ardeoj kaj vulturoj… 12

du inspektoroj kaj unu pastro

12. Du inspektoroj kaj unu pastro

    Nun mi bezonas enscenigi en tiu punteca tapiŝo kelkajn gravajn figurojn. Ŝajnas ke, sen ili, la fadenaro restas malstreĉitaj. Aŭ eble mi povas diri ke, de nun, mi enmetas kudrilojn en liberaj kudreroj, por kunligi fendojn, plenigi truojn. Ĉar, samtempe kiam ili estas kudriloj, aktivaj kaj gravaj, ili ankaŭ estas fadenoj, steboj, maŝoj, laĉoj kiuj streĉigas la ŝtofon por krei formojn, por fiksi la teksaĵon.
Eble laĉoj kiuj estas, ili mem, streĉitaj.
Se mi pensas nun pri la inspektoroj kaj la pastro, kvazaŭ ili estus marionetistoj posedantoj de niaj senarmaj voloj, kun la intenco ilin sensarĝigi, mi klopodas por imagi ilin kiel pupojn movitajn de superaj manoj. Tiukaze, pufecaj manoj de maljuna prostitutino, imensa kaj hida, kiel kelkaj putinoj de Fellini, tiu dika kaj porka putino nomata homa socio.
Mi neniam sukcesis solvi la misteron kuŝantan ene de mi, rilate la inspektorojn. Ili estis du. Ja. Antono kaj Bilardo. Mi havas rememorojn pri ambaŭ, sed, ĉiam izolitaj, aŭ unu aŭ alia, escepte de la horo de la kontraŭvermaĵo. Sed jen la mistero ene de mi plantata: kiu venis antaŭe, kiu poste? Mi pensas ke unue estis Antono, poste venis Bilardo. Sed se mi memoras pri la lastaj okazaĵoj, jen denove Antono. Kiel en la Vespero de la Manfrapilo, ekzemple. Ĉio estas malklara, duonviŝita, malhela. Ĉu strebado por ĉion deĉifri valoras la penon?
Do, do, do…
Antono kondukis nin, dum nia vojaĝa irado. Li estis en la trajno, kun Aluizjo. Antono estis mulato, enorma, tre forta. Mallongaj haroj, krispaj. Ĉiuj malamegis lin, sed se mi penas trovi memoraĵon pri momento kiam mi nutris kontraŭ li iun negativan senton, mi ne kapablas. Kompreneble, ankaŭ mi partoprenis de la ĝenerala timo, tiu timo de cervo donata al leonoj. Sed mi ne havis la silentan malamon de la aliuloj, la surdan ribelemon de la lernantoj.
Vere mia sentimento estis dubesenca, kiel tiu de filo rilate patron. Li tre ŝatis min, senkaŝe li min protektadis, kaj tion ankaŭ faris ĉiuj granduloj. Pro tio mi lin ŝatis. Sed mi ankaŭ timadis lin. La konflikto devus esti tre malagrabla por la ceteraj lernantoj. Ili suferis batojn, rigore, sed, tre ofte, Antono havis tre simpatian konduton. Ekzemple, en la dormejo de la granduloj. Li dormadis en la suba lito kaj ili interparoladis ĝis malfrue. Tamen mi min demandas: Ĉu vere li dormis tie?, aŭ nur okazis ke ili konversaciis ĝis la alveno de la dormemo? Mi memoras pri la diraĵojn, ili paroladis pri fantomoj. Alia demando: ĉu li havis litotukojn? Kovrilojn? Ĉar, dum la lastaj tempoj, kiam ni uzadis la maldikajn kaj truitajn matracojn por kovri nin, eĉ la granduloj ne posedis kovrilojn. Mi kaj Geraldo bezonis dormi ĉe la sama parto de la lito, kuntiritaj kaj premitaj, por sukcesi meti la suban parton de la matraco super nin. Ĉu eble Antono dormadis en alia ĉambro? Aŭ estis li, ankaŭ li, alia viktimo de la ĝenerala mizero?
Mi ne scias, ne scias, ne sias…
Mi ne memoras.

Krudela estis la destino rilate Bilardon. Li estis la alia inspektoro. Li neniam tuŝis min, mi pensas. Sed mi sentas nenian afablecon, nenian admiron, sed nur miksaĵon de enkaĝigita malamo kaj neagema kompato. Li devenis el brazila nordoriento. Maldikaj lipoj, malicaj okuloj, buklaj haroj algluitaj al la kranio. Eteta kaj magra kiel malsata muso. Eble, ĝuste pro tio, li estis tiel agresema. Antono estis enorma. Li sin montradis kaj fine. Bilardo venis balancante, malstabila, en duonpantalono, sur siaj du maldikaj kaj vilaj kruroj, li bezonis krii pli laŭte kaj piedfrapi. Li sciis kiel esti antipatia, mi nur memoras pri malagrablaĵoj rilate lin. Ĉu eble estas nur por tio, ke li neniam dorlotis min? Aŭ, ĉar li estis konsiderata de ĉiuj kiel feroca bestio kaj la timo kaj malamo de la tutaro kontaĝis min? Eble, pro tio ĉio kune. Oni malamegis lin. Iom da tempo antaŭ mia foriro, li estis draŝita de kelkaj pliaĝaj lernantoj. La premita malamo suprenvenis, grandiĝis la ribelemo, malespero malesperigis tiujn konfuzitajn korojn kaj ili trovis lin distreme, fermis lin en malluma angulo kaj sin ĵetis sur lin, faligante sur tiun ekzekutiston la furion de mil viktimoj, kaj ĉiu el la atakantoj sin transformis en prokuranton de la kolektiva kolero.
Eble, pro la memoro pri tiu okazaĵo, mi surpriziĝis kaj haltis la legadon de la romano La Kolektiva Loĝejo, de Aluísio de Azevedo, kiam Jeronimo kaj kelkaj nigruloj murdas la rolulon Firmo, pere de bastonfrapadoj. Mi relegis plenaflikte kaj du vortoj ripetiĝis en mia menso: sangumita pakaĵo.
Dum kelka tempo Bilardo ne cirkulis inter ni kaj jen li revenis milda kiel plumo, afabla, delikata. Li lamadis. Li estis plena je flikaĵoj, kvazaŭ la testudo kiu provis vojaĝi al festo de la ĉielo, en tre konata fabelo de brazilaj indiĝenoj. La testudo eniris en la gitaro de katarto kaj sin amuziĝis en festo. Revenante, la katarto eltrovis ĝin, turnis la gitaron kaj la testudo falis. Pro tio, ĝi havas fendojn en la karapaco. Jen Bilardo, plena je flikaĵoj.
Vojaĝoj al ĉielo povas iĝi supreniro por fali. Observo stulta, fuŝa, nenecesa.
Navigante inter la lernantoj kaj la Olimpaj dioj, kiuj estis la inspektoroj, flosadis kelkaj specialaj lernantoj, kiuj ricevadis nekaŝatajn privilegiojn. Ĉu mesaĝistoj inter la vermaro kaj la aŭtoritatuloj, kiel Merkuro? Aŭ kelneroj por la lito, kiel Ganimedo? Mi ne scias ĉu ili estis multaj, tiuj vivantaj purgatorioj, kiuj estis nek la grincado de dentoj en senfinaj noktoj nek la pasema plenfeliĉo de la absoluta povo. Supre, ili estis kaŝeme uzataj, por eviti malhonoron jam absolute konatan. Sube, ili estis disdegnataj kiel la korniko kiuj sin ornamis per pava plumaro. Vere, mi nur memoras pri unu el tiuj kompatindaj homoj, ne plu korniko, ankoraŭ ne pavo; Aluizjo. Mi diras kompatinda, pro tio ke ili estis malbone konsiderataj inter la lernantoj; pro nenio alia. Mi estis tro juna, por kompreni tiujn malsimplaĵojn.

Sufiĉe da fabeloj kaj mitologio. Mi ne volas literaturumi pri LI. Mi klopodos por limigi min al la bisturio de mia memoro. Eble mia mano tremos dum la skribado. Mi ne intencas esti krudela, mi ne rajtas estis malsevera.
Proksime al la lernejo loĝadis la pastro, nia direktoro.
El kie venas la naŭziga impreso?, kiun la memoro pri tiu pastro igas malmergi el la perditaj akvoj de mia animo. Li estis la posedanto, la absoluta sinjoro. Ni ĉiuj sciis tion. Se la manfrapilo vundis, la ordono venis de li. Se la manĝo malpliboniĝis, iu bufo aŭ lacerto estis nevideble vomata el lia buŝo, kune kun la kovardaj ordonoj. Ni ĉiuj sciis ke li estis la ĉefmarionetisto kiu tenadis la fadenojn reĝisorantajn la movojn de Antono kaj Bilardo. Ja, ni sciis. Ĝuste pro tio, en la terura Posttagmezo de la Ribelo, rekte al lia domo flugis la kriegoj, kuraĝaj kaj decidemaj.
Vazego ne havis nomon. Amikoj ne bezonas nomon. Ankaŭ tiu viro ne havis nomon. Li simple estis La Pastro. Por mi, speco de Reĝa-katarto, nigra makulo aperante laŭvole. En mia memoro li neniam marŝas per piedoj surgrunde, nur fluge iras kaj venas.
Ŝajnas ke, dum mi ĉeestis en lia infera cirklo, tiu mizera mefisto estis menciita en revuo aŭ ĵurnalo de Rio-de-Ĵanejro. Mi ne scias pri la grando de la skandalo. Mia avino rakontis ke li ricevadis la parencajn donacojn sed ne pasadis ilin al la lernantoj. Mia patrino parolis pri ŝuojn kaj vestojn, kiujn ni neniam ricevis. Tiu raporto afliktigis miajn familianojn kaj ili strebis por trovi la necesan monon por nia reveno.
Krom duonviŝata ombro nigrevestite kiu glitas (ho!, tiu teŭtona monaĥo de la filmo Aleksander Nievskij!), tiu homo ne lasis spurojn en mia animo, feliĉe. Li estas nur vulturo kun tondataj flugiloj kiu poreterne promenas ene de mi. Ĝeniga moskito, kiu revenas se mi forpelas ĝin.
Ne ekzistas insekticido, por moskitoj de la memoro.
Feliĉe ankaŭ, ke li nin malofte vizitadis. Li povus aperi lamante, plena je flikaĵoj, kun ia haŭtsulketo pro maltrankvileco aŭ ia malĝojo en la rigardo, kaj iu el tiuj etaj homaj mizeroj povus esti sufiĉa por ke mi pripensu dum la tuta vivo. Mi certe kompatus lin, suferus por li, klopodus por trovi senkulpigon, penus pardoni lian nuran krimon kiu estas, laŭ Spinozo, la nesciado. Tiu, kiu konsentas kun Spinozo, facile konkludas pri pardono.
Jarojn poste, mi pensos: la kulpo pri la homa peko, Sinjoro Spinozo, ne venas el la nesciado. Ĝi venas el la neŭroza nematureco de homa animo. Nur deca socia vivado povas maturigi la homajn interilatojn.
Sed mi ne konis Spinozon, mi estis sep-ok jaraĝa, iomete pli, iomete malpli. Mia hodiaŭa kapo ne rajtas filozofumi nome de mia antaŭa destino. Mi estis sep-ok jaraĝa, sed mi ne estis Nekapabla pri Ekzistado. Se mi kapablis suferi, mi kapablis malami. La sufero finiĝis, ja, sed ne sin transformis en nulon.
Al neniu mi rajtigas pardoni mianome. Al tio, kio mi estas hodiaŭ, mi ne raitigas agi nome de tio, kio mi estis.
Hodiaŭ mi scias ke mi ne povas kondamni lin. Sed la knabo, kiu mi estis, jam donis lin al damnado.
Mi ne forviŝas miajn tiuepokajn pensojn.
Nenion mi rediras.
Mi nur memoradas pri jam finiĝintajn malagrablajn aferojn.

Mi ne ŝatus revidi tiun viron.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 569

ardeoj kaj vulturoj… 11

dona leca e dona clotilde

11. Fraŭlino Leka kaj Fraŭlino Klotildo

    Dum mia ĉeesto en la lernejo, mi havis du instruistinojn. Kiu venis unue, kiu poste? Mistero. Nebulo ene de mi. Foje ŝajnas ke unue estis Fraŭlino Klotildo, poste Fraŭlino Leka.
Fraŭlino Klotildo estis, por mi, reenkarniĝo de Nia Sinjorino. Ŝi havis grandajn dentojn, estis korpulenta, eble tridek kvin, kvardek jarojn. La okuloj, grandegaj, helbrunaj, kaj helbrunaj ankaŭ la haroj. Ŝi adoradis min.
Ververe, ĉiuj adoltoj kaj la granduloj dorlotadis min. Mi ne scias, ĉu pro la timideco, pro la aĝo, pro la aspekto de magra kaj sendefenda knabo. Aŭ ĉu pro la inteligento, ĉar ĉiuj ripetadis ke mi estas inteligenta. En Manjuasuo mi vizitadis lernejon sed pro la aĝo mi estis malpermesata eniri en la duan klason. Mi jam kapablis legi kaj skribi. Kaj kio pri la kalkulado? Mi kalkuladis ĝis mi ne scias kiom, duope, kvinope, dekope… Ne estis justa la komparo inter mi kaj ili, pli aĝaj kaj neinstruitaj knaboj, mizeruloj kolektitaj en la subteretaĝoj kaj rubaĵejoj de Rio-de-Ĵanejro. Ne estis justa, sed mi ne kulpis.
Mi parkeris oran frazon de tiuj instruoj. La rivero Sankta Francisko naskiĝas en la Monto Kanastra, municipo Gia-Lopes. Tiu frazo neniam helpis min, se ne por ke ili ankoraŭ pli amus kaj admirus min, post la vomado de la ĝusta respondo, en ĉeesto de ravita aŭdantaro.
Pri Fraŭlino Klotildo, mi havas nebulozecan dubon. Kiam oni farbis la instruĉambrojn, super ĉiu pordo estis skribita nomo de sanktulo. Nia instruĉambro nomiĝis Sankta Klotildo. Ĉu la ĉambro ricevis tiun nomon, kiel naiva omaĝo al la instruistino tie laboranta? Mi klare vidas la nomon super la pordo desegnata ene de mi, mi klare vidas la instruistinon, kiu ridetas al mi kaj glatigas miajn harojn. Sed mi tute ne certas ĉu ŝia nomo vere estis Klotildo…
Krom tiu rememoro pri ŝi kiel speco de Nia Sinjorino, mi memoras instruadon pri religio. Ŝi montradis enorman libron,  senkoloraj bildoj kaj iu teksto. La desegnaĵoj estis tiel belaj ke ili aspektis vivantaj figuroj. Ŝi legadis la religian frazon kaj fingremontris la mirindan bildon kiu ilustris la tekston. Kaj ŝi legis:

    Pli bone estu se li ŝnurligus al sia kolo enorman muelŝtonon kaj sin ĵetus en la fundon de la maro, ol fari malbonaĵon al senkulpulo.

    Iu demandis kio estas senkulpulo.
Senkulpulo estas infano pura kiel anĝelo. Senkulpulo estas infano kiel li.
Ĉiuj min rigardis kaj mi sentis tertremadon sub mi, mortanta pro honto, deziranta ke la tremado estu vera por ke mi estu glotita de la truo.
Ne kontenta pri tio, ŝi iris al ĉiu pupitro, por montri la ilustraĵon, ĝis mia fojo. Ŝia ĉeesto estis egala al kortuŝa rideto, tiu dolĉa parfumo de tualetsapo kaj la haŭto pura kiel tiu de la preĝejaj sanktuloj. Kaj ŝi montris al mi la desegnaĵon, pluman, laŭ la stilo de Gustave Doré. Kaj mi vidis du infanetojn, ĉu knaboj aŭ knabinoj?, longaj blondaj haroj, buklaj, du sanktuletojn en greka tuniko. En la centro de la desegnaĵo, sur bordo de abismo, du aŭ tri hororaj viroj, eĉ groteskaj, kun enormaj muelŝtonoj ŝnurligitaj al la kolo kaj, ĉirkaŭe, furioza homamaso, preta por puŝi ilin enen de la akvoj.
Kiel ne senti frostotremon tra la tuta spino?, kiam, jarojn kaj jarojn poste, foliumante libron pri la Uffizi Galerio, mi trovas iun Altdorfer plena je belaj koloroj, kaj vidas sanktulon nomatan Floriano kun la sama muelŝtono ĉe la kolo, jam preta por esti ĵetata enakven. Nun, la konsiderata senkulpulo estas
la viktimo.
Ni revenu al Fraŭlino Klotildo… Ŝi ripetis al mi la klarigon sed mi nenion aŭdadis. Terurigis min la eblo esti unu el tiuj infanoj sed sammaniere mi fieris pro la senkulpeco, tio devas esti ja specialaĵo. Tamen, la penso pri tio, ke la viroj droniĝos kvazaŭ ratoj, mi estante la motivo, plenigis min je hororo. Ie devus estis eraro.
Iufoje, ŝi instruis ke, kiam ni trovos amindumantinon, ni devus konduki ŝin al la preĝejo. Ŝi povus esti la diablo kaj ŝi krevus antaŭporde. Kaj ŝi rakontis ke, iam, junulo estis savita, ekzakte antaŭ la pordo de la templo, kaj eskapis el la krevaĵo forta sulfura odoro.
Fraŭlino Leka estis magreta kaj malbela. Ŝia nomo similas al la portugala vorto “leque”, kiu signifas ventumilon. Pro tio, mi ĉiam atendadis ke ŝi envenu al la instruĉambro portante ventumilon, sed tio neniam okazis. Pri ŝiaj instruoj, mi havas multajn rememorojn.
Mi sidas antaŭ libro, mi studas la vortojn de leciono, kiun tuj tuj mi devos laŭtlegi. Subite, miaj okuloj kolizias kontraŭ konfuzaĵo. Mi ne konas tiun strangan vorton. Mi klopodas por ĝin deĉifri, sensukcese. Mi iras ĝis la fino de la teksto kaj ĉio iĝadas klare, escepte tiu perturbiga vorto. Mi literumas la unuan silabon, KRE, poste venas malfacilaĵo, ITA, kaj “Ĵ”, kaj mi perdiĝis en tiu labirinto. Kre… krei… estis monstraĵo, kiu malfaciligis la deĉifradon. Mi ekafliktiĝis, mi ne kuraĝis demandi, ŝvito malvarmigis min kaj mi sentis min predo de la timo. Mia respondeco malpermesis al mi la eblon erari. Tiu ŝarĝo estis tro peza ĉar en tia okazaĵo mia timideco kompromitus mian firmecon. Post longa rezisto, mi stariĝis, iris al la tablo de Fraŭlino Leka, demandis pri la malfacila vorto. Kreitaĵo. Mi sidiĝis, la mondo ne plu rondiradis ĉirkaŭ mi, mi kontrolis, jes, certe, simplege kaj facilege kaj mi ne kapablis.
Kaj kio pri la kalkulado? La kalkulado estis, por mi, la gloro, kaj por la ceteraj, la malespero. Mi sentis min malhonesta ĉar mi pensis ke mia metodo ne estis la korekta. Ŝi demandadis, iom oble iom, neniu sciadis. Bedaŭrinde, ili ne komprenis ke la instruistino ĉiam komencis de UNU. Kaj mi eltrovis ke, se sesoble unu faras ses kaj sesoble du faras dek du, sufiĉas mense kalkuli kaj daŭrigi la sekvon. Kaj ŝi demandis: sesoble tri? Kaj mi, rapide, enmense: dek tri, dek kvar, dek kvin, dek ses, dek sep, DEK OK! Sesoble kvar? Dek naŭ, dudek, dudek unu, dudek du, dudek tri, DUDEK KVAR! Kaj ni daŭrigadis kaj kiam mi alvenis al SESDEK!, mi senŝarĝiĝis kaj trankvile spiris kaj la instruistino laŭdadis min. Ĉiuj min rigardis, kvazaŭ mi estus neordinara besto, posedanto de iu sorĉa povo.
Mi opinias ke, nur por la kalkulado, ĉiuj protektadis min. Certe, la instruistinoj rakontadis pri miaj heroaĵoj kaj mi montriĝis kiel eta mirindaĵo.
Mi ripetas ke la konkurenco estis maljusta, sed mi ne estis mallojala. Min ĝenis la fakto ke mi mense kalkuladis unuope, mi pensis ke mi devus parkeri ĉion, kiel la ceteroj klopodis por fari.
Mi memoras pri aliaĵoj. Iam, okazis malordo kaj ŝi haltis la instruon. Estis vera tumulto. Ŝi foriris kaj tuj poste revenis kaj trankvile sidis. Ni daŭre ridis kaj konversaciis. Ŝi alvokis min kaj flustris por ke mi kvietiĝu ĉar tuj alvenos la inspektoro. Mi sidiĝis hontoplena, feliĉa, ĉio. La protekto komfortigis min sed estis tre malagrable la escepto ĉirkaŭ mi.
Alifoje, ŝi laŭte admonis lernanton, li reagis kaj ŝi vangobatis lin. Sango elŝprucis el lia nazo, ŝi ektimiĝis kaj ekploris. Doloriga silento regis nin.
Kompatindaj instruistinoj! Enloĝante en kamparo, diplomitaj post probable malbonegaj kursoj, sen ia ajn nocio pri infana psikologio, didaktiko, nenio, esti fronte al bestioj. Bestioj, ne ĉar tio ili volis esti, bestioj pro torturiga hazardo, bestioj igataj bestioj, ne de naskiĝo. Ili agadis bestiece. Nenion oni povus atendi de tiuj nigruletoj batitaj de la vivo, ili, kiuj, de la vivo ricevis nur la nuran vivon, la blovon, la spiradon, la ekziston. Nenion pli, nenion pli…
Nenion plu.
Iam, Fraŭlino Leka petis al la inspektoro permeson por ke mi dormu ĉe ŝi. La okazaĵo iĝis tiel grava, ke mi neniam sukcesis forgesi orajn detalojn de tiu mia inversita odiseado, plena je triumfoj. Ŝi prenis mian manon kaj ni foriris. Ekvesperiĝadis, tuj alvenos krepusko. Ni promenis sur polvokovrita pado. Mi, tremante, kvazaŭ emociiĝita pasero, timeme alkroĉita al la mano de la protektanta feino. La mondo kovriĝis per nekonata signifo, mi nenion komprenadis.
Ni eniris. La patrino de Fraŭlino Leka estis dikulino, bonaspekta, etetaj okuloj, kaj mi opinias ke ŝi portadis ŝalon. Ili banis min en kuvo, tepida akvo, kvazaŭ la manoj de mia patrino flugintus ĝis min. En Manjuasuo la banoj ankaŭ estis en tepida akvo en kuvo kuŝanta sur longa benko.
Mi vespermanĝis. Mi ne kuraĝis paroli. Ekzistas, ene de miaj perditaj rememoroj, varmeta brasika kaĉo, bonguste spicita, kiu flosas sur maro de forgesitaj nebulaĵoj. Certe, estas la brasika kaĉo en la domo de Fraŭlino Leka. Ĝi fortigadis al mi la ekziston, proponante la impreson pri io, kio valoras la penon; devas ja esti io, kio valoras la penon. Ne, ne, mi ne pensis tion, kompreneble, sed la impreso, hodiaŭ, povus esti tiele tradukata. La du virinoj konversaciis kaj rigardadis min la tutan tempon, ridetante. Tiu maljunulino poreterne loĝas ene de mia kapo. Ne pro la zorgoj, ne pro la manĝo aŭ la plaĉa lito, kien ili metis min, plena je lankovriloj. Estis pro la maniero min rigardadi. Ŝajnis ke mi estis antaŭ du okuloj el akvo, du eternecoj, du glavoj plenigante min je komforto sed provokante, samtempe, imensan volon plori.
Ŝi sidadis, eble sur balancoseĝo, eble kroĉetante, mi ne scias. Se Fraŭlino Klotildo estis ia Nia Sinjorino surtere, tiu virino estis plie, iu diaĵo pli antikva kaj protektanta.
La nokto pezis sur miaj okuloj kaj mia timema korpo ĝuis la plezuregon de littuko kaj molaj kovriloj, kvazaŭ felaro de la plej dolĉaj hejmbestetoj. Dummatene, mi trinkis kafon kun biskvitoj. Denove tiu mirinda sensaco pri tio, ke mi vivadis.
Sokrato parolas pri pano, seka kaj malmola, kiun li manĝis dum la Milito de Peloponezo, kaj kiun li taksis kiel la plej bongusta pano en la tuta mondo, pro sia granda malsato. Kie?, diable!, mi tion legis! Lia pano ne valoris la duonon de mia brasika kaĉo aŭ tiu kafo kun biskvitoj. Ne, ne valoris.
Li ne estis nur sep-ok jaraĝa, iomete pli, iomete malpli.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 624

ardeoj kaj vulturoj… 10

the letters

10. La leteroj

    Kampo-do-Mejo, kotopo, kotopo.

Panjo, aŭ
Onklino, aŭ
Karaj gepatroj:

Saluton.

Unue, mi deziras al vi sanon kaj feliĉon.
Due, mi petas ke vi sendu al mi, kiel donacon:
kombilon;
dentobroson;
dentopaston;
tualetsapon, se eble, Eŭkalol’;
ŝuojn;
sveteron;
bankalsonon;
skatolojn kun dolĉa densigita lakto;
skatolojn kun sukeraĵo;
kaj tio kaj tio
kaj tio kaj tio.
Nia tuta leteraro estis, sen ia ajn ŝanĝo, egala. La saman enkondukon, Saluton, unue, kotopo, kaj la sekvantan liston de donacoj. Ĉi tie, okazis variaĵoj. La malŝparemuloj senhalte plilongigis la serpenton, antaŭĝuante la feston, tiamaniere donante plezuron kaj al gusto kaj al korpo per la simpla skribado de la vortoj. Aliuloj, pli humilaj, kontentiĝis per tio strikte necesa.
Ni skribadis la leterojn en instruĉambro. Unue, sur skiza papero. Ŝajnas al mi ke ni restadis tutan semajnon ĉe la leteroj. Ili kontrolis la kaligrafion, la teksto estis kritikata. Ni reiris al la pupitro kaj ĉion refaris sur alia papero. Ĉu iam iu diris ke plendo estis malpermesata? Aŭ, kontraŭe, ĉu la unuanima kaj malkuraĝa silento apartenis al tiu grupo de agoj de malfortuloj, izolitaj per la povoforto? Kiu aŭdacus ribeli kontraŭ tiu tirana Olimpo, ni sendefendaj, ni malsataj, ni debilaj pro manko de vitaminoj, ni tuŝataj de malvarmo kaj, precipe, tratrempitaj kaj impregnataj de la plej mortiga timo. Ne ekzistus Prometeo kapabla helpi tiun melankolian bandon de pilgrimantaj viktimoj.
En koncentrejoj de nazioj, rusoj, angloj, kaj ceteroj, certe same okazis kaj eĉ pli terure. Sed tiu idaro de la propeka kapro ankoraŭ ne atingis, en sia plejmulto, la puberecon. Ni pagadis la pekon vivi.
Hodiaŭ mi ne havas nocion pri mia tiutempa sufero. Mi klopodas por taksi ĝin pere de eroj de memoraĵoj, mi volas kompreni melankoliajn travivaĵojn, dolorigaj revivaĵojn. Malgraŭ tio, nek al mi mem, nek al iu ajn, mi havigas la rajton pardoni.
Mi deturniĝis de la ĉapitra celo. Mi paroladis pri la leteraj temoj. Saluton, mi volas ke vi sendu, la listo, kaj bela kaj agrabla fermo, kie, ĉiu el ni, Pangloso, bastardo de la manfrapilo, ripetadis, sen ia konvinkiĝo, ke ni loĝis en mondo plej eble bona.
Aprobita la skizon, ni ricevis mirindan blankan paperon, blankan kaj blankan, kiel lakto, kiel lilio, nenio ekzistis pli pura en la tuta universo. Supre, desegnaĵo montris la konstruaĵon kaj, per literoj faritaj de feino aŭ anĝelo: Instituto pri Profesioj kaj Agrikulturo Sankta Jozefo. Kaj nun la timema kaligrafio surglitis surpapere, transformante la leteron en vivantan organismon, en mesaĝon al malproksimaĵo, en kamuflatan peton pri helpo, kaj ĉiu deziris, donante la leteron por la sendado, ke la vera mesaĝo estu komprenata, ke la parencaro malfidu, ke ili deduktu tion, kio ne estis skribata, ke ili ion divenu!

Continue lendo “ardeoj kaj vulturoj… 10”

Visitas: 446