ardeoj kaj vulturoj… 10

10. La leteroj

    Kampo-do-Mejo, kotopo, kotopo.

Panjo, aŭ
Onklino, aŭ
Karaj gepatroj:

Saluton.

Unue, mi deziras al vi sanon kaj feliĉon.
Due, mi petas ke vi sendu al mi, kiel donacon:
kombilon;
dentobroson;
dentopaston;
tualetsapon, se eble, Eŭkalol’;
ŝuojn;
sveteron;
bankalsonon;
skatolojn kun dolĉa densigita lakto;
skatolojn kun sukeraĵo;
kaj tio kaj tio
kaj tio kaj tio.
Nia tuta leteraro estis, sen ia ajn ŝanĝo, egala. La saman enkondukon, Saluton, unue, kotopo, kaj la sekvantan liston de donacoj. Ĉi tie, okazis variaĵoj. La malŝparemuloj senhalte plilongigis la serpenton, antaŭĝuante la feston, tiamaniere donante plezuron kaj al gusto kaj al korpo per la simpla skribado de la vortoj. Aliuloj, pli humilaj, kontentiĝis per tio strikte necesa.
Ni skribadis la leterojn en instruĉambro. Unue, sur skiza papero. Ŝajnas al mi ke ni restadis tutan semajnon ĉe la leteroj. Ili kontrolis la kaligrafion, la teksto estis kritikata. Ni reiris al la pupitro kaj ĉion refaris sur alia papero. Ĉu iam iu diris ke plendo estis malpermesata? Aŭ, kontraŭe, ĉu la unuanima kaj malkuraĝa silento apartenis al tiu grupo de agoj de malfortuloj, izolitaj per la povoforto? Kiu aŭdacus ribeli kontraŭ tiu tirana Olimpo, ni sendefendaj, ni malsataj, ni debilaj pro manko de vitaminoj, ni tuŝataj de malvarmo kaj, precipe, tratrempitaj kaj impregnataj de la plej mortiga timo. Ne ekzistus Prometeo kapabla helpi tiun melankolian bandon de pilgrimantaj viktimoj.
En koncentrejoj de nazioj, rusoj, angloj, kaj ceteroj, certe same okazis kaj eĉ pli terure. Sed tiu idaro de la propeka kapro ankoraŭ ne atingis, en sia plejmulto, la puberecon. Ni pagadis la pekon vivi.
Hodiaŭ mi ne havas nocion pri mia tiutempa sufero. Mi klopodas por taksi ĝin pere de eroj de memoraĵoj, mi volas kompreni melankoliajn travivaĵojn, dolorigaj revivaĵojn. Malgraŭ tio, nek al mi mem, nek al iu ajn, mi havigas la rajton pardoni.
Mi deturniĝis de la ĉapitra celo. Mi paroladis pri la leteraj temoj. Saluton, mi volas ke vi sendu, la listo, kaj bela kaj agrabla fermo, kie, ĉiu el ni, Pangloso, bastardo de la manfrapilo, ripetadis, sen ia konvinkiĝo, ke ni loĝis en mondo plej eble bona.
Aprobita la skizon, ni ricevis mirindan blankan paperon, blankan kaj blankan, kiel lakto, kiel lilio, nenio ekzistis pli pura en la tuta universo. Supre, desegnaĵo montris la konstruaĵon kaj, per literoj faritaj de feino aŭ anĝelo: Instituto pri Profesioj kaj Agrikulturo Sankta Jozefo. Kaj nun la timema kaligrafio surglitis surpapere, transformante la leteron en vivantan organismon, en mesaĝon al malproksimaĵo, en kamuflatan peton pri helpo, kaj ĉiu deziris, donante la leteron por la sendado, ke la vera mesaĝo estu komprenata, ke la parencaro malfidu, ke ili deduktu tion, kio ne estis skribata, ke ili ion divenu!

    Kiom da tiuj leteroj estis sendataj? Mi ne kapablas scii. Panjo, avinjo aŭ la plej aĝa fratino, eble memoris. Ili ne plu vivas. La aliaj fratinoj estis junaj tiutempe kaj ekbataladis kontraŭ la giganto de la granda urbo, probable ili ne atentis tion. Tiun observadon, mi faras ĉar al mi ŝajnas ke la leteroj, aŭ preskaŭ ĉiuj, estis ŝiritaj kaj forĵetataj. Tio estis, ververe, ekzercaro de instruĉambro, trejnado de kaligrafio, plezurigaj iluzioj, donacitaj de la posedantoj de niaj nebezonataj, senutilaj, neatentataj vivetoj.
Iam, la inspektoro eniris la instruĉambron kaj diris ke la antaŭaj leteroj havas tro da petoj. Oni pensos ke ni nenion havas. Sekve, la petoj devus limiĝi je luksaĵoj, ekzemple, tenispilkoj kaj ludiloj.
Post tio, la listoj mallongiĝis, la serpentoj timeme kuntiriĝis, ne plu la eblo senti plezuron nur imagatajn, ne plu la eblo feliĉiĝis skribante vortojn, listigante sugestojn de komfortaĵo, tiuj etaj fantaziaĵoj plenaj je ravo.
Pli grave ankoraŭ, estis por la lernantoj kiuj ne havas iun, al kiu skribi. Aŭ ĉar ili estis filoj de neniu aŭ cerbe malfruiĝintaj aŭ musetoj de konfuza idaro, kies patrinoj tra l’ mondo vagabondadis, priflarante groŝojn kaj putran manĝaĵon. La instruistino postuli al unu el tiuj, ke li skribu leteron, ŝajne ŝi diris ke li imagu parencon por ĝin ricevi. Mi ne scias el kie venas tiu konvinko, sed mi certas ke li ne kuraĝis skribi “paĉjo” aŭ “panjo”. Tio signifus tro voli en lia verma revo. Tre probable li inventis onklon, pli maljunan kuzon, nenividatan baptopatron. Ne paĉjo. Ne panjo.
La vortetoj de tiu letero certe estis humilaj kaj magraj, egale al tiu, kiu vivigadis ilin. Senŝuaj vortetoj, fenditaj la lipoj kaj la okuloj plenaj je okulmuko. Batitaj, senkoloraj, ili fine iĝus tuberkulozaj vortetoj, singultantaj, vomantaj de sangaj kataroj. Kaj la mesaĝo finus same kial ĝia skribanto, polvo meze de polvo, ĝi neniam atingus iun landon, neniam meritus senatentan legadon, neniam havus la brilan destinon plenigi je larmoj distancan koron.
Kiom da honto devus senti Javeo, tiu kiu skribas per fajraj literoj, kiom da honto por li, se li proponus al si la taskon legi tiujn leteretojn al neniu.
Mi ne havigas al li la rajton pardonpeti.

Ni ankaŭ ricevadis leterojn.
Abrahim certe estis ja afrikana princo. Eĉ sciante ke li estis la unua en la alfabeta ordo, mi miradis ke oni ĉiam kriadis lian nomon. Li prenadis la leteron kaj plenlume stariĝis meze de pezaj kaj silentemaj birdoj, kvazaŭ idiotaj vulturoj kiuj aŭdadis de liaj lipoj predikon pli emociigan ol la vortoj de la monaĥo de Asizo. Li, plenfeliĉe legadis kaj relegadis ĝis kiam la aŭdantaro, sata kaj duonagonianta, dissolviĝis.
Mi ŝatus koni la diinon kiu koncipis tiun princon. Li estis bela kiel statuo, li aperas bela kiel statuo ene de mi. Vere ke li estis la unua en la vico de la kontraŭvermaĵoj sed, tutcerte, la alta prezo valoris la penon. Iu, de malproksime, akompanadis lin. Mi ne scias kial li estis ĵetata tie en la internulejo. Tio ne interesas. Ĉu interesas? Grave estas scii ke iu sekvadis lin de malproksime, konsolis lin, enmetante lumon en la malhela kaverno de mizero kiu enprizonigis lin.
Mi kaj Geraldo ankaŭ ricevis leteron. Mi memoras pri unu, li legis kaj diris ke estis du malbonaj novaĵoj: mortis lia baptopatro Antero kaj nia onklo Doke. Pri tiu baptopatro Antero, mi nur sciis ke li posedis mirindan bienon, kie Geraldo ĝuis feriojn. Tie, oni manĝis polenton kaj trinkis lakton. Kaj pri tiu onklo Doke, frato de mia avino, mi nur kapablas skribi ke li memorigas min pri gombo. Ĉu li ŝatis gombon? Ĉu li bavis kiel kuirita gombo? Kiel scii? Tiumomente, la du mortoj nenion signifis al mi. Viro nekonata kaj onklo kiu, post lia akcepto de Protestantismo, li kaŭris en kuireja angulo kaj, himnaro enmane, inventadis melodiojn por nekonataj himnoj. Sed jen tio estas detalo kiun mi aŭdis pli malfrue, de onklino Natalja.
Tio, kio ĉirkaŭvolvas min, kiam mi rememoras leterojn, estas speco de ŝvebanta portreto de mia fratino Maria de la Gloro. Mi ne scias ĉu estas ŝi, kiu kutime skribis, mi ne scias ĉu estas ŝi, kiu skribis la leteron pri la du mortoj. Ŝia bildo subite ekaperis, ridetante kaj malĝoja, kaj mi sentadis nekonatan varmecon kaj aŭdadis antikvajn kanzonojn, kiujn ni kantadis en la surdo-muta strato en Manjuasuo, kaj okazis tiel, kiel se mia gardanĝelo foriras de ĉe mi kaj lasas ŝin zorgante pri miaj emocioj.
Mi saŭdadis.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 127