Gil Vicente 01. AKTO PRI L’ VIZITADO (1502) (MONOLOGO DE LA BOVISTO)

Resumo:

La reĝo: Manuel. La reĝino: Maria. La vespero: la sepa de junio de 1502.  La princo João, kiu iĝos la reĝo João la tria de Portugalio, naskiĝis hieraŭ. Nun, antaŭ la tuta korteganaro, Gil Vicente, vestita kiel bovisto, prezentas sian Akton pri l’ Vizitado. La eniro estas teatreca: ekstere li ricevis kelkajn batadojn de servistoj sed sukcesis rebati almenaŭ unun el ili. Li admiras la ĉambron, parolas al la reĝino kaj laŭdas la princon kaj la tutan parencaron. Li anoncas ke aliaj paŝtistaj kamaradoj tuj alportos simplajn donacojn kaj, laŭ lia propra sperto, ankaŭ ili ricevos batojn kaj oni depuŝos de ili la harojn.

GV001

Bovisto (parolo)

Pardiez! siete arrepelones
Me pegaron á la entrada,
Mas yo dí una puñada
Á uno de los rascones.
Empero, si yo tal supiera,
No veniera,
Y si veniera, no entrára,
Y si entrára, yo mirára
De manera,
Que ninguno no me diera.
Mas andar, lo hecho es hecho.
Je Di’. Ke sep batadojn
Mi ricevis ĉe l’eniro,
Sed per forta pugnobato
Mi atingis la serviston.
Se mi scius pri batado
Ne venintus
Kaj veninte, ne enirus,
Enirinte, mi atentus
Maniere
Ke neniu min nun batus.
Negravaĵo, ni daŭrigu.


(parolas Jorge Teles)


Komentario:

Jen la kreado de la teatro en Portugalio, “ĉar tio estis vera novaĵo”. Ĉi tie ni jam havas kelkajn elementojn kiuj aperos en la tuta verkaro de Gil Vicente: la korteganaro partoprenante de la teatraĵo, la popolo kaj la komika etoso. Mankas la religia elemento, kiu tuj venos en la sekvanta verko. La maljuna reĝino, onklino de la reĝo Manuel kaj vidvino de la antaŭa reĝo, João la dua, tre ŝatis tiun mallongan teatran montradon. Ŝi petis al Gil Vicente ke li ripetos ĝin dum la kristnaskaj festoj. Ĉar la temo estis tro specifa por la naskiĝo de la princo, Gil Vicente preparis sian duan teatraĵon, kun pli ellaborita implikaĵo, kvankam ne longa.
Ni konstatu ke la teksto estas en hispana lingvo, lingvo parolata de la nobelaro en tiu epoko.

Visitas: 426