ardeoj kaj vulturoj… 23

23. Akrobato

    Ĉu en la Korto de la Mirakloj ne ekzistis, en specialaj okazoj, iu reĝo de la almozuloj?
En la dormejo de la Diablo, la mallarĝa kaj malbonodora filio de la regno de agonio, oni elektadis la Reĝon de la Pisuloj.
Oni ne donis al li la nomon Reĝo, oni ne menciis la promocion, li estis kronata nek per oro nek per dornoj. Li ankaŭ ne ricevis juvelecan sceptron aŭ kanan stangon. Anstataŭ purpuraĵo, la uniformo, el kiu, nokte kaj tage, eskapadis la anĝeletoj de la fetoraĉo.
Hazarde, oni elektis lin kiel Reĝo, en la silento, pro la tradicio. Oni subite eltrovis ke li pisadis pli ol la ceteraro, li suferadis batojn pli ol la ceteraro, li fetoradis pli ol iu ajn. Post tiu tragika konstato, Akrobato iĝis la celo de ĉiu koncentriĝinta kaj neŭroza atento de la inspektoroj. La manfrapilo lin avide serĉadis, se dek lernantoj estis batitaj kaj se li estis inter la dek, kial ne estus?, li duoble suferadis.
Mi memoras pri iu, kiu ricevis pugnobatojn antaŭ la envicigita lernantaro. Frosta silento premadis ĉiujn spiradojn. Kaj tiu ulo estis, fine, ĵetata enaeren kaj ricevita per la pinto de la futbala boteto. Ĉu tion mi imagis? Ĉu estas vere ke oni suferis tiajn batojn? Mia kapo ĉion miksas. Mi preskaŭ certas pri tiuj rememoroj. Mi preskaŭ estas konvinkita pri tio, ke estis li, Akrobato, kiu falegis kun la stomako sur la futbala boteto, aŭ la buŝo aŭ la testikloj aŭ la spino, ĉu tio gravas?
Mi memoras lin en la centro de la piramido de pisuloj kaj, por ke miaj memoraĵoj pli doloru, mi spektis la disruinigon de la templo. Murmuradon, specon de neevitebla ululado, kruron kiu rompas la simetrion, iu rulante sur la aliaj, brakoj kaj kruroj interplektitaj, polpo agonianta aŭ en aflikta kopulacio kaj la leda zono de Bilardo rapide kaj sible flugante, serpento kun fera lango preta por freneze mordi. Ili senespere kuntiriĝis, refaradis la konstruaĵon, sed la zona buko minacadis la okulojn kaj ili denove enmiksiĝinte faladis.
Mi demandas al mi ĉu tio veras.
Miaj okuloj malsekiĝas, mia koro minacas eksplodi kaj mi decidas ne plu memori.
Sed en la ĉefa profundaĵo de mia animo, jen vulturo ridegas kaj mave susuras: tie mi ĉeestis. Kaj agonianta ardeo mortas dum eligas, en stertoro, la plej suferigan ĝemadon: neniu rajtas forgesi tiajn aferojn!
En mia imago, mi prezentas al mi, ke Bilardo subite haltas kaj ĵetas al la pordo brilan kaj sangoplenan rigardon; la rigardo de la Arkianĝelo en la tago de la elligo el la Edena ĝardeno. Kaj ni, la etuloj, kiuj tie ĉeestis pro ia sadisma scivolemo, ni freneze kuris rekte al niaj litoj kaj tie, dum longa tempo, la koro, akcelita per tiu fuĝo por savi nin  kontraŭ morto, la koro saltadis ene de la brusto, varmigante nin, aŭ, minimume, distrante nin pri malvarmo.
Kia speco de kolora sonĝo eblus post tio?
Mi jam parolis pri la mano kiu mapurigis la freŝan surmuran farbon. Akrobato estis cerba malfruiĝinto, li ne rimarkis ke oni ĉion farbis. Ĉu eble estas pro la timo kiu ĉiam akompanadis lin?, devigante lin stumbli la tutan tempon, sufokiĝi per ia ajn vorto, aŭ tute pisi, eĉ ne dormante. Tio estis pli ol timo, ĉu ekzistas la ĝusta vorto? Mi ankaŭ demandas ĉu li vere estus malfruiĝinto. Lia konduto povus estis rezulto de konstanta kontrolado kaj konstanta batosuferado. Mi pensas ke li estis intelekte malfruiĝinto, ĉar li havis enorman la kapon, la kranio etendiĝis malantaŭen, kiel tiuj de la du egiptaj princinoj, filinoj de Aĥen-Aton. Kaj mi pensas plie, ke estis tiu difekto kiu transformis lin en jesukriston, kontraŭvole. Li estis mulato kaj malbela. Multaj estis tiel. Li pisadis enlite. Kiom da estis la pisuloj! Sed tiu enorma kapo, senekvilibra, peza kaj monstreca…
Ili ne kapablus teni la ĉeeston de tiu stranga figuro. Foje li longe konversasiis kun mia grupeto kaj mi klare memoras ke, en la profundo de lia rigardo, estis granda mildo kaj lia voĉo estis dolĉa. Sed la monstreca kapaĉo, kaj li fetoris, li estis promenanta peco de pisaĵo, pisaĵo subsune sekiĝinta, post akumuliĝo de multaj tagoj, truita kaj putra uniformo.
Kiel oni diras pisulo, en la latina lingvo.
    Jesus Akrobato, Rex de la Pisuloj!
Se la antikva dio aperus al mi, mi petus returne mian pasintecon. Kaj, en ĉeesto de Akrobato, mi ĵetus al li survizaĝen la sanktigitan pasvorton:
    ECCE HOMO!

Mi ankoraŭ ne finis!
Kiu donis al la mondo la rajton bategi lin? Kiu donis al la inspektoroj la rajton mortigi lin? Kion faris la patrino de tiu malfeliĉulaĉo?, kion faris ŝi al la mondo?, por ke ŝi havu sian filon ŝotata kaj sangokovrita ĝis la lasta spiro!
Kia dio havus la senhontaĉon pardonpeti al tiu virino?

Mi ne scias ĉu la kialo estis la lakta sukeraĵo, tiu kolektiva pandemonio de la intestoj kaj de la merdara senŝarĝigo, mi ne scias ĉu pro tio li meritis la batadon. Mi ne scias ĉu tio okazis pro la mano makulita de la farbo kaj mi eĉ ne scias ekzakte kiam la tragedio okazis. Li estis feroce draŝita. Ene de la nebularo de tiu terura pejzaĝo de mia memoro, mi aŭdas ĝemadojn de ĉevalo, de lupo, de kato, de rato, ĝis la lastan sangantan ĉirpon. Poste, li tute malaperis. Miaj amiketoj flustradis ke Akrobato estas malsana, en la domo de la pastro, finfine la hieno havos sian festenon, la reĝa katarto malfermos la flugilojn kaj kontente promenados.
Mi ne memoras pri la funebra procesio, malgraŭ tio ke ekzistas malklara imago ene de mi. Senkapigita ardeo aŭ vulturo kun pistata beko, kruroj kaj aloj disŝirataj. Estas ĉerko malpeza kaj vagabonda. Estas silentaj paŝoj sur polveca vojo. Estas tremantaj manoj de la plejaĝaj lernantoj, kiuj tenas la leĝeran pezon de tiu fatala averto. Estas kapklinita pastro, promenante kun rigardo plena je bonkoreco.
Tute certe, estas ankaŭ vibrado de sonorilo, penante diri ke naskiĝo kaj funeralo havas la saman muzikon de ununura resonado.
Tio okazis en 1950. Mil, naŭcent kvindek jarojn de epoko kiu devus esti civilizita. Kelkajn miljarojn de skribita historio. Mi ne scias kiom da miljaroj ekde la apero de la homo sapiens.
Homo sapiens.
Homo dementissimus.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 140