Gil Vicente 22. KOMEDIO PRI RUBENA (1521)

la sorĉistino

Resumo:

Unua sceno: Prologo, kiel en la latina teatro, anoncas la okazontaĵojn. Rubena gravediĝis  de juna kleriko. Ŝi prezentas malĝojan monologon pri sia situacio (“pli doloras la pentadon ol la  akuŝo”). Ŝia servistino kondukas Akuŝistinon kiu montras kelkajn strangajn sorĉaĵojn por faciligi la akuŝon. (“Diru rapide trifoje: la vorto fariĝis karno: mi vin donacas al Sankta Sadorneto…” La Akuŝistino venigas Sorĉistinon kaj petas ke ŝi zorgu pri la junulino kaj kaŝu la akuŝon de la patro de Rubena.  Kelkaj Diabloj, laŭ ordono de la Sorĉistino forkondukas Rubenan al montaro. Tie naskiĝas knabineton, Cismena.

Dua sceno: La Sorĉistino kaj la Diabloj vartas la knabinon. Du feinoj estas alvokataj, por zorgi pri ŝi. Poste oni vidas la etan Cismenan inter ŝafistetoj. La feinoj aŭguras bonan sorton al la knabino.

Tria sceno:  Kiam Cismena estas juna la Feinoj kondukas ŝin al Kreto. Nobelulino adoptas ŝin kaj post sia morto lasas al ŝi siajn posedaĵojn. Multaj junuloj venas kiel svatiĝantoj je ŝi. Finfine ŝi edziniĝas kun princo el Sirio.

GV060. Benita

Tiempo era caballero,
Que se me acorta el vestir.
La Tempo estas kavaliro,
Kiu mallongigas al mi la vestaron. 

 (kantas Carmen Ziege)

GV061. Sorĉistino

Ru ru, menina, ru, ru,
Mourão as velhas e fiques tu
C’o a tranca no cu.
Ru, ru, knabino, ru, ru,
Mortu la maljunulinoj kaj restu vi
Kun trabo en la anus’

(kantas Jorge Teles)

GV062. Nutristino

Llevantéme un dia
Lunes de mañana.
Iam mi vekiĝis,
Lunde, matene.

(kantas Kátia Santos)

 

GV063. Sorĉistino

De las mas lindas que yo vi. Inter la plej belaj, kiujn mi vidis.

(kantas Jorge Teles)

GV064. Cismena

Grandes bandos andão na côrte,
Traga-me Deos o meu bonamore.
Multaj homoj estas en la kortego,
Ho Dio, kunportu al mi mian belan amaton.

(kantas Carmen Ziege)

GV065. Tolaĵlavistinoj

Halcon que se atreve
Con garza guerrera
Peligros espera.

Halcon que se vuela
Con garza á porfía,
Cazar la queria
Y no la recela:
Mas quien no se vela
De garza guerrera
Peligros espera.

La caza de amor
Es de altanaría;
Trabajos de dia,
De noche dolor:
Halcon cazador
Con garza tan fiera
Peligros espera.

Falko kiu aŭdacas
Kontraŭ militista ardeo
Danĝerojn trovos.

Falko kiu volas
Lukti kontraŭ ardeo
Por ĝin ĉasi
Sentime;
Sed tiu, kiu ne zorgas
Antaŭ militista ardeo
Danĝerojn trovos.

La ĉaso pro amo
Estas kun falko.
Dumtage, laboroj,
Dumnokte, doloroj.
Ĉasista falko
Kontraŭ fierega ardeo
Danĝerojn trovos.

(kantas Carmen Ziege kaj Kátia Santos)

GV066. Dario

D’amores jaço,
Quando as torço d’amores dormo.
Mi kuŝas inter amoroj,
Kiam mi ilin delogas, mi inter amoroj dormas .

(kantas Geovani Dallagrana)

GV067. Dario

Consuelo véte con Dios;
Pues ves la vida que sigo,
No pierdas tiempo conmigo.
Consuelo mal empleado,
No consueles mi tristura;
Véte á quien tiene ventura,
Y deja el desventurado.
No quiero ser consolado,
Antes me pesa contigo:
No pierdas tiempo conmigo.
Konsuelo, iru kun Dio;
Ĉar vi vidas mian vivantan vivon,
Ne perdu tempon rilate min.
Konsolo malbone uzata (*).
Ne konsolu mian malĝojon.
Iru al tiu, kiu feliĉas,
Forlasu la malfeliĉulon.
Mi ne volas konsolon,
Mi ĉagrenas antaŭ vi:
Ne perdu tempon rilate min.

(*) vortludo: Konsuelo (nomo de virino), signifas “konsolon”.

(kantas Geovani Dallagrana)

GV68. Tolaĵlavistinoj

Bien quiere el viejo,
Ay madre mia,
Bien quiere el viejo
A la niña.
Multe amas la maljunulo,
Ho panjo,
Multe amas la maljunulo
La knabinon.

(kantas Kátia Santos)
Continue lendo “Gil Vicente 22. KOMEDIO PRI RUBENA (1521)”

Visitas: 496

la tago sen nomo, 16

La tago sen nomo, 16.

Erik neniam plu vekiĝos. Neniam oni aŭdos la surbendigadon de lia afliktita kaj plorsingultanta voĉeto. Kial Bengazo estus malsimila ol la aliaj urboj? Ne. La destino de Bengazo jam estis enskribita en la senkompata itinero de la stelaro, kiu kondamnis ĉiujn urbojn de la tero. Kaj ankaŭ ĉi destino plenumiĝis.
La urbo kvietiĝis dum la nekalkuleblaj tagoj kaj la paciencaj noktoj kiuj postsekviĝis. La krimuloj ne estis liberigitaj kaj kelkaj el ili eĉ ne estis arestitaj. Silentigita estis la nefekunda plorado de la senkulpuloj. Paktoj pri estonta paco oni ne plu subskribos pro la sama kialo kiel panetoj en la forno oni ne plu manĝos. Kartdivenistinoj ricevis la koncernan monon sed ne finis la legadon pri la malĝoja fato de la esperemuloj. Tamen ili ne elspezis la ricevitan monon. Ovoj, larvoj, krizalidoj kaj bufidoj ne floris por partopreni en la universala harmonio. Domoj, stratoj, urboj, zorgeme desegnitaj, oni ne plu konstruos. La pigruloj ne plu laboros kaj la laboro vane atendos porĉiame. En la kuracejoj diseriĝis la kanceraj tumoroj kaj sekiĝis la hemoragioj.
Ekzempleroj de La Fratoj Karamazovij, en ĉiuj idiomoj de la planedo, estis enterigitaj, incendiitaj, malsekigitaj, foliumitaj de senatentaj brizoj, analfabetaj ventegoj, uraganoj ne interesiĝintaj pri Ivano, kiu neniam plu parolos, de koro al koro, pri la homa malespero.
Visitas: 278

Gil Vicente 21. FARSO PRI LA CIGANINOJ (1521)

la ciganino

Resumo:

Eniras en la scenejo kvar ciganinoj. Ili diras ke ili estas kristaninoj kaj petas almozon. Ili volas donacojn por diri la “buena ventura”, nome, aŭguri pri la sorto de ĉiu. Tuj poste venas kvar ciganoj. Ili volas interŝanĝi ĉevalojn. Ĉiuj kantas. La ciganinoj proponas instrui al la spektantaj damoj sorĉaĵojn kaj aŭguras laŭ la linioj de la manoj. Ĉiuj kantante foriras.

GV059. Ciganinoj

En la cocina estaba el asno
Bailando,
Y dijéronme, don asno,
Que vos traen casamiento
Y os daban en axuar
Una manta y un paramiento
Hilando.
En kuirejo estis azeno
Dancanta,
Oni diris al mi, sinjor’ Azeno
Ke oni aranĝas por vi edziĝon
Kaj oni donacos al vi kiel edzovestaro
Mantelon kaj ornamaĵojn
Ŝpinotajn.

(kantas Jorge Teles)
Continue lendo “Gil Vicente 21. FARSO PRI LA CIGANINOJ (1521)”

Visitas: 578