Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

Ĉapitroj 21, 22, 23 kaj 24

 

21 – La vosto de la simio

          Iam estis simio, kiu decidis fariĝi negocisto.

         Ĝi pripensis, pripensis kaj iris al vojo, kiam ĝi vidis ke de malproksime venadis bovoĉaro. Li etendis la voston sur la vojo kaj atendis.

         Kiam la ĉaro alvenis, la kondukisto vidis la voston sur la vojo. Li haltis kaj diris:

         – Simio, forigu vian voston de sur la vojo, alie mi surpasos ĝin.”

         – Tion, mi ne faros! – respondis la simio. Kaj la ĉaro pasis kaj la rado detranĉis la voston de la simio.

         La besto faris teruran bruon.

         – Mi volas mian voston, mi volas mian voston – aŭ alie mi volas tranĉilon!

         Tio tiom turmentis la ĉariston, ke li prenis sian tranĉilon de la talio kaj diris:

         – Jen, diabla simio, sed ĉesu kriegi, ĉar vi kapturnigas min.

         La simio foriris, tre feliĉa pri la vivo, kun la akra tranĉilo en la mano. Kaj kantis: “Mi perdis la voston, sed gajnis tranĉilon! Ĉingli’, ĉingolo, mi nun iru al Angolo!”

         Ĝi sekvis laŭ la vojo. Iom poste, ĝi vidis nigrulon, kiu preparadis korbojn kaj tranĉadis la lianon per siaj dentoj.

         – Saluton amiko! – kriis la simio. – Mi kompatas vin, sincere! Sed kie oni jam vidis iun, kiu tranĉas lianon per la dentoj? Prenu ĉi tranĉilon.

         La nigrulo prenis la tranĉilon sed kiam li tranĉis la unuan lianon, la tranĉilo rompiĝis. La simio kriegis.

         – Mi volas mian tranĉilon, mi volas mian tranĉilon – aŭ alie mi volas korbon!

         La nigrulo, kapturnita pro la kriado, donis malnovan korbon al la diabla simio – kiu, tre feliĉa, foriris kantante: “Mi perdis la voston, sed gajnis tranĉilon; mi perdis la tranĉilon, sed gajnis korbon! Ĉingli’, ĉingolo, mi nun iru al Angolo!”

         Ĝi sekvis laŭ la vojo. Iom poste ĝi trovis virinon, kiu prenadis panojn el la forno kaj ilin kolektadis en sia etendata jupo.

         – Saluton, sinjo, – diris la simio, – kial vi metas viajn panojn en via jupo? Metu ilin en ĉi korbon.

         La virino akceptis la korbon, sed kiam ŝi komencis meti la panojn en ĝi, la korbo rompiĝis. La simio eĉ pli laŭte kriegis.

         – Mi volas mian korbon, mi volas mian korbon – aŭ alie donu al mi panon.

         Ĝi tiom kriis, ke la virino, konsternita, donis al ĝi panon. Kaj la simio saltis, kantante: “Mi perdis la voston, sed gajnis tranĉilon; mi perdis la tranĉilon, sed gajnis korbon! mi perdis la korbon, sed gajnis panon. Ĉingli’, ĉingolo, mi nun iras al Angolo!”

         Kaj li foriris, tre feliĉa pri sia vivo, manĝante sian panon.

 

          – Kien ĝi iris? – demandis Emilja. – Ĉu al Angolo?

          – Mi ne scias kien iris la simio! – respondis onklino Nastasja. – Al Angolo ne, kio estas tre malproksime. Ĝi iris al arbaro, kiu estas la Angolo de la simioj.

          – Mi esperis, ke la rakonto finiĝus pli bone, – diris Nazulino. – La lerteco de la simio por gajni aferojn estas bona, kvankam doni parton de la korpo kontraŭ tranĉilo ne ŝajnas al mi bona negoco. Sed la inventinto de la rakonto alvenis en la mezo kaj ne sciis kiel daŭrigi; do li haltis ĉe la pano.

          – Jes, jes, – konsentis Peĉjo. – Li povus igi al la simio akiri aferojn pli kaj pli valorajn, por montri, ke kun lerteco iu povas akiri ĉion, kion oni volas dum la vivo. Sed la kompatinda simio faris malbonan komercon. Li ĉiam perdis.

          – Stultulo! – ekkriis Emilja. – Doni la voston por ricevi tranĉilon, kiu rompiĝis, ŝajnas al mi la plej malbona interkonsento en la mondo. Poste ĝi interŝanĝis la tranĉilon kontraŭ malnova, putra korbo. Alia malbona interkonsento. Kaj fine ĝi interŝanĝis la korbon kontraŭ pano. Ĝi manĝis la panon kaj restis sen korbo, sen tranĉilo kaj sen vosto. Jen tio, kion oni nomas “simia komerco”. Kaj oni ankoraŭ opinias, ke simio estas lerta besto!

       – Ne, – diris sinjorino Benta. – En popolaj rakontoj, la plej ruzaj estas ne la simio, sed la vulpo kaj la testudo. La vulpo, tre ruza, ĉiam venkas. Ĝi fariĝis la simbolo de lerteco. Kiam ni volas emfazi la lertecon de politikisto, ni diras: Estas maljuna vulpo! Kaj la testudo, mi ne scias kial, estis ankaŭ fama pro tio, ke ĝi estas ruza. La kompatinda simio faras siajn lertaĵojn sed ne ĉiam venkas. Ĉi simio de onklino Nastasja, ekzemple. Jen, ĝi iris, tre feliĉa pri la vivo, manĝante la panon – sed li ne rimarkis, ke li ne havas voston.

          – Malsaĝulo! – kriis Emilja. – Kiam li grimpos arbon, ĝi vidos la eraron, kiun ĝi faris. Senvosta simio estas kripla simio. Ili faras mirindaĵojn de lerteco en la arbaro ĝuste pro la vosto. Stultulo!

 

22 – La Simio kaj la Kuniklo

         Simio kaj kuniklo interkonsentis: unu mortigu la papiliojn kaj la alia mortigu la serpentojn. Tui poste, la kuniklo dormis. La simio venis kaj tiris ĝiajn orelojn.

         – Kio okazas? – kriis la kuniklo, eksaltante.

         La simio ridis.

         – Ho, ho! Mi pensis, ke ili estas du papilioj…

         La kuniklo ne ŝatis la ŝercon kaj diris al si: “Atendu, mi venĝos.”

         Iom poste, la simio sidiĝis sur roko por manĝi bananon. La kuniklo venis de malantaŭe, kun bastono, kaj lept! – forte batis sur ĝia vosto.

         La simio kriegis kaj ĝemante saltis sur arbon.

         – Pardonu, kamarado, – diris la kuniklo de malsupre. – Mi vidis tiun torditan voston sur la roko kaj pensis, ke ĝi estas serpento.

         Ekde tiam la kuniklo, pro timo pri la simia venĝo, komencis vivi en truoj.

 

          – Bravo! – ekkriis Emilja. – Mi ŝatis la rakonton. Pli bona ol ĉiuj aliaj, kiujn rakontis onklino Nastasja. Kaj tre amuza. Vivu la kuniklo!

          – Kaj ankaŭ en ĉi rakonto la simio perdas, – rimarkis Nazulino. – La kuniklo, kiu estas malforta, montriĝis pli inteligenta.

          – Kial pli inteligenta? – demandis la knabo. – Ĝi montriĝis pli perversa, ĉar la simio nur tiris liajn orelojn kaj ĝi muelis la voston de la simio.

          – La inteligento de la kuniklo venis poste, – diris Nazulino, – kiam ĝi ekvivis en truo por eviti la venĝon de la simio.

          – Ĝuste, – rimarkis Emilja. – Malgraŭ ĝia reputacio kiel saĝa kaj lerta, kaj kiel la avo de la homo, la simio, almenaŭ en la rakontoj, ne ĉiam superas.

          – Vi devas legi, – diris sinjorino Benta, – la rakontoj pri simioj, kiujn Rudyard Kipling rakontas en la libro pri Maŭgli, la knabo edukita de lupoj – La libroj de Ĝangaloj. La aliaj bestoj malestimas tiujn simiojn, ĉar ili estas frivolaj, ne seriozaj, petolemaj. Ili estas perfektaj frenezuloj.

          – Do ili aspektas kiel homoj, – diris Emilja, kiu ne aprezis la homojn.

          – Simio estas stulta, – diris onklino Nastasja, – sed foje ĝi venkas – kiel tiu, kiu trompis la jaguaron.

          – Rakontu, rakontu, – petis la geknaboj. Kaj onklino Nastasja rakontis la historion de…

 

23 – La Simio kaj la fermentita trinkaĵo

          Simio iam volis fari fermentitan trinkaĵon, sed ĝi ne havis monon por aĉeti maizon…

         Nazulino interrompis ŝin:

         – Kio estas fermentita trinkaĵo?

         – Oni metas substancon en la maizo kaj atendas iom da tempo. Ĝi ŝanĝas la guston sed ne putras.

         La simio, kiu ne havis la monon por aĉeti maizon, elpensis planon. Ĝi iris al la domo de la koko, kie ĝi aĉetis kvanton da maizo por pagi en tia tago kaj en tia horo. Poste ĝi iris al la domo de la vulpo kaj aĉetis alian kvanton por pagi en tia tago kaj tia horo – tamen, duonhoron post la interkonsentita horo por pagi al la koko. Poste ĝi iris al la domo de la hundo kaj aĉetis alian kvanton da maizo por pagi duonhoron post la pagohoro de la vulpo. Kaj en la domo de la jaguaro, ĝi aĉetis alian kvanton da maizo por pagi duonhoron post la horo por pagi la hundon.

         Kaj tre feliĉa kun la kvar kvantoj da maizo, kiujn ĝi ricevis kredite, nia simieto iris hejmen por fari la fermentitan trinkaĵon, kiun ĝi konservis en poto. Poste ĝi starigis tre altan hurdon kaj kuŝiĝis supre, kun la kapo ligata per tuko, kvazaŭ ĝi havus dentodoloron.

         En la momento de la unua pago aperis la koko.

         – Kio okazas?, simio. Ĉu vi estas malsana?

         – Jes, mi sentas fortan dentodoloron, – respondis la simio. – Tamen vi devas trinki la fermentitan trinkaĵon, kiun mi preparis.

         La koko komencis trinki. Je tio aperis en la korto la vulpo, kiu venis por ricevi la pagon. La kresto de la koko fariĝis blanka pro timo.

         – Ne timu, kamarado, – diris la simio. – Kaŝiĝu tie en la angulo.

         La koko iris kaj kaŝis sin. Venis la vulpo. La simio, rakontis pri sia malsano kaj proponis al la vulpo la trinkaĵon.

         – Trinku, trinku, kamarado, ĝi estas bonega. La koko tre ŝatis.

         – Kio? – ekkriis la vulpo. – Ĉu la koko estis ĉi tie?

         – Jen ĝi! – diris la simio, kaj montris la angulon, kie sin kaŝis la kompatinda koko.

         La vulpo tien iris kaj manĝis la kokon. Ĉimomente la hundo montris sin en la korto.

         La vulpo tremis pro timo kaj kaŝis sin en angulo. La hundo eniris, tre afabla.

         – Nu, – diris la simio, – mi estas tiel malsana, ke mi ne povas

ellitiĝi. Sed iru kaj trinku, kamarado hundo. Ĝi estas tre bona. La vulpo trinkis kaj lekis la lipoj.

         – Kio? Ĉu la vulpo estis ĉi tie?

         – Ĝi ne nur estis, sed estas! – respondis la simio kaj montris la angulon, kie sin kaŝis la kompatinda vulpo.

         Kaj la hundo tien iris kaj manĝis la vulpon. Kaj jen aperis la jaguaro en la korto.

         Ĝi eksciis pri la malsano de la simio, kaj ankaŭ, post invito, trinkis la fermentaĵon.

         – Trinku, kamarado. La hundo diris, ke ĝi estas tre bongusta.

         – Kio? Ĉu la hundo estis ĉirkaŭe? – La simio palpebrumis, montris la angulon, kie kaŝis sin la kompatinda hundo, kaj la jaguaro tien iris kaj manĝis la hundon.

         – Nu, simio, – ĝi diris post la festeno. – Nun ni faru niajn kalkulojn. Mi volas ricevi mian monon.

         – Jen malbonaĵo! – ekkriis la simio. – Nu, do, la kamarado venas ĉi tien, trinkas la fermentaĵon, manĝas la hundon, kiu manĝis la vulpon, kiu manĝis la kokon, kaj ankoraŭ havas la kuraĝon postuli la monon por kvanto da maizo plena je kurkulio?

         La jaguaro, furioza, saltis por kapti la simion; sed ĝi saltis de la hurdo sur arbon kaj ridis pri la trompo.

         – Tiun trompon vi pagos al mi! – grumblis la jaguaro, kaj foriris remaĉante pri venĝo. Ĝi vokis la aliajn jaguarojn kaj decidis, ke ili zorgu pri la rivero, por ke la simio ne sukcesu trinki.

         La simio ne sciis tion, kion fari. Soifo venis, kaj soifo estas io, kion neniu besto povas elteni. Kion fari? Subite ĝi vidis poton kun mielo. Kaj havis ideon. Ĝi ŝmiris sin per mielo kaj ruliĝis sur amaso da sekaj folioj. Kaj transformis sin en la Folian Beston, kiun neniu alia besto konas.

         Kaj ĝi iris al la rivero, por trinki akvon.

         Ĝi trinkis, trinkis libere, ĝuste antaŭ la jaguaroj, kiuj rigardis ĝin kun sulkoj sur la frunto. Post kiam lia soifo estis bone estingita, ĝi forskuis la foliojn kaj per salto atingis arbobranĉon, kaj kriis al la desapontataj jaguaroj: “Hohoho! Hohoho!…”

          – Tiun trompon vi pagos al mi! – denove diris la jaguaro kaj klopodis por trovi alian manieron kapti la simion. Ĝi malfermis grandan truon, eniris en ĝi kaj kuŝis surdorse, kun la buŝo larĝe malfermata, kiel kaptilo; kaj petis al la aliajn kovri ĝin per sekaj folioj, por ke la simio ne suspektu.

         La simio venis. Sed kiam ĝi vidis tiujn nudajn dentojn inter la sekaj folioj, ĝi suspektis.

         – Grundo kun dentoj? Jen io, kion mi neniam vidis. Do, dentoj en grundo certe ŝatas manĝi ŝtonojn – kaj, zaz! ĝi ĵetis grandan ŝtonon en la buŝon de la jaguaro.

         La jaguaro sufokiĝis kaj mortis kaj la simio foriris, tre kontenta pri la vivo.

 

          – Nu, finfine aperis lerta simio! – ekkriis Nazulino.

          – Ĉi simio estas, kiel oni diras, pli ruza ol vulpo.

          – La rakonto devas esti malĝusta,-  diris Emilja. – Anstataŭ simio, devus esti vulpo. Nur vulpoj havas tiajn ideojn. Sed mi ŝatis ĝin. Ĝi estas tre bona. Dek poentojn.

          – Rimarku, – diris sinjorino Benta, – ke la plej multaj rakontoj ĉiam montras tion: la valoron de sagaceco. Ĉu estas la Eta Polekso, aŭ la vulpo, aŭ simio kiel ĉi tiu de la rakonto, la sagaculo ĉiam venkas. Bruta forto fine perdas – kaj jen unu grava leciono de la vivo.

          – Mi jam rimarkis tion, avinjo, – diris Peĉjo. – Ĉiuj rakontoj emfazas tion – la lukto inter inteligento kaj kruda forto. Inteligento ne havas fortan muskolon, sed ĝi havas spriton, kiu fine venkas la muskolon.

          – Kaj ni volas, ke tio okazu, – diris Emilja. – Se en iu rakonto la forto venkas la inteligenton, la aŭskultantoj eĉ kapablas bati la rakontiston.

          – Kaj la rakonto tute perdus sian amuzon, – diris Nazulino. – Kia amuza ekzistas, ekzemple, se la taŭro venkas la leporon? Absolute nenia. Sed kiam leporo venkas la taŭron, ni amuziĝas.

          – Pro tio mi ĉiam diras, ke sagaceco estas ĉio en la vivo, – kriis la pupo. – Se mi havus filon, mi donus al li nur unu konsilon: Estu sagaca, Emiljeto!

 

Noto: La komentoj pri ĉi rakonto vere ne tuŝas ĝian kernon: la simio estis sagaca en la momentoj kiam ĝi trompas la jaguaron, sed ĝi agis malhoneste kaj perverse rilate la aliajn rolulojn, kaj tio ne aperas en la opinioj de la roluloj de la bieneto. 

 

24 – La simio, la jaguaro kaj la cervo

         Iam jaguaro invitis cervon iri kune al la domo de kamarado. Ili iris. Ĉar estis rivereto survoje, la jaguaro trompis la cervon, dirante al li ne timi, ĉar ĝi estas malprofunda. La cervo eniris la rivereton kaj preskaŭ dronis.

         Ili sekvis laŭ la vojo. Vidante kelkajn bananujojn, la jaguaro proponis:

         – Cervo amiko, ni manĝu bananojn. Vi supreniru kaj prenu la verdajn, kiuj estas la plej bonaj, kaj ĵetu al mi la flavajn, kiuj estas senvaloraj.

         La cervo grimpis supren, ĵetis la flavajn al la jaguaro kaj konservis la verdajn, kiujn ĝi ne sukcesis mani. Ĝi malsupreniris kun malplena stomako, dum la jaguaro ruktis pro plezuro.

         Ili sekvis. Tuj poste ili trovis kelkajn laboristojn kiuj sarkadis la kultivatan teron.

         La jaguaro diris:

         – Kara cervo, tiu, kiu preterpasas tiujn virojn, devas diri: “La diablo vin kunportu!” Estas salutmaniero, kiu feliĉigas la homojn.

         La malsaĝulo iris kaj diris al la laboristoj: “La diablo kunportu vin!” sed la viroj, furiozaj, instigis la hundojn kaj la hundoj preskaŭ kaptis ĝin. Kiam la jaguaro preterpasis ilin, tio, kion ĝi diris, estis: “Dio helpu la laboristojn!” Kaj la viroj, tre kontentaj pri la frazo permesis ke ĝi kviete preterpasu.

         Kaj poste, la jaguaro vidis etan koralan serpenton.

         – Rigardu, amiko cervo, kia bela ruĝa kolĉeno. Prenu ĝin por meti ĉirkaŭ la kolon de via filino.

         Tuj kiam la cervo iris por preni ĝin, la serpento atakis ĝin, kaj preskaŭ ĝin trafis.

         Fine ili alvenis al la domo de la kamarado. Estis preskaŭ nokto, do post babilado ili sin preparis por dormi. La cervo pendigis hamakon en angulo kaj tuj ekdormis. La jaguaro do, piedpinte iris al la korto, formanĝis ŝafon kaj alportis poton kun sango, kiun ĝi verŝis sur la cervo. Poste ĝi kuŝiĝis kaj trankvile dormis.

         Matene la kamarado iris al la korto kaj konstatis, ke iu manĝis ŝafon. Li tuj suspektis la jaguaron.

         – Ĉu vi suspektas tion, ke mi manĝis vian ŝafon, kamarado? Kia ideo! Rigardu, kiel mi ne havas la plej etan signon de sango. Eble estis la cervo…       La kamarado rigardis la cervon kaj vidis ĝin kovrita de sango.

         -Ho, vi, ŝtelisto! – kaj batis ĝin ĝismorte.

         La jaguaro adiaŭis sian kamaradon kaj foriris, tre kontenta.

         Kelkajn tagojn poste ĝi invitis la simion al alia vizito al sia amiko. La

simio akceptis. Ili iris. Ĉe la rivereto, la jaguaro venis kun la sama rakonto:

         – Ne timu, simio. La akvo estas malprofunda.

         Sed la simio, kiu aŭdis la historion de la cervo, ne eniris en la akvo.

         – Tute ne! – ĝi diris. – Vi unue transiru, do mi povas scii ĉu la akvo estas vere malprofunda kiel vi diras – kaj la jaguaro ne havis alian elekton ol iri antaŭe.

         Kaj ĉe la bananujoj, la simio grimpis supren, manĝis ĉiujn flavajn kaj ĵetis al la jaguaro nur la verdajn. Furioza pro la trompo, la jaguaro ekpensis: “Ho, diableto! Mi ankoraŭ metos la ungojn sur vin!”

         Kiam ili alvenis al la kampo de la laboristoj la jaguaro avertis:

         – Aŭskultu, simio. Jen la saluto, kion tiuj viroj ŝatas: “La diablo kunportu vin!” – sed kiam ĝi preterpasis ilin la simio diris ion alian: “Dio helpu tiujn, kiuj laboras!” – kaj la viroj permesis ke ĝi pasu.

         Kiam ili trovis la serpenton kaj la jaguaro diris, ke ĝi estas bonega kolĉeno por la edzino de la simio, la simio respondis:

         – Ĝi aspektas multe pli bone kiel braceleto por filino de Jaguaro! – kaj ĝi ne metis la manon sur la serpenton.

         Fine ili alvenis al la domo de la kamarado. Post babilado ili enlitiĝis. La simio, saĝe, alte pendigis sian hamakon; ĝi kuŝiĝis kaj ŝajnigis dormon. La jaguaro iris al la korto, manĝis alian ŝafon kaj venis kun la sangopoto por verŝi sur la simio. Sed ĉi tiu sukcesis per la piedo ŝoti la poton, tiel ke la sango falis sur la jaguaro.

         Matene la kamarado iris al la korto kaj rimarkis, ke alia ŝafo mankas.

         – Kia stranga afero! Kiam ajn la jaguaro venas ĉi tien, ŝafo malaperas…

         Kaj li revenis hejmen, furioza. Li trovis la jaguaron ronkanta, ŝajnigante dormon, sed de la supro de sia hamako la simio diris:

         – Rimarku, kiom da sango.

         – Ĉi-foje vi pagas al mi! – kriis la kamarado. Kaj li prenis la ĉaspafilon kaj bum! – mortigis la jaguaron.

 

          – En popolaj rakontoj, – diris sinjorino Benta, – la rolo de la jaguaro ĉiam estas katastrofa. Ĝi personigas forton, perfidon, kruelecon. La rakontantoj venĝas sin kontraŭ ĝi kaj ĝi ĉiam perdas.

          – Kompreneble, – diris Emilja. – Ne estus amuze, se la jaguaro finfine venkus. Ĝi estas brutala, malbona, kruela; pro tio, ĝi devas esti punita – almenaŭ en la rakontoj.

          – Kaj kio pri la kompatinda cervo? – memoris Nazulino. – Mi jam aŭdis plurajn rakontojn pri cervoj kaj mi eĉ kompatas ilin. Tute stultaj. Ekzistas neniu rakonto en kiu la plej eta inteligento estas atribuata al cervoj. Ili ĉiam estas vorataj.

          – Cervoj, ŝafoj kaj kelkaj aliaj bestoj estas nur viando sur kvar piedoj, – diris Peĉjo.

         – Inteligento ne ekzistas en iliaj kapetoj, eĉ ne por trompi la jaguaron, kiu estas la plej stulta el bestoj. Mi eĉ ridas, kiam mi aŭdas iun ŝafon bleki: Be! Kiaj stultaj bestoj! Ili nur taŭgas por doni lanon kaj kotletojn.

          – Tio, ne, – protestis Emilja. – Kiam la homoj volas simbolon de dolĉeco, kiun ili memoras? La ŝafidetojn. Sankta Johano tenas unu en la brako.

          – Nu, Sankta Johano estis sanktulo, li estis malsama ol aliaj homoj. Kiam li estis en la dezerto, li manĝadis nur akridojn, kaj tion neniu manĝas. Mi ĵuras, ke li ne manĝis la ŝafideton ĉe lia brako. Sed la tuta homaro, pli bone ne priparoli! Ili laŭdas la ŝafidetojn, jes, gesinjoroj. “Kiel belaj! Kiel ĉarmaj!” – sed ili tranĉas iliajn gorĝojn kaj formanĝas ilin.

          – Huhuhu! – ekkriis onklino Nastasja. – Por kio utilas ŝafo se ne por fariĝi manĝaĵo? Dio faris la bestojn, ĉiu por unu celo. La destino de la ŝafo estas la kaserolo.

          Emilja furioziĝis.

          – Oni bone rimarkas, ke vi estas nigra kaj kun grandaj lipoj! Vi ne havas la plej etan filozofion, vi, diablino. Destino estas via nazo, sciu tion? Ĉiu vivulo havas la saman rajton je vivo, kaj por mi mortigi ŝafideton estas eĉ pli granda krimo ol mortigi homon. Perversulino!…

          – Emilja, Emilja, – riproĉis sinjorino Benta.

          La pupo elŝovis la langon.

Visitas: 420