La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 19 kaj 20
19 – Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo
Ĉio estis preta por la vojaĝo. Je la lasta momento, la Vicgrafo opiniis, ke estas plej bone rezigni la plebisciton kaj, anstataŭ ĉirkaŭiri la mondon, iri rekte al la Domo de la Ŝaltiloj. Li asertis, ke dum ĉiu minuto da prokrasto milionoj da homoj pereos en ĉiuj kontinentoj.
– Ne estos granda perdo, – respondis Emilja. – Infinito estas kolosa, Vicgrafo. Estas milionoj kaj milionoj da steloj, multoble pli grandaj ol ĉi pulo, kiu estas la Tero. Kaj en ĉi pulo, kiu estas la Tero, homaro estas perversa polveto. Ne gravas al la Universo, ĉu ĉi eta polvo ekzistas aŭ ne ekzistas.
La opinio de Emilja rilate la homaron ne impresis la Vicgrafon. Li sciis, ke tiu profunda malŝato ne estas malŝato, sed ŝato. Emilja ribeladis kontraŭ militoj kaj aliaj formoj de krueleco de la homoj. La malgrandigo kaŭzita de ŝia petolaĵo evidente ne estis intenca. Kiam Emilja turnis la ŝaltilon, ŝia intenco estis fini militojn. Certe ekzistas ŝaltilo por la milito, kaj ŝia penso estis eksperimenti ĉiujn ŝaltilojn. Sed tuj kiam ŝi turnis la unuan, tia malgrandigo okazis, kaj ŝi eĉ ne povis denove levi la ŝaltilon, des malpli eksperimenti aliajn. “Emilja estas filozofino,” pensis la Vicgrafo, “kaj kiam ŝi komencas filozofi, ŝajnas ke ŝi havas malmolan koron, sed ŝi ne havas. Emilja estas filozofie bona.” Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”
