Monteiro Lobato en Esperanto – 03

 Ĉasadoj de Peĉjo

 Ĉapitroj 7 kaj 8

 Tradukis Jorge Teles

 

7 – La atako de la jaguaroj

            Trinkinte kafon kun maiza faruno, Peĉjo pendigis la Vicgrafon sur la plej alta branĉo de proksima arbo, armata per la binoklo de sinjorino Benta, por averti pri la alveno de la jaguaroj. La eminenta nobelo tamen kutimis vekiĝi malfrue, ĉirkaŭ la deka, pli-malpli. Konsiderante tion, li decidis dormi sur la eta branĉo, certa, ke nur ĉirkaŭ la deka horo venos la jaguaroj. Li dormis kaj pro tio ne sukcesis sciigi pri la alveno de la jaguaroj, kiuj jam estis tre proksimaj. Tiu, kiu rimarkis ilian proksimecon, estis Emilja, kiu havis mirindan nazon.

            – Mi sentas la odoron de jaguaro en la aero! – ŝi subite kriis. Pro la sugesto aŭ ĉar efektive estis jaguara odoro en la aero, ĉiuj levis la nazon kaj flaris fortan jaguaran odoron. Kiel do la Vicgrafo donis neniun averton? Peĉjo kuris al la korto kaj kriis:

            – Sciigu min tuj, pigrulo! Ĉu vi ne vidas, ĉu la jaguaroj jam alvenas?

            La kompatinda sinjoro vekiĝis kun kriego kaj, ankoraŭ plena je dormemo, li rigardis tra la binoklo, sed en la kontraŭa pozicio, tiel ke li opiniis ke la jaguaroj estis tre malproksime.

            – Jes, jes, – li diris, – sed tiel malproksime kaj tiel malproksime kaj tiel malgrandaj, ke ĝis ili kreskos kaj aperos ni havos tempon por… – Li ne sukcesis fini. Li deglitis de la branĉo kaj renversiĝis sur la teron. Sed mankis tempo por helpi la kompatindan Vicgrafon, kiu falis ene de la koto, kun la kapo enterigita. Ĉiuj nur havis la necesan tempon por sin meti sur la stilzoj. Ĝenerala diskurado. Ĉiuj prenis la paron da kruroj, kiuj apartenis al si, kaj ĝustiĝis sin supre. Post tri minutoj, la korto estis loĝata de tiuj strangaj longkruraj dupieduloj. La unua afero, kiun ili vidis de supre, estis la vaksaj grenadoj de Emilja, aranĝitaj sur la tegmento. Peĉjo volis ekzameni ilin. Sensukcese. La pupo ektimigis lin per krio.

            – Ne alproksimiĝu! Ne tuŝu, ne ruinigu la ĉapitron!…

            Kio pri onklino Nastasja? Ŝi restis sube, preĝante kaj tremante kaj ŝi krucosignadis la tutan tempon. Malgraŭ esti skeptika pri la alveno de la jaguaroj, kiu ŝajnis neebla, ŝi sentis teruran timon. Kio se ili venos? – ŝi pensis. Kaj se la odoro, kiun la pupo flaris en la aero, vere estis la odoro de jaguaro?

            Subite – Miaŭ! – Terura miaŭo resonis en la paŝtejo. Certe estis la ataka signalo de la vidva jaguaro. Tuj poste, amaso da vizaĝoj de jaguaraj kaj ocelotoj aperis el ĉiuj arbustoj kaj ankaŭ amerikanaj musteloj kaj kerdokionoj, kun minacaj okuloj kaj nudigitaj dentaĉoj. Nur tiam la kompatinda nigrulino konvinkiĝis, ke ŝi eraris. Ŝi freneze kuris al la bambuaj kruroj, kiujn Peĉjo faris al ŝi sed ne trovis ilin. Kleo estis sur ili. Ŝi aflikte rigardis la ŝtuparon. – Sensencaĵo, la ŝtupetaro! La jaguaroj bone grimpas supren laŭ la ŝtupoj. – Ŝiaj larĝaj okuloj vane serĉis savon.

            – Grimpu sur la masto! – kriis Kleo.

            Jes, nur tio helpos – kaj onklino Nastasja, indiferenta al ŝiaj multaj reŭmatismoj, kiel karba simio grimpis sur la maston de Sankta Petro, kun tia facilmoveco, ke ŝajnis ke ŝi neniam faris ion alian en la vivo se ne grimpi sur mastoj…

            Je la ekzata momento. La tuta bestaro jam estis en la korto. Unue la atakantoj ne rimarkis la ruzaĵon inventitan de Peĉjo por trompi ilin. La kvarpiedaj bestoj malofte levas la okulojn kaj, ĉar la longakruruloj silentis plej absolute, la jaguaroj ne vidis ilin sur la stilzoj. Ili eniris la domon serĉe de ili kaj, ne trovante ilin, tre seniluziiĝis.

            – Ili forkuris, la timuloj! – ululis, kun okuloj brilantaj pro kolero, la vidvigita jaguaro. – Iu avertis ilin kaj ili forkuris…

            Ĉimomente, kraĉeto de Emilja falis ĝuste sur ĝia muzelo. La jaguaro levis la okulojn kaj ridetis, lekante la lipojn.

            – Nia “tagmanĝo” ne eskapis, ne! – ĝi kriis, ege kontenta. – Tie estas niaj “pladoj”, ĉiu sur du “rostostangoj”. – La bestaro rigardis supren, kun la buŝo salivoplena. Ili ne manĝis la antaŭan tagon, ilia apetito estis forta kaj ili vidis, ke ili havas nun diversajn frandaĵojn – unu knabon, du knabinojn, porkidon, pupon, blankan maljunulinon kaj nigran maljunulinon. Bonege!

            – Jen tagmanĝo! – observis la amerikana mustelo. – Estos festeno el la plej bonaj… Sed kiel manĝi tiujn longakrurulojn?

            La jaguaro, kiu estis la plej forta inter ili, provis salti. Ĝi faris kvar aŭ kvin grandajn saltojn, la plej grandajn de sia vivo – sed sensukcese. La stangoj altis kvar metrojn kaj ĝiaj saltoj ne superis tri metrojn kaj naŭdek kvin centimetrojn.

            – Per saltadoj, ni ne sukcesos, – ĝi diris. – Ni bezonas elpensi ion alian. Kio povas esti?

            – Mi havas ideon, – bojis talenta kerdokiono. – Ili ne povas resti tie supre dum la tuta vivo. Ili malsuprenvenos post malsato. Mia ideo estas resti ĉi tie gardante ĝis kiam ili malsuprenvenos.

            – Jes – diris la jaguaro, kiu estis stultega – sed se malsato venos por ili, venos ankaŭ por ni – kaj kion ni faros?

            – Ni alternas – diris la kerdokiono. – Duono de la aro ĉasas kaj tagmanĝas en la arbaro, dum la alia duono gardas. Tiel ni povas resti ĉi tie la tutan vivon, se necese.

            – Mi ne diris? – flustris sinjorino Benta. – La perversuloj alternos kaj ni estas perdataj…

            La situacio estis tre serioza. Kleo, kiu antaŭe ne partoprenis en mirindaj aventuroj, montris ke ŝi ploros. La jaguaroj decidis fari tion; tamen, se por la longakruruloj esti facile sin teni dum multaj horoj, tio ne estis la kazo de la kompatinda onklino Nastasja, kiu apenaŭ sukcesis alkroĉiĝi al la masto.

            – Mi falos! – ŝi subite kriis. – Mi ne plu eltenas. Miaj manoj jam komencas gliti…

            – Ĉu vi rimarkas? – diris la jaguaro, frotante la langon sur la lipego. – Nia bankedo komenciĝos per la deserto. La “dolĉaĵo” diras, ke ĝi ne plu eltenas kaj falos…

            – Emilja! – kriis Peĉjo. – Ni atendas vin! Venu la surprizo de la grenadoj.

            La pupo decidis profiti de la situacio.

            – Bone, – ŝi diris, – sed mi ĵetos miajn grenadojn nur kun tri kondiĉoj.

            – Diru do rapide!

            – Unue: ĉiuj agnosku, ke mi estas la plej sperta kaj plej inteligenta en la bando. Due: ke sinjorino Benta donu al mi akvujon, sed verdan – mi ne volas alian koloron. Trie. ke…

            – Helpon! – kriis, per animtranĉa tono, la kompatinda onklino Nastasja, kiu ne plu sukcesis resti ĉe la masto kaj malrapide glitis.

            Emilja ne atendis respondon al siaj kondiĉoj. Ŝi alproksimiĝis al la tegmento, prenis la grenadojn kaj – zaz! – ĵetis ilin al la aro da bestoj. La grenadoj rompiĝis kiam ili trafis la celojn kaj liberigis svarmojn da teruraj vespoj. Okazis tragedio! La vespoj pikis la muzelojn kaj la okulojn de ĉiuj sovaĝuloj, igante ilin fuĝi de tie en freneza kurado. Post duonminuto la bieneto estis tute libera de la ferocaj bestoj.

            Je la momento plej ĝusta. Onklino Nastasja estis jam sur la tero, etendita ĉe la piedo de la masto, pli mortinta ol vivanta, ŝvitante je la malvarma ŝvito de la morto. Se la grenadoj de Emilja ne produktintus tiun mirindan rezulton, la bona nigrulino vere ne eskapintus de iĝi jaguara deserto…

            – Vivu! Vivu Emilja! – kriis Kleo, kun entuziasmo pro la lerteco de la pupo.

            – Vivu! Vivu la reĝino de la pupoj! – kriis la aliaj.

Ĉar ŝi estis profitema, Emilja profitis por ekspluati tiun entuziasmon por gajni aferojn. Ŝi rivevis la promeson de bela verda akvumilo de sinjorino Benta; de Peĉjo ricevis kvin novajn groŝojn; de Nazulino venis promeson pri novajn meblojn de pupo.

            – Kaj vi, Kleo, kion vi donos al mi?

            – Kison, Emilja. – La pupo montris malŝaton. Poste, turnante sin al onklino Nastasja:

            – Kaj kion de vi, nigraĵo? – Onklino Nastasja ne sukcesis respondi. La timo, kiun ŝi travivis, estis tiel forta, ke ŝi perdis la voĉon. Necesis doni al ŝi akvon por trinki. Nur poste ŝi sukcesis malfermi la buŝon kaj diri:

            – Vi savis mian vivon, Emilja, kaj nenio kapablas pagi tion. Mi donos ĉion, kion vi petos al mi.

            – Mi volas vian pipon el argilo, kiun vi uzas por fumi, – respondis la pupo. Jen la manieo per kiu Emilja gajnis la faman argilan pipon, kiun ŝi poste donacos al Eta Polekso.

 

8 – La negocoj de Emilja

            Post tiu aventuro, Peĉjo estis infektata de la manio ĉasi – sed ĉasi afrikanajn bestojn. Li volis leonojn, tigrojn, rinocerojn, elefantojn, panterojn, kaj li plendis al sinjorino Benta (kvazaŭ la bona sinjorino kulpus) pri la malriĉeco de Brazilo rilate bestojn. Li eĉ proponis vendi la bieneton por aĉeti alian en la centro de Ugando, kiu estas la plej riĉa regiono de Afriko koncerne leonojn.

            – Eĉ ne agrablas loĝi ĉi tie, avinjo, – li diris, kun tordita nazo. – Krom la jaguaro, kian alian beston ni havas? Nur pakaojn kaj cervojn kaj tapirojn – kompatindajn herbomanĝantojn, kiuj timas homojn. Kaj mi volis alfronti rinoceron, vizaĝo kontraŭ vizaĝo!…

            Sinjorino Benta tremis pro tio. Ŝi multe legis pri la grandaj afrikaj bestoj kaj sciis, ke neniu estas pli perfida kaj feroca ol la rinocero, kun sia terura korno meze de la nazo. La kompatinda sinjorino malvarmiĝis de kapo al piedoj nur pro pensado pri la teruro, kiu estus frapo de tia korno.

            – Rimarku, Nastasja, kion Peĉjo volas nun? – ŝi diris. – Li volas ĉasi rinocerojn… Mi ne scias, el kie venas ĉi terura emo.

            Onklino Nastasja krucosignis sin. Ŝi ignoris tion, kio estas rinocero, ĉar ŝi neniam vidis iun, nek en la kinejo nek en sonĝo; sed la simpla vorto timigis ŝin. “Rinocero, ho Dio!”

            – Pli malbona ol tio, – daŭrigis sinjorino Benta, – estas, ke kiam ĉi infanoj volas fari ion, ili vere sukcesas. Ili provos kaj reprovos kaj fine ĉasos rinoceron. Ni atendu.

            Kaj tiele okazis. Ŝajnas fabelo, ŝajnas mensogo de la barono “Münchausen”, tamen estas la nura vero: la genepoj de sinjorino Benta ĉasis veran rinoceron!…

            – Kiel?

            – Atendu. Kelka tempo post la jaguara atako alvenis al Rio-de-Ĵanejro cirko, kiu estis vera arkeo de Noaĥo. La cirko havis ses leonojn, tri ĝirafojn, kvar tigrojn, zebrojn, hienojn, fokojn, panterojn, kanguruojn, boaojn kaj timinda rinocero. Kiam Peĉjo legis la novaĵojn pri la bonega evento en la ĵurnaloj, li tre ekscitiĝis. Li intencis iri al Rio por vidi la bestojn, kaj eĉ skribis al la patrino, sinjorino Tonika, por peti permeson kaj rimedojn. Tamen, antaŭ ol li ricevis respondon, sensacia evento okazis en Rio: la rinocero trarompis la stangojn de la kaĝo dum iu ŝtorma nokto kaj fuĝis. Ĝi fuĝis al la arbaro de kvartalo Tiĵuka, kaj de tie prenis nekonatan vojon.

            Ĉi fakto kaŭzis la plej grandan tumulton en Brazilo. La gazetoj ne temadis pri io alia. Eĉ puĉo, kiu estis planata por tiu semajno, estis prokrastata, ĉar la konspirantoj trovis pli interese sekvi la kazon de la rinocero ol mortigi kontraŭulojn.

            “RINOCERO ENPENETRIS LA BRAZILAN ARBARON”, estis la titolo de la novaĵo, kiu aperis grandlitere en ĉiuj gazetoj. Dum monato neniu prizorgis ion alian. Multaj fajrobrigadistoj kaj policaj soldatoj estis mobilizitaj. La plej bonaj detektivoj en Rio uzis sian lertecon ĉe planoj por kapti la misteran beston. La nordorientaj taĉmentoj, kiuj ĉasadis la famegan banditon, kies kromnomo estis “Lampiono”, lasis lin en paco por ankaŭ dediĉi sin al ĉasado de la monstro. Oni eĉ diras, ke “Lampiono” mem kaj siaj kunuloj ĉesis ataki la urbojn por partopreni en la nova sporto – rinocera ĉasado.

            Kie ĝi estus? En la arbaroj de Amazonio? En la praarbaroj de la provinco Espirito-Santo? Neniu sciis. Telegramoj envenis de ĉie, kun sugestoj kaj indicojn. Unu el la urbo Manaŭs diris: “En arbaro, dek leŭgojn de ĉi tiu urbo, nigra formo de monstro, kiu ŝajnas esti rinocero, estis vidata en densa bambuejon. Ni petas helpon”.

            Kvin detektivoj kaj multaj fajrobrigadistoj flugis al tiu punkto por esplori. Ili eksciis, ke estis nigra bovino, kiu emplikiĝis en la bambuejo…

            Alia samspeca telegramo venis el la urbo Kaŝoejro, en en la provinco Espirito-Santo. “En la najbaraj arbaroj oni aŭdas roradon, sed ne estas de jaguaro, nek iu ajn besto konata ĉi tie. Ni petas grandan helpon. “

            La aviadilo de la detektivoj flugis tien. Estis papago, kiu fuĝis el bestoĝardeno, en kiu li lernis kiel imiti la blekadon de ĉiuj bestoj.

            Kie estos la rinocero? – jen la demando, kiu de mateno ĝis nokto ripetiĝis tra la tuta lando. Kie povus kaŝiĝi la sovaĝa besto? Neniu havis elementojn por respondi. Neniu sciis. Neniu – escepte de… Emilja!

            Tio ŝajnas absurdaĵo. Ŝajnas ideo de kreiva verkisto sen laboro, kaj tamen tio estas la tuta vero. Nur la eta pupo de la bieneto de sinjorino Benta vere sciis, kie kaŝiĝas la monstro!…

            La kazo estis la jeno. Tuj kiam, en tiu ŝtorma nokto, la rinocero eskapis de la kaĝo kaj eniris en la arbaron de Tiĵuka, ĝi vagis sencele, kaj daŭrigis, ĉiam pluen, per senhalta trotado ĝis, ĉe tagiĝo, ĝi aperis en praarbaro kiu apartenas al la bieneto de sinjorino Benta. Ĝi ŝatis la lokon kaj decidis resti tie, paŝtante la abundan foliaron de la herboj, kiun li trovis.

            La ĉeesto de la rinocero kaŭzis grandan ekscitiĝon inter la loĝantoj de la arbaro. La kapibaro, kiu loĝas kaj sur la tero kaj en akvo, ĵetis sin en la riveron kaj ne plu kuraĝis foriri. La jaguaroj fuĝis. Simioj grimpis al la plej alta el ĉiuj arboj. Neniu besto povis kompreni tiun strangan kaj monstrecan beston. Post observado de tio, la skaraboj de Emilja decidis fllugi kaj averti ŝin. Ili iris al la pupo. “- Besto aperis en la arbaro, kiu ne aspektas kiel iu ajn konata de ni” – ili ĝemele raportis.

            – Ĉu granda? – demandis la pupo.

            – Laŭ la grandeco de kamparana dometo.

            Emilja tuj divenis, ke temas pri iu perdita bovo, sed laŭ la priskribo, kiun faris la skaraboj, ŝi baldaŭ rimarkis, ke ne devis esti bovo. Subite, venis al ŝia kapo:

            – Diru: ĉu la monstro estas nigra?

            – Jes.

            – Ĉu ĝi estas dikhaŭta?

            – Tre dikhaŭta.

            – Ĉu ĝi havas kornon ĝuste sur la nazo?

            – Tio ĝustas. Pinta korno.

            – Ĉu ĝi manĝas homojn?

            – Ne, nur manĝas herbojn kaj arbofoliojn.

            Emilja ekpensis, kun la maneto ĉe la mentono. Aŭ estas unukornulo, fabela besto, kiu ne ekzistas, ŝi pensis al si mem, aŭ estas rinocero. Ĉar Emilja lastatempe estis kun la kapo plena je rinoceroj, pro tio ke Peĉjo nur paroladis pri la novaĵo de la ĵurnaloj, ŝi tuj konstatis, ke devas esti la sama besto.

            – Estas ĝi! – ŝi laŭte kriis. – Kiel bonŝanca estas Peĉjo! Li volis rinoceron kaj aperis la rinocero!…

            – Kiu? – demandis la skaraboj, kun la frunto sulkigita.

            – ĜI! – ripetis la pupo, kun vizaĝo tiel terura, ke la skaraboj ektremis. – GI ESTAS ĜI, ĉu vi ne scias?

            Emilja ne emis instrui al tiuj azenetoj tion, kio estas rinocero. Kaj por timigi ilin eĉ pli, ŝi faris alian teruran vizaĝon kaj ripetis per kaverneca tono:

            – ĜI!…

            La du skaraboj svenis.

            Emilja lasis ilin tie kaj reiris hejmen sen ia hasto. Ŝi pensis kaj pensadis. Ciganino kiel ŝi estis, ŝi kutimis trovi profiton en ĉio. Pro tio ŝi fariĝis la plej riĉa pupo en la mondo. Hazardo igis ŝin malkovri la rinoceron. Nu: Emilja decidis vendi la rinoceron al Peĉjo…

            Kiam ŝi eniris la verando, ŝi jam havis planon.

            – Peĉjo, – ŝi diris – mi havas negocon por proponi.

            La knabo duonkuŝadis sur kuŝoseĝo kaj legadis la lastajn ĵurnalojn ricevitajn. Sen deturni la okulojn de la legataj novaĵoj, li respondis:

            – Jen vi venas kun viaj negocoj! Pupa komerco – Sensencaĵo…

            – Nun la afero estas tre serioza, Peĉjo. Kiam vi scios, pri kio estas, viaj okuloj larĝe malfermiĝos!

            – Nu, kraĉu la proponon tuj kaj ne ĝenu, – li diris, sen deturni la okulojn de la gazeto. – Mi legas tre interesan novaĵon pri la forkurinta rinocero.

            Emilja ŝajnigis intereson.

            – Ĉu? Kaj kion diras la novaĵoj?

            – Diras, ke la tuta rakonto pri forkurinta rinocero, estas nur granda mensogo. Ne ekzistas rinocero. La cirka direktoro inventis ĉion nur por propagandi.

            – Kia domaĝo! – diris la pupo, ŝajnigante kompaton. – Estus tiel bone, se tio estus vera…

            – Mi tuj rimarkis, ke estas mensogaĉo – diris Peĉjo, klopodante por sin montri sagaca. – Mi konstatis dekomence, ke ĉio estas mensogaĉo. Rinocero en Brazilo! Neeble. Tiaj bestoj ne adaptiĝas al nia klimato.

            Emilja ridetis tiamaniere, ke la knabo suspektis.

            – Pro kio vi ridas, stultulino?

            – Pro via lerteco, Peĉjo. Bone diras onklino Nastasja, ke vi estas sagaca…

            – Koran dankon pro la komplimento; sed lasu min trankvila. Emilja, iru al la fruktoĝardeno por vidi, ĉu mi tie estas, ĉu vi aŭdas?

            – Do vi ne volas fari la negocon, kiun mi proponas?

            Peĉjo volis kaj ne volis. Fine, scivolemo venkis lin.

            – Pri kio temas? Diru tuj.

            Emilja sin preparis por prezenti la proponon. Antaŭe tamen ŝi ĉirkaŭparolis.

            – Diru al mi, Peĉjo. Laŭ vi kiom valoras rinocero en Brazilo? Respondu!

            La knabo kapturniĝis pro la sensencaĵo. Ne povus ekzisti pli absurda kaj stulta demando ol tio. Li furioziĝis.

            – Ĉu por tio vi venis por interrompi la legadon de la ĵurnalo? Iru por leki sapon, ĉu vi aŭdas?

            La pupo denove ruze ridetis, kaj diris:

            – Pacon, pacon! Ne bruliĝu. Respondu al mia demando. Donu ajnan prezon.

            – Ne ĝenu, Emilja. Se vi daŭre insistas, mi batetos vin.

            – Vi ne scias, – ŝi diris. – Oni komprenas. Knabo, kiu neniam forlasis Brazilon, kiu eĉ ne estis en Rio-de-Ĵanejro, kompreneble ne konas la prezon de rinocero. Indas pardoni…

            – Sensencaĵo! – kriis Peĉjo, ĝenata. – Do mi bezonas forlasi Brazilon, vojaĝi tra la mondo, por scii tion? Sufiĉas iom da rezonado.

            – Nu, rezonu kaj respondu mian demandon.

            Peĉjo iom pripensis kaj diris:

            – Kelkaj miloj. La valoro de afero dependas de ilia malofteco, diras avinjo. En lando, kie estas centoj da rinoceroj, unu el ili valoras… kiom ĝi valoras? Ĝi valoras la samon kiel bovo aŭ bovino. Sed en lando, kie ne ekzistas rinocero, valoras tion, kion petas ĝia posedanto. Ekzemple, se mi estus riĉa, mi povus doni ĝis tridek mil monerojn por rinocero.

            – Bone. Se vi estus riĉa, vi donus tridek mil monerojn. Kaj kiom vi donus ĉar vi estas malriĉa? Ĉu vi kuraĝas doni la ĉareton tirata de kapro kontraŭ unu rinocero?

            Tiu ĉareto tirata de kapro plenigis la knabo je fiero. Ĝin faris Manuel’ Ĉarpentisto, kiu pasigis kelkajn tagojn en la bieneto, renovigante la plankon de la domo. Por Peĉjo la ĉareto valoras pli ol ĉiuj oraj kaleŝoj de ĉiuj reĝoj de la Tero – pro la simpla kialo, ke la ĉareto apartenas al li kaj la kaleŝoj apartenas al la reĝoj. Sed rinocero estis rinocero, do la respondo de la knabo ne povus esti alia:

            – Rinocero valoras ĉiujn ĉaretojn tiratajn de kapro kiuj ekzistas en la mondo, – li diris.

            – Nu, mi havas belan rinoceron vendotan kaj se vi volas interŝanĝi ĝin kontraŭ la ĉareto, la negoco fariĝos.

            – Sufiĉe! – kriis la knabo. – Se vi daŭre incitetos min per ĉi rakonto, mi iros al via ĉambro kaj rompos viajn ludilojn. – Diris kaj eklegis la ĵurnalojn.

            Emilja ne atendadis tion. Ŝi konsciis, ke nek Peĉjo nek iu ajn alia en la mondo kredos, ke ŝi vere havas rinoceron por vendi – kaj pro tio ŝi riskas perdi grandan negocon, eble la plej bonan de sia vivo…

Visitas: 333