Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 15 kaj 16

 

15 – La Kolonelo Teodoriko

         Post horo da marŝado sur vojo sen iu ajn pasanto, la Vicgrafo vidis la bienon de kolonelo Teodoriko. Bovoj kaj azenoj vagadis sentime sur la kampoj. Neniu timigis ilin.

         – Mi volas pasigi kelkajn minutojn en tiu domo, Vicgrafo! – kriis Emilja de sia fenestreto.

         La Vicgrafo, kiu distriĝeme pensadis, nenion aŭdis. Emilja uzis la “sonorilon”. Ŝi forte tiris la ŝnureton kaj la doloro de la barbo vekis la giganton.

         – Kio okazas tie supre? – li demandis.

         Emilja ripetis la ordonon, viziti la grandegan blankan domon. Malgraŭ tio, ke la Vicgrafo esti transformita en la plej grandan giganton en la mondo, li, pro kutimo, obeis Emiljan same kiel antaŭe. Kaj ŝi nun fariĝis lia vera cerbo, la posedantino de lia volo. Ŝajnis nekredeble, ke tiu homa pediketo, ene de la cilindra ĉapelo, kondukis lin tien, kien ŝi volis iri.

         Kiam ili eniris en la korto, ili aŭdis malĝojan muĝon de malsata bovino. La Vicgrafo iris al la stalo. La laktobovino de la kolonelo, fratino de la Senkorna Bovino de sinjorino Benta, estis arestata en bovinejo, sen herbo en la trogo. Apude, ĝia eta bovido ploradis pro malsato.

         – Kompatinda besto! – murmuris la Vicgrafo. – Ĝi restis kaptita kaj mortos pro malsato se mi ne helpos ĝin. Kiom da vivuloj tra la mondo estas en la sama situacio!

         Li levis la lignan klinkon de la bovinejo kaj kaŝis sin, por ne esti formanĝata de la fratino de la Senkornulino, kaj ĝi tuj foriris tre feliĉa. Li estis ja granda giganto, kiu nun ekzistis inter homoj, li estis la nura espero pri savo de la homaro – sed li ankaŭ estis maizospiko kaj bovinoj “adoras” maizajn spikojn. Poste li liberigis la etan bovidon.

         Emilja pensis pri la antikva perversaĵo de la homoj, kiuj malliberigis la bovidojn por ŝteli la lakton de la patrinaj bovinoj. “Mi volas vidi, ĉu ili daŭre faros tian perversaĵon.”

         La domo de la kolonelo havis siajn pordojn larĝe malfermitaj. Ĝin invadis kvin porketoj, kiuj festenis en la kuirejo kaj en la provizejo. Tre zorgeme, la Vicgrafo grimpis sur seĝo kaj de ĝi grimpis sur la manĝotablo ankoraŭ kun la teleroj de la antaŭa tagmanĝo. Li ĉirkaŭrigardis.

         – Mi aŭdas nenion, – li diris. – Ŝajnas, ke la porketoj voris ĉiujn loĝantojn.

         Tamen en tiu momento malalta voĉo kaptis lian atenton.

         – Mi estas ĉi tie, mi estas ĉi tie!

         – Kiu parolas?

         – Jen mi, en ĉi terura kaverno.

         La Vicgrafo rigardis al la loko de la voĉo kaj vidis, en fendo en la suba parto de la ligna muro, specon de pizokerno. Estis la kapo de la kolonelo Teodoriko, posedanto de la Bieno de la Kaolino.

         – Mi kaŝas min ĉi tie, – la voĉeto daŭrigis, – ĉar la hipopotamoj invadis la domon post kiam ĉio grandiĝis. Ili jam formanĝis Kinota kaj onklinon Ambrozia. Mi eskapis, ĉar mi kaŝis min ĝustatempe en ĉi tiu kaverno, kiu ne ekzistis ĝis hieraŭ. Pro la cilindra ĉapo kaj la pailaj barboj mi rekonas la etan Vicgrafon de la bieneto de sinjorino Benta, sed ege granda, kiel ĉio alia. Mi komprenas nenion. La mondo kreskis nekredeble. Ĉu mi sonĝas?

         La Vicgrafo ekzamenis la situacion. Por savi la kolonelon, li bezonos eliri de la tablo, danĝera ago en domo plena je porketoj. Kion fari? La Vicgrafo estis kreitaĵo sen iniciatemo. Li iomete konfuziĝis. Feliĉe, li havis Emilja sur la kapo.

         – Vicgrafo, – ŝi kriis, – mi vidas ŝnuron sur la tablo. Ĵetu ĝin al la kolonelo.

         La Vicgrafo rigardis kaj vidis longan ŝnureton sur la tablo. Por ĵeti ĝin al la “kaverno”, li devus fiksi pezon al la fino. Kian pezon?

         – Tiu kulero tie, – Emilja kriis.

         Ĝi estis tre eta kafokulero. La Vicgrafo ligis ĝin al la fino de la ŝnuro kaj ĵetis.

         – Alkroĉiĝu, kolonelo!

         La kolonelo, tre timigita kaj rigardanta ĉiudirekten, forlasis la kavernon kaj kaptis la kuleron. La Vicgrafo suprentiris la ŝnureton.

          – Uf… – ekkriis la kolonelo, kiam li trovis sin sur la tablo kaj libera je la porketoj. La Vicgrafo sidigis lin sur la manplato.

         – Kiel mi suferis! – ĝemis la kompatinda senŝela insekto. – De antaŭlonge mi estis en tiu terura kaverno, kaj monstro en formo de blato pikis min per la pintoj de du bambuaj lancoj – kaj mi ĉion eltenis, pro timo esti manĝata de la hipopotamoj.

         Ridado sonis en la ĉapelo de la Vicgrafo. La kolonelo suprenrigardis, kun ektimo.

         – Ne estis bambuaj lancoj, stultulo! – kriis Emilja de la fenestro. – Ili estis antenoj. Kaj la monstro ne havis “blatan formon” ĉar ĝi estis blato mem.

         – Kiu parolas? – demandis la kolonelo. – La voĉo estas konata de mi.

         – Kompreneble, – respondis Emilja, kaj ŝi eliris el la interno de la cilindra ĉapelo kaj kliniĝis sur la balustrado. – Mi estas Emilja el la bieneto de via najbarino sinjorino Benta.

         La kolonelo miris.

         – Mi rekonas vin, jes. Kaj kiel fartas la najbarino? Ĉu ĉe ŝi la aferoj ankaŭ fariiĝis grandegaj?

         – Ĉio havas la saman grandecon; la homoj estas tiuj, kiuj malgrandiĝis.

         Por faciligi la konversacion, la Vicgrafo demetis sian cilindran ĉapelon kaj metis ĝin sur la tablo, kaj ankaŭ tie metis la kolonelon.

         – Nun mi loĝas ĉi tie, – klarigis Emilja. – Jen mia bieneto. Mi ne invitas vin por eniri, ĉar granda viro kiel vi ne trapasas nian pordon.

         – Kiuj estas tiuj geknaboj ĉe la fenestro?

         Emilja ordonis al la geknaboj retiriĝi. Ili nenion devus aŭdi.

         – Ili estas du orfoj, kiujn mi vartas, gefiloj de la forpasinta majoro

Apolinarjo – ŝi klarigis per mallaŭta voĉo.

         – Ĉu? Do Apolinarjo mortis? – murmuris la kolonelo, kaj li tute paliĝis.

         – Vi estas pala. Ĉu li estis via amiko?

         La kolonelo konfuziĝis por respondi. Poste li diris.

         – Amiko, ne vere, ĉar Apolinarjo estis kontraŭdemokrato kaj mi ĉiam estis demokrato. Sed li ŝuldis al mia bopatrino 15 mil monerojn. Se li mortis kaj lasis nur ĉi georfojn, kiu pagos la ŝuldon?

         – Ne plu ekzistas ŝuldoj, kolonelo. Ne plu ekzistas mono, nek io ajn de la antaŭa mondo. Nune ĉio estas malgrandaĵo; la vivoj de la homoj egalas al tiu de la insektoj.

         – Ĉu malgrandaĵo? – ripetis la kolonelo senkomprene. – Mi opinias, ke estas ĝuste la kontraŭo: ĉio fariĝis grandega. Ĉi tablo, ĉe kiu mi sidadis tiom da fojoj kaj apenaŭ havis sidlokojn por ok homoj, nun aspektas kiel bataliona tablo. Ĉio fariĝis monstre granda.

         – Laŭ mi, estas la kontraŭo, kolonelo. Ĉio havas la saman grandecon kiel antaŭe. Nur ke ni, la homoj malgrandiĝis. Tio, kion vi supozas esti aro da hipopotamoj, estas nur la porketoj de via bieno. La kaverno, en kiu vi kaŝis sin, estas nura fendo en la putra suba parto de ligna muro de ĉi ĉambro. La 15 mil moneroj de via bopatrino malaperis. Ne plu pensu pri ili. En la nova vivo ne estas mono.

         La kolonelo pruntedonadis monon kontraŭ interezoj, kaj tiuj 15 mil moneroj de lia bopatrino, vere ne estis de lia bopatrino, sed de li mem; pro tio li tiel paliĝis, kiam li eksciis pri la morto de la ŝuldanto. Eĉ malgranda kiel li estis, lia plej granda zorgo estis mono.

         – Tamen, kiel oni povas vivi sen mono? – li diris. – Tiam longe kiam estos homoj en la mondo, estos mono.

         Emilja kompatis tiun stultecon. Tio montradis, ke mono estas unu el la multaj konsekvencoj de grandeco, kiel ĉio ajn, kion la homoj nomadis civilizacio. Se grandeco malaperas, malaperas ankaŭ la mono kaj la tuta malnova civilizacio. Ŝi asertis, ke eĉ en la antikva mondo multaj homoj jam vivadis sen mono, kiel ekzemple la Vicgrafo de Maizospikulo, kiu neniam havis groŝon. Insektoj ankaŭ perfekte vivadas sen mono.

         – Sed ni ne estas insektoj, – protestis la kolonelo Kolonelo, ankoraŭ fieroplena de la tempo, kiam li altis unu metron kaj okdek.

         – Vere ni estas malplivaloraj ol insektoj, kolonelo. Insektoj havas tri parojn da kruroj kaj ni havas nur unu paron. Kaj multaj el ili havas flugilojn. Kaj ili ankoraŭ havas antenojn, kiuj estas tuŝorganoj, iuj el ili ekipitaj per oreloj – por senti kaj aŭskulti samtempe, io tre perfekta. Tiuj “bambuaj bastonoj” kun kiuj la monstro, tie en la “kaverno”, pikis vin, estis la antenoj de insekto. Hodiaŭ ni estas nenio alia ol senŝeligitaj insektoj, kun nur paro da kruroj, kaj sen ungoj sur niaj piedoj kiel la formikoj. Ĝuste per ĉi tiuj ungegoj ili alkroĉiĝas al la grundo kaj eltenas la venton – kaj grimpas la murojn.

         La Vicgrafo kapjese aprobadis la vortojn de Emilja, kaj la stulta kolonelo surpriziĝis pro tio, ke giganto je tiu grandeco aprobus tiujn “malsaĝaĵojn”. La ideo pri tio, ke li malgrandiĝis, anstataŭ tio, ke ĉio pligrandiĝis, ne eniris en lia menso.

         – Se ĉiuj estaĵoj malgrandiĝis, – li diris, – kial la Vicgrafo fariĝis tiel granda?”

         – La Vicgrafo ne ŝanĝiĝis, ĉar li estas maiza spiko.

         – Sed li parolas, li pensas, li estas perfekta homo…

         – Jes, kaj tio estas unu el la misteroj de la mondo. La Vicgrafo pensas, parolas kaj obeas min. Li tute kondutas kiel homoj – sed li ne manĝas. Sekve li ne estas homo. Ĉu vi iam vidis homoj, kiu ne manĝas, kolonelo?

         – Kaj vi, Emilja? Se vi ankaŭ fariĝis malgranda, do vi estas homo – sed mi ĉiam aŭdis, ke vi estas pupo. Kiel vi klarigas ĉi misteron?

         – Tre simple. Mi efektive estis ĉifona pupo. Sed mi evoluis kaj fariĝis homo.

         La kolonelo ne sciis tion, kio signifas evolui. Emilja klarigis.

         – Evolui estas iri de unu stato al alia tre malsama. Maizgrajno komencas kiel maizgrajno; ĝi evoluas kaj fariĝas maiza planto, maiza planto fariĝas maizo, maizo fariĝas faruno, pano aŭ Vicgrafo de Maizospikulo. La samo okazis al mi. El simpla ŝtofa pupo, mi evoluis, mi fariĝis hometo kaj hodiaŭ mi estas la cerbo kaj la volo de la Vicgrafo. Mi loĝas en lia kapo kaj gvidas lin, same kiel Toto stiradis la aŭton de majoro Apolinarjo.

         – Ho, mi ankaŭ volus esti la cerbo de giganto kaj vivi en domo farita en ĉapelo! – ĝemis la kompatinda kamparano. – Mi ne scias tion, kion pensi. Se, kiel vi diras, mi devas resti tiel malgranda, senmona, perdita en mondo de aĵoj kaj bestoj tiel grandaj, mi milfoje preferas esti manĝata de la hipopotamoj. Ĉi vivo ne estas vivo. Kaj, aldone al tio, nuda kiel indiano. Mi ne scias, kio okazis al miaj vestoj. Okazis “falo de ŝtofoj” sur min, kaj kiam mi sukcesis liberiĝi, mi estis nuda. Ĉu ekzistas io pli sensenca? Se virino aperos ĉi tie, kion mi faros?

         – Nu, mi pensas la malon, – diris Emilja. – Ĝuste tio estas la bona vivo – tamen ni bezonas adaptiĝi. Mi eĉ inventis kamufladan sistemon, kiu bonege rezultis. Mi transformis min en vatan bulon kaj tiamaniere mi ĉirkaŭpromenas sen la plej eta timo de katoj aŭ birdoj. Ĉar hodiaŭ, kolonelo, kokido estas milionoble pli danĝera ol tigro. La kokidoj opinias ke ni estas formikoj aŭ senŝelaj blatoj – kaj jen beko kaj kropo. Ĉi tie, ĉe vi, mi konvinkiĝis, ke ankaŭ la porkidoj estas danĝeraj. Mi jam sciis pri katoj, tiuj katoj kiuj manĝas blatojn, ĉar per miaj propraj okuloj mi vidis, kiam Makuleto manĝis sinjorinon Nonoka, la Majoron kaj Onklinon Febronja. Tamen, malgraŭ ĉi novaj danĝeroj, mi ĝojas pri la vivo kiel etulino. Je la horo manĝi, kia beleco! Ajna ero plenigas nian stomakon. Kaj ni ne bezonas labori por vivteni nin. Vivo estas ĉiam facila. Sed ni devas kopii la insektojn; ni devas lerni mil aferojn de ili, kiel la sistemo vivi en truoj kaj breĉoj. Kelkaj truoj estas danĝeraj. La bonaj truoj estas la “naturaj truoj”. Truo el malaperinta radiko estas bonega – eĉ se en ĝi estas araneo – sed tio nur kiam ni estas kun la vata mimetismo. Araneo ne atakas vatan bulon.

         La kolonelo nenion komprenadis, kaj, konsternite, li eĉ ne klopodis por kompreni. Por kio kompreni? Pli bone estis ĵeti sin inter la hipopotamoj kaj fini tian sensignifan vivadon. Tamen li memoris, ke li malsatas.

         – Ŝajnas nekredeble, – li diris, – ke eĉ en tia situacio, la stomakoj de homoj parolas! Mi hontas diri, ke mi malsatas.

         – Nu, estas frandaĵo, kolonelo, – respondis Emilja. – Estas kolibra ovo en la ĉapelo – tamen tio ne necesas. Vi estas sur la plej granda tablo en la mondo. Ĉi tiuj manĝaĵoj povas nutri tutan armeon. Rigardu la fazeolon.

         La Vicgrafo metis la cilindran ĉapelon sur la tablo kaj starigis la kolonelon apud la ujo kun fazeolo. Kia grandega ujo! Ĝi mezuris trioble la altecon de la kolonelo. La plado kun rizo estis pli atingebla. La kolonelo kaptis du grajnojn; li manĝis unu kaj proponis alian al Emilja.

         La knabo kaj lia fratino eliris el la ĉapelo kaj promenadis inter la kolosaj teleroj da manĝaĵo. Antaŭ fromaĝo, Joĉjo haltis kaj demandis, kiu rado de aŭto ĝi estas. La Vicgrafo klarigis kaj donis al li etan pecon el la fromaĝo.

         – Ankaŭ mi volas fromaĝon en mia bieneto! – kriis Emilja.

         La Vicgrafo tranĉis peceton, sed tro granda por la fortoj de Joĉjo. Necesis dividi ĝin en tri partoj, por ke li povu porti tiom da fromaĝo.

         – Ĉu estas akvo ĉi tie? – demandis la kolonelo.

         La kruĉo estis sur la tablo, sed eĉ ne la Vicgrafo kapablis kun la pezo de la kruĉo, malgraŭ tio, ke li estis la plej granda giganto en la mondo. Emilja eniris en la ĉapelo kaj alportis vatan pecon.

         – Ligu ĉi tion al la pinto de ŝnureto kaj fiŝkaptu akvon.

         Tion faris la Vicgrafo. Li trempis la ŝnureton en la kruĉo kaj eltiris ĝin. Ĝi venis plena je akvo. Ĉiuj trinkis kun ĝojo. Joĉjo pensi pri kunporto de guton, sed ne trovis ujon.

         – Kaj nun? – demandis la kolonelo. – Kion vi faros kun mi?

         – Mi kondukos vin al la domo de via najbarino, sinjorino Benta. Ne estas bone, ke vi restu ĉi tie sola, inter ĉi kanibalaj porketoj.

         – Kaj kiel mi iros?

         – Sur la randaĵo de mia bieneto, – Emilja diris.

         Kolonelo Teodoriko komfortigis sin sur la randaĵo de la cilindra ĉapelo de la Vicgrafo, kun la kruroj elstarantaj, kaj apogata al la fosto  de la balustrado.

         – Ni ekmarŝu, Vicgrafo! – kriis Emilja.

         Zorgeme la Vicgrafo surmetis la cilindran ĉapelon. Li rigardis, ĉu estas porketoj ĉirkaŭe. Vidante neniun, li malsupreniris el la tablo kaj piedpinte iris al la ĉefa pordo. Preterpasante, Emilja rigardis la movadon de la porketoj en la kuirejo kaj timetis.

         – Vostuleto! Ŝajnas, ke mi vidis Vostuleton en la grupo. Kaj se vere estas li, mi ĵuras, ke li estis la manĝanto de onklino Ambrozia kaj Kinota…

 

16 – La Teruro de la Lago

         La Vicgrafo, kun la “Bieneto de Emilja” sur la kapo, multe marŝis

direkte al la Flava Pego. Ĉe la fenestro, inter la georfoj, la posedantino de la “bieneto” rakontadis siajn projektojn al la kolonelo.

         – Mi enkondukos diversajn plibonigojn. Sur duono de la randaĵo

mi volas muskon, kiel tiu, kiu kreskas en malsekaj krutaĵoj kaj havas tigeton kun eta urno ĉe la pinto. En la alia duono mi volas legomĝardenon.

         La kolonelo opiniis, ke la legomoj estas tro grandaj por esti plantataj tie.

         – Mi plantos fungojn, kiel faras la formikoj en siaj formikejoj.

         Malgraŭ tio, ke li estis eterna viktimo de la formikoj en sia bieno, la kolonelo ne sciis tion, ke formikoj kultivas fungojn, por sin nutri. Pri la muskoj, li memoris, ke ili estas plantoj, kiuj kreskas en ombro.

         – Nu, mi plantos ĉapelfungon, kiu donos al ili ombron, – Emilja decidis. – Kaj fungon similan al orelo por ombri nian fenestron. Estas tro da suno. Kaj alian ĉapelfungon supre de la kamentubo pro aerumado, por ke la akvo ne gutu ĉi tien dum pluvaj tagoj.

         La projektoj de Joĉjo estis malsamaj. Li volis ŝnurligi du skarabojn al la balustrado, unu por li, unu por Kanjo, kaj ankaŭ verdan akridon, por la sporto de saltado. Kanjo, kiu jam sentis sin senĝena, deklaris, ke ŝi volas verdan skarabon – ne nigran.

         Kiam la frenezo de Emilja kreskis, ŝi senhalte inventis novaĵojn. Ŝi eĉ parolis pri birda kaĝo pendanta ĉe la fenestro.

         – Kie vi trovos birdon, kiu taŭgas al eta kaĝo? – demandis la kolonelo.

         Estas la moskitoj, kiuj kantas la kanton de la “fiuuuu”. Kaj mi volas meblojn. Tri litojn, tablon, vestorakon por pendigi nian vatajn bulojn. Mi ne bezonas seĝojn. Ĉi tiuj pecoj de fromaĝo servas kiel benkoj. Mi jam uzas unu por sidi ĉe la fenestro.

         La Vicgrafo bezonis halti laŭ la vojo, por eltrovi muskojn kaj ĉapelfungojn, kaj etajn skarabojn por lasi sian cilindran ĉapelon tiel, kiel volis la posedantino. Mankis nur la moskita kaĝo. Kaj ĝuste kun tiu “botanika ĝardeno” sur lia kapo. li alvenis al la Bieneto de la Flava Pego.

         La fidela Parolanta Azeno, la Konsilanto, garde staris apud la verando. La Senkorna Bovino, kun la kapo super la barilo, suspiradis pro sia kutima maiza porcio. La rinocero Dolĉaĵ’ ronkadis sub la figarbo. Kaj kie estis Vostuleto? Neniu Vostuleto ĉirkaŭe.

         – Mi bone scias tion, kie estas tiu kanibalo! – diris Emilja.

         La Vicgrafo eniris. Li direktiĝis al la dormoĉambro. Ĉio en ordo sur la komodo. Sinjorino Benta, sidanta sur skatolo da alumetoj tiel granda, ke ŝiaj piedoj ne tuŝis la plankon. Apud ŝi, onklino Nastasja kuŝaĝis. Peĉjo kaj Nazulino okupiĝis pri preparo de fadenreto inter la kudrokorbo kaj la skatolo da alumetoj.

         Emilja surpriziĝis ĉar ili estis vestitajn. La eta kudrokorbo estis sur la komodo, la fama kudrokorbo de sinjorino Benta, kaj tie estis ĉio: butonoj, hokoj, pingloj, nadloj, diverskoloraj fadenoj, lanfadenoj por brodaĵoj, silkaj fadenoj, artefarita ovo por fliki ŝtrumpojn, klingo. Tio estis por ili granda helpo post la “malgrandiĝo”, post kiam la Vicgrafo metis ilin sur la komodo. Tra truo en la pajlo la du knaboj sukcesis eniri en la korbo, kaj tie ili faris mirindaĵojn. Pere de la klingo ili tranĉis pecojn da brodaĵlano, per kiuj sinjorino Benta kaj onklino Nastasja vestis sin laŭ la modo de kokonoj. La du maljunulinoj komforte pasigis la nokton. La knaboj, kiuj ne sentis malvarmon, kontentiĝis per silkaj zontukoj kun franĝoj ligitaj ĉirkaŭ la talio. Ili fariĝis perfektaj “luksaj indianoj”, kun tiuj tangaoj. Poste ili ekhavis la ideon teksi reton de fadenoj kaj fiksi ĝin inter la korbon kaj la skatolo da alumetoj. Ĝuste en tiu momento la Vicgrafo aperis.

         Kiam la genepoj de sinjorino Benta vidis lian aperon, kun sia cilindra ĉapelo egala al tiu de prezidanto “Lincoln”, nun transformata en bieneton, ili eksplodis en sovaĝa krio: “Ale guá, guá, guá! Abati poçanga”! (*)

         La kriego flugigis la du skarabojn. Kia domaĝo!

         La Vicgrafo grimpis supren laŭ la ŝtuparo kun libroj, kiujn li preparis antaŭ lia foriro. Sur la lasta ŝtupo li haltis.

         Iliaj maizaj pajloj estis samnivelaj kun la “planko”, kiu estis la supra parto de la komodo.

         – Mi havas bonegajn novaĵojn por dividi kun vi, – li diris.

         – Mi scias, Emilja aperis! kriegis Nazulino – kaj tiamaniere ŝi fuŝis duonon de la “surprizo”.

         Surprizo, jes. Emilja planis surprizon kaj por tio ŝi kaŝis sin kun la du orfoj en la cilindra ĉapelo kaj ordonis al la Vicgrafo meti kolonelon Teodorikon en la poŝo.

         – Kie ŝi estas? – kriis Peĉjo. La respondo de la Vicgrafo estis preni la grandegan cilindran ĉapelon de lia kapo kaj deponi ĝin sur la komodo. La knaboj alproksimiĝis plenaj je scivolemo. Tiu fenestreto, tiu pordo, la sep ŝtupoj, la plantejoj, la ŝnura ŝtupetaro, la sonorilo, kiun la Vicgrafo zorge malligis de sia pajla barbo, la ĉapelfungoj, la tubeto tie supre – ĉio estis vere surpriziga. Kaj sur kalendula petalo oni legis la ŝildon: Bieneto de Emilja.

         – Kion tio signifas? – ekkriis Peĉjo, fascinata. Ĉimomente Emilja aperis ĉe la fenestro kaj faris Hu!

         Granda evento. Eĉ sinjorino Benta leviĝis de sur la alumetskatolo kaj venis por vidi.

         – Jen la novaĵo! – komencis Emilja. – Mi renkontis la Vicgrafon sur la vojo kaj instalis min en lia cilindra ĉapelo. Ĉi tie estas vera ĉambro de forĵetindaĵoj. Ni havas vatajn bulojn, benkojn el fromaĝo, grajnon da rizo, lancon – kaj ni havos multe pli.

         – Kio pri ĉi tiu ŝnura ŝtupetaro?

         – Estas por malsupreniri al la grundon sen ĝeni la Vicgrafon. La planko estas el oranĝa ŝelo. Mi ĉirkaŭigis la randaĵon kaj plantigis muskojn kaj manĝfungojn, kiel tiuj de la formikoj. La ĉapelfungo ombras la muskojn kaj tiu supre malebligas, ke la pluvo gutu tra la kamentubo.

         Peĉjo kaj Nazulino saltis trans la barilon kaj iris rigardi tra la fenestro.

         – Jes, vere, avinjo! – kriis Nazulino. – Ĉio ekzakte kiel ŝi diras. Kaj kio pri ĉi infanoj? – ŝi ekkriis, tre mirigita, kiam ŝi vidis Kanjon kaj Joĉjon.

         – Ho, ili estas miaj georfoj – kaj Emilja duonvoĉe, por ke la infanoj ne aŭdu, rakontis la tragedion de majoro Apolinarjo kaj sinjorino Nonoka, manĝataj de la kato Makuleto. Sinjorino Benta bedaŭris, ĉar ŝi interrilatiĝis kun tiuj homoj. Tagojn antaŭe, ŝi iris al la urbo kaj matenmanĝis ĉe la domo de sinjorino Nonoka.

         – Do la malgrandiĝo okazis ankaŭ tie?

         – Egale, sinjorino Benta. Ĉiuj perdis sian grandecon. Kokoj kaj birdoj vagas sur la stratoj kun plej granda ekscitiĝo, kiel en la tagoj kiam la flugantaj formikoj falas surgrunde.

         – Kia teruro!

         – Nur la inteligentuloj sin savas – kaj Emilja komencis rakontadon pri sia propra lerteco, la alivestiĝo per vato, la tranokto en la nesto de la kolibro, la historio de la araneo en la truo kaj la flugado sur la tabano.

         Ĉimomente Peĉjo ekkoleretis. Li ankaŭ volis flugi. Li petis, ke la Vicgrafo iru al la korto por trovi aliajn skarabojn – kaj la egala amo al aviado signifis, ke li kaj Joĉjo neniam lasis unu la alian.

         Sinjorino Benta alvokis Kanjon kaj sidigis ŝin sur la genuoj, dirante, ke ŝi ĉeestis en ŝia bapto.

         – Kio okazis al onklino Nastasja? – demandis Emilja. – Kial si tie kuŝas kaj estas tute muta?

         Sinjorino Benta klarigis, ke la nigrulino ne akceptis tiun Novan Ordon kaj perdis intereson pri ĉio. Ŝi tiele estis la tutan tempon, sur la grundo, mano ĉe la mentono, pensante pri tiu mistera ŝango en la mondo. Tiel malgaja, ke ŝi eĉ ne respondis, kiam iu ion demandis al ŝi.

         Peĉjo tre ŝatis la ŝnuran ŝtupetaron kaj volis malsupreniri, sed li rimarkis, ke ĝi estas tro mallonga. Ĝi estis tiel alta kiel la Vicgrafo – du spanojn kaj atingis nur la duan tirkeston de la komodo, kiu estis malfermita. “Nu, se mi ne povas malsupreniri al la planko, mi povas eniri en tiun tirkeston”, kaj li malsupreniris kun Joĉjo. Estis la tirkesto, en kiu sinjorino Benta lokadis siajn litotukojn kaj kapkusenojn.

         – Ĉi tio estas bonega hejmo, – li kriis de interne. – Ĉio estas blanka. Ĝi aspektas kiel neĝa kampo.

         Emilja sidiĝis sur la alumetskatolo de sinjorino Benta, ĉirkaŭata de ĉiuj aliaj, kaj komencis rakonti ĉion, kio okazis al ŝi. La rakonto pri la maldankemo de Makuleto tiamaniere terurigis onklinon Nastasjan, ke, finfine, kiel rezulto de la novaĵoj de Emilja, ŝi leviĝis kaj alproksimiĝis.

         – Manĝante siajn posedantojn! Ĉu oni iam vidis pli perversan katon? – ŝi diris.

         – Makuleto ne sciis, kaj ne povus scii, – defendis Emilja. – Ĝi vidis tiujn tri senŝelajn insektojn sur la ŝtuparo kaj manĝis ilin. Se vi estus katino, vi farus same.

         – Ĉu tri insektoj? Ĉu ne nur la majoro kaj sinjorino Nonoka?

         – Makuleto ankaŭ manĝis onklinon Febronja, la kuiristino, kiu estis ĉi tie.

         – Ho, Dio, la diablo! – kriis la kompatinda onklino Nastasja, kaj ŝi krucosignis sin.

         Dum ili interparoladis, la Vicgrafo iris al la korto por konversacii kun la Parolanta Azeno.

         – Prave, – li diris. – Ĉiuj homoj perdis sian grandecon. La vilaĝo ne plu ekzistis. Estas neniu sur la stratoj – nur rompitaj aŭtoj, perditaj bestoj kaj la birdaro. Survoje, la pajlaj kabanoj de la kamparanoj estas malplenaj. La kokidoj manĝis ĉiujn vilaĝanojn. Ni haltis ĉe la domo de kolonelo Teodoriko – cetere li estas ĉi tie, – li diris, kaj elprenis la kolonelon el sia poŝo kaj sidigis lin sur la manplato.

         La Parolanta Azeno apartenis al la Kolonelo, en kies bieno li naskiĝis (**). Kiam li vidis la kolonelon, nun reduktitan al la proporcioj de akrido, li filozofeme skuis la kapon. Tiu alta viro, kiu multfoje rajdis lin kaj vundis lin per siaj spronoj kaj batis lin per la vipo, estis reduktita al sensignifa afero sur la manplato de iu spiko de maizo!

         – Kaj kiel estos la vivoj de la homoj de nun? – demandis la Azeno.

         – Neniu scias. Tio dependas de Emilja. Estas du ebloj: konservi ĉion kiel ĝi estas nun, aŭ redoni ĉion al tio, kio ĝi estis antaŭe. Emilja opinias, ke per mia helpo la Ŝaltilo de la Grandeco povas esti denove levata.

         La Konsilanto ne komprenis tiun historion pri Ŝaltilo de Grandeco, sed li ne insistis. Li estis ekstreme delikata pri siaj sentimentoj kaj tio malpermesis al li esti maldiskreta.

         – Nu, – diris la Vicgrafo. – Daŭre prizorgu la korton. Kaj kie estas Vostuleto?

         – Ankoraŭ ne aperis hodiaŭ matene. Certe li marŝas tra la mondo serĉe de tervermoj.

         – Mi bone scias, kiujn tervermojn li nun serĉas! – diris la Vicgrafo, kaj li metis la kolonelon en la poŝo kaj reiris al la domo.

         Emilja nun rakontadis la aventurojn en la manĝoĉambro de la kolonelo.

         – Kaj la Vicgrafo tiris la ŝnuron kaj li venis al la tablo kaj diris, ke en la “kaverno” iu “monstro” pikis lin per du “bambuaj” lancoj. – Kaj ŝi klarigis, ke ne estis bambuaj lancoj sed la antenoj de grandega blato.

         – Ho, Dio, jen la Diablo kun vosto! – ekkriis onklino Nastasja, kaj kucosignis sin.

         – Kaj kie estis la kolonelo? – demandis sinjorino Benta.

         La lasta atrakcio de la surprizo de Emilja estos ĝuste tiu. La eta diablino rigardis la Vicgrafon kaj diris:

         – Kie estas kolonelo Teodoriko, sinjoro Vicgrafo? Ĉu eble li estas en via poŝo? Rigardu.

         La Vicgrafo metis la manon en la poŝo kaj prenis senŝelan insekton, kiun li metis sur la tirkeston. Sed ĉiuj tie estis vestitaj, do la nudeco de la najbaro de sinjorino Benta kaŭzis veran skandalon.

         Onklino Nastasja protestis, “Ho, Dio! Serioza viro, aperi vestita kiel Adamo en ĉeesto de respektinda sinjorino?

         En sia mizero, la kolonelo forgesis, ke li estas nuda, do la averto de la nigrulino igis lin hontoplena.

         – Trovu tangaon, sinjoro! – daŭrigis la nigrulino. – Faru tion, kion ni faris. Forigu ĉi maldeculon, Vicgrafo!

         La Vicgrafo kunportis la kolonelon al la ĝardeno. Kion trovi por vestigi la kolonelon? Li rigardis, rigardis. Finfine li decidis pri la floro angeliko kaj tranĉis ĝin laŭ certa maniero. La rezulto sin montris bonega, sed la farmisto aspektis kiel dancistino kun baletjupo.

         – La nigrulino estas postulema, kolonelo, sed ŝi estas bonkora. Poste, ŝi mem trovos pli bonan veston por vi, el silko, kiel tiuj de la geknaboj.

         Reveninte al la komodo, tiele vestita, la kolonelo estis ricevata kun aplaŭdoj.

         – Tre bone, – diris onklino Nastasja. – Vi estas tre amuza – kaj mankas nur danci…

         La Vicgrafo jam lasintis sukeron kaj aliajn provizaĵojn. Sed nun la loĝantaro sur la komodo kreskis. Pro tio, li iris al la provizejo por serĉi novan sortimenton – malgrandan pecon da marmelado, pli da paneroj, iom da butero. Li ankaŭ alportis tason kun akvo.

         – Ni havas naĝejon! – kriis Emilja, kiam la Vicgrafo verŝis la akvon en la subtaso – kaj ŝi kuris al ĝi, trenante Kanjon per la mano. Ŝi intencis bani la etulino. Kanjo, kompatindulino, ne ŝatis. Antaŭ tiu grandega lago de malvarma akvo, ŝi kriis. Malgraŭ tio, Emilja frotis ŝin per spongeto.

         – Ne devojiĝu de la akva rando! – kriis sinjorino Benta. – Sufiĉe da malfeliĉo. Mi ne volas droninton ĉi tie.

         En tiu momento Peĉjo kaj Joĉjo aperis ĉe la supro de la ŝnura ŝtupetaro, venante de la dua tirkesto, kie ili mortigis tineon. Kiam ili ekvidis la naĝejon, ili kuris al ĝi – kaj banis sin kaj naĝis kun plezuro.

         Emilja volis boaton sur la lago.

         – En la alumetskatolo de sinjorino Benta estas bonegaj bastonoj. Faru flosilon, Vicgrafo.

         La Vicgrafo prenis alumeton el la skatolo, rompis ĝin en tri pecojn kaj kunigis ilin per fadeneto. Kia bonega flosilo! Emilja komencis “marveturi”. Poste ŝi volis velon kaj ŝildon: “La Teruro de la Lago” – kaj, ĉar ne estis vento, la kompatinda Vicgrafo devis blovadi.

         Peĉjo kaj Joĉjo, sidantaj sur la rando de la subtaso, akompanis tiun navigadon kun granda envio. Fine ili decidis fari multe pli grandan kaj pli belan flosilon.

         Kaj tiamaniere la Nova Ordo de la Homaro Sen Grandeco havis siajn komencojn sur la komodo de sinjorino Benta.

(*) “Ale guá, guá, guá! Abati poçanga”!  Ĉirkaŭ 1914, futbalfanoj komencis ĉanti “allez, go, ack” por instigi sian teamon al venko. La esprimo transformiĝis al alê gua gua… Abati Piçanga estis indiĝena ĉefo menciita en la libro de Hans Staden. Infanoj en la tempo de Lobato verŝajne uzis ĝin kiel “venkokrion”.

(**) Vere, la Parolanta Azeno venis kun la geknaboj el la Lando de la Fabloj, en la unua libro de la serio.

Visitas: 350