apolono kaj hiakinto , 19.
kion? kion vi diris?
ne venis tuja respondo. nur la spirado kiu akceliĝis, la korpo kiu moliĝis, la plorsingulto, kiu ekmalfermadis sian vojon, perfortante la kuraĝon de teofilo. li sentis sin maltrankvile, nervoze, angore luktanta kontraŭ iu nevidebla insekto je profunda kaj mortiga pikilo.
mi ne scias. mi ne scias, alio. ĉio konfuziĝis… mi ne scias tion, kio okazas. mi… mi ne volas penti. mi ne volas plu plori. mi ne komprenas tion, kion mi sentas.
ni foriru el ĉi tie. ankaŭ mi timas. alio moviĝis.
alio! ne forlasu min. mi bezonas vin. mia korpo tremas, mia koro skuiĝas, mi sentas la minacon de sekvado da hororoj, sed mi rezistas. mi volas rezisti. mi bezonas.
subite li eksidis sur la lito kaj violente tenis alion je la ŝultroj. alio ektimiĝis, provis karesi liajn manojn…
mi ne pentos. mi ne pentos! mi bezonas alkutimiĝi, mi bezonas kompreni tion, tio okazas! okazas!
kiam teofilo rimarkis ke la okuloj de alio montras perturbon, ke ĝia lumo agonias, li sentis ke io krevas interne de li.
mi pardonpetas, alio. ankaŭ vi suferas. pardonon.
mi ne scias tion, kiel vi komprenos tion de mi dirota. sed mi diras. mi ne sentas min bone, mi sentas iun premadon. sed mi estas feliĉa.
alio, mi bezonas vin. vi disponigis al mi grandegan konkeron.
alio klopodis por ne rideti. ne sukcesis. la rideto venis, kvazaŭ birdo kiu sidiĝas sur liaj lipoj, por pepi la kanzonon pri la feliĉo de tiuj lastaj tri noktoj.
mi volas ke vi bone komprenu min. ne estas konkero de via persono. ne vin mi konkeris. mi konkeris mian propran malkuraĝon! estas mia malkuraĝo, tio kion mi dresis, arestis kaj detruis. mi ne plu volas timi. tio estas venko, ja, ĉu vi komprenas?
alio rigardis malsupren.
mi ne plu timos. nun ĉio sin montras konfuza sed poste, mi opinias ke ĉio normaliĝos. mi pensas ke mi scias, pro kio, ĉio estas tiom konfuza.
alio levis la okulojn. teófilo ekrigardis lin, plena je senkonsolo. la lipoj de alio reeksplodigis la balonon:
Visitas: 301