La naftoputo de la Vicgrafo
Ĉapitroj 03 kaj 04
3 – Kiel formiĝas la petrolo
En la tria nokto, la Vicgrafo komencis sen la kutima klasika tuseto. Emilja plendis:
– Vi forgesis purigi la gorĝon, Vicgrafo.
Por plaĉi ŝin, la granda geologiisto devis ŝajnigi ke li purigas la gorĝon – sed kiel puno li komencis la istruon per ĉi tiu demando:
– Fraŭlino Emilja, klarigu al ni, kio estas hidrokarbonido.
La ĝenulino ne ĝenis sin kaj respondis:
– Estas etaj miksaĵoj de io nomata hidrogeno kaj io alia nomata karbono. La buletoj de unu kuniĝas al la buletoj de alia kaj formas metanon, butanon, propanom, kaj aliajn. Ili estas gasoj aŭ likvaĵoj kiuj facile vaporiĝas, kaj ĉiuj estas brulemaj.
– Tio ĝustas. Sed la etaj buletoj havas sciencan nomon: la atomoj. Kaj kie estas ĉi tiuj hidrokarbonidoj, Peĉjo?
– En maraj sedimentoj, precipe proksime al marbordoj, en landoj, kiuj iam estis maroj, aŭ ene de kontinentoj, en landoj kiuj ankaŭ estis maroj. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”
