ardeoj kaj vulturoj… 05

5. La domo

    La korto estis enorma. Mi pensas ke oni facile perdiĝus tie. Pro ĝia grando, du aŭ tri matĉoj de futbalo povus simultane okazi, tiuj de la etuloj kaj tiu de la granduloj. Kaj se mi rigardis ilin dum la ludo, ili similis disiĝintaj steloj perditaj en la ĉielo. La korto estis enorma.
Laŭ mi, la muro ĉion ĉirkaŭanta estis tre alta, sed kelkaj el ili surgrimpis ĝin facile. Dum kelka tempo, sur ĉiu angulo de la muro deĵoris unu el la plejaĝaj lernantoj, por malpermesi al iu ajn la fuĝon. Ili fiere gardadis, je tiu tre malfeliĉa tasko.
Ŝajnas ke la dormejoj estis supre. Mi pensas pri ŝtuparoj por supreniri. Sekve, en la teretaĝo troviĝis la instruĉambroj. Estis kuirejo kaj manĝejo. Ĉu ni staris aŭ sidis dummanĝe? Ni enviciĝis kaj mi imagas longajn benkojn ĉe la tabloj, ĉu eble mi konfuziĝas pro la ĉetabla benko en mia domo en Manjuasuo?
Proksime de la granda domo, estis sinsekvo da klozetoj, unu post la alia, kaj ene de ĉiu estis neceseja kuvo. Sen sidilo. Kaj sen pordo. Mi ne memoras pri honto, dum mi kaŭris sur la kuvo. Kontraue, ni sukcesis spekti la disvolviĝon de la ludoj. Mi min demandas nun, ĉu ĉiuj necesejoj estis senpordaj. Kion scii pri tio? Tre probable, kelkaj estis sen pordo kaj, pro la granda kvanto da lernantoj, ili fine destiniĝis al la etuloj.
Mi ne bone memoras ĉu la longa vico de kranoj estis proksime al la necesejoj. Oni ilin uzis por lavi la vizaĝon, por trinki akvon kaj purigi la piedojn, antaŭ la suprenirado al la dormejoj.
Estis grandega banejo, la grundo estis el glitiga cemento, ĉirkaŭita de duŝiloj. Ni ekstere enviciĝis, malvestis la kotonajn uniformojn kaj eniris. La uniformoj kuŝadis en la vico, atendante. La akvo estis malvarma, mi ne memoras pri tualetsapo, bantuko ne ekzistis. Ni revenis, la ŝtofa vico reviviĝis, moviĝadis, rapide estis remburita de malsekaj kaj ridemaj korpoj.
Ŝajnas al mi ke, en ia ajn tempo, okazis plibonigo en la tuta konstruaĵo. Oni farbis la instruĉambrojn kaj super la pordoj oni skribis nomojn de sanktuloj. Mi ne scias ĉu ili pligrandigis la korton, ŝanĝis la lokon de la muroj, faligis ion, mi ne scias, mi ne scias, mi ne scias. Oni farbis la instruĉambroj kaj io plie okazis, jen ĉio.
Mi ne forgesu paroli pri betonaj kolonoj kiuj iris laŭ la longo de la domego kaj faris verando inter la domo kaj la korto. Kaj kunigante la kolonojn, larĝeta kaj tre malalta mureto, speco de benko. Sur tiuj betonaj benkoj ni sidiĝadis kaj ludadis tre ofte. Mi memoras pri tiuj muretoj precipe pro mia otito, pri kiu mi parolos en alia okazo.
Nur lasta detalo, antaŭ ol mi parolos pri la dormejoj. Iam, certe kiam okazis la renoviĝo de la muraj farboj, ĵus farbita muro montris makulon de mano. Oni serĉis la kulpulon kaj la trovo iĝis facila, pro la farba spuro. Mi ne parolos pri la puno. Ne estas juste suferigi denove tiun korpeton, jam delonge nuliĝita en la forlaso de la morto. En iu posta ĉapitro, li tro suferos; do, suferu li ĉion kaj ricevu li sian eternan ripozon en la sama ĉapitro.
Jam temp’ está por konduki tiun mian popolon por dormi.
Ĉiuj en la vico. Mi memoras pri preĝoj, kiujn ni blekis unuvoĉe. Je la fino, la inspektoro

 Laŭdatu estu Nia Sinjoro!
kaj ni
    Porĉiame estu laŭdata!
Laŭdatu estu Nia Sinjoro!
Porĉiame estu laŭdata!

Kiom da fojoj?, ĉu kvin?, ĉu dek?
    Lauda’ est’ Nisinhor’
Porĉiam’ est’ laŭda’

Ĉu dudek?, ĉu tridek?
    Laŭdansinjo’!
Porĉiamlaŭda’!

Kial la hasto? Ĉu ĉiutage, la samon? Finfine, ni iris supren. En la unua tago, mi ricevis lankovrilon. En la unua nokto, ĝi malaperis. Subita bruo, malvarma blovo sur mi, mi vekiĝis. Bonvolema animo, mi pensas pri tiu blonda junulo kiu estos la protagonisto de la plej impresa fakto tie okazinta, ne, tute ne, mi konfuzmiksas ĉion, ene de la mallumo iu parolis:
Ĉu oni ŝtelis vian kovrilon? Mi kunportos alian.
Ĉu mi ploris? Ĉu eble mi tro tremadis? Mi atendadis, kuntirita, voĉo aŭdiĝis en la mallumo:
Filo de putino! Mia lankovrilo! Filo de putino!
Kaj mi sentis ke iu kovris min kaj ke la bonfarulo, kvazaŭ kato, silente malaperis. Mi forte alkroĉiĝis al la nova kovrilo kaj en la posta vespero mi ripetis tion, kion faris la najbaroj: mi nodis la kvar verticojn al la trabetoj de la lito por poste eniri sub la kovrilo. Li ridetante alproksimiĝis kaj diris ke ŝtelis kovrilon por mi kaj ke mi estu zorgema por ne plu perdi ĝin. Mi ĉion memoras sed ne la trajtojn de tiu duonviŝita vizaĝo.
Mi dormadis en la dormejo por etuloj, la litoj estis malnovaj. Estis alia, pli pura, por la granduloj, ĝi bonodoris. Kaj ankoraŭ tria dormejo, por la pisuloj. La inspektoro dormis kun la granduloj, ili rakontadis historiojn ĝis malfrue; en nia dormejo, iu blekis por silento, kaj ĉio paciĝis.
Mi ne scias pri tio, kiu decidis ke mi rajtus dormi inter la granduloj, en la sama lito de Geraldo. Tio okazis kelka tempo antaŭ mia forvojaĝo. Estis duetaĝaj litoj. En la unua, sube, dormis Antono, la inspektoro, kaj supre nekonatulo. En la dua Geraldo dormadis supre kaj tie mi ekdormadis. Sube, estis magra kaj alta nigrulo, mi nur memoras ke li tre estimis min. Kaj mi de nun aŭdadis la konversaciojn de la granduloj ĝis kiam la dormo konkeris min. En kelkaj okazoj, la inspektoro diradis la lastan vorton:
Do, ni jam sufiĉe parolis. Ni dormu.
Kaj ĉio iĝis silenta.
Iam, Geraldo skuis min kaj mi aŭdis kriojn:
Geraldo, Geraldo, via frato pisas sur min!
Mi rapide stariĝis, ekstreme honta.
En la posta vespero, pro timo, mi ne supreniris al la lito. Mi duonkaŝiĝis en anguleto kaj ekpreĝis, klopodante por ne fari bruon. Mi hontis pri ia skoldo, mi hontis pri la eblo reveni al la alia dormejo, mi ekstreme hontis kaj, pro tio, evitis ian bruon. La atendo estis kruelega, la anĝelusoj ripetiĝis stumblaj kaj ebriaj.
Geraldo, kie estas via frato?
He! ĉu li eble iris al la alia dormejo?
Li estas ĉi tie, ĉe mi, kuntiriĝinta.
Mi malrapide supreniris, la nigrulo ridetante konsolis min. Geraldo diris ion, mia animo pleniĝis je lumo, mi faligis la ŝarĝon de tiu senutila agonio kaj lacege ekdormis.
Ĉu eble okazis io, en posta tempo, por ke ĉiuj lankovriloj malaperis? Ĉu eble speco de puno? Ĉar en la lastaj monatoj, ni ne plu havis lankovrilojn. Kiam tio okazis, jen mi denove dormas sole. Kaj ĉiuj adoptis novan dormomanieron; la matracoj estis tre eluzitaj, de iliaj truoj forvenis erojn de pistata herbo: ni prenis la suban parton de la matraco kaj metis ĝin sur nia kuntiriĝinta korpo. La brako bezonis pezi sur ĝi. Tio ne egaliĝis al la lankovrilo sed certe estis pli bone ol la frostotremadoj. Malfacile estis, kun nova matraco. Mi memoras ke, iam, mi tiradis ĝin kaj ĝi risorte reiris. La odoro de la herbo estis bona, ankaŭ la odoro de la ŝtofo, sed ĝi ne algluiĝis al la korpo kiel la malnovaj, truplenaj, tiuj kiuj kovradis nin, iom post iom, per flava polveto. Malfacile ankaŭ estis grati la pikadojn de la litcimoj. Ĝi malrapide promenadis, jukis, ni sukcesis akompani ĝian vojon kaj la formikadon pro la kruretoj surkorpe. Subite, jen la ardo kaj la mano iris por juki kaj la matraco malkovris nin.
La noktoj longe daŭris.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 161