RAKONTU ALIAN ANJO 14. LA VIVANTA MORTINTINO

la vivanta mortintino

desegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: Entombigo de vivanta homo, kun simptomoj de morto, ĉiam estis temo por teruraj rakontaĵoj. Allan Poe (1809-1849), neeviteble, havas du (Premature Burial  kaj The fall of the House of Usher); en la enkonduko de la unua, li priskribas famajn siatempajn okazaĵojn pri la problemo. En novelo plena je emocioj Selma Lagerllöf (1858-1940) ankaŭ rakontas pri junulino elprenita ekde tuja entombigo (En herrgårdssägen -1899).
Taŭga observo estas pri tio, kiel estas simplaj la rakontoj de mia avino. Analfabetaj homoj rakontadis ree kaj ree kaj iom post iom la historio reduktiĝis al nuda krudaĵo kaj nur ĝia esenco restis netuŝata.

Estis foje tio, ke bienulo havis filinon. Li estis tre riĉa vidvo kaj posedis sklavojn kaj sklavinojn kaj brutaron. Li havis nur tiun filinon kej li tre amis ŝin. Ŝi studadis muzikon, li venigis instruistojn el marbordourboj kaj iom post iom ŝi iĝadis talenta junulino.
Okazis ke iutage mortis la junulino. La bienulo suferegis kaj preskaŭ mortis pro ĉagreno. Li preparigis tre riĉan blankan mortoveston, mendis diademon je oranĝfloroj kaj bukedon kaj nuptan vualon. Tiutempe, la junulinoj kiuj mortis virgaj ne estis entombigitaj en violkoloraj vestoj sed en fianĉina robo, tre blanka kaj tre bela. Poste la bienulo enmetigis en la ĉerkon ĉiujn juvelojn apartenantajn al la familio ĉar li ne plu havis edzinon nek filinon kaj li ne volis vendi la oraĵojn.
Do, la maljunulinoj lavis la kadavron, kombis ŝiajn harojn, vestis ŝin per mortovesto, kiu estis la fianĉina robo, kaj metis la bukedon en ŝiajn manojn kaj la vualon sur la kapon kaj la nuptan diademon sur la vualon. Poste ili ornamis ŝin per braceletoj kaj kolieroj kaj ringoj kaj orelpendaĵoj.
Ŝi pli aspektis kiel filino de reĝoj, tiel admirinda ŝi iĝis.

Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 14. LA VIVANTA MORTINTINO”

Visitas: 387

RAKONTU ALIAN ANJO 13. LA PASTRO

la pastro

desegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: La dua novelo de Dekamerono de Boccacio (1313/1375), kaj ankaŭ kelkaj aliaj, montras la diboĉadon en la konduto de la katolikaj religiuloj dum la dekkvara jarcento. Ŝajne, eĉ la Kontraŭ-Reformacio neniel sukcesis ŝanĝi la moralon de multaj pastroj.
Ĉi tiu rakonteto, vere ridinda spritaĵo, estas kruda ekzemplo de ordinara kutimo kiu floris (aŭ dornis) ĝis la duono de la pasinta jarcento. Ofte tio okazis kiel rezulto de konduto de multaj duonriĉaj familioj: unu el la filoj nepre estu destinata al sacerdota kariero, sen respekto al individueco kaj dialvoko. La viktimo estis la lasta kiu rajtis montri iun volon.

Estis foje pastro tre senhonta. Kiam li prenis konfeson de virinoj li demandadis pri nedecaĵoj. Sed li demandadis tre ruze, tiel ke ĉio ŝajnis konfesado. Kaj kiam li perceptis ke la virino pekis kontraŭ la edzo, li babilis kaj babilis kaj finfine li delogis la kompatindulinon. Kelkaj el ili ŝatis kaj fine alkutimiĝis kaj sekve de tio dum la konfeso aliaĵoj okazis. Kaj tiamaniere li vivadis.
Al tiu urbo translokiĝis virino edziniĝinta kun vojaĝisto. Ŝi estis tre bela. Sabate ŝi iris al la preĝejo kaj sin prezentis al la pastro, ĉar ŝi volis fari konfeson. Verdire, tio, kion ŝi rakontis estis aro da naivaj peketoj. Li ordonis ke ŝi preĝu anĝeluson kaj kredpreĝon kaj ŝi foriris.
Tute ne sciis la kompatindulino ke ŝi ekflamigis la dezirojn de la pekema pastro.  Nokte li ne sukcesis dormi. Li nur pensadis pri la bela kaj ĉasta virino kaj li decidis ke li dormos ĉe ŝi ĉar alimaniere li freneziĝos.
Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 13. LA PASTRO”

Visitas: 714

RAKONTU ALIAN ANJO 12. LA RUZA ŜTELISTO (kvara parto – origino) Historio de Herodoto

 

Noto: Kiel mi jam diris en la komenca observo pri ĉi tiu rakonto, ĝia lasta parto ĉiam cerbumigis min ĉar mi neniam trovis alian varianton en iu ajn libro. Finfine, antaŭ du jaroj, mi trovis la rakonton kiu, tute certe, estas ĝia origino. Tio estas la ĉapitro 121a de la dua libro de la Historio de Herodoto (ĉ480-425aK).
Oni povas pripensi du aspektojn pri tiu kurioza origino. Unue, pri la similaĵoj kaj malsimilaĵoj inter egipta rakonto, kolektita de greko plimalpli du mil kvarcent jarojn antaŭe, kaj la rakonto ofte ripetita de analfabeta virino en la landinterno de Brazilo. Probable, mia avino nenian gravaĵon aldonis al la rakonto de ŝi konata. Tiel, oni povas aserti ke la trezorejo kaj la kaptilojn, la dispecigita korpo, la gardado fare de la soldatoj, la reĝo kaj sia filino, tio venis el antikvaj tempoj. En la varianto de mia avino, anstataŭ frato aperas la patro. Anstataŭ azenetoj, la fetoregaj virkaproj. Kaj jen stranga enmeto de nigra sorĉistino, memoraĵo de la periodo kiam ekzistis sklavoj. Rilate la princinon, certe la kristanismo faris la necesan etikan ŝanĝon: ne plu bordelo sed brodita lintuko.
La dua aspekto estas imagi la malrapida marŝado de la rakonto ĝis niaj tagoj. Oni eĉ rajtas diri ke la okazintaj ŝanĝoj ene de tiuj du mil jaroj estas nekonsiderindaj. El Egiptio al Grekio, el tie al la okcidenta Europo kaj, pere de la portugaloj, al la brazila landinterno. Probable, tre ofte la rakonto vojaĝis de buŝo al orelo kaj ne pere de skribaĵo.
Mi ankoraŭ volas mencii ke la kutimo ordoni al soldatoj la gardadon de kadavroj de kondamnitoj al morto tre ofte aperas en la okcidenta literaturo. La plej konata estas en Satirikono, de Petronio (?-66), La matrono de Efezo. Estas unu el la plej ĉarmaj momentoj de filmo de Federico Fellini (1920-1993).

La suba teksto apartenas al Historio, de Herodoto, en traduko de Spiros Sarafian, eldonita en 2006, Eldonejo “Silloges” – Argiris Vurnas, Ateno, Grekio. La kopirajtoj apartenas al la tradukinto, kiu skribe rajtigis min prezenti ĉi-tiun ĉapitron.

 

121. Proteon postsekvis en la reĝeco, kiel oni diris, Rampsinito (1), kiu lasis kiel monumentojn la propileon de la sanktejo de Hefesto, kiu rigardas okcidenten.
Vidalvide al la propileo li starigis du statuojn, kiuj havas alton de dudek kvin ulnoj.
El tiuj statuoj, tiun, kiu estas starigita norden, la Egiptoj nomas Somero kaj la alian, kiu estas lokita suden, ili nomas Vintro.
Tiun kiu estas nomata Somero, la Egiptoj adoras kaj honoras, sed pri la alia, nomata Vintro, ili faras la kontraŭon.
Oni diris al mi, ke tiu reĝo havis tiom multajn riĉaĵoj (2), en mono, ke neniu el la pli postaj reĝoj sukcesis lin superi laŭ tio.
Ĉar, do, tiu reĝo volis sekurigi siajn trezorojn, oni diris, ke li ordonis, ke oni konstruu ŝtonan konstruaĵon.
Unu el la flankoj de tiu konstruaĵo konsistigis parton de la ekstera ĉirkaŭmuro de la palaco.
Tamen, la homo, kiu respondecis pri la konstruado de la salono pensis jenon:
Li aranĝis la konstruplanon tiel, ke unu el la ŝtonoj povis facile esti deprenata el la muro, de du aŭ de unu sola persono.
Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 12. LA RUZA ŜTELISTO (kvara parto – origino) Historio de Herodoto”

Visitas: 677