min malproksimen. Nur por bonkoreco. Do, do. La bovino estas ĉio, kion mi ĵus diris, kaj multe pli. Tamen, se vi komparas la plej malpuran virinon sur la strato kun bovino, dirante: “Vi estas bovino”, ŝi kreos teruran skandalon kaj se ŝi estas armata per pafilo, ŝi pafas…

         – Kia interesa afero! – ekkriis la mirigita anĝeleto.

         – Kaj jen la kontraŭo – daŭrigis Emilja. – Estas kelkaj bestoj tre malbonaj, veraj nocaj bestoj, kiel la serpento, kiu havas venenon en la dentoj kaj la tigron, kiu estas stulta kaj ege kruela. Ĉiuj homoj havas grandan malamon al serpentoj kaj tigroj kaj se oni trovas unu, tuj mortigas ĝin. Sed se en verso poeto komparas virinon kun serpento kaj diras ekzemple, ke ŝi havas serpentajn movojn la “laŭdata” koksosvingas pro plezuro. Kaj se oni komparas iun kun tigro, ĉi tiu ridetas. Estis fama “Georges Clemenceau” en Francio, kiu estis kromnomita la Tigro. Ĉu vi pensas, ke li prenis tranĉilon? ili kutimis trakti lin kiel tigron. Sed se iu traktus lin kiel hundon aŭ bovinon!… Ha, verŝajne li estus pafmortigita…

         La anĝeleto aŭskultis, aŭskultis kaj daŭre pensadis. Vere, estis al li neeble kompreni la aferojn de nia mondo.

         – Ĉiu malbono venas de la lingvo – diris la pupo. – Kaj por pli malbonigi ĉion, ekzistas mil malsamaj lingvoj kaj ĉiu popolo pensas, ke ilia lingvo estas la ĝusta, la bona, la bela. Pro tio ni havas unu vorton por unu afero, sed en Anglio estas alia vorto, kaj alia en Germanio kaj alia en Francio. Infera malordo, anĝeleto.

         La kapo de la anĝeleto estis tiu, kiu iĝis en malordo. Emilja havis konfuzan pensmanieron. Ekzemple, la famaj “sensencaĵoj”. Ofte ne estis veraj fuŝaĵoj sed nur malsamaj manieroj rigardi la aferojn. Tio okazis kiam ŝi klarigis la fruktojn de la fruktoĝardeno al la anĝelo.

         – Fruktoj estas buloj, kiujn arboj pendigas sur branĉoj, por plezuro de birdoj kaj homoj. Interne estas likvaĵoj aŭ pastoj de ĉiuj gustoj. Pomoj uzas paston. Oranĝoj uzas likvaĵon. Kaj kapsikoj uzas bruladon, kiu bruligas la langon de la homoj.

         – Do, estas fajro interne? La fajro brulas.

         Emilja ridis.

         – Ho, anĝeleto! Vi bezonos iom da tempo por kompreni la sekretojn de la homa lingvo. Ĉi tiu “brulado” estas alia kazo. Brulado estas arto, kiun nur fajro faras, sed kiam la lango sentas akran guston, ni diras, ke brulas.

         – Ĉu ĝi vere brulas?

         – Ĝi ne brulas, sed ni diras ke jes. Acido, kiu gutas sur la haŭton, ni ankaŭ diras, ke ĝi brulas. Kiam iu estas tro senpacienca, ni diras ke li brulas de senpacienco.

         – Do… do… do – diris la anĝeleto – la malordo devas esti terura.

         Emilja ridis, ridadis.

         – Mi estis en la Lando de Gramatiko, kaj tie ĉiuj loĝantoj estas vortoj. Poste mi rakontos al vi, kiel la Gramatiko traktas la vortojn kaj sukcesas meti ordon en la pensado.

         – Ĉu meti ordon en iu ne estas la samo, ke ordoni al iu fari ion?

         – Ordoni estas postuli ke iu fari ion kaj meti ordon esta loki la aferon en la ĝusta loko.

         – Kaj kiel ni scias, kiam estas ordono kaj ordo?

         – Laŭ la senco.

         – Kaj kio estas senco?

         Emilja senkuraĝiĝis. Nenio pli malfacilas ol instrui anĝeletojn.

         – Aŭskultu, Flor’ de l’ Altaĵoj (la nomo, kiun ŝi donis al la anĝeleto). Dolĉaĵ’ estas tie, kaj li  komprenas ĉion pri lingvoj kaj gramatikoj. Petu al li instruon.

         – Kio estas instruo?

         Emilja forkuris, kontraŭe ŝi freneziĝus …

 (*) Dolĉaĵ’ estas la nomo de la malsovaĝigita rinocero kiu loĝas en la bieneto, kaj aperas en la libro ĈASADOJ DE PEĈJO.

 

 3 – La historio de la anĝeleto kuras tra la mondo. La Reĝo de Anglio sendas ŝipon plenan je infanoj al la bieneto de sinjorino Benta.

          La konversacioj de Emilja kun la anĝeleto estis senfinaj, kaj kiom ajn ŝi klarigis la aferojn de nia mondo, malpli li komprenis ilin. Terura konfuzo fariĝis en lia kapeto.

         Dume la du maljunulinoj flegis lian vunditan flugilon per ŝmiraĵoj kaj plastroj. Emilja ne ŝatis tion.

         – Se la anĝeleto resaniĝos, – ŝi diris, – eble li flugos kaj eskapos de ĉi tie, kaj kion mi faru?

         – Ne, li ne flugos! – diris onklino Nastasja, kiu multe zorgis pri flugantaj estaĵoj -, kokinoj, anasoj kaj marĉanasoj. – Mi fortondos la pinton de unu el la flugiloj kaj li ne flugos.

         La ĉeesto de la anĝeleto en la bieneto kaŭzis multajn batalojn, ĉar la pupo konsideris sin kiel lia posedantino. Ŝi eltrovis lin: do, li apartenas al ŝi. Pro tio, la teruraj diskutoj kun Peĉjo kaj Nazulino.

         – Ŝi monopoligas la anĝeleton, avinjo! – plendis la knabino. – Ne lasas lin sola, ĝenadas la kompatindulon per filozofioj de vivo la tutan tagon. Se mi estus vi, mi prenus de ŝi la anĝeleton.

         Sed sinjorino Benta opiniis tion amuza kaj ne intervenis.

         La historio de la anĝeleto komencis kuri tra la mondo. Ĉiuj en la ĉirkaŭaĵoj venis por vidi lin. La gazetoj parolis pri la novaĵo. La radio kaj la telegrafo transdonis la noticon al ĉiuj landoj, tiamaniere, ke la informo disvastiĝis kaj la infanoj de la tuta mondo tre ekscitiĝis pri renkonto kun la anĝeleto. Ĉiuj volis vojaĝi al la bieneto por ludi kun la anĝeleto.

          Tamen, kiel tio okazu, se la mondaj infanoj estas milionoj? Patroj kaj patrinoj klarigis al siaj infanoj, ke estas la plej granda absurdo pensi pri tia afero. Tamen okazas, ke kiam infanoj avide volas ion kaj ne povas sukcesi, ili malsaniĝas, plenaj je askaridoj. Kaj la infanoj de la tuta mondo ekmalsaniĝis kaj iĝis askaridoplenaj pro la deziro veni al la bieneto.

         La situacio fariĝis tiel serioza, ke la reĝo de Anglio, la prezidanto “Roosevelt”, la “Führer” (Gvidanto) de Germanio, la “duce” (duko) de Italio, la Imperiestro de Japanio kaj la “Negus” de Etiopio kunvenis en konferenco por pridiskuti. Post multa diskutado, estis interkonsentite, ke ĉiuj infanoj en la mondo estos kondukataj al la bieneto de sinjorino Benta. Sed parte. Unue tiuj de iu lando; poste tiuj de alia – kaj tiele, ĝis la lasta.

         Por decidi, kiuj unue iros, necesis lotumi. Prezidanto “Roosevelt” skribis la nomon de ĉiuj landoj sur pecojn da papero kaj metis ilin, bone falditajn, ene de la dukapa ĉapelo de la Japana Imperiestro. Poste li petis al “Negus”, kiu estis la plej maljuna, preni unu. Bonŝanco favoris la infanojn de Anglio.

         Kiam la novaĵo pri ĉi fakto aperis en la ĵurnaloj, okazis grandega hurao en la Brita Imperio kaj eĉ pli granda kriado en aliaj landoj.

         La Reĝo de Anglio tuj ordonis prepari grandan ŝipon plenan je dolĉaĵoj, ludiloj kaj bildlibroj, kaj la anglaj infanoj estos en la ŝipo sub la ordonoj de unu el la plej famaj admiraloj – admiralo Brown. Li estros la vojaĝon al la bieneto de sinjorino Benta.

         Vivu! Vivu! Vivu! La anglaj infanoj, en la tago por enŝipiĝo, plenigis la grandegan transatlantikan ŝipon “Wonderland”, kun la plej granda bruo kaj konfuzo. La ŝipo iĝis grandega infanvartejo de blondaj papagetoj. La kompatinda admiralo levis la manojn al la oreloj kaj murmuris:

         – Ĉu eble ĉi bruo daŭros ĝis ni atingos la bieneton de sinjorino Benta?

         La kompatindulo preskaŭ freneziĝis, ĉar li estis la nura plenkreskulo surŝipe (sen kalkuli la ŝipanaron), kaj pro tio li devis atenti ĉion, kvietigi la terurajn batalojn, kiuj estiĝis en ĉiu momento, pro pli granda dolĉaĵo aŭ bildlibro, kiujn pluraj infanoj volis samtempe.

         Feliĉe ne okazis ŝtormo dum la vojaĝo, do la infanoj ne malsaniĝis kaj alvenis al Brazilo en perfekta stato.

          La momento de la invado de la loko de sinjorino Benta estis grava. La bona sinjorino ne estis avertita, do ŝi havis la plej grandan surprizon dum sia tuta longa vivo de pli ol sesdek jaroj.

Sinjorino Benta estis sur la verando, riparante kelkajn trapikitajn ŝtrumpetojn de Peĉjo, kiam ŝi vidis polvon sur la malproksima vojo.

         – Nastasja, –  ŝi kriis, – alportu mian binoklon. Mi vidas tre strangan polvon. Ĉu eble iu vakero translokigas bovaron?

         La nigrulino alportis la binoklon. Ĝi estis difektita. Peĉjo forigis la lensojn por fari tiun faman teleskopon, per kiu li spionis la drakon de Sankta Georgo sur la Luno. Sinjorino Benta, kiu ne sciis pri ĉi tio, trarigardis la malplenajn tubojn sed nenion vidis.

         – Miaj okuloj estas tiel lacaj, ke eĉ kun la binoklo, kiu estas bonega, mi ne bone vidas. Ĉu vi ne vidas polvon, Nastasja?

         – Jes, mi vidas, sinjo. Sed bovoj ne estas. Sur tiu vojo neniam pasas bovaro. Petolaĵoj de la geknaboj, sinjo, tute certe. Iu nova petolajo kun la pimpimpimpim-pulvoro. Ili ne dormas sen ion inventi…

         Ĉimomente aperis Nazulino, kiu estis en la fruktoĝardeno por instrui al Flor’ de l’ Altaĵoj la plej bonan manieron senŝeligi mandarinojn.

         – Avinjo! – Ŝi kriis mirigite. Grandega aro da infanoj venas! Mi ĵuras, ke ili aŭdis pri nia anĝeleto kaj venas por ludi kun li…

         – Ho Dio! – ekkriis onklino Nastasja. – Se la polvo estas rezulto de infanaro, kio okazos, sinjo? Ĉiu infano estas unu malsatanto – kaj kie mi trovos manĝaĵon por tiom da malsato? Unu barelo de faruno se sufiĉos…

         Sinjorino Benta eksentis korbatojn.

         – Ne zorgu, avinjo, – diris la knabino. Ni trovos solvon. Vi scias, ke ni kapablas ĉion ripari.

         Ŝi diris kaj kuris por interkonsiliĝi kun Peĉjo kaj Emilja. Ŝi trovis ilin ĉe la supro de la pitangujo, rigardante la vojon.

         – Ni estas perditaj, Nazulino! – kriis la knabo de sur la branĉo. – Aro da infanoj venas, kaj se ili decidos ŝteli la anĝelon, ni ne kapablos rezisti, certe ili ŝtelos…

         Peĉjo malsupreniris de la arbo. La ideo pri tio, ke la nekonataj infanoj venis por kidnapi la anĝeleton, plenigis lin per timo. Infano estas infano. Izolitaj ne proponas danĝeron, sed en bando ili estas la plej nocaj bestoj en la mondo.

         – Kaj nun… – li diris. – Kion ni faru?

         Emilja entrudiĝis.

         – Estas nur unu maniero, – ŝi diris, – kaŝi la anĝeleton en la kavon de la figarbo kaj vesti la Vicgrafon kiel anĝelon. Se la infanoj kidnapos lin, ili kidnapos falsan anĝelon – la vera restos ĉi tie.

         Pecjo kaj Nazulino rigardis unu la alian.

         – La ideo de Emilja ne malbonas, – diris la knabo. Mi havas la flugilojn de la akcipitro, kiun sinjoro Teodoriko mortigis kaj donis al mi. Ni havas la novan noktoĉemizon, kiun avinjo kudris por Emilja. Kun tio kaj io ajn plie, ni transformos la Vicgrafon en veran anĝelon.

         – Sed anĝelo havas blankajn flugilojn – oponis la knabino – tiuj de la akcipitro estas makulplenaj.

         – Per tritika faruno mi povas igi koloran flugilon blankiĝi kiel neĝo, – diris Peĉjo. Jen. Ni agu tuj! Kuru, Emilja, kaj prenu la Vicgrafon. Kaj vi, Nazulino, trovu ŝnuron por ligi la flugilojn. Ni ne perdu minuton.

         Neniam antaŭe okazis tiom da hasto en la bieneto. La vera anĝelo, tre timigita kaj sen ion kompreni, estis kaŝata de Peĉjo en la kavo de la figarbo.

         – Restu tre silente ĉi tie. Ne moviĝu kaj ne faru la plej etan bruon.

         – Mi timas ĉi mallumon, – li diris – ĉi tie estas ratoj kun flugiloj.

         – Kaj estas kidnapantoj, kiuj venas en ega bandaĉo. – Preferindas ratoj ol kidnapantoj. Silentu, kontraŭe ĉio perdiĝas.

         Li lasis la anĝeleton en la fundo de la truo kaj kuris al la aliaj. Nazulino jam alportis la flugilojn de la alcipitro, ŝnuron kaj la novan noktoĉemizom de Emilja. Mankis nur mi, la Vicgrafo, tiu, kiu skribas anstataŭ Emilja.

         – Rapidu, Emilja! – kriis la knabo.

         – Li rezistas – respondis la pupo de malproksime. – Li diras, ke li ne havas profesian emon por esti anĝelo…

         – Alportu lin perforte! Rapidu! Ne estas tempo por perdi.

         Emilja tiris min per la brako kaj ili kaptis min, vestis min en noktoĉemizon, ligis la flugilojn kaj aspergis ĉion per nubo da tritika faruno. Mi fariĝis stranga anĝelo, sed anĝelo.

         – Bone, – diris Peĉjo, malproksimiĝante por aprezi la efikon. Li aspektas kiel fantomo, sed taŭgas. Nun mi metos lin sur iu branĉo de la pitangoarbo. Ĉiuj vidos lin kaj neniu povos kapti lin. Se li restas sube, la infanoj difektos lin post minuto. Infano estas la diablo.

         Do, ili alkroĉis min al forko en la pitangujo, kie mi suspiradis. Estis neeble imagi pli malĝojan kaj komikan anĝelon. La flugiloj estis aranĝitaj tiel rapide, ke tuj unu pendiĝis.

         – Ne gravas, – diris Peĉjo. – Ĉiuj scias, ke la anĝeleto havas vunditan flugilon. Atentu, Vicgrafo: sciu konduti kiel anĝelo, ĉu vi komprenas? Krucigu viajn brakojn super la brusto, kaj kiam la infanoj alvenos, faru vizaĝon de ĉiela rideto, kun levataj okuloj. Kaj ne parolu. Ni ĉion parolos ĉi tie sube.

         Nazulino, kiu surpreniris al la pitangujo, subite kriis:

         – Ili venas, Peĉjo! Preskaŭ jam ĉe la pordego. Estas tempo iri por ricevi ilin.

         Peĉjo iris. Grimpis al la pordego kaj atendis. Antaŭ la aro da infanoj venis maljunulo en uniformo, kun granda dukapa ĉapelo sur la kapo. La infanoj haltis. La maljunulo paŝis antaŭen. Li salutis kaj diris:

         – Sinjoro, la novaĵo pri la ĉiela vojaĝo, kiun faris la genepoj de sinjorino Benta, atingis nin en Anglio, kaj Lia Moŝto-Reĝo Eduardo la 7-a permesis al la anglaj infanoj, zorgataj de mi, kiu estas admiralo Brown, veni viziti la anĝelon. kiun sinjorino markizino de Vostuleto alportis de la Lakta Vojo.

         Peĉjo respondis al la saluto de la admiralo kaj diris:

         – Ni tre honoras bonvenigi la anglajn infanojn gvidatajn de la glora admiralo Brown al la bieneto de Avinjo. Ni tamen tre timas, ke meze de tiom da infanoj venos iuj perversaj uloj, kiuj volas damaĝi nin kaj kidnapi la anĝeleton. Pro tio ni decidis enirigi la infanojn nur se la admiralo bonvoleme transdonas al ni ostaĝon.

         Tiuj vortoj, diritaj per firma tono, ĝenis la maljunan admiralon, kiu ne antaŭpensis pri tia hipotezo.

         – Via manko de fido, sinjoro, – li diris, – ofendas nin. La angletoj, kiujn mi alportas, havas ĉiuj la plej rafinitan edukadon.

         – Mi scias tion, – diris Peĉjo. Sed kiel la Sinjoro Admiralo povas pruvi, ke inter ili ne estas kaŝita malbonfaranto? Nur pro tio ni decidis postuli ostaĝon, sed tio ne signifas la plej etan ofendon al la Reĝo de Anglio, nek al via honoro, nek al ĉi infanoj.

         La admiralo pripensis momenton kaj diris:

         – Tre bone. Mi komprenas ĉion kaj akceptas la indikatajn kondiĉojn. Mi proponas min mem. Mi restos en la salono, parolante kun ŝia ekscelenco via avino, dum mia eta grupo de infanoj amuziĝos en la fruktoĝardeno.

         – Perfekte, sinjoro admiralo – diris Peĉjo. – Via propono estas akceptata. Mi malfermos la pordegon.

         Li diris, malsupreniris de la pordego kaj malfermis ĝin.

         – Vi povas eniri…

         Tio egalis al malfermi skatolon plenan je ludglobetoj. La infanoj ruliĝis en la korton, kiel globetoj. Ĉiuj belaj, kun ĉiuj eblaj blondecoj kaj vizaĝoj koloro de pomo aŭ persiko. Bluaj okuloj, tre blanka haŭto. Kiel belaj estas la anglaj infanoj! Por igi ilin anĝeloj, sufiĉus almeti du flugilojn sur la dorson de ĉiu.

         Dum la ondego da infanoj inundadis la korton, Nazulino, tie en la fruktoĝardeno, faris al mi la lastajn rekomendojn, jes, al mi, la Vicgrafo.

         – Bone kondutu, ĉu jes? – ŝi diris. – Krucu la manoj sur la brusto, okuloj al la ĉielo – tiele… Kaj levu iomete vian maldekstran flugilon… Ĝi estas malrekta. Tiele…

         Emilja venis kun malplena skatolego, kiun ŝi metis proksime al la trunko de la pitangujo.

         – Al kio tio utilas, Emilja? – demandis la knabino.

         –  Estas por loki la donacojn. Certe ili alportas multajn donacojn. Neniu vizitas anĝelon kun malplenaj manoj.

         Tie en la kavo la anĝeleto tremadis pro timo. Unu el la “ratoj kun flugiloj” pendis ĝuste super lia kapo. Malgraŭ tio, la anĝeleto ne kriis, nek faris eĉ etan movon. Li estis tre obeema.

         Sinjorino Benta estis sur la verando, tre bela en sia nigra robo ornamata per ruŝoj. Peĉjo kondukis la admiralon tien.

         – Avinjo – li diris – mi havas la honoron prezenti sinjoron admiralo Brown, kiun Lia Moŝto la Reĝo de Anglio sendis por konduki la infanojn, kiuj mortas pro deziro ludi kun la anĝeleto. La admiralo konsentis resti ostaĝo en via vizitĉambro.

         Sinjorino Benta elegante respondis:

         – Mi estas ege fiera koni Vian Honoron, sinjoro admiralo Brown. Mi nur ne komprenas ĉi historion pri ostaĝo, al kiu mia nepo ĵus aludis…

         Peĉjo rapide klarigis, ke tio estas garantio kontraŭ ĉia difektado, kiun la infanoj povas fari en la bieneto.

         – Kia maldelikataĵo, mia filo! – ekkriis sinjorino Benta. – Mi nur miras, ke la admiralo ne estas vundita de tia suspekto. La plej alta honoro, kiun la reĝo de Anglio faras, estas la plej granda, pri kiu ni povus revi, kaj se vi, Peĉjo, montris suspekton kaj devigis admiralon Brown sin proponi kiel ostaĝon, la reĝo havos tre malĝojan ideon pri nia gastigemon…

         – Belaj vortoj, avinjo – respondis Peĉjo – sed vi scias, kiel estas la infanoj. Ili povas ribeli kontraŭ la admiralo kaj ŝteli la anĝeleton de ni, kaj kion ni faros? La admiralo estas nur unu kaj la infanoj estas multaj.

         La maljuna anglo ridetis.

         – Se tiele estus, mia knabo, neniu armeo povus ekzisti en la mondo, neniu eskadro. La generaloj kaj admiraloj, kiuj komandas grandegajn armeojn kaj eskadrojn, ne estras ilin en disciplino per fizika forto – prefere per morala forto. Kun morala forto, unu viro regas milionojn.

         – Li estas naiveta, admiralo – klarigis sinjorino Benta. – Ne atentu al tio, kion li diris. Eniru senceremonie, ĉar ĉi domo estas via. Kaj la infanoj, iru kun Peĉjo kaj ludu laŭplaĉe. Ni havas multajn oranĝojn.

         La admiralo supreniris la ses ŝtupojn de la verando, kun la dukapa ĉapelo sub la brako. Li premis la manon de sinjorino Benta kun tia forto, ke ŝi grimacis.

         – Bonvolu sidiĝi, sinjoro admiralo, – diris la bona maljunulino, klopodante por ne montri signon de doloro. Kaj ŝi kriis al la kuirejo: “Nastasja, rapide preparu kafon.”

         – Pardonu min, sinjorino, sed mi preferas viskion, – murmuris la admiralo, kiu duonmortis pro soifo, sed angla soifo, el tiuj, kiujn nur viskio satigas.

         Ĉar ne estis viskio en la domo, sinjorino Benta gestis al Peĉjo, ke li sendu iun al la butiko de Elija la Turko, por aĉeti viskion. Kaj poste ŝi diris al la eminenta sinjoro:

         – Kredu min, admiralo, ke via vizito tute ne surprizas min. Ĉu vi volas scii la kialon? Ĉar mi alkutimiĝis al la plej grandaj mirindaĵoj en la mondo. Tio, kio okazas en mia bieneto, ho, Dio de la ĉielo! Kompreneble, en la komenco ni estis tre timigitaj, mi kaj onklino Nastasja. Sed hodiaŭ… la aventuroj de miaj genepoj estas neimageblaj. Eĉ al la ĉielo ili jam iris – tra la Lakta Vojo, imagu…

         – Mi scias tion, sinjorino. La londonaj ĵurnaloj noticis la kazon de la astronomoj, kiuj estis ĉi tie. Kaj mi havis la okazon paroli pri tio al la forpasinta reĝo George la 5-a, ke Dio havu lin en siaj brakoj. Li opiniis, ke la markizino de Vostuleto estas tre interesa pupo, kvankam kelkfoje iomete ŝoka.

         – Kompatinda reĝo George!, – suspiris sinjorino Benta. Lia morto ege tristigis min. Kia peza ŝarĝo estas tiu de reĝo de granda imperio! Tio estas vivo, kiun mi ne envias.

         – Ankaŭ mi ne, – aldonis la admiralo, – mi preferas komandi miajn krozŝipojn ol regi super la mondo.

         – Kaj kio pri la Vidvina Reĝino, kiel ŝi fartas? Ĉu ŝi jam konsoliĝis?

         – Ŝi daŭre vivas, sinjorino. La bato estis terura.

         Sinjorino Benta denove suspiris.

         – Ni estas senvaloraĵoj en ĉi vivo, admiralo. Kiam alvenos nia tago, la hoko de la morto fiŝkaptos nin, ĉu ni estas reĝoj, ĉu almozuloj. Sed… ŝajnas, ke vi estas tre laca, admiralo…

         – Pli ol laca, sinjorino. Mi estas duone morta. Ĉu estas facila du-semajna vojaĝo sur maro, kun mil demonecaj infanoj? Uf!…

         – Vere! Mi ĉi tie en la bieneto, kun nur du genepoj, foje mi sentas min freneza. Estas du, kiuj valoras du mil, kiel ekzemple la frenezaj aĵoj, kiujn ili diras, aŭ la petolaĵoj, kiujn ili inventas. Do, lasu ĉiujn ceremoniojn, admiralo. Mi havas tie hamaketon. Kuŝiĝu kaj dormu.

         La admiralo ne atendis duan inviton. Li eklokiĝis kiel li povis en la hamako de sinjorino Benta kaj fermis la okulojn.

         Kiam onklino Nastasja aperis kun la kafopleto, li ronkadis.

         – Ŝŝŝ! Ne veku lin… – flustris sinjorino Benta. – La admiralo estas tute laca. Imagu, ke li pasigis du semajnojn surmare, zorgante pri mil infanojn, el Anglio ĝis ĉi tie…

         – Ho, Dio! – ekkriis la nigrulino. – La angloj havas strangajn ideojn!… Pravas sinjoro Peĉjo, kiu diras, ke ili estas “travagancaj”.

         – Ekstravagancaj, Nastasja – korektis sinjorino Benta. – Kio pri la infanoj? Kiel ili faras tie en la fruktoĝardeno?

         – Mi ankoraŭ ne scias, sinjo. Mi ne rigardis – mi eĉ ne havas kuraĝon por rigardi. Mi nur imagas la hororaĵojn…

Visitas: 161