ardeoj kaj vulturoj… 12

12. Du inspektoroj kaj unu pastro

    Nun mi bezonas enscenigi en tiu punteca tapiŝo kelkajn gravajn figurojn. Ŝajnas ke, sen ili, la fadenaro restas malstreĉitaj. Aŭ eble mi povas diri ke, de nun, mi enmetas kudrilojn en liberaj kudreroj, por kunligi fendojn, plenigi truojn. Ĉar, samtempe kiam ili estas kudriloj, aktivaj kaj gravaj, ili ankaŭ estas fadenoj, steboj, maŝoj, laĉoj kiuj streĉigas la ŝtofon por krei formojn, por fiksi la teksaĵon.
Eble laĉoj kiuj estas, ili mem, streĉitaj.
Se mi pensas nun pri la inspektoroj kaj la pastro, kvazaŭ ili estus marionetistoj posedantoj de niaj senarmaj voloj, kun la intenco ilin sensarĝigi, mi klopodas por imagi ilin kiel pupojn movitajn de superaj manoj. Tiukaze, pufecaj manoj de maljuna prostitutino, imensa kaj hida, kiel kelkaj putinoj de Fellini, tiu dika kaj porka putino nomata homa socio.
Mi neniam sukcesis solvi la misteron kuŝantan ene de mi, rilate la inspektorojn. Ili estis du. Ja. Antono kaj Bilardo. Mi havas rememorojn pri ambaŭ, sed, ĉiam izolitaj, aŭ unu aŭ alia, escepte de la horo de la kontraŭvermaĵo. Sed jen la mistero ene de mi plantata: kiu venis antaŭe, kiu poste? Mi pensas ke unue estis Antono, poste venis Bilardo. Sed se mi memoras pri la lastaj okazaĵoj, jen denove Antono. Kiel en la Vespero de la Manfrapilo, ekzemple. Ĉio estas malklara, duonviŝita, malhela. Ĉu strebado por ĉion deĉifri valoras la penon?
Do, do, do…
Antono kondukis nin, dum nia vojaĝa irado. Li estis en la trajno, kun Aluizjo. Antono estis mulato, enorma, tre forta. Mallongaj haroj, krispaj. Ĉiuj malamegis lin, sed se mi penas trovi memoraĵon pri momento kiam mi nutris kontraŭ li iun negativan senton, mi ne kapablas. Kompreneble, ankaŭ mi partoprenis de la ĝenerala timo, tiu timo de cervo donata al leonoj. Sed mi ne havis la silentan malamon de la aliuloj, la surdan ribelemon de la lernantoj.
Vere mia sentimento estis dubesenca, kiel tiu de filo rilate patron. Li tre ŝatis min, senkaŝe li min protektadis, kaj tion ankaŭ faris ĉiuj granduloj. Pro tio mi lin ŝatis. Sed mi ankaŭ timadis lin. La konflikto devus esti tre malagrabla por la ceteraj lernantoj. Ili suferis batojn, rigore, sed, tre ofte, Antono havis tre simpatian konduton. Ekzemple, en la dormejo de la granduloj. Li dormadis en la suba lito kaj ili interparoladis ĝis malfrue. Tamen mi min demandas: Ĉu vere li dormis tie?, aŭ nur okazis ke ili konversaciis ĝis la alveno de la dormemo? Mi memoras pri la diraĵojn, ili paroladis pri fantomoj. Alia demando: ĉu li havis litotukojn? Kovrilojn? Ĉar, dum la lastaj tempoj, kiam ni uzadis la maldikajn kaj truitajn matracojn por kovri nin, eĉ la granduloj ne posedis kovrilojn. Mi kaj Geraldo bezonis dormi ĉe la sama parto de la lito, kuntiritaj kaj premitaj, por sukcesi meti la suban parton de la matraco super nin. Ĉu eble Antono dormadis en alia ĉambro? Aŭ estis li, ankaŭ li, alia viktimo de la ĝenerala mizero?
Mi ne scias, ne scias, ne sias…
Mi ne memoras.

Krudela estis la destino rilate Bilardon. Li estis la alia inspektoro. Li neniam tuŝis min, mi pensas. Sed mi sentas nenian afablecon, nenian admiron, sed nur miksaĵon de enkaĝigita malamo kaj neagema kompato. Li devenis el brazila nordoriento. Maldikaj lipoj, malicaj okuloj, buklaj haroj algluitaj al la kranio. Eteta kaj magra kiel malsata muso. Eble, ĝuste pro tio, li estis tiel agresema. Antono estis enorma. Li sin montradis kaj fine. Bilardo venis balancante, malstabila, en duonpantalono, sur siaj du maldikaj kaj vilaj kruroj, li bezonis krii pli laŭte kaj piedfrapi. Li sciis kiel esti antipatia, mi nur memoras pri malagrablaĵoj rilate lin. Ĉu eble estas nur por tio, ke li neniam dorlotis min? Aŭ, ĉar li estis konsiderata de ĉiuj kiel feroca bestio kaj la timo kaj malamo de la tutaro kontaĝis min? Eble, pro tio ĉio kune. Oni malamegis lin. Iom da tempo antaŭ mia foriro, li estis draŝita de kelkaj pliaĝaj lernantoj. La premita malamo suprenvenis, grandiĝis la ribelemo, malespero malesperigis tiujn konfuzitajn korojn kaj ili trovis lin distreme, fermis lin en malluma angulo kaj sin ĵetis sur lin, faligante sur tiun ekzekutiston la furion de mil viktimoj, kaj ĉiu el la atakantoj sin transformis en prokuranton de la kolektiva kolero.
Eble, pro la memoro pri tiu okazaĵo, mi surpriziĝis kaj haltis la legadon de la romano La Kolektiva Loĝejo, de Aluísio de Azevedo, kiam Jeronimo kaj kelkaj nigruloj murdas la rolulon Firmo, pere de bastonfrapadoj. Mi relegis plenaflikte kaj du vortoj ripetiĝis en mia menso: sangumita pakaĵo.
Dum kelka tempo Bilardo ne cirkulis inter ni kaj jen li revenis milda kiel plumo, afabla, delikata. Li lamadis. Li estis plena je flikaĵoj, kvazaŭ la testudo kiu provis vojaĝi al festo de la ĉielo, en tre konata fabelo de brazilaj indiĝenoj. La testudo eniris en la gitaro de katarto kaj sin amuziĝis en festo. Revenante, la katarto eltrovis ĝin, turnis la gitaron kaj la testudo falis. Pro tio, ĝi havas fendojn en la karapaco. Jen Bilardo, plena je flikaĵoj.
Vojaĝoj al ĉielo povas iĝi supreniro por fali. Observo stulta, fuŝa, nenecesa.
Navigante inter la lernantoj kaj la Olimpaj dioj, kiuj estis la inspektoroj, flosadis kelkaj specialaj lernantoj, kiuj ricevadis nekaŝatajn privilegiojn. Ĉu mesaĝistoj inter la vermaro kaj la aŭtoritatuloj, kiel Merkuro? Aŭ kelneroj por la lito, kiel Ganimedo? Mi ne scias ĉu ili estis multaj, tiuj vivantaj purgatorioj, kiuj estis nek la grincado de dentoj en senfinaj noktoj nek la pasema plenfeliĉo de la absoluta povo. Supre, ili estis kaŝeme uzataj, por eviti malhonoron jam absolute konatan. Sube, ili estis disdegnataj kiel la korniko kiuj sin ornamis per pava plumaro. Vere, mi nur memoras pri unu el tiuj kompatindaj homoj, ne plu korniko, ankoraŭ ne pavo; Aluizjo. Mi diras kompatinda, pro tio ke ili estis malbone konsiderataj inter la lernantoj; pro nenio alia. Mi estis tro juna, por kompreni tiujn malsimplaĵojn.

Sufiĉe da fabeloj kaj mitologio. Mi ne volas literaturumi pri LI. Mi klopodos por limigi min al la bisturio de mia memoro. Eble mia mano tremos dum la skribado. Mi ne intencas esti krudela, mi ne rajtas estis malsevera.
Proksime al la lernejo loĝadis la pastro, nia direktoro.
El kie venas la naŭziga impreso?, kiun la memoro pri tiu pastro igas malmergi el la perditaj akvoj de mia animo. Li estis la posedanto, la absoluta sinjoro. Ni ĉiuj sciis tion. Se la manfrapilo vundis, la ordono venis de li. Se la manĝo malpliboniĝis, iu bufo aŭ lacerto estis nevideble vomata el lia buŝo, kune kun la kovardaj ordonoj. Ni ĉiuj sciis ke li estis la ĉefmarionetisto kiu tenadis la fadenojn reĝisorantajn la movojn de Antono kaj Bilardo. Ja, ni sciis. Ĝuste pro tio, en la terura Posttagmezo de la Ribelo, rekte al lia domo flugis la kriegoj, kuraĝaj kaj decidemaj.
Vazego ne havis nomon. Amikoj ne bezonas nomon. Ankaŭ tiu viro ne havis nomon. Li simple estis La Pastro. Por mi, speco de Reĝa-katarto, nigra makulo aperante laŭvole. En mia memoro li neniam marŝas per piedoj surgrunde, nur fluge iras kaj venas.
Ŝajnas ke, dum mi ĉeestis en lia infera cirklo, tiu mizera mefisto estis menciita en revuo aŭ ĵurnalo de Rio-de-Ĵanejro. Mi ne scias pri la grando de la skandalo. Mia avino rakontis ke li ricevadis la parencajn donacojn sed ne pasadis ilin al la lernantoj. Mia patrino parolis pri ŝuojn kaj vestojn, kiujn ni neniam ricevis. Tiu raporto afliktigis miajn familianojn kaj ili strebis por trovi la necesan monon por nia reveno.
Krom duonviŝata ombro nigrevestite kiu glitas (ho!, tiu teŭtona monaĥo de la filmo Aleksander Nievskij!), tiu homo ne lasis spurojn en mia animo, feliĉe. Li estas nur vulturo kun tondataj flugiloj kiu poreterne promenas ene de mi. Ĝeniga moskito, kiu revenas se mi forpelas ĝin.
Ne ekzistas insekticido, por moskitoj de la memoro.
Feliĉe ankaŭ, ke li nin malofte vizitadis. Li povus aperi lamante, plena je flikaĵoj, kun ia haŭtsulketo pro maltrankvileco aŭ ia malĝojo en la rigardo, kaj iu el tiuj etaj homaj mizeroj povus esti sufiĉa por ke mi pripensu dum la tuta vivo. Mi certe kompatus lin, suferus por li, klopodus por trovi senkulpigon, penus pardoni lian nuran krimon kiu estas, laŭ Spinozo, la nesciado. Tiu, kiu konsentas kun Spinozo, facile konkludas pri pardono.
Jarojn poste, mi pensos: la kulpo pri la homa peko, Sinjoro Spinozo, ne venas el la nesciado. Ĝi venas el la neŭroza nematureco de homa animo. Nur deca socia vivado povas maturigi la homajn interilatojn.
Sed mi ne konis Spinozon, mi estis sep-ok jaraĝa, iomete pli, iomete malpli. Mia hodiaŭa kapo ne rajtas filozofumi nome de mia antaŭa destino. Mi estis sep-ok jaraĝa, sed mi ne estis Nekapabla pri Ekzistado. Se mi kapablis suferi, mi kapablis malami. La sufero finiĝis, ja, sed ne sin transformis en nulon.
Al neniu mi rajtigas pardoni mianome. Al tio, kio mi estas hodiaŭ, mi ne raitigas agi nome de tio, kio mi estis.
Hodiaŭ mi scias ke mi ne povas kondamni lin. Sed la knabo, kiu mi estis, jam donis lin al damnado.
Mi ne forviŝas miajn tiuepokajn pensojn.
Nenion mi rediras.
Mi nur memoradas pri jam finiĝintajn malagrablajn aferojn.

Mi ne ŝatus revidi tiun viron.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 123