la tago sen nomo, 18

La tago sen nomo, 18.


Aŭdante la sibladon, Ingrid, subite pensis la aparato paneis, morgaŭ mi kunportos ĝin al riparejo sed la homoj de la ekrano malpligrandiĝis kaj ĉio iĝis kurba kaj konfuza, malsupren, mallumo, falis sur Ingrid la forgeso. Iom da senforma materio, malseka, miksata al blankegaj vestoj ene de purega domo, neniam plu purigata ĝis ĝia tuta detruo, kelkajn jarcentojn poste. En la flughavenoj putris la aviadiloj, kontrolpaneloj restis plenlumaj, instrumentaro funkciis por la vakuo. La protokolo pri iu Konstitucia Asembleo ne estis subskribita. La viro kiu fosis puton restis en ĝia fundo, eriĝinta, kaj ne estis manĝita de la vermoj, kiuj ne estis detruitaj de bakterioj, kiuj ne plu estis. La petrolo ŝprucis por neniu, milionoj da bareloj fajriĝis, la maŝinoj ne plu bezonis la nigran oleon. En la sidejoj de la gazetoj, enormaj kaj malplenaj, oni ne plu diskutis pri modo nek pri ekonomia nek pri diktatoroj. En la instruejo pri pentraĵo la nuda pozisto neniam plu stariĝos kaj la skizoj flaviĝos nefinitaj. En Epidaŭro la teatro-kostumaro, desegnita por la festivalo, ne estos kudrita kaj Dionizo, mortinta, ne plu aŭdos la sonadon de la dieca furiozo de la bakĥantinoj.
Silento de homoj, silento de bestoj, silento de foliara susuro. La eĥo ripetadis pri pecoj de falantaj aĵoj, nun iu muro, jaron poste iu fenestro. Siblado ne de serpentoj de vento kiu nun havas libera sian vojon. Muziko ne de birdaro de akumulita akvo ene de sentegmentaj konstruaĵoj, fluanta sur traboritaj kaseroloj, rompitaj televidiloj, senmovaj kaj rustiĝintaj trajnoj.
En la profundo de la granda maro eraradis la plej malpeza vrakaro de ŝipoj kaj submaraj ŝipoj kaj petrol-ŝipoj, kiuj eksplodis pro manko de ĝustatempa bremsado. Nun, ne plu gravas se la akvoj iĝas venenaj. Ne plu estas vivaĵo, por morti.

Visitas: 421

Gil Vicente 23. FARSO PRI INÊS PEREIRA (1523)

lianor vaz

Resumo:

Inês ne akceptas sian virinan situacion, sentenila kaserolo, arestata enhejme. Pri tio ŝi kverelas kun la patrino. Venas la kunpatrino, Lianor Vaz, spiromanka, lacega. Kleriko klopodis por ŝin seksperforti (“Fratino, mi absolvos vin pere de la breviero de la sankta urbo Braga.”) Lianor venis por paroli pri edziniĝo de Inês. Ŝi kunportas leteron de svatiĝanto. Tuj poste aperas li mem, sed Inês opinias ke li estas naiva, simplulo. Ŝi ne akceptas lin, ŝi volas inteligentan viron kiu kapablas ludi la gitaron. Latão kaj Vidal, du svatantaj judoj, prezentas eskviron. Li elokvente parolas kaj ludas gitaron. Ili geedziĝas. La eskviro sin transformas en veran peston (“Mi jam najlis la fenestrojn, por ke vi ne estu ĉe ili; vi ĉi tie restos arestata, en ĉi domo tute fermita, kvazaŭ monaĥino de Oudivelas.”) Li iras al milito kaj mortas. La antaŭa svatiĝanto, la naivulo, heredis bienon kaj Inês ekziĝas kun li. Kontraŭe al la unua edzo, la nova plenumas ĉiujn dezirojn de la edzino. Antaŭa amindumanto de Inês aperas kaj nun li estas ermito kaj loĝas proksime. Rajdante la edzon, kvazaŭ li estus ĉevalo, ŝi iras por viziti la ermitejon.

GV069. Latão

Canas do amor, canas
Canas do amor.
Polo longo de hum rio
Canaval está florido,
Canas do amor.
Kanoj de amoroj, kanoj,
Kanoj de amoroj.
Laŭ la longo de l’ rivero
La kanaro tute floras,
Kanoj de amoroj.

(noto: tiam, la gejunuloj renkontiĝis en kanejo aŭ tritikejo, por amori.)

(kantas Gerson Marchiori)

GV070. Eskviro

Mal me quieren en Castilla.     Oni ne volas min en Kastilio.

(kantas Rubem Ferreira Jr)

GV071. Latão

Pelo mar vay a vela
Vela vay pelo mar.
    Surmare iras la velo
La velo iras surmare.

(kantas Gerson Marchiori)

GV072. Ĉiuj

Mal herida iba la garza
Enamorada
Sola va y gritos daba.
Vundita flugas la ardeo
Enamiĝinta
Sole iras kaj krias.

(kantas Geovani Dallagrana)

GV073. Inês

Quem bem tem e mal escolhe,
Por mal que lhe venha não sanoje.
Tiu, kiu havas bonaĵon kaj malbone elektas,
Se malbonaĵo okazas, ne plendu.

(kantas Jorge Teles)

GV074. Inês kaj Pero

Marido cuco me levades
E mais duas lousas.
– Pois assi se fazem as cousas.
Bem sabedes vós, marido,
Quanto vos quero;
Sempre fostes percebido
Pera cervo:
Agora vos tomou o demo
Com duas lousas.
– Pois assi se fazem as cousas.
Bem sabedes vós, marido,
Quanto vos amo,
Sempre fostes percebido
Pera gamo.
Carregado ides, noss’amo,
Com duas lousas.
– Pois assi se fazem as cousas.
Kukola edzo vi min kunportas
Kun pli du ŝtonoj.
– Ĉar tiele marŝas la aferoj.
Vi bone scias, ho edzo,
Ke mi vin ŝatas;
Vi ĉiam tre taŭgas
Por esti damao:
Kaj nun la diablo prenas vin
Kun ĉi du ŝtonoj.
– Ĉar tiele marŝas la afero.
Vi bone scias, ho edzo,
Ke mi vin amas;
Vi ĉiam tre taŭgas
Por esti cervo:
Kaj nun vi pene portas, ho sinjor’,
Ĉi du ŝtonojn.
– Ĉar tiele marŝas la afero.

(kantas Carmen Ziege kaj João Batista Carneiro)
Continue lendo “Gil Vicente 23. FARSO PRI INÊS PEREIRA (1523)”

Visitas: 528

la tago sen nomo, 17

La tago sen nomo, 17.

Valparaiso, la 14a. de aprilo, je la 17a horo, somera horaro.

Bonvole, kiun straton mi devas laŭiri por atingi la centron de la urbo? – malfermante la aŭtan glacon.
sufiĉas iri laŭ ĉi strato mem. – malleviĝante, por vidi tiun, kiu demandas.
ĉu vi tien iras? – prenante la internan pordofermilon.
jes. – ridetante.
ĉu vi volas petveturon? – malfermante la pordon de la aŭto.
La junulo ne respondis. Li honteme rigardis, honteme ne rifuzis, eniris, sidiĝis, la alia kontrolis la pordofermilon, se ĝi bone fermas, kaj per la brako premis la femuron de la junulo.
ĉu vi havos lekcion? – ŝanĝante la rapidumon de la aŭto kaj metante la manon sur la seksorganon de la junulo.
La junulo ne respondis. Li klopodis por forpreni la manon kiu palpis lin sed pro honto nenion faris.
kioma aĝa vi estas? ĉu mi rajtas daŭrigi? – malfermante aŭ klopodante por malfermi la pantalonfendon.
mi estas deknaŭa. – metante la manon sur la pantalonfendon.
ĉu vi ne volas ke mi malfermu ĝin? – karesante la internan parton de la femuro de la alia.
pli bone, ne! – tenante ambaŭ manoj sur la suba parto de la ventro.
Tamen la alia ne forigis la manon.
ĉu vi iras al lekcio?
jes.
ĉu vi ne volas veni kun mi? – daŭrigante la karesojn sur la seksorgano, kiu jam ekŝveliĝis.
Continue lendo “la tago sen nomo, 17”
Visitas: 253