La naftoputo de la Vicgrafo
Ĉapitroj 09 kaj 10
9 – La puto ekas
Je la tagiĝo de la sekva tago, la hejmisto ekbruligis la vaporkaldronon por ke la laboroj pri la borado de Karamingao numero 1 komencu je la 8-a matene. Tion, sinjoro Kalamazoo ordonis. Estis granda evento, kiun Peĉjo decidis festi per eksplodigo da petardoj venintaj el la vendejo de Elija la Turko. Bedaŭrinde la petardoj, kiel ĉio alia en tiu vendejo, estis falsaj, kaj nur unu aŭ du el ili eksplodis, kaj tre mallforte.
Ili invitis sinjorino Benta kaj la nigrulino por ĉeesti je la inaŭguro.
– Ho, Madono! – ekkriis onklino Nastasja, kiam ŝi vidis la turon de proksime. – Kiom da feraĵoj! Sinjoro Peĉjo ŝanĝis la “vizaĝon” de la bieneto, sinjo. Oni nenion rekonas. Ŝajnas eksterlanda urbo, kun tiuj domoj por la laboristoj kaj la “vileo” de tiu sinjoro. Kaj kio pri la vizaĝoj de la viroj? Unu pli stranga ol la alia. Tiu tie, ruĝa kiel ŝinko. Kaj tiuj malproksime, kun ege flavaj haroj. Ho, Dio!… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”
