Gil Vicente 01. AKTO PRI L’ VIZITADO (1502) (MONOLOGO DE LA BOVISTO)

la bovisto

Resumo:

La reĝo: Manuel. La reĝino: Maria. La vespero: la sepa de junio de 1502.  La princo João, kiu iĝos la reĝo João la tria de Portugalio, naskiĝis hieraŭ. Nun, antaŭ la tuta korteganaro, Gil Vicente, vestita kiel bovisto, prezentas sian Akton pri l’ Vizitado. La eniro estas teatreca: ekstere li ricevis kelkajn batadojn de servistoj sed sukcesis rebati almenaŭ unun el ili. Li admiras la ĉambron, parolas al la reĝino kaj laŭdas la princon kaj la tutan parencaron. Li anoncas ke aliaj paŝtistaj kamaradoj tuj alportos simplajn donacojn kaj, laŭ lia propra sperto, ankaŭ ili ricevos batojn kaj oni depuŝos de ili la harojn.

GV001

Bovisto (parolo)

Pardiez! siete arrepelones
Me pegaron á la entrada,
Mas yo dí una puñada
Á uno de los rascones.
Empero, si yo tal supiera,
No veniera,
Y si veniera, no entrára,
Y si entrára, yo mirára
De manera,
Que ninguno no me diera.
Mas andar, lo hecho es hecho.
Je Di’. Ke sep batadojn
Mi ricevis ĉe l’eniro,
Sed per forta pugnobato
Mi atingis la serviston.
Se mi scius pri batado
Ne venintus
Kaj veninte, ne enirus,
Enirinte, mi atentus
Maniere
Ke neniu min nun batus.
Negravaĵo, ni daŭrigu.


(parolas Jorge Teles)

Continue lendo “Gil Vicente 01. AKTO PRI L’ VIZITADO (1502) (MONOLOGO DE LA BOVISTO)”

Visitas: 565

Projekto Gil Vicente (Ĵil Visente) prezentado kaj enkonduko.

 PREZENTADO

Dum la tri unuaj jaroj en Fakultato (Belletro, Portugala lingvo), mi reĝisoris la Grupon Gil Vicente, kreitan de la Profesorino Cecília Teixeira de Oliveira Zokner, direktorino de la Centro de Portugalaj Studoj en Paranaa Universitato. Tiam, ni enscenigis la teatraĵojn La Akto pri Hindio, La Maljunulo en Legomĝardeno kaj pantomimon pri la epizodo de La Luzidoj de Camões -Ineza de Kastro, (en 1972 oni komemoris la kvarcentjaran jubileon pri la eldono de la epopeo). La Grupo daŭrigis sian laboron, sed mi rezignis. De la du teatraĵoj de Gil Vicente mi verkis simplajn melodiojn por la kanzonoj. Tiutempe mi aĉetis la tutan verkaron de la aŭtoro, eldonita de Lello & Irmão Editores (Lello Eldonistoj), hodiaŭ Lello Editores Ltda. En la lastaj paĝoj de la libro troviĝis bonegaj klarigaj notoj kaj preskaŭ ĉiuj versoj de la kanzonaro de la teatraĵoj. Pro la lirikismo de kelkaj versoj, mi, kiu nur konis kelkajn simplajn akordojn por gitaro, sentis min tentata muzikigi ion.
Tempo pasis. En majo de 2001, mi prezentis monologon kun la teksto de La Korvo, de Poe, tradukita de mi al la portugala kaj por kiu mi verkis muzikon enkomputile. Post la prezentadoj mi sentis min en vakuo. “Kion mi verkos nun?”, kaj mi hazarde malfermadis kelkajn librojn. Foliumante Gil Vicente mi surpriziĝis. En 2002… kvincentjariĝo de lia unua teatraĵo, La Monologo de la Bovisto!… Estas nun aŭ nemiam plu!
La unua tasko estis organizi la tutan verkaron. Je kiu ordo? Mi ne ŝatas la eldonadon lãu ĝenro; tio ne klare montras la evoluon de la verkisto. Rilate la aŭtoron Gil Vicente, la datoj ne estas precizaj. Serĉinte ie kaj alie, mi finfine elektis la sekvencon de teatraĵoj, diskuteblan je kelkaj aspektoj, sed sufiĉan por montri la mirindan kreskadon de lia verkaro. Ses teatraĵoj estas sen kanzono. Por tiuj, mi decidis krei interludon por sonigi kiel sonoran fonon por teksto parolata de iu rolulo.
Kaj kio, pri la stilo? La portugala muziko de tiu epoko estas tute nekonata de mi. Kaj mi ankaŭ sentis ke tio ne rezultos esprimoplena pro la kvanto da kanzonoj; pro tio mi decidis krei ene de absoluta libereco. Teksto pli mezepokeca ricevus pli primitivan etoson, flutojn kaj tamburetojn, kiel ekzemplon.
Kaj mi ekis, klopodante por fini almenaŭ unu kanzonon ĉiutage. “Ĉu mi estos kapabla verki malsimilajn melodiojn por 150 titoloj de la 44 teatraĵoj?”. Je la 10a de majo mi skribis en mia taglibro: “Mi verkas melodiojn por la kanzonaro de Gil Vicente”. Je la 19a de majo: “Mi konstante laboras pri la kanzonoj”. Kiam mi atingis la kanzonon numeron 32, “Muy graciosa es la doncella (Tre gracia estas la Virgulino)” mi perceptis ke neniu ajn min baros plu. Je la 29a de julio: “Mi finis la kanzonon 61an”. Je la 07a de aŭgusto: “Mi atingis la 71an”. Je la 23a de aŭgusto: “Mi de nun laboras matene kaj vespere; mi atingis la kanzonon 90an.” Ktp, kpt. Je la 21a de oktobro: “Mi penige laboris; matene mi finis la lastan de la 150 kanzonoj”.
Jen plimalpli la disvolviĝo de la tasko: frumatene, ĝenerale inter la tria kaj la sesa, mi verkis la melodiojn ĉe klavaro, skribante nur notojn kaj akordojn. Poste, dum la vesperoj, ĉe la komputilo, mi kreis la aranĝojn, elektis la instrumentaron kaj klopodis por ĉion finpoluri. Dum novembro kaj decembro mi ĉion reviziis kaj organizis la partiturojn, por registro pri kopirajtoj (460 paĝojn!).
Dum la kristnaskaj feritagoj mi ĉion registris ĉe simplega komputila gravurejo. Kia fiasko! La tutaĵo daŭras kvar horojn, voĉo misagordita, la rezulto iĝis kakaĵo. Mia intenco, ve al mi, kia ega kaj infana naiveco, estis sendi la diskojn al eldonejoj kaj gravurejoj, por lanĉo dum la semajno de la jubileo…
Eĉ antaŭ la risko de manko de sufiĉa tempo por la jubileo mi adoptis la ideon pri refarado de ĉio, per taŭgaj voĉoj kaj en profesia gravurejo. Mi alparolis al muzikreĝisoro Théo de Petrus, estro de la koruso Canarinhos de Campo Largo (Kanarietoj de Kampolargo). Mi telefonis al la adultaj kantistoj de la koruso, invitis Kátia Santos, tiutempe studentino pri lirika kanto, kaj du geamikojn, amatorojn kiel mi mem. La knabaj kantistoj pruntedonus siajn voĉojn al ses kanzonoj, inter ili du romancoj. Ĉiuj senkoste kantus, cele al estonta ebla pago.
Ni provripetis, ni gravuris, ni refaris kaj prilaboris, ĝis la limo de mia kredito ĉe Banko de Brazilo. Vere ne estis facila por brazilano, emeritita funkciulo de ŝtatentrepreno kiu ne alĝustigas la salajron de siaj laboristoj laŭ la inflacio kaj kaŝe malversacias kaj sendas monon al la politikuloj de la partioj de Braziljo, la ĉefurbo (*)… tamen ni ne parolu pri porkoj… mi opinias ke miraklo okazis. Eĉ se kelkaj kanzonoj restis sen la lasta perfektigo, pro manko de mono, la ĝenerala rezulto sin prezentis kiel kontentiga. Kaj bedaŭrinde neatenditaĵo malpermesis la partoprenon de la kanarietoj. Dum la provripetadoj mi sentis ke tio estos la plej bela partopreno en la tuta laboro.
Dum la periodo kiam ni provripetadis, mi decidis prepari resumojn kaj komentariojn pri ĉiu teatraĵo, por ke la kantistoj pli bone komprenus la ĝeneralan etoson de ĉiu verko. El tio venis en mia kapo la ideo eldonigi la diskojn kiel aneksaĵojn de revueto. Ĉar revuo nur kun tekstoj ne allogas, mi decidis aldoni al ĉiu resumo desegnaĵon de unu rolulo, enkadrigita kvazaŭ ĝi estus karto de antikva taroko.
La tekstoj celas mezlernejajn studentoj.

Jen la verko kiun mi intencas prezenti de nun, teatraĵo post teatraĵo, en mia hejma interreta paĝo.

(*) IRB Brasil Resseguros S.A.

Continue lendo “Projekto Gil Vicente (Ĵil Visente) prezentado kaj enkonduko.”

Visitas: 312

sentencetoj / pensamentinhos

libro farita de flavia

Noto:

    En septembro de 1994 mia nevino Flávia faris kurson pri preparo de artaj libroj. Ŝi donacis al mi la suban, plenan je blankaj folioj. Mi ĉiam pensis ke mi devus skribi ene de ĝi specialaĵojn. Finfine, en decembro de 2008 mi komencis registri sentencetojn. Negravaĵojn.
Em setembro de 1994 minha sobrinha Flávia fez um curso sobre preparo de livros artísticos. Ela me presenteou com o que está abaixo, com folhas em branco. Sempre pensei que devia escrever nele alguma coisa especial. Finalmente, em dezembro de 2008 comecei a registrar pensamentinhos. Nada de importante.

 

72. gente, cada vez mais, quanto menos, melhor. / homoj, ĉiufoje plie, ju pli malplie, des pli plibone. (19a.mar.2012)

71. ĉiun malbonan agon de Dio oni atribuas al la Diablo. / toda má ação de Deus é atribuída ao Diabo. (06a.mar.2012)

70. só existe ressurreição quando não houve morte. / ekzistas resurekto nur tiam, kiam morto ne okazis. (29a.jan.2012)

69. vivadi ĉiam estas mistero kaj triumfo. / estar vivo é sempre um mistério e um triunfo. (26a.nov.2011)

68. o homem está condenado a ser feliz; nem todos conseguem cumprir a pena. / homo estas kondamnata al feliĉo; ne ĉiuj sukcesas plenumi la kondamnon.  (04a.nov.2011)

67. ekzistas la stultulego kiu parade sin montras ĉar ekzistas la idioto kiu aplaŭdas. / existe o bobalhão que se exibe porque existe o idiota que aplaude. (03a.nov.2011)

66. todo o dinheiro do mundo tem um só dono: Satã; guarde o necessário para o pão de depois de amanhã e livre-se do resto. / la tuta mono de la mondo apartenas al ununura posedanto: Satano; konservu la kvanton necesan por la pano de postmorgaŭ kaj liberiĝu je la postrestaĵo. (12a.okt.2011)

65. iu ŝmiris venenon en la pinto de la sago; kaj vundiĝis kiam ĝin ĵetis. / esfregou veneno na ponta da flecha; feriu-se, ao arremessá-la. (27a.sep.2011)

64. a compaixão não é inata; precisa ser ensinada. / kompato ne estas denaska; oni bezonas ĝin instrui. (25a.sep.2011)

63. ni ĉiuj suferas indulgeman skizofrenion; kelkfoje ni ĵuras ke io okazis tiele… sed okazis aliele. / sofremos todos de uma esquizofrenia benévola; de vez em quando, a gente jura que foi assim… e foi assado. / (25a.sep.2011)

62. oh, humanidade, você deveria jogar todos os deuses na lata de lixo e tentar começar tudo de novo. / vi, homaro, vi devus forĵeti ĉiujn diojn en la rubujon kaj klopodi por ĉion rekomenci. (23a.sep.2011)

61. ĉu la fido formovas la monton? la laboro formovas pli rapide. / a fé remove montanhas? o trabalho remove mais rápido. (18a.sep.2011)

60. a paixão deve ser o único mal necessário ao ser humano. / pasio eble estas la nura necesa malbonaĵo al la homo. (25a.aŭg.2011)

59. tiu, kiu neniam legis dostojevskij ankoraŭ ne vivis ĉion. / quem nunca leu dostoiévski ainda não viveu tudo. (11a.aŭg.2011)

58. um dia vou ter que deixar a música do mundo; não queria. / iam mi nepre forlasos la muzikon de la mondo; tion mi ne volus. (31a.jul.2011) 

57. ĉio, kion mi ne rajtos kunporti al la alia flanko… simple ne apartenas al mi. / tudo aquilo que não poderei levar para o outro lado… simplesmente não me pertence. (11a.jul.2011)

56. la povo transformas la homon en psikopata infano; nome feroca besto. / o poder transforma o ser humano numa criança psicopata; um bicho feroz, portanto. / (17a.jun.2011)

55. a aberração em que se transformou a democracia brasileira criou uma sociedade em que só duas classes sociais existem: a dos ladrões e a dos pagadores de impostos. / la aberacio en kiun sin transformis la brazila demokratio kreis socion en kiu nur du klasoj ekzistas: tiu de la ŝtelistoj kaj tiu de la impostpagantoj. (16a.jun.2011)

54.  oni uzas kaj misuzas la vorton konsciencigo kvazaŭ ĝi estus efika rimedo; konsciencigu la leonon kaj poste metu la manon en la kaĝon. / usam e abusam da palavra conscientizar, como se conscientizar fosse uma arma eficaz; conscientizem o leão e enfiem a mão na jaula. /(15a.jun.2011)

53. tem gente que, quanto mais envelhece, mais envilece. / kelkuloj estas ke, ju pli maljuna, des pli malnobla. (12a.jun.2011)

52. morto estas la plej socialisma ekzistaĵo; eĉ plie ol Dio. / a morte é a entidade mais socialista que existe; mais ainda que Deus. (31a.maj.2011) 

51. a felicidade é mais fácil de se alcançar do que parece; basta um pouquinho de coragem. / feliĉo estas pli facile atingebla ol ŝajno; sufiĉas iomete da kuraĝo. (30a.apr.2011) 

50. ĉiu verkisto, kiu montras la nudecon de la homa animo esence estas tro kruela. / todo escritor que mostra a nudez da alma humana acaba por ser muito cruel. (20a.apr.2011)

49. o problema das religiões é que todos os rebanhos são muito burros. / la problemo de la religioj estas tio, ke ĉiuj ŝafaroj estas tro azenaj. (16a.apr.2011) 

48. mi vojaĝas inter profunda malamo al stulteco kaj vulgareco kaj profunda kompato al tiuj, kiuj estas stultaj kaj vulgaraj. / eu navego entre um profundo ódio pela burrice e pela vulgaridade e uma profunda piedade pelos que são burros e vulgares. (02a.apr.2011) 

47. não existe destino; existe destinação. / destino ne ekzistas; tio kio ekzistas, estas destinado. (26a.mar.2011)

46. ĉiu revolucio estas blinda kaj psikopata. / toda revolução é cega e psicopata. (26a.mar.2011) 

45. ele cuida dos pardais e dos fios de cabelo; todas as pequenas coisas merecem a atenção dele. suponho que por isso ele tenha abandonado as grandes causas da humanidade. /  li zorgas pri paseroj kaj pri haroj; ĉiuj etaĵoj meritas lian atenton. mi opinias ke, pro tio, li forlasis la gravajn kaŭzojn de homaro. (26a.mar.2011) 

44. estas homoj kiuj mortigas; estas homoj kiuj filmas. / tem gente pra matar; tem gente pra filmar. (23a.mar.2011) 

43. dizem que o Diabo é filho do Cáos. então, o pai do Cáos é Deus. / oni diras ke la Diablo estas filo de la Ĥaoso. do, la patro de la Ĥaoso estas Dio. (18a.mar.2011) 

42. homo estas sklavo de la specio; li faras gefilojn por ke la gefiloj faru genepojn; kaj jen ĉio. / o homem é escravo da espécie; faz filhos, pra que os filhos façam netos; e isso é tudo. (26a.feb.2011)

41. sem a educação, o homem não passa de um bicho que delira. / sen edukado, la homo nenio estas se ne bestaĉo kiu deliras. (22a.feb.2011)

40. feinoj realigas la dezirojn de la homoj; sorĉistinoj volas devigi la homojn realigi iliajn dezirojn. / fadas realizam os desejos das pessoas; bruxas querem obrigar as pessoas a realizar os seus desejos. (14a.feb.2011)

39. no Brasil não há três poderes, o executivo, o legislativo e o judiciário, mas apenas um; o do bandido. / en Brazilo ne estas tri potencoj, la ekzekutiva, la leĝodona kaj la jurisdikcia, sed nur unu: la potenco de la bandito. (10a.feb.2011) 

38. deca lando estas tiu, kiu nur havas mezan klason. ĉu tio ekzistas? / país decente é aquele que só tem classe média. existe? (10a.feb.2011) 

37. perdoar? peça perdão a Deus. eu tenho apenas minha memória, pra me ajudar na proteção contra os pilantras. / ĉu pardoni? petu pardonon al Dio; mi nur havas mian memoron, por helpo je protektado kontraŭ la friponoj. (27a.jan.2011) 

36. mi ne elektis kiam; mi ne elektis kie; mi ne elektis el kiu deveni. malmulte restas por mia libero! / não escolhi quando; não escolhi onde; não escolhi vindo de quem. como sobra pouco pra minha liberdade! (26a.jan.2011)

35. satanaz não limpa o cu; põe um grande pecador pra lamber. / Satano ne purigas la anuson; ĝi devigas grandan pekulon leki ĝin. (06a.jan.2011) 

34. rustikaĵo povas esti bela; vulgaraĵo, neniam. / o rústico pode ser belo; o vulgar, jamais. (30a.okt.2010)  

33. o que faço? abro os braços e deixo que preguem os cravos? / kion mi faru? mi malfermu la brakojn kaj permesu ke oni min krucumu? (24a.okt.2010)  

32. la mistero ekzistas; la morto pligrandigas ĝian mezuron. / o mistério existe; a morte o faz aumentar de tamanho. (29a.sep.2010)  

31. o pior não é o que o homem faz para chegar ao poder; é o que faz, quando o alcança. / la plej malbona ne estas tio, kion faras homo por atingi la povkapablon; estas tio, kion li faras post ĝia atingo. (10a.sep.2010) 

30. kelkfoje ni ne pensas; ni aŭdas la pensadon. / de vez em quando a gente não pensa; a gente ouve o pensamento. (29a.aŭg.2010) 

29. proteja-se; amarre-se, se quer ouvir o canto das sereias. / protektu vin; ŝnurligu vin, se vi volas aŭdi la kanton de la sirenoj. (26a.maj.2010) 

28. la dioj nin rigardas. per kiaj okuloj ili nin rigardas? per la okuloj de tiuj, kiuj opinias ke ĉio estas laŭnatura. kaj kio, se ni faras malbonaĵon? kiam ni faras malbonaĵon, la dioj fermas la okulojn. / os deuses nos olham. e com que olhos nos olham? com os olhos de quem acha tudo natural. e quando fazemos o mal? quando fazemos o mal, os deuses fecham os olhos. (26a.maj.2010) 

27. quem não aprende rindo, aprende chorando. / tiu, kiu ne lernas pere de ridado, lernas pere de plorado. (28a.apr.2010) 

26. nescio kaj senmatureco produktas krimojn; oni komprenas tion, sed neniu volas iĝi viktimo. / a ignorância e a imaturidade produzem crimes; a gente entende, mas ninguém quer ser a vítima. (26a.apr.2010) 

25. quem faz mal uso do poder, não tem direito a ele. / tiu, kiu misuzas la regadpovon, ne ĝin rajtas.  (25a.apr.2010) 

24. morto ne estas substantivo sed verbo. / morte não é um substantivo mas um verbo. (24a.apr.2010) 

23. deus criou o tempo pra que o homem criasse a música. / dio kreis la tempon, por ke la homo kreu muzikon. (02a.apr.2010)

22. memoro estas miksaĵo inter Jesuo kaj Judaso. / a memória é uma mistura de Cristo e Judas. (08a.jan.2010)

21. a esperança é a última que morre; é por isso que a gente morre antes dela.  / espero mortas la lasta; pro tio, ni mortas antaŭ ĝi. (24a.nov.2009)

20. regadpovo adoras psikopatiulon. / o poder adora um psicopata. (24a.nov.2009)

19. fé e dogma; eis toda a ciência do imbecil. / fido kaj dogmo; jen la tuta scienco de la imbecilulo. (08a.nov.2009)

18. pri kelkaj aferoj, eĉ ne Freud… / tem coisas, que nem Freud… (05a.okt.2009) 

17. deus está para o mistério assim como o amor está para o sexo. / dio rilatas al la mistero same kiel amo rilatas al sekso. (23a.sep.2009)

16.  laŭ mi, la enigmo pri dio ne rilatas al tio, kiun li kreis, sed al tio, kiun li permesas. / o enigma de deus, para mim, não é sobre o que ele criou mas sobre o que ele permite. (30a.jul.2009)

15. difícil não é ter idéia; é escolher qual delas assumir. / ekhavo de ideo ne estas malfacile; malfacile estas la elekto pri tio, kiun ideon preni sur sin. (22a.jul.2009)

14. fido okazas kiam vi ne certas sed bezonas certi. / fé é quando você não tem certeza mas precisa ter. (20a.jul.2009).

13. todo amor ousa dizer seu nome. / ĉiu amo aŭdacas diri sian nomon. (13a.jul.2009)

12. vivo estas suprengrimpado ale al saĝeco; tamen, homaro obstinas pri manĝo de maizo ĉe la piedo de la monto. / a vida é uma escalada em direção à sabedoria; mas a humanidade insiste em comer milho ao pé do monte. (probable en 2007)

11. a morte é o preço que pagamos para conquistar a eternidade. / morto estas la pagota prezo por konkeri eternecon. (probable en 2007)

10. klaĉado ankoraŭ pli bonas ol mensogo. / a fofoca ainda é melhor do que a mentira. (10a.jul.2009)

9. só existe um mandamento; o da decência mínima para uma mínima convivência. / nur unu ordono ekzistas; tiu de minimuma deco, cele al minimuma kunvivado. (21a.jun.2009)

8. ni ne devas pensi pri morto; estas ĝi tiu, kiu devas pensi pri ni. / não temos que pensar na morte; ela é que tem que pensar em nós. (08a.jun.2009)

7. a vida nos dá duas pernas e um salão de baile; quando acertamos o passo e começamos a nos divertir, ela puxa o tapete. / vivo donacas al ni du krurojn kaj salono de balo; kiam nia paŝo laŭreguliĝas kaj ni ekamuziĝas, ĝi simple fortiras la tapiŝon. (08a.jun.2009)

6. maljusteco pli doloras ol malsato; sed la plej granda doloro estas tiu de humiligo. / a injustiça dói mais que a fome; mas a dor maior é a da humilhação. (14a.maj.2009)

5. o corpo é a casa onde mora nossa alma; pra que a alma fique feliz, precisamos de algum conforto. /  nia korpo estas la domo kie loĝas la animo; por ke la animo feliĉiĝu, ni bezonas ian komforton. (14a.maj.2009)

4. ĉiu frivolaĵo estas nenecesa; escepte de la miaj, kompreneble. / toda futilidade é desnecessária; menos as minhas, é claro. (01a.apr.2009)

3. morto devas esti splendaĵo. ĉar jen nia nura ebleco trovi ian respondon. se la respondo estos nulo, ni ne havos ŝancon lamenti; se la respondo estos infinito, do… gloro inter gloroj! / a morte deve ser um tipo de esplendor. porque é a única possibilidade de se obter alguma resposta. se a resposta for zero, não teremos chance de lamentar; se a resposta for o infinito, então… glória das glórias! (29a.mar.2009)

2. nós humanos somos os anjos decaídos; temos que aprender aqui, na carne, o que não quisemos aprender em espírito. / ni, la homoj, estas la falintaj anĝeloj; ni bezonas lerni ĉi-tie, enkarne, tion, kion ni ne volis lerni enspirite. (29a.mar.2009)

l. je ia ajn horo la suna lumo pli forte pezas kaj niaj okuloj devas porĉiame fermiĝi./ numa hora qualquer a luz do sol pesa mais forte e os nossos olhos precisam se fechar para sempre.  (20a.dec.2008)

 

Visitas: 300