Vojaĝo al la Ĉielo
Ĉapitroj 4, 5 kaj 6
Tradukis: Jorge Teles
4 – La ĉielo dum la nokto
La ĉielo estis belega, travidebla kiel kristalo. La flagrado de la steloj aspektis kiel la okuloj de la geknaboj, kiam ili vidis la pleton kun dolĉaĵoj, senditan de kolonelo Teodoriko pro la naskiĝtago de sinjorino Benta. Antaŭ ol levi la tukon de la pleto, ĉiuj okuloj de la bieneto estis kiel la steloj de tiu nokto.
Sinjorino Benta spiris kaj parolis, montrante la ĉielon: – Rigardu tiujn kvar stelojn kiuj formas krucon! Estas la konstelacio La Suda Kruco. Konstelacio signifas grupon de steloj. Ĉi konstelacio estas la plej grava por la homoj, kiuj loĝas de la ekvatoro ĝis la sudo, kiel ni. Ĝi same gravas kiel la fama Granda Ursino por la popoloj loĝantaj en la nordo de la ekvatoro, kiel eŭropanoj kaj usonanoj. La Suda Kruco estas nia nokta horloĝo. La 15an de majo de ĉiu jaro, ĉi konstelacio estas tute vertikala super niaj kapoj, kiel la suno tagmeze, kaj tiam ni scias, ke estas ĝuste la naŭa horo nokte.
– Kiel amuza! – kriis Peĉjo. – Estas fino de aprilo. Baldaŭ ni alvenos la 15an de majo – kaj mi akordigos nian horloĝon en la manĝoĉambro pere de la Suda Kruco. Kia bela ago, ĉu, avinjo?
– Jes mia filo. Scii vere permesas belajn agojn. Scienca ereto, kiun vi ĵus lernis igas vin tre feliĉa. Imagu, kiam vi fariĝos vera astronomo, kiel “Flammarion”!
– Do, li montros vizaĝon de stultulo, ĉar li ridos la tutan tagon, pro la scienco, kiun li havos interne – diris Emilja. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 04”