ardeoj kaj vulturoj… 22

22. La pisuloj

    Ĉu eble ili ne mokis pro tio, ke tiu spektaklo estis tro ordinara?
Ĉiumatene, pliaĝa lernanto estis elektata por flari la pisulojn. Li iris al la vico de la malgranduloj, per manodorso tuŝadis la altan parton de la femuroj kaj apartigis tiun, kiu estis malseka. Se li dubus, li alproksimigadis nazon kaj flaris. Iom post iom formiĝis grupeto da pisuloj. Manfrapilo. Laŭ la humoro de Antono, la glatan. Laŭe, la truplenan. En iu tago, du batojn patrinecajn, la ligna kulero frapante malforte kaj indulgece. En alia tago, ekzekutistan violenton. Se la viktimo timeme maletendus la brakon, la fingroj klakadis. Kaj por ĉiu maletendo de la mano, frapo pli furioza kaj senkompata. La manoj bluiĝadis.
Se iu estis konsiderata kiel persista pisulo, post sinsekvaj apartigoj pro la malseka uniformo, tiu devus pasi al la pisula dormejo. Tio estis rekonstituo de iu infera cirklo, kun turmentoj elektataj, sed ne variaj.
La matracoj, delonge ne plu estis matracoj. En ilia centro, jam sen remburaĵo, estis enorma truo de putra ŝtofo kaj el tie eskapadis mucidaj kaj fetoraj pajloj. Kripoj por la idoj de la homo. Duraj kripoj. Sube, la litaj dratoj; la kompatinduloj klopodis por dormi sur la matraca rando sed fine iradis sur la truon.
Kaj kio, pri la odoro? Antaŭ ol ni eniris en nia dormejo, ni preterpasis ĉe ilia pordo. En tiu tempo, mi nenion scis pri tio, kion signigas alkutimiĝi. Pro tio, mi ne kredas je infero. Ĉiuj jam imagataj turmentoj, ekde la puno de Sizifo ĝis la danteskaj cirkloj kaj la kvar seneliraj muroj de Sartre, je la dua tago malpli doloros, je la tria, ankoraŭ malplie, kaj tuj tuj ili nenio alia estos, se ne rutinaĵo. Escepte se, post la hodiaŭa turmento, la sufero forviŝiĝus el la memoro. Tiamaniere, jes, en la posta tago estos horora novaĵo. La nocio pri tio, ke ĉio ripetiĝus poreterne estus la nura turmento por tiuj viktimoj. Mi senpage donacas tiun ideon al la fervoraj teologoj.
Ni forlasu la inferon de la teologoj kaj reiru al la infero de la Reĝa Katarto, la papo de la putraĵo-voruloj. Unufoje mi vidis la turmenton kaj ĉiuj priparoladis ilin. Tamen, se mi volas esti honesta, mi devas diri ke mi ne scias kiom ofte tio okazadis.
Antaŭ ol dormi, ili ricevis la punon. La imagpovo ne tro lertis. Eĉ ne bezonis. La plej grava pisulo staris. Ĉirkaŭ li, la aliaj devis resti kapomalsupren, apogante la piedojn sur tiu de la centro. Tio faris malregulan konuson. Tiel ili devis resti, en ekvilibro, dum ia determinata tempo.
Variaĵo estis fari la inverson. Tiu de la centro, kapomalsupren, kaj la aliaj tenante lin.
La dormemo ŝanceladis ilin kaj, tremante unu, la tuta piramido brue falegis. La Babelturo etendiĝis surplanke, neniam ili atingus la ĉielan regnon. Tamen, ĉiuj paroladis la saman lingvon, la mutan lingvon de la teruro.
Ĝuste pro tio, pro la matraco, pro le fetoro kaj pro la piramido, neniu ŝatis degradiĝi al pisulo. La matena kontrolo estis tortura.
Mi urinis enlite, vere ke ne ofte, ĝis dek jaraĝa. Eble pro distro, ni dormadis sen antaŭa pisado kaj dum la nokto ni vekiĝadis, ni kuradis al necesejo, tiu tre stranga necesejo, malgranda, humida, malluma, sed sufiĉa. Ni urinadis kaj la urino varme sterniĝadis sub la korpo. Tuj ni vekiĝadis por eltrovi ke estis sonĝo, tiu necesejo estis amara mensogo.
Du aferoj permesis al mi ne fali en la dormejon de la hororoj. Unue, mia veziko eksplodadis tuj post la dormo, antaŭ frumateno. Ĝis la matena kontrolo, mi estis seka, aŭ preskaŭ. Due, tiu ĝenerala protektado, kiu gardadis min ene de rezistema fortreso. Mi memoras pri kelkaj fojoj, kiam mia vesto estis ankoraŭ iomete humida kaj la flaristo haltis, rapide, kaj daŭrigis. Kial devas denove esti Moseo? Eble jes, eble ne. Se li preteriradis, sen inkludi min en la grupo por la manfrapilo, ĉiam, granda sensaco pri senŝarĝiĝo malvarmigis min.
Miaj amikoj adoptis strangan rimedon. Iam mi eksperimentis sed, dumnokte, mi vekiĝis, iris al la necesejo kaj ne  bezonis fini la timigan provon (tio certe okazis en la unuaj monatoj, ĉar mi ne perdiĝis meze de mallumo).
Ili ŝnurete ĉirkaŭvolvadis la prepucion kaj nodis, per tre forta premado. Tiel, ili restis la tutan nokton. Se ili urinus, la ŝnureto malpermesus eliron de urino kaj ili vekiĝis pro doloro. Ili havis sufiĉan tempon kuri al la necesejo, matraco kaj uniformo restis sekaj.
Iam, Ze da Silva malfrue vekiĝis, malfermis la pantalonon kaj montris. Lia kaceto estis ŝvelita, enorma sfero en la pinto kaj la nigra haŭto streĉa kaj brila kiel baloneto. Li iris al necesejo kaj revenis, tute seka, ridetante pro la venko.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 117