Fabloj
Fabloj 15, 16, 17, 18, 19, 20 kaj 21
Tradukis Jorge Teles
15 – La asembleo de la musoj
Kato nomata Bonflarulo faris tian detruon en malnova domo, ke la postvivantaj musoj ne plu kuraĝis forlasi siajn truojn kaj preskaŭ mortis pro malsato.
Ĉar la problemo fariĝis pli kaj pli serioza, ili decidis kunveni en asembleo por studi la aferon. Ili atendadis ĝis veni nokto, kiam Bonflarulo promenadis sur la tegmento kaj per miaŭoj deklamadis sonetojn al la Luno.
– Mi opinias – diris unu el ili – ke la maniero defendi nin kontraŭ Bonflarulo estas pendigi tintilon ĉirkaŭ ĝia kolo. Tuj kiam li alproksimiĝos, la tintilo sonos kaj ni sukcesos fuĝi ĝustatempe.
Manfrapadoj kaj kriegoj salutis la brilantan ideon. La projekto estis aprobata kun deliro. Nur obstina muso voĉdonis kontraŭ, kaj ĝi petis la parolon:
– Jen, ĉio solvite. Sed kiu ligos la sonorilon ĉirkaŭ la kolo de Bonflarulo? Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 06”