ardeoj kaj vulturoj… 06

6. La manĝo

    Geraldo kutimis diri, ridetante, post kiam ni liberiĝis el la koŝmaro, ke la manĝo estis rizo kun fazeolo, tagmanĝe, kaj fazeolo kun rizo, vespermanĝe. Poste, facile estis ridi. Kaj li ne mensogadis.
Dummatene ni ricevis maizfarunan kaĉon. Mi ne memoras pri io ajn, krom tio. Tre ofte la kaĉo havis neelteneblan guston de keroseno. En la komenco, naŭziga, iom poste, terura, pli malfrue, forte, kaj fine, nura gusto de keroseno. Iam, lernanto rakontis ke ŝtatinspektisto vizitis la internulejon kaj trovis la kuiriston bavante sur la kaĉa kaserolo. Troigo. Certe, nura troigo. La gusto de keroseno ja sufiĉus. Kaj nun mi demandas al mi: ĉu la kerosena gusto estis mallerteco aŭ maveco? Ĉu hazarde aŭ provokado, por malfortigi nian rezistkapablo? Estas preskaŭ certe ke akcidento okazis kaj nenio pli. La kuiristo estis maljunulo, mi memoras pri tio, pro la bavo. Ĉu eble mi pensis ke li estis maljunulo nur pro tio, ke la lernanto akuzis lin pri bavo?
De lundo al sabato, tag- kaj vespermanĝe, rizo kun fazeolo. Dimanĉe aperis en la teleroj (aluminiaj kuvetoj, tiuj de la granduloj, puraj kaj brilaj), dimanĉe aperis peceto el ŝafidaĵo granda kiel eta lemono. Laŭ onidiro, en ĉiu semajno, oni mortis ŝafon de la pastro. Ĉiu dimanĉe, mi pensas ke nepre, jen la peco el ŝafidaĵo granda kiel lemoneto.
Meze de la rizo ĉiam aperis rondaj semetoj, naŭzigaj kaj kun netolerebla gusto.
Kelkfoje estis proponata makaronisupo. Estis dikaj tuboj, perditaj en la brogaĵo kaj iu friponaĉo, unu el la granduloj, laŭte kriis ke li ne manĝas tion ĉar, je la lasta fojo, ene de tuboj li trovis aranean ovon. Kial sciis li ke estis aranea?, mi min demandas nun. Necesis dividi tubon post tubo, per la kulero, por serĉi la ovon; se ni ne trovintus ĝin, ni mordis ĝin malrapide, plentime pro la ebla aŭdado de ia klako. Bone ke la supo estis maldensa kaj malofta. Kaj venis tago kiam iu diris ke la afero pri la aranea ovo estis por ke ni ne manĝu la supon kaj ili, la granduloj, manĝos ĉion.
Do. Mi ne memoras dum kiuj festotagoj, oni proponis al ni oranĝojn. Okazis du oranĝoj. Iu kriadis, aperadis plenkuvoj kun oranĝoj, ni enviciĝis. Ĉiu ricevis sian oranĝon kaj disiĝis. Ni per la dentoj senŝeligis ilin kaj la acida ŝelo vundis la lipojn. Ni ŝatadis la ŝelon por kelkaj ludoj, ni faris okulvitrojn, ni ŝprucigis la sukon sur la okulojn de la distriĝemuloj…
Ni faris tiel ke la oranĝo maksimume daŭru, ĝi estis admirata, lekata, perlange tuŝata, kaj finfine ni glutis la pecetojn, kun gusto de bedaŭro. La cetera parto de la tago estis luma kaj plena je kanzonoj. La miraklo okazis dufoje, dum tiujn plimalpli dudek monatoj. Oranĝo! Certe estis tago de iu sanktulo. Kiuj povus esti tiuj du miraklistaj sanktuloj? Mi nur certas ke ne estis la tago de la naskiĝo de dio. Ne! Por tiu tago, ili rezervis al ni sukeraĵon el lakto, kaj por tiu sukeraĵo mi rezervis ĉapitron, unu el la lastaj, amaran kaj dolorplenan.
Mi ankaŭ memoras pri mangoj. Mi ne scias ĉu multaj, ĉu malmultaj. Ververe, mi nur memoras pri unu. Sajnas ke tio ripetiĝis sed pri klara sceno, mi nur memoras unu fojon. Iu gajnis mangon. Ĉirkaŭ li rapide fermiĝis aro da kontemplantoj.
La elektito plezure ĝin lekis, malrapide, flavaj kaj la lipoj kaj la manoj. La plej sagaca kriis antaŭ ol vi forĵetos donu al mi kaj aliulo rapide kaj vi donu al mi kiam vi ne plu volos kaj mi poste kaj mi poste kaj mi poste kaj jen tuj fariĝis speco de vico. Laca pro tiu tutsola ĝuado, la posedanto donis la mangon, ankoraŭ plena je fadenetoj kaj suko kaj la dua sacerdoto daŭrigis la kulton, bavante en la centro de la meso, dum la ĉefsacerdoto iris pli malproksimen por sole leki siajn fingrojn, malpurajn de oro. La tria ricevis blankan frukton, kun kelka suko. Por li la plezuro mallonge daŭris ĉar la okuloj de la kvara iĝadis rondaj pro la atendo. Li pasadis la frukton. Blankan kaj sekan. Ĉu ankoraŭ estus suketo? Certe jes, ĉar la lasta ridetadis kaj forte suĉis la propran salivon.
Ĉu mia memoro forviŝis iun laktukan folion aŭ terpomon? Ne. Mi scias ke mi neniam manĝis aliaĵojn dum mia ĉeesto. Se tiu mirindaĵo okazintus, ĝi skribiĝus ene de mi per fajraj literoj, kiel la literoj de la ŝtono de la barbulo. Ĉar, same kiel la du oranĝoj kaj la mangoj, izolitaj, okazis ankaŭ la pecoj de manioko. Mi neniam manĝis kuiritan maniokon. Pli bone dirante, mi ne memoras ĉu mi iam manĝis kuiritan maniokon. Sed mi memoras ke lernanto, kiu helpis en la kuirejaj taskoj, kutimis kunporti eksteren duonputrajn pecojn el nekuirita manioko. Estis blanka karno kun maldikaj purpuraj vejnoj. Kelkfoje, mi gajnis el tiuj maniokoj. Ŝajnas ke lernanto de la grupo de Geraldo helpadis en la kuirejo. Ni atenteme manĝis la blankan parton, estis malagrable dolĉa kaj se, hazarde, ni mordis la purpuraĵon, tuj sentis amaron kaj acidon sur la lango. Fininte la blankan parton, ni ekmordetis la purpurajn partojn, ne tro putrajn, iom post iom alkutimiĝante al la gusto. Ĝis, finfine, manĝi la restaĵon, purpura kaj kun malbona gusto, naŭzo en la vizaĝo.
Krom tio, rakontindas la kutimo pri la sakoj kun manĝo. Estas malfacile rakonti, mi klopodos por.
Ni havis kudrilojn. Post kelkaj ĉapitroj, mi intencas priskribi la manieron fari ilin. Nune mi nur diros ke ni havis kudrilojn. Ili kudris malgrandajn pecojn de ŝtofo (el kie ili venis?, dio!) kaj pro tio ili uzis fadenojn forprenataj de niaj uniformoj. Tiel, ili preparis malgrandan sakon. Tre bone faritajn. La sako havis orlon ene de kiu kuris ŝnureton por fermi ĝin kaj iĝi speco de tenilo. Mi neniam faris ĝin ĉar la rezulto estis abomena. La sakon, ili pendigis en la talio, sub la vestoj. Dum la manĝo ili ĝin plenigis per manĝa restaĵo. Kaj tiel ĝi restis ĝis la momento kiam ni iris al la dormejoj. La movoj de la marŝado transformis rizon kaj fazeolon en bruna paston, de tre forta odoro. Tion, ili manĝis en mallumo. Mi certas ke la sako aŭ ĝia enhavo havis specifan nomon en la ĵargono de la lernejo. Mi ne memoras.
Kaj ili rakontadis ion, pri tio. Unu el la lernantoj tro plenigis sian sakon kaj, post la manĝo, ĉiuj devis paradi. La tubero iradis kaj venadis, io enorma forvenis de inter la junulaj kruroj, kie li devis havi nur la naturajn karnojn. La inspektoro ordonis al li foriri el la vico, malsuprenigi la pantalonon kaj, post la humiligo antaŭ ĉiuj, li devis prezenti la manojn al la manfrapilo. Tiu manfrapilo estis plena je truetoj, por ke la doloro estu pli intensa. Ĝi tre multe funkcios.
En la antikva Romo la lernantoj estis punataj per manfrapilo.
   Non laboras, vapulas.
Tio okazis, minimume, antaŭ mil, naŭcent kaj kelkaj jaroj de nia civilizacio. Civilizacio…
Restas ankoraŭ io rakontinda. Mi parolis pri la envicitaj kranoj, kie ni trinkis kaj lavis la piedojn.
Iam la akvo tute malaperis. Io okazis kaj ne plu fluis la akvo. Kiu eltrovis ke la rezervujoj de la necesejoj estis plenaj? Estis malfacilege grimpi sur la muroj. Komence, ni ankoraŭ fermis la rezervujojn, poste, ne plu. Sufiĉis suprenrampi kaj preni la akvon per la mano kiel konko, dum la alia mano firme alkroĉiĝis al la muro por eviti la falon.
La akvo estis varma, pro la suno, flava kaj kun gusto de rusto. Eble, ne gusto, sed nura odoro de rusto.
Dum milito oni ankaŭ devas trinki tiajn akvojn.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 114