Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Dua parto: La Bieneto de la Flava pego

Tradukis: Jorge Teles

1 – La ĵabutikaboj

            Reveninte el la reĝlando de la Klaraj Akvoj, Nazulino komencis ĉiunokte sonĝi pri princo Oroskvamo, Sinjorino Araneo, doktoro Heliko kaj aliaj multaj gravuloj, kiujn ŝi renkontis tie. Ŝi restis tiel, ke ŝi ne povis vidi la plej malgrandan insekton sen komenci imagi la mirindan vivon, kiun ĝi havus en sia eta lando. Kaj kiam ŝi ne pensis pri tio, ŝi pensis pri Eta Polekso kaj la rimedoj por igi lin eskapi denove el la historio, kie la kompatinda loĝas malliberigata.

            Ĉi tio estis la plej ŝatata temo de la konversacioj de la knabino kun la pupo. Ili faris ĉiuspecajn planojn, ĉiu pli frenezetan.

            Emilja havis ideojn kiuj estas veraj deliraĵoj.

            – Mi iros tien – ŝi diradis – kaj mi kaptos la orelojn de Fraŭlino Blatino kaj donos piedbaton sur ŝian papagan nazon kaj prenos Etan Polekson per la botoj kaj kuros ĉi tien. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 01”

Visitas: 419

Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Tradukis: Jorge Teles

Unua parto: La kuspita Nazeto

 1 – Nazulino

     En malgranda blanka domo, en la Bieneto de la Flava Pego, loĝas maljunulino pli ol sesdekjara. Ŝia nomo estas sinjorino Benta. Tiu, kiu preterpasas sur la vojo kaj vidas ŝin sur la verando, kun kudrokorbo sur la genuoj kaj oraj okulvitroj sur la nazo, iras sian vojon kaj pensas:

         – Kia malĝojo vivi tiel sola en ĉi dezerta loko…

         Granda eraro. Sinjorino Benta estas la plej feliĉa el ĉiuj avinoj, ĉar ŝi loĝas en la kompanio de la plej ĉarma nepino – Lucia, la knabino kun kuspita nazo, aŭ Nazulino kiel ĉiuj diras. Nazulino estas sep jarojn aĝa, ŝi estas bruneta kiel jambofrukto, ŝi tre ŝatas pufmaizon kaj ŝi jam scias kiel fari tre bongustajn amelajn kuketojn. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 01”

Visitas: 444