Ĉasadoj de Peĉjo
Ĉapitroj 7 kaj 8
Tradukis Jorge Teles
7 – La atako de la jaguaroj
Trinkinte kafon kun maiza faruno, Peĉjo pendigis la Vicgrafon sur la plej alta branĉo de proksima arbo, armata per la binoklo de sinjorino Benta, por averti pri la alveno de la jaguaroj. La eminenta nobelo tamen kutimis vekiĝi malfrue, ĉirkaŭ la deka, pli-malpli. Konsiderante tion, li decidis dormi sur la eta branĉo, certa, ke nur ĉirkaŭ la deka horo venos la jaguaroj. Li dormis kaj pro tio ne sukcesis sciigi pri la alveno de la jaguaroj, kiuj jam estis tre proksimaj. Tiu, kiu rimarkis ilian proksimecon, estis Emilja, kiu havis mirindan nazon.
– Mi sentas la odoron de jaguaro en la aero! – ŝi subite kriis. Pro la sugesto aŭ ĉar efektive estis jaguara odoro en la aero, ĉiuj levis la nazon kaj flaris fortan jaguaran odoron. Kiel do la Vicgrafo donis neniun averton? Peĉjo kuris al la korto kaj kriis:
– Sciigu min tuj, pigrulo! Ĉu vi ne vidas, ĉu la jaguaroj jam alvenas?
La kompatinda sinjoro vekiĝis kun kriego kaj, ankoraŭ plena je dormemo, li rigardis tra la binoklo, sed en la kontraŭa pozicio, tiel ke li opiniis ke la jaguaroj estis tre malproksime. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 03”