Monteiro Lobato en Esperanto – 03

 Ĉasadoj de Peĉjo

 Ĉapitroj 3 kaj 4

 Tradukis Jorge Teles

 

  1. La loĝantoj de la arbaro ektimas

            La sceno de la ĉasado de la jaguaro estis spektata de multaj sovaĝaj bestoj, inter ili tre entrudiĝema simieto. Ĝi tiele miris pri la lerteco de la geknaboj, ke dum longa tempo tre rapide palpebrumis – signo, ke ĝi pensas pri ia simieca ideo. Fine, ĝi finis la pripensadon kaj, saltante de branĉo al branĉo, ĝi serĉis la kapibaron, kiu loĝis apude, ĉe la rando de la rivero.

            – Ĉu vi scias, sinjoro Kapibaro, kio okazis al la jaguarino de la Malvarma Groto? (ja, estis femalo) Ĝi mortis… – ĝi diris, kun ektimigita vizaĝo.

            – Pro kio ĝi mortis, simieto? – demandis la kapibaro. – Ĉu mortinta morto aŭ mortigita morto?

            – Ege mortigita morto. La geknaboj de la bieneto de sinjorino Benta pafis kaj ponardis kaj tranĉis ĝin, kaj poste trenis ĝin kun lianoj ĝis la korto de la domo.

            Kaj tre detale ĝi rakontis la tutan spektitan scenon. La kapibaro malfermis la buŝon.

            Tiu jaguarino estis la teruro de ĉiuj bestoj en la ĉirkaŭaĵo, danke al ĝia forto kaj krueleco. Plurfoje ĉasistoj de la najbaraĵo organizis atakojn por mortigi ĝin, senrezulte. La jaguarino ĉiam eskapis. Kiel do ĝi estis viktimo de la genepoj de sinjorino Benta, simplaj infanoj? Mirindaĵo, sendube. Se tiuj infanoj mortigis la regantan jaguarinon en la arbaro, pli facile ili mortigos iun ajn filon de la ĝangalo, ĉu cervo, pakao, dazipo aŭ eĉ kapibaro.

            – La situacio estas tre serioza, – diris la bestego fine, post multa pripensado kaj repripensado. – Mi vidas, ke tiuj geknaboj estas granda danĝero por ni ĉiuj. Mi organizos kunvenon kun ĉiuj bestoj, por diskuti la kazon kaj decidi pri la necesajn rimedojn por nia sekureco.

            Ĉimomente tra la blua ĉielo akcipitro postflugis du birdojn nomatajn sulfurpitangoj. La kapibaro vokis ilin.

            – Ĉesu ĉi tiun eternan batalon kaj venu por aŭskulti tion, kion mi devas diri. La situacio de ĉiuj loĝantoj en la arbaro estas tre serioza. Kiam la vivo de sovaĝaj bestoj estas minacata per ĝenerala danĝero, la malnovaj rivalecoj ĉesas. La oceloto ĉesas postkuri leporojn. La lutro forgesas sian malsaton kaj eĉ povas paroli afable kun la fiŝoj, kiujn ĝi manĝas. La kerdokiono pasas proksime al la erinaco sen ke ĝi starigu la pinglojn.

            Do, post kiam ili aŭdis la vortojn de la kapibaro, kaj la akcipitro kaj la sulfurpitangoj forgesis la batalon kaj venis por sidiĝi antaŭ ĝi, unu apud la alia, kvazaŭ nenia disputo ekzistus inter ili.

            – La geknaboj de sinjorino Benta mortigis la jaguarinon de la Malvarma Groto, – komencis la kapibaro. – Nun, se la jaguarino, kiu estis la reĝino de la arbaro, estis mortigita, same ili faros, kun la plej granda facileco, al iu ajn alia besto malpli forta ol la jaguarino. Niaj vivoj do estas minacataj de granda danĝero kaj ni devas agi. Mi volas organizi kunvenon de ĉiuj bestoj. Vi, kiuj flugas, estu miaj mesaĝistoj. Flugu super la arbaro kaj avertu ĉiujn, ke ili kolektiĝu ĉi tie, morgaŭ vespere, sub la Granda Figujo.

            La akcipitro kaj la sulfurpitangoj obeis. Ili flugis de arbo al arbo, kun laŭtaj pepadoj, kiuj signifis ĝeneralan kunvenon sub la Granda Figujo la sekvan tagon.

            Ĉi tiu arbo ŝajnis esti miljara. Ĝi estis la plej granda arbo en la regiono. En ĝia trunko, la tempo malfermis grandegan kavon, en kiu dek viroj povus perfekte rifuĝi. Neniu herbo kreskis sub ĝi, ĉar herboj ne kreskas tie, kie ne estas suno kaj tie ne estis suno dum jarcentoj.

            La sekvan tagon, posttagmeze, la bestoj alvenis. La pakaoj venis, plenaj je timo; venis la homevitemaj cervoj; la pezaj tapiroj; la nazuoj ĉiam gajaj kaj ludemaj; la kerdokionoj kaj la amerikanaj musteloj kun malagrablaj rigardoj; la ocelotoj kun mildaj movoj. Kaj la dazipoj kovritaj per siaj malmolaj ŝeloj; la lutroj envolvitaj en siajn velur-molajn ledajn kovrilojn; la timigitaj kavioj. Venis ankaŭ la serpentoj – la grandegaj boaoj, kiuj englutas grandan bovidon; la krotaloj kun korna ringoj ĉe la vostopinto; la belaj ruĝaj koraloj; la serpentoj kleliaj (*), kiuj manĝas venenajn serpentojn, sen ke io ajn okazu al ili. Kaj bufoj – ekde la forĝista bufo, kies blekado similas marteladon sur amboso, ĝis la eta arborano, kiu ranumas tra la mondo. Kaj birdoj, ekde la nigra fetora vulturo, ĝis tiu flugilhava juvelo nomata kolibro. Kaj insektoj – papilioj de ĉiuj desegnoj kaj koloroj, skaraboj de ĉiuj ŝeloj, kaj la segantaj skaraboj kun siaj segiloj. Kaj la kokcineloj kaj la mantoj kaj la iksodoj…

            La simioj sidadis sur la branĉoj de la figarbo kaj sur la malsupra rando de la kavaĵo. Dum ili atendadis, ili amuziĝis per la plej komplikaj kaprioloj kaj grimacoj.

            Tuj kiam ĉiuj kuniĝis, la kapibaro ekparolis kaj elmontris la danĝeran situacion, en kiu ili sin trovas.

            – Laŭ la popola diraĵo, tiu, kiu faras unu korbon, tiu faras cent, – ŝi diris. – La fakto, ke ili mortigis la jaguarinon, plenigos la geknabojn je kuraĝo kaj igos ilin ripeti enirojn en ĉi arbaro por ĉasi nin. La kazo estas ege serioza.

            – Mi petas la parolon! – Kriis iu simio, kiu estis renversita, tenata de sia vosto sur la branĉo. – Mi opinias ke la plej bona maniero por eskapi de la furiozeco de ĉi geknaboj estas fari kiel ni: loĝi sur la arboj. Tiuj, kiuj loĝas sur arboj, estas liberaj de ĉiuj danĝeroj de la grundo.

            – Azenulo! – murmuris la kapibaro, furioza pro tia stultaĵo. – Ne por nenio simioj aspektas kiel homoj. Vi nur diras sensencaĵojn. Ĉi tiu kunveno estis alvokita por serioze diskuti, ĉar la kazo estas tre serioza. Tiu, kiu havas pli decan ideon ol ĉi tiu pendanta idioto, petu la parolon kaj parolu.

            La testudo paŝis antaŭen kaj diris:

            – Mia maniero solvi tion estas translokiĝi al aliaj regionoj.

            – Kiuj regionoj? – demandis la kapibaro. – Ne plu ekzistas loĝebla grundo en nia lando. La homoj detruas ĉiujn arbarojn, bruligas ilin, reduktas ilin al paŝtejoj por bovoj kaj bovinoj. En mia infanaĝo, ni povus marŝi cent tagojn kaj cent noktojn sen vidi la finon de la arbaro. Nun, tiuj, kiuj marŝas dum du tagoj, kie ajn ili estas, trovas la finon de la arbaro. Homoj ruinigis ĉi landon. La ideo de la testudo ne multe valoras. Neeblas moviĝi, ĉar ni ne havas kien iri.

            – Amo kun amo oni pagas, – diris la oceloto. Pere de la mortigo de nia reĝino, la geknaboj deklaris militon kontraŭ ni. Ni pagu per la sama monero. Ni deklaru militon kontraŭ ili. Ni kunvenigu ĉiujn bestojn kun akraj dentoj kaj akraj ungegoj por atako al la bieneto de sinjorino Benta.

            La kapibaro iĝis pripensema. La ago ataki bienon estas vere io, kion nur jaguaroj kaj ocelotoj povus fari, ĉar ili estas batalantaj bestoj.

            – Jes – diris la kapibaro – la ideo ne ŝajnas al mi tute malbona, sed tiun militon povas fari nur vi jaguaroj, helpataj de la kerdokionoj kaj de la amerikanaj musteloj. Mi, ekzemple, kaj ankaŭ la pakaoj kaj la cervoj kaj la lutroj kaj la papilioj kaj la segantaj skaraboj kaj la iksodoj, ni nenion komprenas pri milito.

            – Nu, la batalo estu je nia respondeco, – diris la oceloto. – Mi zorgos pri kunigado de ĉiuj jaguaroj kaj ocelotoj kaj kerdokionoj kaj amerikanaj musteloj de la arbaro por atako al la bieneto de sinjorino Benta. Ni venkos la geknabojn kaj voros ĉiujn en la domo – inkluzive la du maljunulinojn.

            La tuta asembleo aprobis. – Bone! – pensis la bestoj. – La jaguaroj militos. Se ili venkos, la tuta ĝangala bestaro saviĝos de pliaj ĉasadoj de la geknaboj. Se ili ne venkos, ilia venĝo falos sur la jaguaroj, ne sur la aliaj. Bonege!

            – La ideo estas aprobata, – diris la kapibaro. – Sinjoro Oceloto respondecos pri parolado kun siaj kunuloj, kun la grandaj jaguaroj, la amerikanaj musteloj kaj la kerdokionoj, por kombini pri la plej bonaj strategiaj planoj. Kaj ni, pacemaj bestoj, herbomanĝantoj, restos je la flanko, kaj helpos la militistojn kiel “kriapogantoj”.

            La asembleo dissolviĝis. Ĉiu iris al sia hejmo, dum la oceloto pafis sin serĉe de siaj kunuloj por kombini la plej bona plano por fari la militon.

(*) serpento, genro “clelia”, specio “clelia clelia”.

 

  1. La spionoj de Emilja

            Inter la arbaraj bestoj, kiuj atakos la bienon de sinjorino Benta, estis perfiduloj. Ili estis spionoj de Emilja. La terura pupeto amikiĝis kun edza paro da dikŝelaj skaraboj, kiuj estas tre bigotaj. Ili ĉiam ŝajnigis sin dormantaj, sed neniam mankis al io ajn, kio okazis en la arbaro. Ĉe la kunveno de la bestoj, ili ankaŭ ĉeestis, kaj vidis kaj aŭdis ĉion de angulo.

            Poste ili iris al la pupo por ĉion rakonti.

            – Ili atakos la domon kaj manĝos ĉiujn en la bieno, – diris la skarabo per timema voĉo.

            – Ili kiuj? – demandis Emilja.

            – La jaguaroj,.

            – Ili atakos la bieneton, ĉu ne? Nu, ili venu. Ili estos tre bone ricevataj. Mi havas mian propran stangon por rosti kokidojn por trapiki jaguarojn, amerikanaj musteloj, ocelotoj kaj kerdokionoj.

            Tamen kiam la skaraboj detale rakontis ĉion, kion ili aŭdis ĉe la kapibara asembleo, la pupo vidis, ke la kazo ne estas ŝerco. Ŝi decidis iri tuj por averti Peĉjon, sed por ne montri timon, ŝi ŝajnigis sin kuraĝega.

            – Ni atendos! – ŝi diris al la skaraboj, tre admirataj de ŝia malvarma sango. – Ni atendos! Ni ĵus mortigis jaguaron, la plej grandan kiu ekzistis ĉi tie, kaj ni faros la samon eĉ kun leonoj kaj hipopotamoj, se ili aperos. La bestaro devas konvinkiĝi, ke ni ne ŝercas. Ataki la bieneton! Impertinentuloj… Kaj kiam okazos la milito?

            – La tago ankoraŭ ne estas indikata. La oceloto kuras tra la arbaro por kolekti la atakantojn.

            – Bone, – finis Emilja sen eĉ palpebrumi. – Daŭre spionu kaj informu min pri ĉio, kion vi ekscios. Mi serĉos Peĉjon.

            Emilja kurante revenis hejmen kaj, de malproksime, kriis por la knabo. Ŝi trovis lin sur la verando, kie li faras kaptilon kun branĉetoj por kapti turtojn.

– Forgesu tion, – kriis Emilja, dum ŝi grimpis la ŝtuparon. – Ni havas gravegajn novaĵojn. La jaguaroj atakos la bieneton, kun la kerdokionoj kaj la amerikanaj musteloj.

Peĉjo rigardis ŝin per larĝaj okuloj.

            – Kiajn stultaĵojn vi diras, Emilja? Atakataj, kial? Kiel?

            La pupo rakontis la tutan konversacion, kiun ŝi havis kun la skaraboj, kaj finis:

            – Ni havas militon, jen. Ni mortigis la jaguaron kaj nun la tuta bestaro volas venĝi sin.

            Peĉjo pripensis kelkajn momentojn. Poste li rekomendis:

            – Nenion diru al avinjo aŭ onklino Nastasja, ĉar ili eble mortos pro timo. Mi studos la kazon kaj organizos la defendon. Iru rapide por vidi Nazulinon kaj la Vicgrafon. Diru al ili, ke ili atendu min en la fruktoĝardeno, sub la granda ĵabutikaba arbo. Sur ĉi verando ni ne povas konversacii. Avinjo ekscius ĉion.

            Minutojn poste okazis dua asembleo, sub la granda ĵabutikaba arbo, malpli multnombra ol tiu de la bestoj. Ĉiuj ĉeestis, inkluzive la markizo de Vostuleto. Peĉjo petis al la pupo ripeti la konversacion kun la spionaj skaraboj. Emilja ripetis ĉion, kaj tiele finiĝis:

            – Estos milito kaj el la plej bonaj. Neniu eskapos – eĉ ne onklino Nastasja, kiu havas nigran karnon. La jaguaroj preparas la gorĝojn por formanĝi ĉiujn dupiedulojn de la bieno, escepte tiujn kun plumoj.

            La markizo de Vostuleto ridetis. Se la jaguaroj formanĝos ĉiujn dupiedulojn, li, en sia nobla kvarpieda kvalito, estos ekster la buĉado. “Kiel feliĉa estas esti kvarpiedulo!” – pensis la porketo.

            Peĉjo komencis studi la defendan manieron.

            – Ĉu vi volas scii? – li diris. – Mi fosos vicon da tranĉeoj ĉirkaŭ la domo.    

            – Senutile, Peĉjo, – oponis la knabino. – La jaguaroj bonege saltas. Ili saltos super la tranĉeoj.

            Peĉjo trovis la observadon racia kaj pripensis iomete pli. Poste li diris:

            – Tiuokaze ni povas ĉirkaŭi la bienon per fostaj bariloj, kun pintoj. Konstrui palisaron, kiel faris la indianoj.

            – Tio neeblas, – denove obĵetis Nazulino. – Por fari tiun palisaron ni devus dungi plurajn virojn por tranĉi la bastonojn kaj enterigi ilin – kaj avinjo suspektus kaj scius ĉion. Tio ne funkcios. Ni devas trovi alian manieron.

            Kaj, turnante sin al la Vicgrafo, kiu ankoraŭ ne eldiris eĉ unu vorton:

            – Kiu estas via opinio, Vicgrafo?

            Ĉar li havis maizospikan korpon, la Vicgrafo ne montris la plej etan timon al jaguaro aŭ al iu ajn karnovora besto. Li timis nur bovinojn, bovidojn, ĉevalojn kaj aliajn spiko-manĝantajn bestojn. Pro tio li mokis:

            – Atako de jaguaroj! Bone, bone. Kiu timas jaguaroj? Se temus pri bovatako, jes, mi komprenas, ke ni devus timis. Sed de jaguaroj…

            – Kaj vi, Vostuleto, kion vi pensas? – ili demandis al la markizo.

            La markizo neniam pensis pri ion ajn. Lia sola zorgo estis trovi manĝeblaĵojn. Se iu petus al li opinion pri kukurboj, ĉajotoj, bananaj ŝeloj aŭ manioko, li donus bonegajn opiniojn. Sed pri jaguaroj…

            – Mi opinias… ke… tio… – kaj sufokiĝis.

            – Kekerekeke’… Por tion diri, ne indas malfermi la buŝon – diris Peĉjo. – Ni devas trovi ion. Ni devas solvi. La kazo estas la plej serioza. Niaj vivoj estas en danĝero, same kiel la vivoj de avinjo kaj onklino Nastasja. Ni pensu. Venu ideoj. Ni pripensadu kaj solvu tion.

            – Mi havas bonegan ideon! – kriis Nazulino, manfrapante.

            – Kio estas? – ĉiuj kriis kaj sin turnis al ŝi.

            – Ni lasu tion por morgaŭ. La grandaj problemoj devas esti bone pripensataj kaj ne devas esti decidataj tiele, sen profunda rezonado. La milito ankoraŭ ne komenciĝis, ĉar la oceloto ankoraŭ avertas siajn kunulojn. Ĝis ĝi parolos kun ĉiuj kaj organizos la atakan planon, pasos kelkaj tagoj. Nuntempe mi havas bonegan farendaĵon. Surprizo…

            Ŝi diris kaj ekstaris, kurante al la riverbordo, kie la antaŭan tagon onklino Nastasja kaŝis ion. Ĉiuj sekvis, scivolemaj.

            – Kio estas, kio estas, Nazulino? Kiu estas la surprizo?

            Anstataŭ respondi, la knabino forigis amason da sekaj folioj, kiuj estis apud la ŝtonoj de la rivero, kaj malkaŝis, antaŭ la okuloj de ĉiuj, belan aron da kokusetoj.

            – Vivu! Vivu! – kriis Peĉjo, kiu adoradis kokusetojn. – Kie vi trovis tion, Nazulino?

            – Antonjo Ĉarpentisto donace sendis hieraŭ vespere. Onklino Nastasja ricevis la pakon kaj venis ĉi tien por kaŝi ĝin, por ke ne okazu kiel la antaŭan fojon, kiam ni malpurigis la tutan verandon per la ŝeloj.

            – Kial vi nenion diris al mi?

            – Por fari surprizon. Ĉu vi ne pensas, ke mi bone agis?

            Ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭ la amaso da kokusetoj kaj komencis rompi la kokosojn sur granda ŝtono, kiu estis tie.

             – Bonege! – diris la knabo, feliĉe manĝante la bongustan, molan, blankan pulpon de tiuj maturaj kokosoj. – Antonjo Ĉarpentisto havas la plej bonajn ideojn en la mondo. Gustumu, Emilja, ĉi pecon…

            Minutojn poste, la grundo estis kovrata per ŝeloj, tra kiuj la muzelo de Vostuleto promenadis, mordetante kiom eble. Dume, la jaguaroj en la arbaro planadis la atakon al la bieno por la sekva tago.

            Feliĉe ke la du dikŝelaj skaraboj ĉeestis la kunvenon kaj ĉion aŭdis sur seka branĉeto.

Visitas: 299