Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

 Ĉapitroj 7, 8, 9 kaj 10

 

7 – La eta viro

         Iam la princo Johano eniris en arbaro por ĉasi kun kelkaj amikoj. La princo, kiu gvidadis la grupon, fine distanciĝis de siaj kunuloj kaj perdiĝis en la arbaro. Li klopodis por eliri el la arbaro sed ne sukcesis. Li marŝis ĉi tien kaj tien sencele, tute sen iu direkto. Subite li ekvidis muron altan kiel monto, kaj li direktis sin al ĝi.

         Li eksciis, ke estas regno apartenanta al familio de gigantoj. La mastro de la domo estis tiel alta, ke lia kapo atingis la nubojn. Li estis edziĝinta al giganta virino kaj havis gigantan filinon nomatan Gimara.

         Kiam la giganto vidis la princon, li ege miris. “Kion vi faras ĉi tie, vireto?”

         La princo rakontis al li sian historion, kaj la giganto diris: “Bone. Mi povas akcepti vin kiel mian serviston,” kaj la princo, kiu ne havis alian elekton, restis tie.

         La filino de la giganto trovis lin tiel ĉarma ke ŝi enamiĝis. La patro rimarkis la aferon. Li vokis la princon kaj diris al li:

         Ĉu estas vero, etulo, ke vi al ĉiuj diradas, ke vi kapablas detrui mian kastelmuron dum unu nokto kaj konstrui palacon?

         Ne, mia sinjoro, – respondis la princo. – Mi neniam diris tion; sed se mia sinjoro ordonos, mi tion faros.

         – Nu, mi volas vidi tion, – diris la reĝo.

         La princo Johano fariĝis tre malĝoja kaj iris al la amata Gimara, al kiu li rakontis la konversacion.

         – Tio ne ĝenu vin, – respondis Gimara. – Mi ĉion faros.           .

         Kaj tiele okazis. Danke al ŝiaj magiaj artoj, Gimara faligis la muron dumnokte kaj starigis mirindan palacon. Kiam la sekvantan matenon la giganto vidis ĝin, li miris.

         – Saluton vireto, ĉu vi mem faris tion aŭ ĉu ĝin faris mia filino Gimara?

         – Mi faris, sinjoro, – mensogis la princo.

         Pasis kelkaj tagoj. La giganto, ĉiam pli suspektema, inventis novan defion al la princo.

         – Aŭskultu, vireto, homoj diras, ke vi fanfaronas pri via kapablo transformi tiun sovaĝan monteton en belan florĝardenon. Ĉu tio pravas?

         – Mi diris nenion, sed se mia mastro diros al mi: faru tion, mi faros.

         – Nu, faru tion, alie mi detranĉos vian kapeton.

         La princo iris al Gimara, kiu lin trankviligis per diro: – Ne estu malĝoja, mia amato, ĉion mi aranĝos.

         Kaj tio okazis. Dum la nokto ŝi eskapis el sia ĉambro kaj kune kun la princo laboris sur la monteto, por transformi ĉion en la plej belan ĝardenon.

         Kiam matene la giganto vidis la laboron, li furiozis, kaj li decidis, ke la plej bona afero estas mortigi la vireton kaj Gimaran, ĉar tiu ĝardeno povus esti nur ŝia laboro.

         Sed Gimara legis la menson de la giganto kaj invitis la princon fugi antaŭ la nokto. Kaj ili forkuris, ĉiu sur unu ĉevalo, kiu antaŭeniris cent leŭgojn je ĉiu paŝo. Lia patro ekiris persekute, sur ĉevalo, kiu antaŭeniris cent dudek leŭgojn je ĉiu paŝo.

         Kiam Gimara rimarkis ke la giganto atingos ilin, ŝi sin transformis en rivereton kaj transformis la princon en maljunan nigrulon; la selojn de la ĉevaloj, en bedon kun cepoj; la ĉaspafilon, kiun ili portis, en kolibron; kaj la ĉevalojn, en arbojn. Kiam la giganto vidis tiun maljunan nigrulon banantan en la rivereto, li haltis por peti informojn.

         – Ho, maljuna nigrulo, – li diris, – ĉu vi ne vidis ĉi tie, du rajdantojn, junulon kaj princinon?

         La nigrulo rigardis al la cepa bedo kaj respondis: “Mi plantis ĉi tiujn cepojn sed mi ne scias ĉu ili rezultos bonaj. – Kaj li ĉiam ripetis tiujn samajn vortojn, kiom ajn la giganto insistis scii pri la junulo kaj la princino.

         Ĝenata pro tio, la giganto faris la saman demandon al la kolibro – sed la respondo estis bekado, kiu preskaŭ trapikis liajn okulojn. Furiozega pro tio, la giganto reiris hejmen.

         Kiam lia edzino eksciis ĉion, ŝi tuj kriis:

         – Granda idioto vi estas! Ĉu vi ne komprenis, ke la rivereto estas Gimara, la nigrulo, la vireto, la kolibro, la fusilo, la bedo kun cepoj, la seloj kaj la arboj la ĉevaloj?

         La giganto reiris tien kun la plej granda hasto, sed trovis nenion. Gimara kaj la princo eliris el la sorĉaĵo kaj antaŭeniris sian vojon, nur por transformi sin denove, ŝi en preĝejon, li en pastron, la fusilo en misalon, la seloj en altaron kaj la ĉevaloj en du sonorilojn. La giganto penetris en la preĝejon kaj demandis:

         – Pastro, ĉu vi ne vidis en la ĉirkaŭaĵoj du rajdantojn, unu junulo kaj princino?

         La pastro, kiu ŝajnigis preĝi meson, respondis per verseto:

         Mi ne aŭdas vin…

         Abelo kaj Kain…,

         De l’ peko origin’…

         Plaĉas al mi de la meso la vin’…

         “Dominus vobiscum”.

         Kiom la giganto ripetis la demandon, la pastro respondis ĉiam je la sama maniero. Fine, tre ĝenata, la giganto revenis hejmen kaj rakontis ĉion al la edzino.

         – Malsaĝulo vi estas! Reiru tien galopante. La preĝejo estas Gimara, la

pastro estas la vireto, la altaro estas la seloj, la misalo estas la fusilo kaj la sonoriloj estas la ĉevaloj.

         La giganto galopis reen, sed nenion plu vidis. La fuĝintoj jam estis malproksime. Tamen la giganto tuj poste vidis ilin. Ĉimomente Gimara liberigis en la aeron manplenon da cindro, kiu fariĝis la plej densa nebulo.

         La giganto,nenion plu sukcesis vidi, reiris al sia malbenata kastelo, tre ĉagrenita.

         La du fuĝintoj finfine alvenis al la palaco de la princo. Kaj Gimara petis al la amata princo, ke li ne kisu la manon de sia onklino, kiam ŝi alvenos. La princo promesis, sed kiam li eniris en la palaco, la unua homo, kiun li vidis, estis ĝuste la onklino – kaj li forgesis la promeson kaj kisis ŝian manon. Tuj kiam li faris tion, li tute forgesis Gimaran kaj ĉion, kio okazis.

         La sorĉopovo de Gimara malaperis en la momento, kiam ŝi metis piedon en tiu stranga regno. Ŝi fariĝis je la sama grandeco de ĉiuj junulinoj kaj tre malĝojigis pro tio, ke ŝia amata princo ne plu havis la plej malgrandan ideon pri ŝi, nek kion ŝi faris por savi lian vivon. Kaj la rakonto finiĝis.

 

          – Estas io nova en ĉi rakonto – diris Emilja – sed la fino estas tre fuŝa kaj sen piedo nek kapo. Mi ŝatas fantazion, sed fantazio kun piedo kaj kapo. Ĉio, kio ne havas piedon nek kapon, ŝajnas al mi malĝusta.

          – Via insisto postuli piedon kaj kapon en la rakontoj, Emilja, havas sian kialon – diris sinjorino Benta. – Io sen piedo nek kapo donas al ni la impreson de monstraĵoj, de aferoj kontraŭ naturo. Rakonto povas esti la plej eble fantazia, sed ĝi devas havi internan kongruecon. Vi pravas pri via postulo.

          – Mi ankaŭ opinias, ke la rakonto estas tro malkongrua, – diris Nazulino. – Do, se tiu giganto estis tiel granda, ke lia kapo trafis la nubojn, li eĉ ne kapablis vidi la princon. Li ne bezonis inventi neeblajn pruvojn por la princo.

          – Rilate min, mi ne ŝatis la bedon kun cepoj, – diris Peĉjo. Kompreneble, temas pri rakonto de maljunaj kuiristinoj. Imagu se Gimara transformus sin en saketon da salo, la fusilon en ajlon kaj la ĉevalojn en rostitajn kokidojn.

          – Mi ĉion akceptas, – konkludis Emilja – escepte de la fino de la rakonto. La kompatinda Gimara ne ricevis rekompencon. Ŝi faris ĉion por la princo kaj finfine ŝi nenion ricevis. Kial? Ĉar li kisis la manon de la onklino. Ho, ho! Do, kisi la manon de onklino alportas punon? Ĉi tion mi ne pardonas. La unua parto de la rakonto meritas kvin poentojn, sed la fino meritas nulon.

                    

8 – La malbela maŭrino

         Iam estis patro de tri knaboj. Kiam ili diris al la patro ke ili intencas eliri en la mondon, ĉar la patro ne poseiis monon, per kiu ilin doti, li donis al ĉiu akvomelonon. Sed li rekomendis, ke ili ne malfermu ilin en loko kie mankas akvo.

         La plej aĝa filo, scivolema pri sia sorto, malfermis la akvomelonon ĉe la flanko de la vojeto. De interne saltis tre bela knabino, kiu kriis: “Donu al mi akvon aŭ lakton!” Tamen tie ne estis akvo nek lakto, ŝi klinis sian kapon kaj mortis.

         Ankaŭ la dua junulo, kiu prenis alian vojon, decidis ekkoni sian sorton kaj malfermis la akvomelonon en loko kie eĉ ne estis ombro de akvo. El interne aperis ankoraŭ pli bela junulino, kiu diris: “Donu al mi akvon aŭ lakton!” Ĉirkaŭe estis nek unu nek la alia; ŝi ankaŭ pendigis la kapon kaj mortis.

         La pli juna filo tamen multe atentis al la rekomendo de la patro, tiel ke li malfermis la akvomelonon nur ĉe la piedo de fontano. Ankaŭ el interne saltis bela knabino, kiu petis akvon aŭ lakton. La knabo donis al ŝi akvon el la fonto, kaj ŝi tre voleme trinkis. Tamen ŝi estis nuda. La junulo petis al ŝi grimpi sur arbon kaj kaŝi sin inter la foliaro dum li iris por preni al ŝi robon. La knabino grimpis la arbon kaj kaŝis sin inter la folioj.

         Tuj poste aperis malbela maŭrino, kun poto sur la kapo. Ŝi tien venis por plenigi ĝin en la fontano. Ŝi rigardis la akvon kaj vidis la spegulbildon de la junulino kaŝata supre.

         – Ho, kia maljustaĵo! Se mi estas tiel bela, kial mi devas porti akvon por aliuloj? – Kaj ŝi ĵetis la poton surteren kaj ĝi rompiĝis je dudek pecoj.

         Sed reveninte hejmen, ŝi aŭdis riproĉegon de la mastrino, kiu sendis ŝin al la fontano kun alia poto. La malbelulino iris kaj denove vidis la reflekton de la junulino en la akvo. Kaj rompis la duan poton.

         La junulino sur la arbo ne povis reteni la ridadon. La malbela maŭrino suprenrigardis kaj rimarkis ĉion. Kaj ŝi ĵuris venĝi.

         – Bela, bela knabino, – ŝi diris per milda voĉo, “kiel belaj estas viaj haroj, ho, floreto. Kia deziro trakuri miajn fingrojn inter viaj belaj oraj fadenoj! Lasu min kombi vin.

         La junulino, nenion suspektis kaj permesis. La malbela maŭrino grimpis sur la arbo kaj komencis kombi tiun belan blondan hararon. Subite, zaz! ŝi enŝovis pinglon en la kapon de la kompatindulino. Tuj la knabino fariĝis kolombo kaj forflugis. La malbela maŭrino, tre feliĉa, restis en ŝia loko.

         Ĉimomente aperis la junulo kun la robo, sed kiam li vidis ŝian belecon transformitan en tiun monstraĵon, liaj okuloj larĝiĝis.

         – Kion vi volas? – diris la maŭrino. “Vi daŭris tiel longe, ke la suno bruligis min kaj nigrigis min.

         La knabo suspiris; sed kvazaŭ estus lia sorto, li ne povus eviti ion ajn. Li kondukis la maŭrinon al la palaco kaj edziĝis kun ŝi, ĉiam en plej granda malĝojo.

         Ekde la unua tago komencis aperi tie kolombo, kiu sidadis sur la arboj en la ĝardeno kaj diradis al la ĝardenisto:

         – Ĝardenisto, ĝardenisto, kiel fartas mia sinjoro la reĝo kaj lia malbela maŭrino?

         Tion ĝi diradis kaj flugadis. Pro la ripetado de ĝia apero, la ĝardenisto rakontis al la reĝo.

         La reĝo, iom suspektema, ordonis prepari arĝentan kaptilon por la kolombeton. La kolombo ne falis. Li preparis oran kaptilon – kaj nenion. Diamantan – kaj nenio. Fine la ĝardenisto faris unu el visko, kaj en tio la kolombo falis.

         La ĝardenisto kunportis ĝin al la reĝo, kiu metis ĝin en tre belan kaĝon.

         Kaj okazis ke la malbela maŭrino esprimis deziron manĝi la kolombon rostita kaj tiel insistis, ke la reĝo estas devigita doni permeson por tiu krimo. Sed en la tago, kiam la kolombo estis mortonta, la reĝo prenis ĝin en la manojn kaj karesis ĝin. Li tuj rimarkis bulon en ĝia kapo. Li rigardis. Ĝi estis pinglokapo. Li eltiris ĝin – kaj tuj kiam la pinglo eliris, la kolombo ŝanĝiĝis en la belan junulinon de la akvomelono.

         – Ho! estas vi, mia amatino! – li ekkriis kun la plej granda ĝojo.

         La junulino rakontis al li ĉion pri la perfido de la malbela maŭrino. La reĝo, furioza. ordonis, ke oni ligu ŝin al la vosto de sovaĝa azeno kaj liberigu ĝin trans la kampojn.

 

         – Ĉi tiu rakonto, – diris Emilja, – komenciĝas sufiĉe bone kaj iras bone ĝis certa punkto. Tiam ĝi glitas kiel aŭto sur la kotaro. Tiu junulo estis malriĉulo, kiu havis nur unu akvomelonon. Subite li estas en palaco, kaj sen plia klarigo li fariĝas reĝo…

          – Tio montras, – observis sinjorino Benta, – kiel en la popola tradicio oni falsigas la rakontoj. Ŝajnas, ke ĝi estas nekompleta. Dum la transiro de unu rakontisto al alia, la rakontoj perdas pecon.

          – La ideo – diris Nazulino – ŝajnas al mi bela kaj originala – la ideo de la pinglo fiksita en la kapo de la junulino, kvankam ĝi estas absurda. Eĉ najlo ne povas eniri la kapojn de homoj, des malpli pinglon. Sed tion oni akceptas, ĉar en la rakontoj ne estas naturalismo; ĉio eblas. Tion, kion mi ne englutas, estas tio, pri la junulo kiu lasas sin trompi de la malbela maŭrino. Tio estas tro.

          – Malsaĝulo kiel li – aldonis Peĉjo – mi neniam vidis. Do li kredis ke la tuta malbelo de la maŭrino estis pro iom da suno? Grandega stultulo! Krome, li lasis ŝin ene de la foliaro. Kiel la suno sukcesas penetri en la foliaron?

          – Tiu ĉi rakonto estas plena je “popularaĵoj” – diris Emilja – sed almenaŭ ĝi havas la meriton de io nova: la pinglo enterigita en la kapo de la junulino, ŝia transformiĝo en kolombon kaj, plej interese, la kazo de la maŭra virino konfuza pro la reflekto de la junulino, kiun ŝi pensis esti sia propra bildo. Ĉio estas tre simple, sed oni akceptas. Mi atribuas ser poentojn.

          – Nur ĉar aperis la kolombeto! – ekkriis sinjorino Benta. – Rakontoj kun kolombetoj ĉiam ravis Emiljan.

          – Kaj mi pravas, – diris la ekspupo. – Nenio estas pli bela ol blanka kolombeto kun tiuj rondaj okuloj. Mia plej ŝatata birdo ĉiam estis la kolombo. Kaj kio pri vi, onklino Nastasja? Kiu estas via preferata birdo?

          Onklino Nastasja nenion diris pro honto. Ŝia plej ŝatata birdo ĉiam estis tre dika kokido, por rosti kun speciala saŭco.

 

9 – La duonpatrino

         Estis vidvo kun tri filinoj. Iun tagon li decidis reedziĝi – kaj li edziĝis kun tre malbona virino, kiu malamis la knabinojn. Ŝi igis ilin labori kiel veraj sklavinoj.

         En la fruktoĝardeno estis granda figarbo. Kiam la figa sezono alvenis, la duonpatrino ordonis la knabinojn, ke ili prizorgu la arbon por ke la birdoj beku neniun figon.

         La tri kompatindulinoj restadis sub la figarbo la tutan tagon kaj kriadis al la birdoj kiuj alproksimiĝadis:

         For, for, birdeto,

         Ne beku figeton.

         Jen nia peto…

         Tamen, kiam aperadis pikita figo, la duonpatrino batis la tri knabinojn.

         Iun tagon la viro faris longan vojaĝon kaj la duonpatrino profitis la okazon por ordoni ke la kompatindaj knabinoj estu entombigitaj vivantaj.  

        Kiam la viro revenis kaj demandis pri siaj filinoj, la perversulino respondis, ke ili malsaniĝis kaj mortis, malgraŭ ĉiuj rimedoj. La kompatinda patro fariĝis tre malgaja.

         Kaj okazis la jeno: en la loko, kie la knabinoj estis enterigitaj, kreskis gresejo, kiu estis farita el la haroj de la knabinoj. Kiam la vento blovis la herboj murmuris:

         For, for, birdeto,

         Ne beku figeton.

         Jen nia peto…

         Nigrulo, gardisto de la bestoj de la domo, ĉirkaŭpaŝante por falĉi herbon, aŭdis tiujn murmurojn kaj timis tuŝi la plantojn. Li iris por rakonti pri tio al la mastro.

         La viro ne kredis, kaj diris al li, ke li falĉu la herbojn, malgraŭ tio, ke ili murmuras ion. La nigrulo obeis. Sed kiam li levis la falĉilon, li denove aŭdis la misteran voĉojn, kiu diris:

         Falĉisto de mia paĉjo,

         mian haron vi ne tondu;

         panjo mia kombis min,

         duonpatrino enterigis min

         pro la figo de la arbo

         bekita de la birdaro.

         La nigrulo kuris por rakonti al la mastro pri la kazo, kun granda ektimo sur la vizaĝo. Kaj li tiom insistis, ke la viro tien iris. Kaj kiam la patro de la knabinoj aŭdis la ploradon de la enterigitaj filinoj, li petis ŝpaton kaj fosis, kaj porprenis ilin el la tero, vivantaj per miraklo de la Madono, kiu estis baptopatrino de la tri.

         Kiam ili alvenis hejmen, tre feliĉjaj, ili trovis la duonpatrinon mortanta. Puno el la ĉielo falis sur la perversulinon.

 

          – Nu – diris Emilja – ĉi rakonto estas multe pli akceptebla. Ĝi havas sian originalecon kaj ĉion klarigas. Ĉar okazis miraklo, estas espereble, ke la enterigitaj knabinoj ne mortis. Miraklojn, oni ne diskutas.

          – Kaj ankaŭ estas delikata detalo, – diris sinjorino Benta, – tiu pri la haroj de la knabinoj, kiuj ŝanĝiĝis je susuranta herbo ĉe la vento. Kaj aperas la figuro de la duonpatrino, kiu estas tre ofta en popolaj rakontoj. Ĉiuj duonpatrinoj devas esti malbona. La homoj ne akceptas la eblecon de bona duonpatrino.

          Ĉar ili ne ekzistas, – diris Nazulino. – La duonpatrinoj, kiujn mi konas, kiel tiuj de Kinota kaj Marikinja, certe ne enterigas vivantajn infanojn – sed ili ne estas bonaj.

          – Kaj kio pri la duonpatrino de Zeferineto? Ŝi batadis sur lia kapo per ligna kulero. – aldonis Peĉjo.

          Jes, – diris sinjorino Benta. – Eble malbona duonpatrino estas la regulo, kvankam ekzistas kelkaj bonegaj. Mi konas du kazojn de tre bonaj duonpatrinoj, kiuj traktas la infanojn kvazaŭ ili estus veraj patrinoj. Ĉio dependas de la homo, ne de la fakto esti patrino aŭ duonpatrino. Kelkaj patrinoj estas tiel perversaj kiel la plej malbonaj duonpatrinoj.

          – Sed la homoj interkonsentis pri tio, ke duonpatrinoj ne estas bonaj kaj do ili ne estas bonaj, – Emilja finis. – La malriĉa popolo tiom suferas, ke devas ion scii. Kaj pri duonpatrino, certe la homoj scias. Ili estas tiel perversaj kiel serpentoj – kvankam ekzistas kelkaj, kiuj degeneras kaj fariĝas bonaj. Bona duonpatrino ne estas duonpatrino. Por esti duonpatrino, ŝi devas esti terure perversa. Mi, se mi vidos unu ĉe ni, mi elpikos al ŝi la okulojn.

 

10 – Manuelo de la Lambastono

         Iam estis reĝo, kiu havis filon. Li naskiĝis tro granda kaj tro forta. En la aĝo de ok tagoj, li jam formanĝis tutan bovon. La reĝo, tre timigita, vokis siajn konsilistojn por doni al li opinion, ĉar laŭ tiu maniero, la knabo malaperigus ĉiujn bovojn de la regno. La konsilistoj opiniis, ke estas plej bone ellasi lin en la mondon. La reĝo konsentis. Li donis al sia filo lambastonon el fero, hakilon, grandan falĉilon kaj liberigis lin en la mondo.

         La princo foriris. Alveninte al bieno, li petis taskon kontraŭ mono. La farmisto akceptis lin kaj diris al li, ke li forfalĉu kampon da fiherboj. La junulo falĉis kun tia furiozo, ke la farmisto iĝis timema. Je la vespermanĝo, li ridis pri la manĝaĵo, kiun ili alportis al li. Li petis tutan bovon, kun dek kilogramoj da faruno. La bienulo amuziĝis kaj decidis fari eksperimenton, certa, ke li manĝos nur malgrandan pecon de la bovo kaj maksimume teleron kun faruno; sed kiam li vidis la tutan bovon malaperi en la stomako de la junulo, kaj ankaŭ la faruno, li nenion plu volis, se ne maldungi lin.

         La princo reiris al la palaco de la reĝo, kaj tie li pasigis iom da tempo. Fine la reĝo gratis la kapon kaj denove kunvokis la konsilistojn. “Kion mi povas fari kun ĉi knabo, kiu ĉiutage manĝas unu bovon?” La konsilistoj konsilis al la reĝo sendi lin por kapti ses leonojn en la arbaro, certaj ke la leonoj mortigos lin.

         La princo petis ĉaron tirata de ses bovoj – kaj sin direktis al la arbaro. Tie li pasigis ses tagojn. Ĉiutage li manĝis unu el la bovoj kaj kaptis unu leonon, kiun li malsovaĝigis kaj jungis al la ĉaro, je la loko de la la manĝita bovo. Post ses tagoj, li plenigis la ĉaron per granda kvanto da trunkoj kaj reiris al la urbo.

         La reĝo kaj la tuta popolo estis plenaj je miro pro la heroaĵo de Manuelo de la Lambastono, nomo laŭ kiu li estis konata. Neniu antaŭe vidis tiom da forto kaj kuraĝo. La reĝo gratis sian kapon. Fine, li ordonis al la princo, ke li eliru al la mondon kaj neniam plu aperu antaŭ li. La princo iris.

         Kaj li marŝis kaj marŝis. Kaj li renkontis viron kiu vadadis riveron sen malsekiĝi. Lia nomo estas Vadanto.

         – Bonan matenon, Manuelo de la Lambastono! – kriis la viro.

         – Vadanto, – diris la princo, – ĉu vi volas pasigi min al la alia bordo?

         Vadanto pasigis lin kaj ili iris kune. Tuj poste ili trovis viron kiu tranĉadis lianon. Lia nomo estis Seganto.

         – Bonan matenon, Manuelo de la Lambastono! – kriis la viro.

         – Seganto – diris la princo – ĉu vi volas vojaĝi kun mi?

         La viro akceptis kaj jen sekvis la tri.

         Ĉiutage unu el ili devis trovi manĝaĵon por la grupo. Iam, kiam Vaganto eliris por prizorgi tion, li trovis knabeton kun ruĝa kapuĉo, kiu petis de li fajron por sia pipo. Vadanto ne donis kaj la knabo batis sur lia kapo per la pipo, sed tiom forte, ke li falis surgrunden, kvazaŭ mortinta. Nur unu horon poste li rekonsciiĝis kaj iris al siaj kunuloj, por rakonti tion, kio okazis.

         – Vi tute ne valoras, – diris Seganto. – Morgaŭ mi iros por la manĝaĵo. – Kaj li iris.

         La knabeto kun la kapuĉo denove aperis kaj petis fajron por sia pipo. Seganto ne donis kaj ricevis alian baton per la pipo sur la kapo, kaj ankaŭ li falis surteren, senkonscia. Kiam li rekonsciiĝis kaj iris por serĉi siajn kunulojn, Manuelo de la Lambastono multe ridis.

         – Vi ambaŭ ne valoras. Morgaŭ mi iros por la manĝaĵo. – Kaj li iris.

         La bubo kun la kapuĉo aperis la trian fojon kaj petis fajron. Manuelo de la Lambastono respondis al lia peto per batado de sia grandega lambastono el fero. La knabo rezistis kaj batis lin sur la kapo per la pipo. Sekvis terura lukto, ĝis kiam frapo de la lambastono forprenis la kapuĉon de la kapo. Manuelo metis ĝin en sian poŝon.

         Manuelo de la Lambastono, donu al mi mian kapuĉon, – la knabo petis  per ploranta voĉo.

         – Mi, ne, mi, ne, – estis la respondo, kaj ili du iris laŭ la vojo, unu insistante pri sia kapuĉo kaj la alia neante. Fine Manuelo de la Lambastono diris: “Mi donos al vi la kapuĉon nur, se vi donos al mi la tri reĝidinojn, kiujn vi havas en malliberejo.”

         La infano, kiu estis la Diablo, respondis: “Tion mi ne rajtas, ĉar miaj ili ne estas.”

         Ili marŝis kaj marŝis. Je unu momento la knabo eniris en kaverno – kaj Manuelo de la Lambastono sekvis lin. Ili alvenis al profunda regno ene de la tero, kie laboradis multaj sklavoj. Estis la infero. La knabo daŭre petadis la kapuĉon, kaj Manuelo ne ĉesis peti la princinojn. Fine la Diablo perceptis ke li ne sukcesas venki tiun viron kaj donis al li la princinojn. “Nun donu mian kapuĉon!” Manuelo respondis: “Atendu! Unue vi devas konduki min eksteren.”

         La bubaĉo rezistis; Manuelo batis lin per la lambastono ĝis li rezignis kaj decidis kondukis eksteren, kun la tri princinoj antaŭe. Tuj kiam la tri reĝidinoj aperis ĉe la malfermo de la kaverno, la kunuloj de Manuelo, kiuj estis tie, kaptis ilin kaj malaperis kun ili.

         Kiam Manuelo trovis sin sur la vojo, li redonis al la infano la kapuĉon, sed li tre surpriziĝis, ĉar li ne vidis la knabinojn. Liaj kunuloj jam estis malproksime. Ili kuris por transdoni ilin al la reĝo kaj diris ke ili savis la princinojn kaj pro tio ili meritas ilin kiel edzinojn.

         La reĝo ĝojis revidi siajn filinojn, sed la knabinoj ekploris, dirante, ke ilia savanto estis alia viro.

         Tre malproksime, Manuelo de la Lambastono, sidanta ĉe la vojo, pensadis pri la vivo. Li konservis la naztukojn de la princinoj. Li prenis unu el ili kaj diris:

         – Flugu, flugu, kaj sidiĝu sur unu el iliaj genuoj. – La naztuko transformis sin en papagon, flugis kaj sidiĝis sur la genuo de unu el la princinoj.

         – Mi edziniĝos nur kun la posedanto de ĉi papago, – diris la junulino.

         Manuelo de la Lambastono prenis la aliajn poŝtukojn kaj diris: “Flugu kaj konduku min al la palaco de la reĝidinoj”, kaj la poŝtukoj flugis kaj kondukis lin al la palaco de la reĝidinoj.

         La tri princinoj tuj rekonis lin kiel la savanton, kaj Manuelo edziĝis kun la princino de la papago. La du mensogantoj, post ricevo de granda batado, estis forpelitaj el la regno. La aliaj princinoj edziniĝis kun du belaj princoj. Kaj la rakonto finiĝis.

 

         – Kion vi diras nun, Emilja? – demandis sinjorino Benta.

          – Ĉi rakonto estas interesa kaj originala, – respondis Emilja, – sed tre malbone aranĝita. Se mi havus ĉi tiujn elementojn mi verkus belegan historion.

          – Mi pensas la samon, – diris Nazulino. – Mi vidas multajn mankojn. Tiu Seganto, mi ne sciis tion, kion li faras, ĉar kiam li aperis li tranĉadis lianon kaj senion segis. Kaj la Vadanto, kiu havis la kapablon pri ne malsekiĝi, ne uzis ĉi tiun avantaĝon dum la historio.

          – Alia difekto. laŭ mi, – diris Peĉjo, – estas, ke la princo nomiĝas Manuelo de la Lambastono. Tre malrafinita por princo. Sen ia poezio. Alia rimarko, je unu semajno, manĝi tutan bovon ŝajnas al mi stulta.

          – Tion mi diras, – aldonis Emilja. – La popolo, kompatindulo, ne estas delikata, rafinita, sen arto. Ĝi estas kruda, rustika,

          Ĉi tiu libro estas nur pri la popularaj rakontoj de Brazilo, sed poste ni faros unu el rakontoj komponitaj de artistoj, la belaj, plenaj je poezio kaj ĉarmo – kiel tiu pri la Feliĉa Princo, de Oscar Wilde, legita de sinjorino Benta. Tio jes estas rakonto. Ĝi eĉ igas nin ĝojaj, ĝojaj, pro la kvanto da beleco!

Visitas: 836