LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 01 kaj 02
01 – Unu aventuro kondukas al alia
Legantoj de la libro “La Flava Pego” certe desapontiĝis pri la fino de la rakonto. La grandioza geedziĝfesto de princo Kodadad kun Neĝulino estis furioze interrompita per la atako de la monstroj de la Fabela Lando. Sinjorino Benta, Peĉjo, Nazulino, Emilja kaj la Vicgrafo sukcesis eskapi fuĝante al la “Kolibro sur l’ Ondoj” sed la kompatinda onklino Nastasja, kiu laboradis en la palaca kuirejo je rostado de mil fazanoj, perdiĝis en la tumulto. Ĉu la monstroj batis, voris aŭ arestis ŝin? Neniu sciis.
Nur post la katastrofo, Sinjorino Benta kaj la geknaboj rimarkis tion, kiom multe ili amas ŝin. Kiom da plorado! Dolĉaĵ’ mallevis la muzelon. La Parolanta Azeno ne manĝis la ĉiutagan maizfarunan porcion. Nur Emilja kaj Peĉjo ne ploris; Emilja ĉar ŝi “ne estis plorema homo”; kaj la knabo, ĉar li havis bonan kaj gravan ideon.
– Sen larmoj, ni ĉiuj! – li diris. – Tion, kion ni devas fari estas organizi ekspedicion por savi onklinon Nastasja. Se ŝi falis sub la ungoj de iu monstro, ni liberigos ŝin, kiom ajn estos la peno. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”
