Fabloj
Fabloj 71, 72, 73, 74 kaj 75 (lasta)
Tradukis Jorge Teles
71 – Pli granda katastrofo
– La suno edziĝos! – anoncis la klaĉema birdo Pitango.
– Vivuoj al la suno!
– Ĉu vivuoj? – kriis la ranoj timigitaj. – Ne diru tion, je Dio … Ununura suno jam ĝenas nin. La marĉoj sekiĝas kaj kelkfoje preskaŭ nin mortigas pro soifo. Kaj ĝi estas nur unu… Imagu nun, ke ĝi edziĝas kaj, krom sinjoro Suno, ni ankaŭ devos toleri sinjorinon Sunon kaj la etajn Sunidojn… Tio estos la plej granda malfeliĉo, ĉar nur la ŝtonoj kapablos elteni la furiozon de la fajreca familio. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”