brazilaj infanaj kanzonoj 08.vidas mi kokinon

LA KOKINO DE L’ NAJBARO (a galinha do vizinho)

Vidas mi kokinon ravan.
Ĝi demetas ovon flavan.
Kaj jen unu, kaj jen du, kaj jen tri,
Kaj jen kvar, kaj jen kvin, kaj jen ses,
Kaj jen sep, kaj jen ok, kaj jen naŭ,
Kaj jen dek.

(voĉoj: Isa, Ana, Nicole, Jorge)

Noto: Ĉi tiu ludo instruas la numerojn al etaj infanoj. Manenmane ĉiuj rondiras kaj kiam venas la “dek” ĉiuj bruege falas surplanken.

Gil Vicente 01. AKTO PRI L’ VIZITADO (1502) (MONOLOGO DE LA BOVISTO)

la bovisto

Resumo:

La reĝo: Manuel. La reĝino: Maria. La vespero: la sepa de junio de 1502.  La princo João, kiu iĝos la reĝo João la tria de Portugalio, naskiĝis hieraŭ. Nun, antaŭ la tuta korteganaro, Gil Vicente, vestita kiel bovisto, prezentas sian Akton pri l’ Vizitado. La eniro estas teatreca: ekstere li ricevis kelkajn batadojn de servistoj sed sukcesis rebati almenaŭ unun el ili. Li admiras la ĉambron, parolas al la reĝino kaj laŭdas la princon kaj la tutan parencaron. Li anoncas ke aliaj paŝtistaj kamaradoj tuj alportos simplajn donacojn kaj, laŭ lia propra sperto, ankaŭ ili ricevos batojn kaj oni depuŝos de ili la harojn.

GV001

Bovisto (parolo)

Pardiez! siete arrepelones
Me pegaron á la entrada,
Mas yo dí una puñada
Á uno de los rascones.
Empero, si yo tal supiera,
No veniera,
Y si veniera, no entrára,
Y si entrára, yo mirára
De manera,
Que ninguno no me diera.
Mas andar, lo hecho es hecho.
Je Di’. Ke sep batadojn
Mi ricevis ĉe l’eniro,
Sed per forta pugnobato
Mi atingis la serviston.
Se mi scius pri batado
Ne venintus
Kaj veninte, ne enirus,
Enirinte, mi atentus
Maniere
Ke neniu min nun batus.
Negravaĵo, ni daŭrigu.


(parolas Jorge Teles)

Continue lendo “Gil Vicente 01. AKTO PRI L’ VIZITADO (1502) (MONOLOGO DE LA BOVISTO)”

dante alighieri – vita nova 05. cavalcando…

Dante Alighieri – Vita Nova 05
Cavalcando l’altr’ier per un cammino… (sonetto)

    Cavalcando l’altr’ier per un cammino,
pensoso de l’andar che mi sgradia,
trovai Amore in mezzo de la via
in abito legger di peregrino.
    Ne la sembianza mi parea meschino,
come avesse perduto segnoria;
e sospirando pensoso venia,
per non veder la gente, a capo chino.
    Quando mi vide, mi chiamò per nome,
e disse: “Io vegno di lontana parte,
ov’era lo tuo cor per mio volere,
    e recolo a servir novo piacere”.
Allora presi di lui sì gran parte,
ch’elli disparve, e non m’accorsi come.

(canta jorge teles)