ardeoj kaj vulturoj… 14

14. Sirenoj, kamionoj, la mateno estas pli longa ol mia antaŭa supozo

    Revivigla estas la percepto pri tio, ke miaj perditaj ĝojoj ampleksas pli ol unu ĉapitro. Ĉar, tio, kio sekvos la rememorojn pri ludoj, pli ŝajnas koŝmaraj noktoj.
Pri tiu tempo, kelkaj el miaj elvokaĵoj estas tiel lumigitaj, tiel varmaj, tiel ravaj, ke mi pensas, sen troigi, ke ili estas sufiĉaj por la tuta vivo. Eble, por ordinara infano, ili nenion signifus. Sed por ni, perforte transformitaj en etajn Diogenojn, sen ujo por trinki akvon, kun putra matraco kiel barelo, por ni, iom da argilo sufiĉadis. Stangeto. Grundo. Medaloj estus ŝtelitaj kaj envice pendigitaj en fibolo. Vitraj globetoj finiĝus por plenigi ŝvelitajn saketojn de la mirokululoj. Papero por kajtoj kaj pilko estis misteraĵoj kiuj apartenis al la pliaĝuloj, pro nekonata natura ordo de la mondo. Mi ne memoras pri iu ajn konsidero, ĉu mi, jes aŭ ne, havus rajton al tiuj mirindaĵoj. Tiel devus okazi, kaj jen la afero.
Ni, la etuloj, forgesiĝis ene de ni mem, surgrunde desegnante. Iom post iom, aperadis primitivaj paneloj, ho! facile estas kompreni la prahistoria arto. Nenia religiaĵo, nenia tabuo, nenia magio. Ni desegnadis, ĉar en ia hazarda momento, ni eltrovis ke eblas desegni. La nuran vorton, kiu mi akceptas por tiu situacio, estas Identeco. Iel ajn, ĉiu el tiuj manifestiĝoj indikadis objekton al kiuj ni rilatis, emocie aŭ intelekte, konscie aŭ nekonscie. Ĉu iu sukcesus eltrovi la celon de tiuj artaĵoj?
Oni parolas pri pragmata funkcio de la arto, naturalisma funkcio, socia funkcio… Mi pensas pri la enloĝantoj de Altamiro, frotante kolorajn polvetojn sur la muroj de la kaverno. Kaj nun, se mi rigardas de tiu flanko de mia muro, tiun silentan kaj distriĝeman bandon de desegnantaj infanoj, ŝajnas ke mi estas antaŭ la naskiĝo de iu spontanea kaj ludeca, kies intencoj, svagaj kaj nekonataj, eskapas al konscia celo.
Ni desegnadis sirenojn kaj aŭtojn. Pli sirenoj, ol aŭtoj. Unue, ni glatigis la sablon, ni forprenis la gruzetojn, ni formetis la rubaĵon. Poste, la fingro rapide kuradis sursable kaj jen amaso da sirenoj. Sen scenejoj, sen proporcio inter la bildoj. Ĉiu el tiuj desegnaĵoj sufiĉis al si mem, ne estis rilato al la aliaj kaj, se okazis ke la vosto de iu sireno minacis la vizaĝon de alia, ni simple daŭrigis, la rezulto estis surmetiĝo de bildoj. Nenio interesis krom la desegnata desegnaĵo dum la desegnado. Finite la bildo, la ankcio por nova kreado forlasadis la ĵusnaskitan idon kaj komencadis novan kreitaĵon.
Tamen, nia talento estis nia ceramikaĵo. Ni ja faradis argilfiguretojn. Bovojn, ĉevalojn, mi memoras pri hundo, mi memoras ke unu el la amikoj faris hundon sidiĝantan sur malantaŭaj kruroj. La kanguruoj havis en lo poŝo la etetajn vizaĝetojn de kanguruidoj. La rostroj de la elefantoj aŭ estis surkape aŭ pendis. Kaj anasoj, ĉiuj kun siaj malfermitaj flugiloj. Anasoj, kerkeduloj, anseroj, cignoj, unu nura birdo reprezentis la tutan familion.
Post la modlado de la statuetoj, la argilo rapide fendiĝis. Fingro kun salivo glatigis ilin kaj tuj la fingroj kaj la lipoj iĝis brunaj, pro la argila koloro. Poste, la figuroj restis subsune, por malmoliĝi. Mi ne memoras pri ludado per ili. Mi memoras ke ni faris ilin kaj tuj ilin forgesis.
Sed niaj veturiletoj trasformadis ĉion en infaneca kaj senutila afero. Ni pasigadis horojn kaj horojn zorgeme modlante aŭtojn, busojn kaj kamionojn.
Post kelka sperto, ni rafiniĝis. Mi ne memoras pri iu ajn originalan ideon venintan de mi. Mi ĉiam imitadis, mia timideco tute malpermesis al mi la individuan impulson. La unua originalaĵo estis la radoj kun ligneta akso. Ni preparadis la aŭteton, la radojn kaj kunigis ilin al la aŭto, pere de la ligneto, fiksante ĉion al la ĉasio per argileto. Post la sekado, eblis movi la veturilon. Ŝajnas ke estas Valdemaro, tiu kiu faris kavan aŭtobuson kaj metis surfenestre vitrajn rompitaĵojn. Kaj tuj aperis kvanton da kavaj aŭtobusoj kun koloraj vitraĵetoj. Genia surprizo okazis kiam Hermeso faris kavan la antaŭaĵon de veturilo, metante vicon da stangetoj, kiu imitis la kradon de radiatoro. La tasko estis longedaŭra kaj postulis precizecon. Sed la rezulto plenigis tutan semajnon je ĉarmo.
Ne pli ol du rememorojn mi havas pri tiuj ĝojaj horoj. La fajrodonaj ŝtonetoj kaj la rojo.
Tute neatendite, la etularo serĉis fajroŝtonetojn por froti unu sur la alia, dumnokte. La fajrero, rapida kaj malforta, havis la saman valoron kiel oran moneron. Sed la bruo estis ja ĝeniga. Ĉar la manio kontaĝis, antaŭ la dormo okazis senfinan marteladon, ie kaj ie, sonoraj lampiroj, lumaj klaketoj, lumaĵetoj efemeraj kaj bruaj. Ĉiu plezuriĝis antaŭ sia propra ago, anksie atendante ke, por ia feliĉa hazardo, la frotado produktus la plej fortan sparkon. Blekego, mi ne scias de kiu, silentigis tiun ŝtonan bufaron. La postan vesperon, la bufoj denove faros sian luman konĉerton, ĝis la momento kiam la blekego denove silentigus la ŝtonetojn. Ni dormis meze de odoro, kiun mi obstine klasifikis kiel la sulfuran odoron de la diablo.
Kaj kio, pri la rojo? Ĉu estas dimanĉe?, ĉu estas suno?, ĉu Antono estas komplezema? Do, ni promenos ĝis la rojo. Kiel malplaĉi tiun viron? Li envicigis nin, halt’!, marŝ’!, antaŭen!, kaj jen la lernantaro survoje al la rojo. Ekstere de la lernejo mi sentis min absolute perdita. Estis imensa mondo, dometoj tie kaj tie, veprejoj, distantaj montoj. La sekeca grundo viviĝadis, ni ŝotadis la teron, polvo leviĝis kaj la granduloj, malantaŭ ni, riproĉadis.
En survoja kurbiĝo, giganta panelo, mirinda desegnaĵo montrante viron trinkantan tason da kafo. Balotu por Brigadgeneralo, ĉiuj laŭtlegis. Kia viro?, kia talentulo?, kia reĝo estas tiu?, kiu sukcesas fari tiom grandan portreton kaj fiksi ĝin ĉe la rando de la vojo!
La rojo estis eta, malprofunda kaj streta. Ĝi finiĝis en speco de naĝejo, funda kaj larĝa. En la malprofundaĵo, la etuloj. En la alia parto, la inspektoro kaj la granduloj. Ni, nudaj, ili, kun bankalsonoj.
Ni ĉiuj estis trafitaj de granda ĝojo. Krioj, ridadoj, plonĝadoj, saltoj. Iam, ni kunportis ŝtofan pilkon kaj ĝi, zurprizige, ne mergiĝis. Ni ludis dum longa tempo sed subite ĝi malaperis. Vane ni aflikte serĉadis. Jarojn kaj jarojn poste venis al mia kapo ke, certe, la akvo iom post iom eniris en ĝi, ĝis kiam ĝi tro peziĝis kaj iris al fundo.
Iu rememoro rilate la rojon tre impresis min. Je la sama intenseco, mi nur memoras pri du aliaj faktoj: la nokto en domo de Fraŭlino Leka kaj la strangega epizodo de mi nomata “la okazaĵo”. La detaloj pri la rojo ŝajnas pli fortaj ol ĉiuj aliaj, mistera ardeo, tro klara, sed konfuza. Eble tio okazis plurfoje. Sed meze de tiom da nebulo, mia memoro tenas nur unu scenon.
Antono alvokis min kaj demandis ĉu mi volas plonĝi kun li. Mi neniam timis akvon. Li kaŭriĝis kaj diris ke mi alkroĉiĝu sur lia dorso. Mi devus brakumi lian bruston; se mi brakumus ĉirkaŭ la kolo, li ne sukcesus spiri. Mi firme algluiĝis, kvazaŭ ideto de koalo. Li estis enorma, ŝajnis statuo. Li diris ke mi longe enspiru. Ĉu preta? Eksplodo kaj jen mi volvita per malvarma universo. Strangaj bruoj, ĉu eble estas tio la kanto de Iara?, la sireno de la brazilaj indianoj, kiu vivas en riveroj! Mi malrapide elspiradis, ĉio estis konfuza kaj eksterordinara. Mi premis la brakojn, li garantiis trankvilecon kaj mi sciis ke mi ne devus liberiĝi. Fine, la bruoj malaperis, tiuj zumadoj kaj melodioj el alia mondo. Li naĝante kunportis min al la alia bordo. Mi estis ravita iksodeto kaj, pli forte ol la sensaco pri tio, ke mi transpasis la profundan naĝejon, mi sentis grandan plezuron pro brakumi lin, algluiĝante mian korpon al lia dorso, la sekso premita kaj sentante liajn durajn kaj malsekajn karnojn.
Nebezonate ke sinjoro Freud klarigu.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 136