Projekto Gil Vicente (Ĵil Visente) prezentado kaj enkonduko.

 PREZENTADO

Dum la tri unuaj jaroj en Fakultato (Belletro, Portugala lingvo), mi reĝisoris la Grupon Gil Vicente, kreitan de la Profesorino Cecília Teixeira de Oliveira Zokner, direktorino de la Centro de Portugalaj Studoj en Paranaa Universitato. Tiam, ni enscenigis la teatraĵojn La Akto pri Hindio, La Maljunulo en Legomĝardeno kaj pantomimon pri la epizodo de La Luzidoj de Camões -Ineza de Kastro, (en 1972 oni komemoris la kvarcentjaran jubileon pri la eldono de la epopeo). La Grupo daŭrigis sian laboron, sed mi rezignis. De la du teatraĵoj de Gil Vicente mi verkis simplajn melodiojn por la kanzonoj. Tiutempe mi aĉetis la tutan verkaron de la aŭtoro, eldonita de Lello & Irmão Editores (Lello Eldonistoj), hodiaŭ Lello Editores Ltda. En la lastaj paĝoj de la libro troviĝis bonegaj klarigaj notoj kaj preskaŭ ĉiuj versoj de la kanzonaro de la teatraĵoj. Pro la lirikismo de kelkaj versoj, mi, kiu nur konis kelkajn simplajn akordojn por gitaro, sentis min tentata muzikigi ion.
Tempo pasis. En majo de 2001, mi prezentis monologon kun la teksto de La Korvo, de Poe, tradukita de mi al la portugala kaj por kiu mi verkis muzikon enkomputile. Post la prezentadoj mi sentis min en vakuo. “Kion mi verkos nun?”, kaj mi hazarde malfermadis kelkajn librojn. Foliumante Gil Vicente mi surpriziĝis. En 2002… kvincentjariĝo de lia unua teatraĵo, La Monologo de la Bovisto!… Estas nun aŭ nemiam plu!
La unua tasko estis organizi la tutan verkaron. Je kiu ordo? Mi ne ŝatas la eldonadon lãu ĝenro; tio ne klare montras la evoluon de la verkisto. Rilate la aŭtoron Gil Vicente, la datoj ne estas precizaj. Serĉinte ie kaj alie, mi finfine elektis la sekvencon de teatraĵoj, diskuteblan je kelkaj aspektoj, sed sufiĉan por montri la mirindan kreskadon de lia verkaro. Ses teatraĵoj estas sen kanzono. Por tiuj, mi decidis krei interludon por sonigi kiel sonoran fonon por teksto parolata de iu rolulo.
Kaj kio, pri la stilo? La portugala muziko de tiu epoko estas tute nekonata de mi. Kaj mi ankaŭ sentis ke tio ne rezultos esprimoplena pro la kvanto da kanzonoj; pro tio mi decidis krei ene de absoluta libereco. Teksto pli mezepokeca ricevus pli primitivan etoson, flutojn kaj tamburetojn, kiel ekzemplon.
Kaj mi ekis, klopodante por fini almenaŭ unu kanzonon ĉiutage. “Ĉu mi estos kapabla verki malsimilajn melodiojn por 150 titoloj de la 44 teatraĵoj?”. Je la 10a de majo mi skribis en mia taglibro: “Mi verkas melodiojn por la kanzonaro de Gil Vicente”. Je la 19a de majo: “Mi konstante laboras pri la kanzonoj”. Kiam mi atingis la kanzonon numeron 32, “Muy graciosa es la doncella (Tre gracia estas la Virgulino)” mi perceptis ke neniu ajn min baros plu. Je la 29a de julio: “Mi finis la kanzonon 61an”. Je la 07a de aŭgusto: “Mi atingis la 71an”. Je la 23a de aŭgusto: “Mi de nun laboras matene kaj vespere; mi atingis la kanzonon 90an.” Ktp, kpt. Je la 21a de oktobro: “Mi penige laboris; matene mi finis la lastan de la 150 kanzonoj”.
Jen plimalpli la disvolviĝo de la tasko: frumatene, ĝenerale inter la tria kaj la sesa, mi verkis la melodiojn ĉe klavaro, skribante nur notojn kaj akordojn. Poste, dum la vesperoj, ĉe la komputilo, mi kreis la aranĝojn, elektis la instrumentaron kaj klopodis por ĉion finpoluri. Dum novembro kaj decembro mi ĉion reviziis kaj organizis la partiturojn, por registro pri kopirajtoj (460 paĝojn!).
Dum la kristnaskaj feritagoj mi ĉion registris ĉe simplega komputila gravurejo. Kia fiasko! La tutaĵo daŭras kvar horojn, voĉo misagordita, la rezulto iĝis kakaĵo. Mia intenco, ve al mi, kia ega kaj infana naiveco, estis sendi la diskojn al eldonejoj kaj gravurejoj, por lanĉo dum la semajno de la jubileo…
Eĉ antaŭ la risko de manko de sufiĉa tempo por la jubileo mi adoptis la ideon pri refarado de ĉio, per taŭgaj voĉoj kaj en profesia gravurejo. Mi alparolis al muzikreĝisoro Théo de Petrus, estro de la koruso Canarinhos de Campo Largo (Kanarietoj de Kampolargo). Mi telefonis al la adultaj kantistoj de la koruso, invitis Kátia Santos, tiutempe studentino pri lirika kanto, kaj du geamikojn, amatorojn kiel mi mem. La knabaj kantistoj pruntedonus siajn voĉojn al ses kanzonoj, inter ili du romancoj. Ĉiuj senkoste kantus, cele al estonta ebla pago.
Ni provripetis, ni gravuris, ni refaris kaj prilaboris, ĝis la limo de mia kredito ĉe Banko de Brazilo. Vere ne estis facila por brazilano, emeritita funkciulo de ŝtatentrepreno kiu ne alĝustigas la salajron de siaj laboristoj laŭ la inflacio kaj kaŝe malversacias kaj sendas monon al la politikuloj de la partioj de Braziljo, la ĉefurbo (*)… tamen ni ne parolu pri porkoj… mi opinias ke miraklo okazis. Eĉ se kelkaj kanzonoj restis sen la lasta perfektigo, pro manko de mono, la ĝenerala rezulto sin prezentis kiel kontentiga. Kaj bedaŭrinde neatenditaĵo malpermesis la partoprenon de la kanarietoj. Dum la provripetadoj mi sentis ke tio estos la plej bela partopreno en la tuta laboro.
Dum la periodo kiam ni provripetadis, mi decidis prepari resumojn kaj komentariojn pri ĉiu teatraĵo, por ke la kantistoj pli bone komprenus la ĝeneralan etoson de ĉiu verko. El tio venis en mia kapo la ideo eldonigi la diskojn kiel aneksaĵojn de revueto. Ĉar revuo nur kun tekstoj ne allogas, mi decidis aldoni al ĉiu resumo desegnaĵon de unu rolulo, enkadrigita kvazaŭ ĝi estus karto de antikva taroko.
La tekstoj celas mezlernejajn studentoj.

Jen la verko kiun mi intencas prezenti de nun, teatraĵo post teatraĵo, en mia hejma interreta paĝo.

(*) IRB Brasil Resseguros S.A.


ENKONDUKO

Por ke oni eniru en la fantasta mondo, kiun signifas la teatra verkaro de Gil Vicente, necesas kelkaj informoj.
Dum plimalpli okcent jaroj Eŭropo vivis periodon nomatan Mezepoko. Falruiniĝis la lasta granda agrara imperio, Romo, pro diversaj kialoj, inter tiuj la ega vasteco. Kristanismo iĝis la oficiala religio kaj estis la precipa distingilo de la tuta periodo. Tamen, la simpla religio disvastigata de la apostoloj sin transformis iom post iom en sordidan politikan disputadon, krimecan kaj malĉastan. Papo estis tiu, kiu pli elspezis monon por aĉeti la balotadon, venenon, ponardojn kaj koruptadon. La samaj kiuj protektis Leonardon, Michelangelon kaj Rafaelon.
Dum la mezepoko la teatro, kiu havis siajn glorajn tagojn en Grekio kaj malpli gloron en Romo, sin transformis en specon de arto malfacile faritan de foiraj ĵonglistoj kiuj loĝis en ĉaregoj kaj vizitadis la urbojn por montri siajn atrakciojn, duon cirkecajn, duon religiajn. Dum la apogeo de Mezepoko religiuloj rekreis specon de teatro por instrui religion kaj poste la prezentadoj sin montris en la placoj antaŭ la preĝejoj. En 1210 la papo Inocento la tria malpermesis al la religiuloj la partoprenon en teatraj aktivadoj. Laikaj trupoj prenis sur sin tiun taskon.
La teatraĵoj sin dividis je tri kategorioj: la misterioj, kiuj montris scenojn elprenitajn el la Biblio, kelkfoje dum pluraj tagoj; la mirakloludoj, kiuj rakontadis la miraklojn de la sanktuloj, laŭ la katolika tradicio; la moraloludoj, kiuj ion instuis al la ĉeestantoj. Kiel ekzemplo de misterio, ni povas mencii la Pasionojn ĝis hodiaŭ sursceneigitajn en la tuta mondo, dum la Sankta Semajno. Kiel ekzemplo de mirakloludo, teatraĵo kiu montras la renkontiĝon de Veroniko kaj Kristo. La Akto pri la Animo de Gil Vicente estas ekzemplo de moraloludo.
Serio da faktoroj finis la Mezepokon kaj inter ĝi kaj la Moderna Epoko okazis la Renesanco. Gil Vicente apartenas al tiu ŝanĝaj tempoj. La Renesanco ne okazis samtempe en la tuta Eŭropo. La ibera duoninsulo, kiu patronis la eltrovojn de novaj landoj, estis malfrua rilate la arton de Italio, ekzemple.

Biografieto de Gil Vicente

La biografio de Gil Vicente, kiel tiuj de aliaj gravaj figuroj de la tutmonda kulturo, enprizoniĝas en nebulozoj de supozoj. Malmultaj dokumentoj, malmultaj spuroj. Tre impresa estas la fakto ke, malgraŭ la malmulto de informoj rilate lin mem, lia verkaro restis preskaŭ kompleta, prezentante nur tri vakuojn, rezulto de religiaj cenzuristoj. Tio povas estis pruvo pri tio, ke dum sia tempo li absolute regis kiel unu el la plej estimataj kulturfaristoj. Gil Vicente ne intencis eldonigi sian verkaron, tion li manifestas en letero al la Reĝo Ĵohano, la tria; tamen li konsentis post peto de la reĝo mem, kiu konsideris, inter aliaĵoj, ke kelkaj teatraĵoj ne rajtis perdiĝi ĉar ili estis “pri devoteco”.
Ĉu Gil Vicente naskiĝis en Lisbono, Guimaraes aŭ Barcelos? Ĉu eble en 1465? Li edziĝis kun Branca Bezerra kaj estis patro de Gaspar kaj Belchior. Ĉu la vidviĝo okazis en 1514? Post edziĝo kun Melicia Rodrigues li iĝis patro de Paŭla, Luis kaj Valeria. Dokumento de 1513 parolas pri iu Gil Vicente, oraĵisto de la reĝino Leonor kaj ankaŭ “Majstro de la Pesilo” (kontrolisto de la metaloj kiuj eniris en la Institucio kiu devis stampi la monerojn). Iu skribis permane ĉe la flanko de la teksto: Gil Vicente trobadoro. Ĉu oni devas fidi je tiu noto? La homa historio havas multajn ekzemplojn de informo sen ia vergarantio… Sed estas certe ke je la oka de junio de 1502 li prezentis monologon autaŭ la korteganoj kaj post tio, dum tridek kvar jaroj, li kontribuis al la gravaj okazaĵoj de la portugala nobelaro per prezentado de teatraĵoj. Lia verkaro manifestiĝas kiel unu el la plej riĉaj arkivoj de lia tempo. La paroladoj de la kamparanoj, de la paŝtistoj, de la nobeluloj, de la religiuloj… la moroj, la kuracartaj kutimoj, la superstiĉoj, la malsimilaj etnaj grupoj kiuj vivis en lia lando… virtoj kaj malvirtoj… la kredaro kaj la kondutoj altrudataj de religio…
La teatraĵoj de Gil Vicente facile veturas inter multaj ĝenroj. Li lasis al ni pastoralojn, farsojn, komediojn, aktojn pri kristnasko, popularajn scenojn, sentimentalajn dramojn, hieratikajn dramojn, mirakloludojn, moraloludojn… Lia lingvaĵo ĉiam estas adekvata al ĉiu rolulo kaj situacio, tre nature prezentante aŭ diboĉan paroladon plenan je maldecaj esprimmanieroj aŭ rafinitan poezian deliron. Nur pere de lia verkaro ni povas lin koni. Pere de liaj citaĵoj ni scias pri la vasteco de lia kulturo kaj li majstre laboras en la portugala kaj en la hispana lingvoj. La latina lingvo promenas tra la koridoroj de lia poemeca tekniko kaj montras malmultajn erarojn. Liaj roluloj ripetas frazojn de Erasmo, la granda humanisto kiu intencis redoni kristanismon al la kristanoj. Kaj ni sukcesas scii ion pri lia etiko, precipe per la detruemaj mokadoj kontraŭ kelkaj aspektoj de la tiama socio. Tamen li neniam levis la kritikeman fingron kontraŭ la korteganaro kiu protektis lin. Ĉi tiu aspekto pli parolas pri lia tempo ol pri li mem, ĉar la reĝeco estis konsiderata ne nur kiel natura sed ankaŭ volata de Dio. Do, ke lia verkaro kontentigu nin. Se ni veturas tra liaj paĝoj ni trovos viron kun unu piedo en Mezepoko kaj la alia en Renesanco. Li esploris la malnovajn formojn, elĉerpis ilin, kaj indikis novajn direktojn al la ibera arto. Je tio, li similiĝas al Bach.

Visitas: 204